佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3587|回复: 0

第二章: 35-42

[复制链接]
发表于 2014-5-31 10:37:27 | 显示全部楼层 |阅读模式

  35. D: Ĉu la Budho verkis la budhismajn verkojn per si mem?

  R: Ne, budhismaj verkoj estis parkere recititaj kaj notitaj de la budhaj disĉiploj post lia morto. En la jaro de la Budha Nirvano, liaj kvincent disĉiploj okazigis kunvenon sub la gvido de Mahakasapo en Saptaparna Kaverno (P. Sattapaṇṇi-guhā) proksime al Raĝagaho kun intenco kompili la budhajn instruojn por posteuloj. En la kunveno, Anando recitis la sutrojn predikitajn de la Budho, Upalio recitis la Vinajon faritan de la Budho kaj Mahakasapo recitis la Abidarmon kaj faris suplementon. La Abidarmo estas ekspliko kaj pristudo de budhismaj doktrinoj.

  La Sutro, Vinajo kaj Abidarmo konsistigis Tripitakon. La vorto Pitako origine signifis korbon por enteni objektojn. La kompilado de Sutro, Vinajo kaj Abidarmo en Tripitakon similis al tio, ke oni nomis "la Kvar Trezorojn" de Ĉinio per Jing (klasikaĵo), Shi (historio), Zi (akademiaj skoloj) kaj Ji (kolektaĵo). La budhisma kunveno nomiĝas la unua Kunrecitado (saṃgīti). Kunrecitado estas ĝenerale interpretita "Jieji" en la ĉina lingvo kun signifo de sutrokunigo, dum ĝia originala signifo en Sanskrito kaj Palio estas Samga Kunveno. La tradukistoj de la antikva Ĉinio uzis la vorton "Jieji" por signifi "kunan recitadon", kiu aludas ambaŭ la kolektadon de la Darmo kaj la kunvenon de homoj. Oni pasigis la Tripitakon per buŝa recitado, anstataŭ skribi ĝin en tiu tempo.

  36. D: Ĉu okazis aliaj kunvenoj krom la unua?

  R: Jes. En la sama tempo krom la kvincent bikŝuoj, kiuj kunvenis en Saptaparna Kaverno (P. Sattapaṇṇa guhā), restis multaj bikŝuoj, kiuj ne aniĝis en la grupo de Mahakasapo. Ili kunvenis en alia loko ne malproksima de la kaverno gvidite de Vapo (Vapa), kiu estis unu el la unuaj kvin bikŝuoj. Do en Raĝagaho la kompilado konsistis el du partoj, el kiuj unu okazis en la kaverno kaj la alia ekster la kaverno. La du kompiladoj kune formis la hinajanan tripitakon. Laŭ la tradicia noto, la mahajana tripitako estis kompilita en Ĉakavala-pabato (Cakkavāḷa-pabbata) de bodisatvoj inkluzive de Manĝustrio (Mañjuṣrī), Maitrejo kaj Anando, tamen hinajanaj budhanoj oponas, ke la mahajanaj verkoj estas el la vera darmo predikita de la Budho.

  37. D: Kiel okazis la sesa budhisma kunveno (Kunrecitado) en Birmo antaŭ kelkaj jaroj?

  R: 110 jarojn post la Budha Nirvano okazis debato pri iom da enhavoj el budhismaj preceptoj inter monaĥoj en Vaiŝalio (Vaiṣali). Do prestiĝa monaĥo Jaŝo Tero (Yasa Thero) kunvenigis 700 erudiciajn kal virtajn prestiĝulojn kaj ili konstatis, ke dek el la tezoj kontraŭas la Vinajon. Tiu kunveno estis konata kiel la dua kunveno.

  Laŭ noto de la Suda Budhisma Kanono, 235 jarojn post la Budha Nirvano en la regperiodo de Aŝoko (Aṣoka), multaj herezuloj sin miksis en budhanan komunumon kaj konfuzis la budhismajn doktrinojn. Do sub la subteno de Reĝo Aŝoko, Mogaliputo Tiso (Moggaliputta Tissa) okazigis budhisman kunvenon kun 1000 partoprenantoj en Pataliputo  (Pāṭaliputta, nun Patno, ĉefurbo de Bihara Pradeŝo en Hindio) kaj recitis la Tripitakon por eligi herezajn miksaĵojn. Tio estas konata kiel la tria kunveno.

  Laŭ la noto de la Norda Budhismo, ĉirkaŭ 400 jaroj post la Budha Nirvano, en la regperiodo de Reĝo Kanisko de Kusano (King Kaniṣka of Kuṣāna) en la Okcidenta Hindio, 500 bikŝuoj sub Vasumito (Ven. Vasumitta) kompilis la komentariojn por la Tripitako. Tiuj komentarioj entenis ĉirkaŭ tricent mil kvarversojn, pli ol naŭ milionojn da vortoj. Unu el ili estis la "Mahavibaso" (Mahāvibhāṣā), tre grava komentaria verko (aṭṭakathā). Tio ĝenerale estis konata kiel la kvara kunveno.

  Antaŭ cirkaŭ 80 jaroj, Reĝo Mindon de Birmo invitis multajn bikŝuojn ordigi la Palian Tripitakon kaj gravuris la tutajn tekstojn kaj noton pri la ordigado en ŝtonajn platojn, kiuj ankoraŭ konserviĝas en Urbo Mondalo hodiaŭ. Tio estas konata kiel la kvina Kunveno.

  Por celebri de la 2500-an datrevenon de la Budha Nirvano, la federala registaro de Birmo okazigis la sesan kunvenon, en kiu oni invitis 2500 bikŝuojn de Birmo, Kamboĝo, Srilanko, Hindio, Laoso, Nepalo, Pakistano kaj Tajlando al la kompilado. Ili laboris du jarojn de 1954 ĝis 1956, atente ordigis diversajn versiojn el malsamaj landoj kaj ankaŭ la version de Palia Tripitako el la kvina kunveno okazigita de Reĝo Mindon, kaj fine eldonis plej kompletan version de Palia Tripitako. Tio estas nomata la sesa kunveno.

  38. D: Kio estas Palio?

  R: Palio estis lingvo uzita en la antikva Hindio. Se mi parolas pli precize, ĝi estis populara dialekto en Magadho dum la vivperiodo de la Budho. Laŭdire la Budho predikis siajn instruojn en tiu ĉi lingvo, do liaj disĉiploj uzis gin por memori kaj reciti liajn instruojn. Kvankam ĝi ne plu estas vivanta lingvo en la nuna tempo, ĝi ankoraŭ konserviĝas per budhismaj verkoj. La vorto "Palio" (pāli) signifas "klasikaĵon". La antikvaj hindianoj havis kutimon reciti kaj pasigi klasikajn tekstojn buŝe anstataŭ skribi ilin. Laŭ "La historio de srilankaj insuloj" (Dipavamsa), oni ekskribis budhismajn tekstojn en Srilanko dum la unua jarcento a. K. En la kvina jarcento p.K., Budagoŝo, la tripitaka majstro de Magadho, venis al Srilanko kaj faris kopion de la tuta Palia Tripitako en sinhalaj skriboj. Laŭ alia noto, kiam Budagoŝo (Buddhagośa) restis en Srilanko, li tradukis multajn sinhalajn komentariojn de la Tripitako en Palion. Ĉar la originala palia alfabeto ne plu ekzistas, ĉio el la nuna Palia Tripitako de Birmo, Kamboĝo kaj Tajlando estas notita en la indiĝenaj alfabetoj. Lastatempe en Hindio oni eklaboris por noti kaj eldoni la Palian Tripitakon en la Hindia alfabeto.

  39. D: Ĉu la budhismaj verkoj estas notitaj en aliaj lingvoj krom la Palio?

  R: Jes. Troviĝas Sanskrito, la alia sistemo. Budhismo havas nordan kaj sudan tradiciojn. La klasikaĵo de la suda tradicio estas notita en Palio kaj apartenas al hinajana budhismo. La klasikaĵo de la norda tradicio estas notita en sanskrito, ĉefe apartenas al mahajanaj skoloj kaj malmultaj el gi apartenas al hinajano. Palio estis populare parolita lingvo, dum Sanskrito estis oficiala lingvo en la antikva Hindio.

  40. D: Ĉu la klasikaĵoj de ĉina kaj tibeta                                                               budhismoj estas tradukitaj el Palio aŭ Sanskrito?

  R: La klasikaĵoj de ĉina budhismo ĉefe tradukiĝis el Sanskrito, kaj malmultaj verkoj tradukiĝis el Palio. La tibetaj tekstoj ŝajne tute tradukiĝis el Sanskrito.

  41. D: En kiom da lingvoj budhismaj tekstoj eldoniĝis nun?

  R: Oni jam tradukis budhismajn verkojn en multaj landoj per siaj propraj lingvoj. En Eŭropo troviĝas budhismaj verkoj en la lingvoj rusa, germana, angla, franca, itala, finlanda kaj tiel plu, sed neniu el la lingvoj havas la kompletan tradukon. Plej multe da budhismaj verkoj estas tradukitaj el tri lingvoj: (1) Palio, (2) la Ĉina (3) kaj tibeta lingvoj. Krome troviĝas tre malmultaj sanskritaj kanonaj tekstoj kaj ili konserviĝas en Nepalo kaj Ĉina Tibeto. Tiel budhismaj tekstoj de la norda tradicio ĉefe konserviĝas en la ĉina kaj tibeta lingvoj en Ĉinio.

  42. D: Ĉu oni povas klasifiki la budhismajn verkojn laŭ la tri lingvaj sistemoj?

  R: Jes. La klasifiko de budhismaj verkoj en la tri grupoj konformas al la aktuala situacio. Oni ĉiuj agnoskas la klasifikon de tri sistemoj en la budhismaj rondoj hodiaŭ. Laŭ ĝenerala diro, Budhismo en la sudaj landoj kiel Srilanko, Birmo, Kamboĝo, Laoso, Hindio, Pakistano, Tajlando kaj ankaŭ en la naciminoritatoj de Ĉina provinco Yunnan kiel nacioj Dai, Benglong (nun Deang), Bulan kaj aliaj apartenas al la palia sistemo de Hinajana Budhismo, aŭ pli precize, Teravada Budhismo, ĉar ili tiel sin nomas. Kutime estis skolaj disputoj inter mahajano kaj hinajano, sed la tendenco de miksiĝo pli kaj pli evidentiĝas en la nuna periodo. Multaj homoj proponas, ke oni forigu la nomojn de Hinajano kaj Mahajano por fortigi la unuecon kaj reciprokan respekton inter budhanoj kaj homoj de malsamaj landoj. Do estas pli bone nomi la sudan budhismon Teravada Budhismo. La Budhismo de Koreio, Japanio, Vietnamio kaj Han-nacio en Ĉinio apartenas al la ĉinlingva sistemo. La Budhismo de Tibeto, Interna Mongolio, Siberio kaj norda Hindio apartenas al la tibetlingva sistemo. La du lastaj sistemoj apartenas al Mahajana Budhismo.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 02:35 , Processed in 0.064948 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表