佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 2053|回复: 2

Skizo de la Esperanta literaturo

[复制链接]
发表于 2014-4-28 13:01:01 | 显示全部楼层 |阅读模式
" Skizo de laEsperanta literaturo"一书是我接触到的第一本比较系统介绍世界语文学史的著作。以前只是零零散散地知道几个世界语先驱的名字,几本世界
语著作。看了这本书,有豁然开朗之感。它如同陈列室,向我展示了世界语文学史上的奇珍异宝。欣喜之余,特作中文翻译以为练笔,并加深印象。在此
贴出,是为了与跟多的爱好者分享。其中录入错误和翻译不当之处,敬请各位指正。先谢谢了!
回复

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2014-4-28 13:04:18 | 显示全部楼层
Skizo de la Esperanta literaturo

世界语文学概述

ANTAŬAROLO

前言

   Kien ajn en la mondo ni rigardis, ĉie ni konstatis la saman fakton: la naciaj lingvoj unue longe ekzistas kaj nur post certa tempo “naskiĝas” en ili literaturo.

放眼世界,处处都可以看到那同样的事实:首先是民族语的长期存在,只有在民族语存在一定时期后,文学才从中“诞生”。

Por la ekesto de literaturo ne estas necesa skribo. Ja eĉ popoloj analfabetaj, plej ofte nomadaj, kie lingvo eĉ ne havas alfabeton, popoloj senklera tavolo, havas sian literaturon, kiun plej ofte kreis migrantaj kantistoj, rakontistoj kaj popolaj amuzistoj, kaj kiu vivas en la buŝoj de la popolanoj. Kaj post certa tempo estiĝas la klera tavolo, eventuale la nomada popolo loĝfiksiĝas, la neskribita literaturo estas fiksita en libroj – kaj ekestas la laŭregula reciproka influado inter la lingvo kaj literaturo: la lingvo tenas viva la literaturon kaj ĝi mem pliriĉiĝas el la literaturo, jam arta, strebanta al pli altaj kvalitoj. Kaj tiu reciproka influo restas porĉiama.

文学的存在并非一定要有文字记载。那些目不识丁的民族,尤其是以游牧为生的民族,他们根本没有自己的文字,还有各民族中没有受过教育的阶层,甚至他们也有自己的文学,这种文学常常是由流浪歌手、说书人和民间艺人创造、口口相传的。在经历一段时期之后出现了知识阶层,可能等到以游牧为生的民族定居下来以后,口头流传的文学才得以用文字写进书里。同时也产生了语言和文学之间的相互影响,其规律可以总结为:语言使文学保持着生命活力,而已经具有艺术性,不断取得高品质的文学则使语言更为丰富。这种相互影响是永恒的。

DEGENKAMP difinas ĝin jene: “Miriga estas la rilato inter la lingvo kaj literaturo: la literaturo ĝermas kaj kreskas el la lingvo kaj inverse – la lingvo nutriĝas kaj kreskas pere de sia literaturo. Ĝi estas evoluo kaj reciproka evoluigo. La historio pruvas al ni, ke lingvoj, parolataj de eĉ malgrandaj nacioj, ne pereas malgraŭ kelkcentjara subpremado, se tiuj lingvoj havas literaturon, kiu, spirite nutrante la lingvon, konservas ĝin viva eĉ en plej malfavoraj cirkonstancoj.”

德根坎普(Degenkamp)是这样界定这条规律的:“语言与文学之间的关系令人惊叹:文学从语言中萌生成长,反过来,语言又籍文学得以滋润和成长。这种关系是自身发展和互促发展的关系。历史证明:即便是遭受到几百年压迫的小民族的语言,如果有自己的文学,它们就不会死亡,就是因为这种文学在精神上潤育着语言,甚至在最恶劣的环境中也能保持住语言的生命力。

Alia estas la situacio rilate la Esperantan literaturon: La Esperanta literaturo naskiĝis samtempe kun la lingvo. La iniciatinto de Esperanto, Doktoro L. L. ZAMENHOF, ne elpaŝis kun sia lingvo antaŭ ol ĝi estis kapabla je literature funkcio, kaj ni scias, ke tiucele li fiksis severajn postulojn (tradukoj el Biblio, el SHAKESPEARE, el HEINE). Tiu ĉi orientigo de la lingvo donis al la Esperanto homecan, humanecan spiriton, kiu jam el la unuaj verkoj de la Esperanta literaturo kreis etikan atmosferon kaj tiel prepares la antaŭkondiĉojn por societa efiko de la Esperanto-movado. Tio, ke L. L. ZAMENHOF imagis al si Esperanton kiel lingvon de la literaturo, kaj ne de tekniko, komerco aŭ scienco, estis la ĉefa kialo, ke Esperanto estis tiel favore akceptita fare de la homa socio.

而世界语文学却是另一种状况:世界语文学与语言是同时诞生的。世界语的创始者,拉扎鲁•路德维克•柴门霍夫博士只有在其具有文学功能时才公开了这门语言。我们知道,他为此定下严格的要求(例如《圣经》、威廉•莎士比亚及海涅的译文)。该语言定位赋予世界语人性、人道的灵魂。这一灵魂在最初的世界语文学作品中创造了道德氛围,为世界语运动的社团功能预备了先决条件。柴门霍夫将世界语作为文学的语言而非技术、商业或科学的语言,这是世界语广为人类社会所喜爱、所接受的主要原因。

回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2014-4-28 13:06:27 | 显示全部楼层
PERIODIGO DE LA ESPERANTA LITERATURO

世界语文学的分期

   La Esperanta literaturo kutime estas dividata je tri periodoj, paralele kun la periodoj de la Esperanto-movado:

世界语文学通常分为三个时期,这与世界语运动的三个分期是平行的。

1.        ekde la jaro 1887 ĝis la unua mondmilito (1887 - 1914)

1. 从1887年到第一次世界大战(1887 - 1914)

2.        la periodo inter la unua kaj dua mondmilitoj (1919 - 1940)

2. 第一、二次世界大战期间(1919 - 1940)

3.        post la dua mondmilito ĝis nia tempo (1945 - )

3. 第二次世界大战之后至今(1945 - )


   Certe, la tria periodo jam baldaŭ postulos plian, pli precizan dividon. Poste ni vidos, ke iujn aŭtorojn ne eblas vicigi nur en iun el la periodoj, ĉar ili kreis en du, ja eĉ en ĉiuj tri periodoj.

肯定地讲,第三个时期很快就需要进行进一步的、更准确的分期。后面我们将会看到某些作者无法划入这些分期中的某一个时期,因为他们在两个,甚至在所有的三个时期中都进行过创作。

UNUA PERIODO

第一阶段

1887 – 1914

1887 – 1914

   Doktoro Ludoviko Lazaro ZAMENHOF (1859 - 1917) kreis la bazan formon de Esperanto kaj tuj donis al ĝi spiriton kaj stilon, kies esencaj karakterizaĵoj estas klareco kaj ĉiurilata esprimivo. Jam en sia nur dudek okpaĝa Unua libro (1887) li aperigis du siajn originajn poemojn (Mia penso, Ho mia kor’), la tradukon de Patro nia, partojn el la Biblio kaj poemon de HEINE.



路德维克•拉扎鲁•柴门霍夫博士创造了世界语的基本形式,并立即赋予世界语语言灵魂及行文风格,这种风格的本质特征就是明快和各方面的表现力。在他那只有28页的《第一书》(Unua libro)(1887) 里,柴门霍夫就发表了自己两篇原创诗歌(“我的思绪”, “呵,我的心” (Mia penso, Ho mia kor’)),还有“我们的父”(Patro nia)的译文,部分《圣经》(Biblio)和海涅(HEINE)的诗歌译文。

   L. L. ZAMENHOF, kvankam li posedis literaturan talenton, precipe poetan, ne kreis multajn originalajn literaturajn verkojn. Li dediĉis sin al literatura kreado antaŭ ĉio por elprovi la kvalitojn de Esperanto kiel literatura lingvo. Lian originalan beletran kreadon reprezentas fakte liaj sep poemoj: Mia penso, Ho mia kor’, La Espero (la neoficiala himno de la esperantistoj), La vojo (1896), Preĝo sub la verda standardo (1905), Al la fratoj (1889), Pluvo (1909). La poemon Preĝo sub la verda standardo L. L. ZAMENHOF mem deklamis en la unua Universala Kongreso en BOULOGNE-SUR-MER en 1905.


尽管柴门霍夫有文学天分,尤其是诗人的天赋,但他却没有写出多少原创的文学作品。为了充分测试出世界语作为文学语言的语言品质,柴门霍夫首先致力于文学创作。事实上他的7首诗歌代表了他文学原创:我的思绪(Mia penso), 呵,我的心(Ho mia kor’), 希望(La Espero) (世界语者非官方的圣歌), 路(La vojo) (1896), 绿旗下的祈祷(Preĝo sub la verda standardo )(1905), 致弟兄们(Al la fratoj) (1889), 雨(Pluvo) (1909)。1905年在法国滨海波洛涅召开的第一次世界语大会上柴门霍夫本人亲自朗诵了"绿旗下的祈祷"(Preĝo sub la verda standardo )这首诗。



La ceteraj originalaj verkaĵoj de L. L. ZAMENHOF havas precipe instruan, lingvistikan aŭ idee-organizan karakteron. Ili estas antaŭ ĉio antaŭparoloj al diversaj verkoj, traktaĵoj kaj kongresaj paroladoj: Mezdunarodnyj jazyk (1887), La dua libro (1888), Plena vortaro rusa-internacia (1889), en ses lingvoj, 1893), Granda vortaro germana-Esperanto (1894), Fundamenta Krestomatio (kompilaĵo de originalaĵoj kaj tradukaĵoj de multaj aŭtoroj kun pluraj liaj verketoj 1903), Worterbuch Deutsch-Esperanto (1904), Kongresaj paroladoj de 1905 ĝis 1912 (1930,1932), Esperanta proverbaro (1910, 1961), Lingvaj respondoj (1912), k.a. El la menciitaj verkoj sentiĝas la literaturaj ambicioj de L. L. ZAMENHOF.

柴门霍夫其他的原创作品尤其具有教育、语言学和思想组织方面的特色。他们首先是各种作品、专题论文和会议演讲等的前言。 《国际语》 (俄文版) (1887), 《第二书》(La dua libro) (1888), 《全解俄-世词典》(Plena vortaro rusa-internacia)(1889), 1893年出版了6种语言的版本, 《德-世大辞典》(Granda vortaro germana-Esperanto) (1894), 《世界语基础文选》(Fundamenta Krestomatio) (这是一本汇编,选自多个作家的原创作品和翻译作品,还有柴门霍夫多部小作品(1903), 《德世词典》 (1904), 《大会演讲集1905-1912》(Kongresaj paroladoj) (1930,1932), 《世界语谚语集》 (Esperanta proverbaro) (1910, 1961), 《语言问答》(Lingvaj respondoj )(1912), 等等。从提到的那些作品中可以感受到柴门霍夫的文学抱负。

Tamen, la literatura agado de L. L. ZAMENHOF estis ĉefe traduka.

然而柴门霍夫在世界语文学方面的活动主要是翻译。

Lia unua grava tradukaĵo estis La batalo de l’ vivo de Charles DICKENS (1891 en La Esperantisto, 1910 libroforme).

他第一部重要的译著是查理•狄更斯的《生活的战斗》(1891年载于《世界语》刊上,1900年成书)。

En 1894 aperis Hamleto de SHAKESPEARE en versa traduko kelkloke simpliganta, kelkfoje ne  tre fidela, sed lingve harmonia kaj valora.

1894年出版了莎士比亚(SHAKESPEARE)的《哈姆雷特》(Hamleto)世界语译文,该译文以诗体翻译,有些地方做了简化处理,有些地方不很忠实于原作,但其译文语言显得和谐和具有价值。

En 1901 L. L. ZAMENHOF subskribis kontrakton kun la libroeldonejo Hachette et Cie en PARIZO kaj ekde tiam li povis pli intense dediĉi sin al tradukado. En 1907 aperis lia trakduko de La revizoro , komedio de GOGOL’, kaj samjare La rabistoj de F. SCHILIER kaj Ifigenio en Taŭrido de J. W. GOETHE. En 1910 aperis Marta, romano de Eliza ORZESZKO, kaj la Proverbaro, trezoroj de spiritaj, ĉiam trafaj esprimoj. Por La Revuo li tradukis La gimnazio-n de Ŝalom ALEĤEM (1910) kaj La rabeno de Baĥaraĥ de H. HEINE (1914, libroforme en 1924). El la Malnova Testamento L. L. ZAMENHOF tradukis inter 1907 kaj 1914 plurajn partojn, la tuta Malnova Testamento aperies en 1924.

1901年柴门霍夫与巴黎的阿歇特出版公司(Hachette et Cie) 签约,于是,从那时起他便更努力地致力于翻译工作。1907年出版了他的译作,果戈里(GOGOL’)的喜剧《钦差大臣》(La revizoro),同年出版了席勒(F. SCHILIER)的《强盗》(La rabistoj)和歌德(J. W. GOETHE)的《在陶里德的伊菲革涅亚》(Ifigenio en Taŭrido)的世界语译本。1910年出版了艾丽查•奥若什科娃(Eliza ORZESZKO)的小说《玛尔塔》(Marta)世界语译本(中文版名《孤雁泪》)和汇集了精神财富和精湛表达的《谚语集》(Proverbaro)。柴门霍夫还为《杂志》(La Revuo)翻译了沙罗梅(Ŝalom Aleĥem)的《中学》(La gimnazio)(1910年)和海涅(H. HEINE)的《巴哈拉的教士》(La rabeno de Baĥaraĥ)(1914年,于1924年成书)。1907到1914年间柴门霍夫曾翻译过《旧约》(Malnova Testamento)几个部分,1924年出版了完整版的《旧约》。


En 1918 la eldonejo Hachette et Cie ĉesis eldonadi librojn en Esperanto; tiun ĉi taskon kune kun stoko de eldonotaj manuskriptoj transprenis la ĵus fondita Esperantista Centra Librejo. Inter ili estis ankaŭ la Zamenhofa traduko de Fabeloj de Andersen, kiuj aperis libroforme nur post lia morto (la unua volumo en 1923, la dua volumo en 1926, la tria en 1932, la kvara en 1963)。



1918年阿歇特出版公司( Hachette et Cie ) 终止了世界语书籍的出版。刚成立的世界语者中心书屋(Esperantista Centra Librejo)将出版工作连同一批尚待出版的书稿承接过来。在这些手稿中也有柴门霍夫的译作:安徒生童话。这部译作在他去世后才得以出版(第一卷出版于1923年,第二卷1926年,第三卷1932年,第四卷1963年)。

Unu el la plej grandaj meritoj ĉi-rilataj kaj konkreta ago laŭ lingvoj kaj literaturhistoria vidpunkto estis la Fundamenta Krestomatio (1903, la deka eldono 1924, la dek unua eldono 1927), kiun L. L. ZAMENHOF parte aŭtoris kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuaĵoj. La Krestomatio enhavas ekzercojn, fabelojn, rakontojn, anekdotojn, popularsciencajn kaj sciencajn artikolojn kaj sepdek poemojn, inter kiuj kvin originalajn kaj dek du tradukitajn de L. L. ZAMENHOF.

      在这方面最大的功绩之一和从语言及文学史观出发的务实的一步就是出版了《世界语基础文选》(Fundamenta Krestomatio)(于1903出版, 1924第十版, 1927第十一版)。这本书的部分内容由柴门霍夫本人撰写,另一部分则是由柴门霍夫经过审读其他文稿的风格后编辑的。“世界语基础文选”包含有练习、童话、故事、趣闻轶事、科普文章、科学知识的文章和七十首诗歌。诗歌中有柴门霍夫五首原创和十二首译作。

   La Krestomatio fakte estas kolekto de kontribuaĵoj aperintaj en La Esperantisto, nomata Esperanta revuo aperadinta en NURNBERG de 1889 ĝis 1895. En la poezia parto L. L. ZAMENHOF represis proksimume la duonon de la poemoj, el kiuj A. GRABOWSKI (v. p. 11-12) redaktis la libreto La liro de la esperantistoj, per kiu li volis pruvi, kiel Esperanto taŭgas por la poezio, kaj ke poezio estas necesa por Esperanto. La Krestomatio estis por pluaj postaj aŭtoroj la startejo por posta, pli intensa kaj ampleksa literatura agado (ekz. A. GRABOWSKI, A. KOFMAN, V. N. DEVJATNIN, F. ZAMENHOF)

事实上《世界语基础文选》是《世界语者》杂志中稿件的汇集,该杂志于1889年至1895年间在纽伦堡以世界语出版。柴门霍夫选取了该杂志中将近半数的诗歌作为《世界语基础文选》的诗歌部分。格拉波夫斯基(Grabowski,请参看11-12页) 曾将该杂志的部分诗歌编辑为一本小册子《世界语者的诗琴》(La liro de la esperantistoj)出版,其目的是要证明世界语是适合诗歌创作的、世界语也是离不开诗歌的。《世界语基础文选》成了后继者们的起跑点,同时也启动了后来数量更为繁多、内容更为广泛的文学活动(如:A. Grabowski, A. Kofman, V.N. Devjatnin, F. Zamenhof)。

   La prozajn erojn de la Krestomatio L. L. ZAMENHOF aŭ mem verkis aŭ lingve reviziis. Tial tiu ĉi pionira verko, estanta kvazaŭ resumo de la ĝistiama lingvoevoluo en la beletra, poezia kaj scienca kampoj, klare kaj konvinke montris la taŭgecon de la baza lingvokonstruo kaj havas ĝis nun netakseblan valoron kiel historia dokumento kaj samtempe daŭra modelo.

《世界语基础文选》中的散文作品或是柴氏本人的创作,或是经过柴氏在语言上修改后的作品。因此,这部先驱之作,犹如是对当时文学、诗歌和科学领域世界语发展的一个总结,它清晰而令人信服地展示出世界语基本语言结构的适用性,作为一种历史文件,同时也作为一种持久的语言典范,迄今为止,它依然具有难以估量的价值。


La literaturaj sekvantoj de L. L. ZAMENHOF estis multnombraj, tiel ke oni eĉ povas grupigi ilin laŭ iuj tipaj komunaj trajtoj en la t.n. skolojn, kies anoj distingiĝas en sia verkado disde aliuj grupoj laŭ enhavaj kaj formaj vidpunktoj. Oni povas distingi tri ĉefajn skolojn;

柴门霍夫有众多的文学追随者,因此人们甚至可以按照某些典型的共同特征对其进行分类,也就是把他们分成所谓的流派,这些流派的成员们在创作的内容和形式上与其他流派有别。可以分为三个主要的流派:


   La unua estas la slava skolo, al kiu apartenas la plej unuaj literaturistoj, parte samaĝuloj de L. L. ZAMENHOF (V. N. DEVJATNIN, A. KOFMAN, F. ZAMENHOF,  F. ZAMENHOF, L. BELMONT, k.a. )

第一个是斯拉夫学派(la slava skolo),最初的世界语文学家都属于这个学派,其中有部分人(V. N. DEVJATNIN, A. KOFMAN, F. ZAMENHOF,  F. ZAMENHOF, L. BELMONT, 等等 )是柴门霍夫的同龄人。

   La slava skolo daŭris ekde la ekesto de Esperanto ĝis la jaroj 1916 – 1920. Karakterizas ĝin la sendependo disde la francaj “logikaj” lingvokliŝoj kaj aukaŭ relative abundo je puraj lirikaj voĉoj.

斯拉夫学派形成于于世界语初始阶段并一直持续到1916-1920年间。其特征是不依附于法语式的“逻辑”语言条条框框,也拥有相当丰富的纯粹抒情诗的笔调。

   Inter la jaro 1890 – 1902 aktivis modesta norda skolo, al kiu apartenis ĉefe prozverkistoj.

1890-1902年间活跃着文风简朴的北方学派(norda skolo),这一学派以散文作家为主。

   Post 1900 ĝis proksumume 1920, paralele kun la slava aktivis la franca skolo; la ĉefa kerakterizaĵo de ĝiaj anoj estis la inklino al eseoj kaj artikoloj, krome beletra prozverkado. Ĝiaj plej signifaj anoj estis L. de BEAUFRONT, C. BOURLET, T. CART, E. BOIRAC, H. VALIENNE, E. PRIVAT, k.a.

  1900年至1920年前后,与斯拉夫学派并存的还有法兰西学派,其成员的主要特点是偏爱杂文、短文和纯文学的散文写作。最重要的成员有L. de BEAUFRONT, C. BOURLET, T. CART, E. BOIRAC, H. VALIENNE, E. PRIVAT等等。


回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2019-11-14 12:52 , Processed in 0.093545 second(s), 16 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表