21. Deziro por Pliaj Filoj
Iam antaŭe estis virino. Ŝi jam havis filon, tamen ankoraŭ deziris pliajn. Ŝi do demandis aliajn virinojn: "Kiu havas metodon por ke mi nasku pliajn filojn?" Maljunulino respondis: "Mi havas metodon, tamen por tio vi devas fari oferon al Dio." La virino demandis: "Kion mi oferu?" La maljunulino respondis: "Mortigu vian filon, kaj oferu lian sangon. Tio ebligos al vi naski multajn filojn." La virino vere obeis ŝin kaj decidis mortigi sian filon. Saĝulino riproĉis ŝin kun rido: "Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi vere povos naski la deziratajn filojn, tamen vi eĉ mortigos vian ununuran!"
生词:
plia (pli·a ← pli) 进一步, 更多, 此外
metodo (metod·o) 方法
sango (sang·o) 血
ebligi (ebl·ig·i ← ebla·a) 使可能
obei (obe·i) 遵守
riproĉi (riproĉ·i) 骂,责备,指责
dezirata (dezir·at·a ← dezir·i) 愿望的
ununura (unu·nur·a ← nur) 唯一的
|