佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3537|回复: 0

2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj

[复制链接]
发表于 2013-8-15 08:04:52 | 显示全部楼层 |阅读模式
  2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj

  Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindika. Estante aroganta, ŝi ne respektis aliajn kaj ne obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis malagrablaĵojn en la familio ĉiutage.

  Iutage, kiam la Budho vizitis Anatapindikan, li aŭdis neordinaran kriegon en la domo kaj demandis, kio okazis.

  Anatapindika respondis: Sinjoro, jen mia bofilino Suĝata. Ŝi ne obeas siajn bogepatrojn kaj edzon. Ŝi eĉ nek honoras nek esprimas sian respekton al la Honorulo.

  La Budho venigis Suĝatan al li kaj parolis al ŝi afable: Suĝata, estas sep specoj de edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?

  Kio estas la sep specoj de edzinoj, Estimata Sinjoro? demandis Suĝata.

  Suĝata, estas malbonaj kaj abomenindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo.

  Estas edzino simila al ŝtelisto. Ŝi malŝparas la monon gajnitan de la edzo.

  Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj ĉiam pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, malkompatema kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li.

  Suĝata, estas bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Estante bonkora kaj kompatema, ŝi prizorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono.

  Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas sian edzon, kiel plijuna fratino respektas la pliaĝan fraton. Ŝi estas modesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo.

  Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo.

  Estas edzino simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron eĉ se ŝia edzo uzas iom da krudaj vortoj. Ŝi estas obeema al la deziroj de la edzo.

  La Honorulo demandis: Suĝata, al kiu speco de edzino vi similas aŭ deziras simili?

  Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Suĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: Ekde nun mi promesos al vi, la Honorulo, ke mi estos tiu en la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos edzino bona kaj komprenema. Ŝi ŝanĝis sian konduton, fariĝis helpantino de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-10-5 07:36 , Processed in 0.054327 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表