佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3363|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

2-1. La taga rutino de la Budho

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-7-12 04:49:22 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  2-1. La taga rutino de la Budho

  La taga rutino de la Budho konsistis el kvin partoj: la matena aktivado, la posttagmeza aktivado, la frua periodo, la meza periodo kaj la lasta periodo.

  La matena aktivado dauxris de la kvara matene gxis la dekdua tagmeze.

  La Budho ellitigxis je la kvara matene, kaj tuj post kiam li sin lavis, li sidigxis por mediti unu horon. De la kvina gxis la sesa matene li rigardis tra la mondo per sia mensa rigardo por vidi, cxu iu bezonas helpon. Je la sesa matene li surmetis sian robon kaj eliris por helpi la bezonantojn aux almozpeti mangxajxon.

  Dum almozpetado la Budho kutime iris de domo al domo kun rigardo fiksita al la tero, silente ricevante cxiun mangxajxon metitan en sian bovlon. Fojfoje li iris kun siaj discxiploj, kiuj sekvis lin en vico. Oni ofte invitis lin al sia domo por mangxi, kaj li kutime faris predikadon al ili kaj siaj sekvantoj.

  La posttagmeza aktivado dauxris de la dekdua tagmeze gxis la sesa posttagmeze.

  La monahxoj kutime iris al la Budho posttagmeze por fari demandojn kaj ricevi instruon kaj konsilojn. Poste la Budho kutime retirigxis en sian cxelon kaj rigardis la tutan mondon per sia mensa rigardo por vidi, cxu iu bezonas lian helpon. Li instruis ilin en la maniero, ke cxiu trovas la Budhon speciale instruanta al tiu per la metodo doni gxojon al sagxuloj, pliigi sagxon al ordinaruloj kaj forigi nescion de malsagxuloj.

  La frua periodo dauxris de la sesa posttagmeze gxis la deka posttagmeze.

  En la frua periodo la sekvantoj kutime iris al la Budho auxskulti lin aux fari demandojn al li por solvi siajn dubojn.

  La meza periodo dauxris de la deka posttagmeze gxis la dua frumatene.

  En la meza periodo la cxielanoj kutime kaptis bonsxancon por viziti la Budhon kaj lerni pri la Vero de la vivo. La Budho pasigis la mezan periodon en la nokto respondante iliajn demandojn.

  La lasta periodo dauxris de la dua matene gxis la kvara matene.

  La Budho kutime iris tien kaj reen por unu horo meditante aux sin vigligante el malkomforteco de la tuttaga sidado. Poste li dormis por unu horo. Tiel ni povas vidi, ke la Budho okupigxis tutan tagon. Fakte li nur dormis unu horon cxiutage dum la 45 jaroj de la instruado. En la fruaj horoj de la tago li rigardis la tutan universon, kaj benis kaj felicxigis milionjn da vivestajxoj per sia senlima amo.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 16:23 , Processed in 0.057702 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表