佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 2910|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

2-3. La patrono Reĝo Bimbisara

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-7-18 06:34:59 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  2-3. La patrono Reĝo Bimbisara

  Reĝo Bimbisara iam proponis duonon de sia regno al la asketo Gotamo, sed la lasta fordankis ĉar li volis klopodi por iluminiĝo. Poste Reĝo Bimbsara petis promeson de Gotamo reveni al Raĝagaha por ilumini lin post la atingo de iluminiĝo.

  Gotamo iluminiĝis kaj fariĝis la Budho, sed li ne forgesis la promeson reveni al Raĝagaha. Li decidis viziti Raĝagahan kun granda nombro de siaj disĉiploj. Lia famo kiel religia instruisto cirkulis en la urbo kaj ankaŭ atingis la orelojn de Reĝo Bimbisara.

  Aŭdinte, ke la Budho jam atingis la urban pordon, la reĝo eliris kun multaj korteganoj por bonvenigi lin kaj liajn disĉiplojn. La reĝo proksimiĝis al la Budho kaj esprimis sian respekton, sed iuj el la korteganoj ne sciis bone, al kiu el la Budho kaj Kasapa ili devas esprimi sian respekton. Ili konfuziĝis, ĉu la Budho havas sanktan vivon sub Kasapa aŭ inverse, ĉar ambaŭ estis ege respektindaj religiaj instruistoj.

  La Budho elvidis iliajn pensojn kaj demandis la respektintan Kasapan, kial li rezignis sian adoradon al fajro. Kompreninte la motivon de la demando, la respektinta Kasapa eksplikis, ke li preferas la pacan staton de nirvano al senutilajn sensajn plezurojn. Post tio, li genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj diris: Mia instruisto, la Sinjoro, estas Sanktulo. Mi estas lia disĉiplo.

  La piaj homoj ekĝojis aŭdinte la konversacion. La Budho predikis pri la Darmo kaj Reĝo Bimbisara atingis la unuan ŝtupon de sankteco kaj fariĝis sotapano. Kompreninte la doktrinon, Reĝo Bimbisara diris al la Budho: Estimata Sinjoro, Antaŭe, kiam mi estis reĝido, mi havis kvin dezirojn. Nun ili ĉiuj realiĝis. Mia unua deziro estis fariĝi reĝo. Mia dua deziro estis, ke iluminiĝinto vizitu mian landon. Mia tria deziro estis, ke mi konatiĝu kun iluminiĝinto. Mia kvara deziro estis, ke li prediku la doktrinon al mi. Mia kvina deziro estis, ke mi povos kompreni la doktrinon. Nun ĉiuj kvin deziroj plenumiĝis.

  Pro sia dankemo por la spirita donaco fare de la Budho, Reĝo Bimbisara donacis parkon kun kvieta bambuaro al la Budho kaj liaj disĉiploj. La parko estis nomita Bambuaro. La Budho restis tie dum tri sinsekvaj pluvsezonoj kaj aliaj tri pluvsezonoj poste.

  Aŭdinte la Darmon, la reĝo fariĝis reganto bona kaj pia, sed poste, li mortis mizere kaj antaŭtempe pro sia estinta malbona karmo kaj la malbona konduto de sia filo.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-8 00:58 , Processed in 0.065349 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表