佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4743|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

2-22. Monaĥo strebanta tro pene

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-9-19 07:15:25 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  2-22. Monaĥo strebanta tro pene

  Sona estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭskulti muzikon de liuto kaj ludi la instrumenton. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, do lia haŭto estis tre mola kaj delikata. Oni eĉ diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro tiel furoris, ke Reĝo Bimbisara speciale invitis lin al la palaco por rigardi liajn eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis multe.

  Sona vivis ĉe la Vultura Montpinto en Raĝagaha, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj sezonoj. Iutage Sona iris al la Vultura Montpinto aŭskulti la budhan instruon, en kiu temis pri feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sona deziris ĝui tian feliĉon, do li petis la Budhon ordini lin kiel monaĥon.

  Fariĝinte monaĥo, li lernis metodon de konstanta meditado eĉ dum piedirado. Li ege entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj havis vezikojn kaj sangis.

  Sed anstataŭ feliĉon, Sona spertis nur doloron kaj malesperon post ĉiuj siaj klopodoj. Sopiroj al mondaj aferoj ankoraŭ aperadis en lia menso. Tute senutile, Sona diris al si mem. Mi jam strebis pene, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado.

  Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonan. Sona, li diris, mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via medita praktikado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi restos kiel monaĥo kaj provos denove se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?

  Jes, mi provos, Sinjoro respondis Sona.

  Sona, vi estis muzikisto kaj kutime ludis liuton. Diru al mi, ĉu vi faras bonan muzikon kiam la fadenoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?

  Mi povas fari bonan muzikon, Sinjoro, respondis Sona.

  Kio okazus se la fadenoj estus tro streĉaj?

  Mi ne povus fari bonan muzikon, Sinjoro, diris Sona.

  Kio okazus se la fadenoj estus tro malstreĉaj?

  Mi povus fari nenian muzikon, Sinjoro, respondis Sona.

  Sona, ĉu vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi strebis tro pene en via meditado. Do faru tion en maniero modera, sed ne tro malstreĉa. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton.

  Sona komprenis tion. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post nelonge.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-23 16:28 , Processed in 0.057405 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表