佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3721|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Restigi la Feon--百喻经036

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-4 11:58:31 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
36. Restigi la Feon


  Iam antaŭe iu sin kulturis en la montaro, kaj fine fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Per la magie travideblaj okuloj li povis vidi ĉiajn trezorojn kaj valoraĵojn kaŝitajn sub la tero. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li ĝojegis, kaj demandis al siaj subuloj: "Kion mi faru, ke li ĉiam restadu en nia regno anstataŭ iri al alia loko? Tio povus havigi al mi pli multe da trezoroj."

  Malsaĝa subulo tuj iris al la feo, elprenis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li raportis: "Mi jam elprenis liajn okulojn, do li neniel povos iri al aliaj lokoj, sed porĉiam restos en nia regno." La reĝo riproĉis lin: "Mi volas restigi la feon en nia regno nur pro tio, ke li povas vidi ĉiajn trezorojn sub la tero. Nun vi jam difektis lian vidpovon, do per kio li estos ankoraŭ utila al mi?"

生词:
restigi(rest·ig·i ← rest·i) 保留, 剩留
resti(rest·i) 停留
feo(fe·o) 神仙,精灵
kulturi(kultur·i) 培养,教养
montaro(mont·ar·o ← mont·o) 山脉, 群山
magia(magi·a ← magi·o) 神奇的, 魔法的,魔术的
povo(pov·o ← pov·i) 能力;权力
travidebla(tra·vid·ebl·a ← vid·i) 透明的
elpreni(el·pren·i ← pren·i) 取出
raporti(raport·i) 报告


回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-4 14:10 , Processed in 0.061467 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表