佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3829|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Kvincent Kneloj--百喻经065

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-4 17:36:43 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
65. Kvincent Kneloj


  Iam estis virino diboĉema kaj volupta. Ŝi malŝatis sian edzon, kaj volis mortigi lin laŭeble. Ŝi provis multajn metodojn por tio, tamen neniam sukcesis.

  Kiam ŝia edzo estis vojaĝonta al la najbara lando kiel sendito, malica ideo subite venis en la kapon de la virino. Ŝi miksis venenon en knelojn por mortigi lin. Ŝi mensogis al li: "Nun vi iros malproksimen. Timante, ke mankus al vi manĝaĵo, mi speciale faris kvincent knelojn por vi manĝi. Sed tamen, ne manĝu ilin antaŭ ol vi havos nenion alian por manĝi en la alia lando."

  La edzo obeis ŝin, kaj manĝis neniom el la kneloj ĝis li atingis la alian landon. Kiam li tranoktis en arbaro, li sin kaŝis sur arbo por eviti sovaĝajn bestojn, sed forgesis pri la kneloj, kaj lasis ilin sub la arbo.

  Tiu nokte hazarde okazis priŝtelado. Kvincent ŝtelistoj ankaŭ venis en la arbaron priŝtelinte trezorojn kaj kvincent ĉevalojn de la reĝo. Ili ĉiuj estis kaj malsataj kaj soifaj pro la kurego. Vidinte la knelojn sub la arbo, ili manĝis po unu, kaj pro tio ĉiuj mortis de veneniĝo.

  La viro ascendis de la arbo ĉe la tagiĝo kaj vidis, ke ĉiuj ŝtelistoj kuŝas mortaj sub la arbo. Li do afekte vundis la kadavrojn per tranĉilo kaj sagoj. Poste, li kolektis la trezorojn, kaj pelis la ĉevalojn al sia celloko. La reĝo de la lando postkuris la ŝtelistojn kun multaj homoj laŭ la piedsignoj, kaj renkontis lin sur la vojo.

  La reĝo demandis lin: "Kiu vi estas? Kaj de kie vi havigis al vi la ĉevalojn?" Li respondis: "Mi venis de alia lando, kaj renkontis la ŝtelistojn sur la vojo. Mi luktis kun ili kaj mortigis ilin ĉiujn. Tiel mi prenis la ĉevalojn, kaj trezorojn por iri al vi. Se vi ne kredas pri tio, bonvolu iri kaj kontroli iliajn vundojn, kaj ankaŭ la luktejon, kie ili mortis."

La reĝo tuj sendis fidelulojn por pririgardi, kaj trovis tion vera. La reĝo do admiris lin pri tio. Kiam la reĝo revenis al sia lando, li donacis al li per alta rango, multaj trezoroj kaj larĝa kampo.

  Tiam la malnovaj korteganoj ĵaluzis lin pri tio. Ili diris al la reĝo: "Li ja estas alilandano nefidinda. Kiel vi povis donaci al li tiel altan rangon, multe pli altan ol tio de la malnovaj korteganoj?"

  Informiĝinte pri tio, la sendito diris: "Kiu estas sufiĉe brava por dueli kun mi? Bonvolu iri al la ebena loko por montri nian propran kapablon." Ĉiuj korteganoj timis, kaj neniu el ili aŭdacis dueli kun li.

  Poste, en la landon venis feroca leono. Ĝi manĝadis homojn sur la vojo al la ĉefurbo, kaj pro tio neniu aŭdacis iri pretere. Tiam la korteganoj kune interkonsiliĝis: "La alilandano diris, ke li estas senkompare brava kaj neniu povas lin venki. Se li povos mortigi la leonon por sekurigi la popolanojn, do tio estos vera miraklo." Poste, ili faris proponon al la reĝo. La reĝo donacis tranĉilon kaj bastonon al la sendito, kaj ordonis lin mortigi la leonon.

  Akceptinte la ordonon, la sendito iris al la leono sin kuraĝiginte. Kiam la leono vidis lin, ĝi hurlegis feroce kaj sin ĵetis sage al li. Li ektimis, kaj senprokraste grimpis sur arbon. La leono do levis la kapon al la arbo kun malfermita faŭko. Li estis tiel timigita, ke li perdis la tranĉilon el la mano. Sed la tranĉilo falis ĝuste en la faŭkon de la leono, kaj ĝin mortigis. Li ekzaltiĝis de tio, kaj tuj revenis al la reĝo. La reĝo do despli ŝatis lin. Tiam, ĉiuj en la lando laŭdis kaj respektis la senditon.

生词:
knelo  肉丸子,鱼丸子
diboĉa(diboĉ·a ← diboĉ·i)放荡的,淫乐的
volupta(volupt·a ← volupt·o) 淫逸的
laŭeble(laŭ·ebl·e ← ebla·a)尽可能
sendito(send·it·o ← send·i)特派员, 公使, 特使, 大使
malica(malic·a)恶意的
veneno(venen·o) 毒液
mensogi(mensog·i)说谎
speciale(special·e ← special·a)特别地
kaŝi(kaŝ·i) 藏, 躲
ĉevalo(ĉeval·o)
ascendi(ascend·i) 上升
afekti(afekt·i)摆姿势,装腔作势
sago(sag·o)
glavo(glav·o)
kolekti(kolekt·i) 收集
kontroli(kontrol·i)检查,监查,验明, 查明
luktejo(lukt·ej·o ← lukt·i) 角力場/角力场
fidelulo(fidel·ul·o ← fidel·a) 信徒,忠实的人
rango(rang·o) 等第,等级
larĝa(larĝ·a)宽的
kampo(kamp·o)田园,领域
kortegano(kort·egan·o ← kort·o) 朝臣, 廷臣
ĵaluzi(ĵaluz·i ← ĵaluz·a)忌妒
nefidinda(ne·fid·ind·a ← fid·i) 不值信任的
dueli(duel·i ← duel·o)决斗
ebena(eben·a) 平坦的
leono(leon·o)狮子
pretere(preter·e ← preter) 旁邊/旁边, 在其旁
sageto(sag·et·o ← sag·o)
levi(lev·i) 提升
hurli :: [ntr]狼狗等]嚎叫
faŭko(faŭk·o) 大嘴, 巨口
ekzalti(ekzalt·i) 使得意

  



回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-20 11:45 , Processed in 0.065059 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表