佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3657|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Buŝo da Milio--百喻经072

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-4 17:45:14 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
72. Buŝo da Milio


  Iam antaŭe, iu vizitis la hejmon de sia bopatro, kaj vidis sian edzinon pistanta milion. Li do iris al ŝi kaj ŝtele metis miliograjnojn en la buŝon. Kiam lia edzino parolis al li, li ne povis respondi kun milio en la buŝo. Pro honto antaŭ la edzino, li ankaŭ ne aŭdacis eligi la milion. Li do povis fari nenion ol teni sin muta.

  Vidinte lin muta, la edzino palpis lin kaj certigis al si, ke lia buŝo ŝveliĝis. Ŝi do raportis al sia patro: "La buŝo de mia edzo subite ŝveliĝis tiel, ke li eĉ ne povas paroli."

  La bopatro haste alvenigis kuraciston. La kuracisto diris: "Tio estas plej grava malsano. Li povos resaniĝi nur se mi disfendos lian buŝon." Do la kuracisto disfendis lian buŝon per tranĉilo. Je tio, la miliograjnoj fluis el lia buŝo, kaj oni malkovris lian ŝteladon.

生词:
milio(mili·o) 小米, 粟
pisti(pist·i)捣, 碎, 舂
grajno(grajn·o)颗粒
honto(hont·o ← hont·i)羞耻
muta(mut·a)无言的,哑的
palpi(palp·i) 摸索, 摸
certigi(cert·ig·i ← cert·a)确定
ŝveli (ŝvel·i) 腫脹/肿胀
raporti (raport·i) 报告
disfendi(dis·fend·i ← fend·o)劈开,裂开
malkovri(mal·kovr·i ← kovr·i)揭开,发现



回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-20 05:12 , Processed in 0.057163 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表