佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3084|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

转帖:世界语学习资料: 科学分类

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-3 22:18:41 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
转帖:世界语学习资料: 科学分类



世界语学习资料: 科学分类


Klasifiko de la sciencoj
Alklasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sedne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de lakriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartansferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperismultaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. MatematikaLingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj,por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifaproblemo.
Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvajgrupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj,Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo)    Ĉefa studobjekto
Agronomio
agrokulturo kaj hortikulturo

Akustiko
Sonoj
Algebro
operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
Anatomio
strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
Anesteziologio
senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
Antropologio
evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
Antroponimio
propraj nomoj de homoj
Aritmetiko
nombroj kaj kalkulado per ili
Arkeologio
monumentoj kaj artoj de antikva epoko
Astronomio
astroj kaj kosmaj fenomenoj
Asiriologio
antikvaj civilizoj de Mezopotamio
Atomistiko
kerna fiziko
Bakteriologio
Bakterioj
Biologio
studado kaj teoriado pri la biosfero
Botaniko
Plantoj
Cibernetiko
aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
Citologio
strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
Daktiloskopio
identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
Dendrologio
arboj kaj arbedoj
Dendrokronologio
datadmetodo pere de arbringoj

Dermatologio
Haŭtmalsanoj
Diplomatiko
malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
Ekologio
influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
Ekonomiko
mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
Endokrinologio
endokrinaj glandoj
Entomologio
Insektoj
Epigrafiko
antikvaj epigrafoj
Ergonomio
mezuro de laboro per ergoj
Estetiko
belo en la naturo kaj en la artoj
Etnografio
historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
Etologio
kondutoj de la bestoj
Etimologio
origino de la vortoj
Faleristiko
Insignoj
Farmacio
preparado de medikamentoj
Farmakologio
kuraciloj kaj iliaj efikoj
Filologio
esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
Filozofio
esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
Fitologio
Plantoj
Folkloristiko
tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
Fonetiko
sonoj de la lingvo
Fonologio
fonemoj de la lingvo
Fora perceptado
observi surfacaĵojn sen fakte kontaktigi
Frazeologio
frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
Ftizeologio
tuberkulozo kaj ĝia kuracado
Futurologio
esplorado kaj prognozado pri la venonta tempo de la homaro
Fitonimio
nomoj de plantoj
Fitogeografio
geografio de plantoj
Fitopatologio
patologio de plantoj
Fiziko
propreco de korpoj kaj fenomenoj
Fiziologio
funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
Genealogio
deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
Genetiko
fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
Geodezio
formo aŭ kurbeco de la Tero
Geografio
regionoj de la Tero
Geologio
solida ŝelo de la tero
Geometrio
linioj, surfacoj kaj solidoj
Germanistiko
germana lingvo
Gerontologio
maljunaj homoj
Grafologio
karaktero de homo per esplorado de lia skribo
Gramatiko
lingvaj reguloj
Ginekologio
virina organismo kaj ŝia naskaparato
Hematologio
Sango
Heraldiko
Blazonoj
Heŭristiko
metodoj de esplorado en la scienco
Hidronimio
nomoj de riveroj, lagoj, maroj
Histologio
ĉeloj de homa organismo
Historio
kronologio pri pasinta tempo de la homaro kaj sociaj faktoj
Historiografio
verkado historion de difinita tempo
Iktiologio
Fiŝoj
Informadiko
informado per aŭtomataj maŝinoj
Kardiologio
Kormalsanoj
Kartografio
desegnado de mapoj
Kemio
analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
Kinologio
Hundoj
Klimatologio
priskribo kaj esplorado de klimatoj
Komputiko
komputiloj kaj komputillingvoj
Kosmologio
origino kaj formiĝo de la universo
Kosmografio
movoj de la astroj
Kriminologio
Krimoj
Kristalografio
esploro de kristaloj
Kronologio
fiksado de datoj de la historiaj eventoj
Leksikografio
farado de vortaroj
Leksikologio
etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
Lingvistiko
teoriado pri lingvaj fenomenoj
Logiko
formoj kaj leĝoj de la pensado
Matematiko
kvantoj, formoj kaj aranĝoj
Mekaniko
ekvilibro kaj movo de la korpoj
Metalurgio
industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
Meteologio
atmosferaj fenomenoj
Metodologio
sciencaj metodoj
Metrologio
Mezuroj
Mikologio
Fungoj
Mikrobologio
mikroboj kaj ilia agado
Mineralogio
Mineraloj
Mitologio
mitoj de unu lando aŭ religio
Morfologio
formoj de la materio
Muzeologio
Muzeoj
Muzikologio
Muziko
Nefrologio
Renoj
Noetiko
eblecoj de la homa sciado
Numismatiko
antikvaj moneroj kaj medaloj
Oceanografio
maraj fenomenoj
Oceanologio
Oceanoj
Oftalmologio
Okuloj
Onomastiko
propraj nomoj
Optiko
lumaj fenomenoj
Orientalistiko
popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
Ornitologio
Birdoj
Ortografio
korekta skribo de vortoj en unu lingvo
Ortopedio
deformiĝo de la korpo
Osteologio
Ostoj
Paleontologio
elfositaj restaĵoj
Paleografio
deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
Papirologio
deĉifrado de antikvaj papiroj
Parazitologio
animalaj kaj vegetaraj parazitoj
Patologio
malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
Pedagogiko
instruado kaj edukado
Pediatrio
Infanmalsanoj
Petrografio
Rokspecoj
Pomologio
fruktoj kaj fruktarboj
Psikiatrio
studo pri mensaj malsanoj kaj ties kuracado
Psikologio
studo pri psikaj fenomenoj
Radiologio
aplikado de radiokrea energio
Rentgenologio
terapio per radioj
Romanistiko
latinidaj lingvoj kaj kulturoj
Semantiko
studo kaj teoriado pri la signifo de lingvaj esprimoj
Serologio
modifo de la sero sub la influo de malsanoj
Seksologio
seksaj problemoj de la homo
Sinologio
ĉina lingvo kaj kulturo
Sismologio
kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
Slavistiko
slavaj lingvoj kaj kulturo
Sociologio
fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
Spektroskopio
spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
Speleologio
kavernoj kaj subteraj akvofluoj
Statiko
ekvilibro de la fortoj
Statistiko
metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
Stomatologio
buŝo kaj dentoj
Stratigrafio
tavoloj de la Tero (parto de geologio)
Sintakso
branĉo de lingvoscienco kiu studas la rilaton inter vortoj de la frazo kaj ilia funkcio en la frazo
Teatrologio
Teatro
Termiko
Varmo
Termodinamiko
rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
Toponimio
nomoj de geografiaj objektoj
Topografio
grafika desegnado de la tereno
Toksikologio
toksoj kaj kontraŭvenenoj
Traumatologio
vundoj kaj traŭmatoj
Trigonometrio
funkcioj de pluranguloj
Venerologio
veneraj malsanoj
Vulkanologio
Vulkanoj
Zoogeografio
geografia distribuo de animaloj
Zoologio
Animaloj
Zoonimio
nomoj de animaloj
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-29 21:37 , Processed in 0.061129 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表