佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3867|回复: 0

La Reĝo kaj la Mispunito--百喻经020

[复制链接]
发表于 2010-5-4 11:33:19 | 显示全部楼层 |阅读模式
20. La Reĝo kaj la Mispunito


  Iam antaŭe, iu parolis pri la mankoj de la reĝo, kaj diris: "La reĝo estas despota kaj senkompetenta. Li tute ne scipovas regi la landon racie kaj konvene." Informiĝinte pri tio, la reĝo ege furioziĝis. Anstataŭ detale pridemandi, kiu vere estas la parolinto, li nur kredis al insidemulo kaj kaptis virtulon kiel krimulon. Li detranĉigis cent taelojn da karno el la korpo de la kaptito kiel puno. Poste, iu atestis, ke la virtulo fakte diris nenion pri la reĝo. La reĝo ekpentis, kaj pretigis mil taelojn da viando por replenigi la vundon de la mispunito. La mispunito suferis de granda doloro kaj li ĝemadis senĉese tagnokte. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: "Kial vi ankoraŭ turmentiĝas? Mi detranĉis cent taelojn da karno el via korpo, sed dekoble kompensis vian perdon. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Pro kio vi ankoraŭ ĝemadas?" Iu apudestanto respondis: "Se Via Moŝto detranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi redonus al mi mil kapojn. Kvankam vi kompensis lin dekoble pro la detranĉita karno, li ne povas sin deteni de la dolorego."

生词:

despota (despot·a ← despot·o) 暴君的
kompetenta (kompetent·a) 胜任的,有资格的,能干的;有权威的, 可靠的
regi (reg·i) 管控, 管制, 控制
racie (raci·e ← raci·o) 合理地, 理性地
konvene (konven·e ← konven·i) 恰好地,适当地, 方便地
detale (detal·e ← detal·o) 详细地
pridemandi (pri·demand·i ← demand·i) 审问,讯问
insidi (insid·i) 陷害,设陷阱, 置圈套
virtulo (virt·ul·o ← virt·o) 有德行者
krimulo (krim·ul·o ← krim·o) 罪犯
krimo (krim·o)
detranĉi (de·tranĉ·i ← tranĉ·i) 切开,切离
taelo (tael·o) (重量)
karno (karn·o) 肉体
kaptito (kapt·it·o ← kapt·i) 俘虏
atesti (atest·i) 证明, 表明
penti (pent·i) 忏悔, 后悔
replenigi (re·plen·ig·i ← plen·a) 再充满, 补充
vundo (vund·o ← vund·i)
ĝemadi (ĝem·ad·i ← ĝem·i) 呻吟,叹息
ĝemi (ĝem·i) 呻吟,叹息
turmentiĝi (turment·iĝ·i ← turment·i) 受苦, 吃苦
turmenti (turment·i) 虐待, 使受苦
dek·obl·e 十倍
-obla (obl·a)
kompensi (kompens·i) 弥补, 抵消,报偿
kontenti (kontent·i ← kontent·a) 满意,满足
moŝto (moŝt·o) 至尊,阁下
deteni (de·ten·i ← ten·i) 限制


回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-28 20:49 , Processed in 0.067169 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表