佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3811|回复: 1
打印 上一主题 下一主题

[转帖]李士俊和胡国柱两位老师对同一篇故事的世译文

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-6 20:47:32 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]李士俊和胡国柱两位老师对同一篇故事的世译文
回复

使用道具 举报

沙发
 楼主| 发表于 2010-5-6 20:48:19 | 只看该作者
胡老师的译文:

  Feino Huifang

  de PU Songling

  elĉinigis HU Guozhu

  aperis en Fonto, aprilo 1996, paĝoj 21-24

  Ma Erhun (Ma, la Dua Malspritulo), loĝis interne de la orienta urbpordo en Qingzhou kaj sin okupis per vendado de faruno. Li estis malriĉa, sen edzino, kaj ĉiutage pene laboris kun sia patrino

  Iutage, kiam la patrino de Ma restis sola en la hejmo, subite alvenis belulino, 16 aŭ 17-jara, en modesta vesto, sed kun brila ĉarmo. Avino Ma tre miris kaj demandis kion ŝi volas Ridante la knabino diris: "Admirante pri la honesta simplanimeco de via filo, mi voIonte fariĝu via bofilino!"

  La avino sentis ankoraŭ pli grandan miron kaj diris

  "Ho, fraŭlino, vi estas tiel bela kiel feino! La sola vorto, kiun vi ĵus diris, jam sufiĉis por redukti al ni ambaŭ, patrino kaj filo, vivon de kelkaj jaroj!"

  La knabino ankoraŭ insiste petegis. Avino Ma do opiniis ke ŝi certe estis forfuĝinto el nobla domo, kaj rifuzis ankoraŭ pli forte. La knabino do foriris.

  Post tri tagoj, la knabino revenis, kaj restis ĉe la patrino de Ma, ne volante foriri. Kiam Avino Ma demandis pri ŝia nomo, la knabino diris:

  "Mi respondos al vi, nur se v i konsentus akcepti min kiel vian bofilinon. Alie, via demando pri mia nomo estas tute superflua kaj nenecesa!"

  "Ho, mia familio estas tiel povra kaj malriĉa!" diris Avino Ma. "Kaj ni laŭdestine en malnobla servuteco tute ne indas preni vin mia bofilino, eĉ se tio okazus, ankaŭ ne portos al mia familio feliĉon!"

  Sed la knabino ankoraŭ ridante sidis sur sia lito, ne volante foriri.

  Avino Ma do malkaŝe diris al ŝi:

  "Fraŭlino! Rapide foriru, por ke ne kaŭzu al mia familio malfeliĉon!"

  Nur tiam la knabino eliris de la hejmo, kaj Avino Ma subvidis ke ŝi foriris al la okcidento.

  Post kelkaj tagoj, Avino Lü de la okcidenta strateto vizitis al la patrino de Ma kaj demandis:

  "Mia najbarino Dong Huifang estas orfa kaj senhelpa knabino. Ŝi memvole fariĝu via bofilino, sed kial vi rifuzis ŝin?"

  Responde Avino Ma konfidis al ŝi sian suspekton.

  "Ho, kia superflua skrupulo!" Avino Lü ekkriis kaj trankviligis ŝin. "Mi povas garantii, ke nenio misfortuna okazos al vi! Alie, mi respondecu pri ĉio!"

  Aŭdinte tion, Avino Ma tre ĝojis, kaj jesis la aferon.

  Post foriro de Avino Lü, Avino Ma purigis sian kabanon, sternis novan maton kaj atendis la revenon de sia filo por sendi lin bonvenigi la novedzinon.

  Vespere, la knabino Huifang ŝvebe alvenis per si mem. Enirinte la pordon, ŝi salutis al Avino Ma kaj riverencis ŝin kiel bopatrinon, kaj ŝi diris: "Mi havas du servistinojn. Sen via permeso mi ne kuraĝas lasi ilin eniri."

  "Vivante kiel malriĉuloj en povra kabano, mi kaj mia filo neniam dungis servistinon. Ĉiutage ni gajnis nur tre malmulte da profito, kiu sufiĉis nur por vivteni nin duope. Nun, kun aldonanta nova bofilino, tiel delikata knabino, senlaborkapabla manĝanto, mi jam dubas ĉu ni havos sufiĉe da nutraĵoj por nia familio. En tia stato, se ni havos ankoraŭ pli du servistinojn, ĉu ni nutros ilin per ventblovo?"

  Ridante la knabino respondis: "Estu trankvila! Alveninte, la servistinoj ambaŭ scipovos vivteni sin kaj bezonos de vi neniom da elspezo!"

  "Sed kie estas viaj servistinoj?" demandis Avino Ma.

  La knabino do vokis: "Qiuyue (Aŭtuna Luno)! Qiusong (Aŭtuna Pino)!"

  Apenaŭ finiĝis ŝia voko, subite aperis du servistinoj, kvazaŭ birdoj falis antaŭ ili. Kaj la knabino ordonis ilin surgenue riverenci al Avino Ma.

  Post nelonge, Ma Erhun hejmen revenis. Avino Ma renkonte iris kaj sciigis al li ĉion. Ankaŭ Ma Erhun tre ĝojis. Enirinte la ĉambron, Ma trovis ke tie estis kun ornamitaj kolonoj, gravuritaj traboj kaj ekipitaj per pompe brilaj mebloj, ekranoj, kurtenoj kaj vualoj. Forte mirigite, Ma eĉ ne kuraĝis eniri. Sed la knabino stariĝis de la lito kaj bonvenigis lin per ĉarmaj ridoj, aspektante vere kiel reino. Ma sentis ankoraŭ pli grandan konsterniĝon kaj volis retroiri. Sed la knabino retene sidigis lin kaj milde parolis al li. Frapite de neatendita ĝojego, Ma kvazaŭ perdis sian animon. Li ekstariĝis kaj volis eliri aĉeti vinon. Tamen la knabino haltigis lin, dirante: "Nenecese!" kaj ŝi ordonis al siaj du servistinoj pretigi manĝaĵojn. Qiuyue do elprenis ledsakon, kiun ŝi portis dorsflanken post la pordklapo kaj forte balancis ĝin. Poste, ŝi etendis sian manon en la sakon kaj rapide elprenis de ĝi kruĉon da vino kaj pladojn da frandaĵoj, senescepte ankoraŭ tre varmaj.

  Post kundrinko ili enlitiĝis dormi. La tapiŝo kaj litaĵoj ĉiuj estis tre molaj kaj delikataj.

  Post tagiĝo, kiam ili eliris, Ma trovis ke lia loĝejo ankoraŭ restis la malnova kabano. Ma kaj lia patrino ambaŭ tre miris pri tio.

  Avino Ma do vizitis al Avino Lü por esplori la detalon. Enirinte hejmon de Avino Lü, ŝi unue dankis al Avino Lü pro ŝia helpo per svatservo. Tio tre mirigis Avinon Lü, kiu demandis kun nekompreno:

  "Jam longan tempon mi ne vizitis al vi. Kiam do mi svatis laŭ komisio de mia juna najbarino?"

  Tio kaŭzis al Avino Ma ankoraŭ pli grandan suspekton, kaj ŝi rakontis ĉion detale, malkaŝe. Avino Lü sentis grandan konsterniĝon, kaj, kune kun Avino Ma vizitis al ŝia hejmo por rigardi la novedzinon.

  Ridante Huifang eliris renkonte al la gastino kaj salutis ŝin kun kora danko pro ŝia helpo en realigo de la geedziĝo. Vidante ke la knabino estis kaj saĝa kaj bela, Avino Lü stultiĝis pro mirego dum longa momento kaj ŝi ne plu negis sian agon, sed nur ambigue jesis respondante.

  La knabino donacis al Avino Lü gratilon el blanka ligno, dirante:

  "Mi havas nenion taŭgan por rekompenci vian grandan helpon, avinjo! Do mi nur oferu tion por servi en via dorsgratado!

  Akceptinte la donacon, Avino Lü revenis al sia hejmo. Kiam ŝi reprenis la gratilon rigardi, kaj trovis ke ĝi jam fariĝis argenta.

  Post geedziĝo de Ma kun la knabino, rapide ŝanĝiĝis lia sinokupo, kaj tute noviĝis lia domo. En kestoj abunde troviĝis sennombre da vestoj el mustelaj feloj kaj brokatoj je lia dispono. Ma povis libere preni kion ajn, tamen, nur se li pasis eksteren el la domo, la vesto tuj transformiĝis modeste tola, tamen malpeza kaj ĉarma. Al la vesto de la knabino ankaŭ okazis la sama miraklo.

  Post 4 aŭ 5 jaroj, foje la knabino subite diris al Ma: "Kiel degradita feino mi venis al la homa mondo jam pli ol dek jarojn. Ĉar inter ni ekzistis antaudestinita geedzeco, tial mi portempe vivis ĉe vi, sed nun mi devas diri al vi adiaŭon!"

  Ma Erhun petege retenis ŝin, sed la knabino respondis:

  "Bonvole havigu al vi alian bonan edzinon por daŭrigi vian genealogion, kaj mi vizitos vin post jaroj!"

  Dirinte tion, ŝi subite malaperis.

  Ma Erhun do prenis al si novan edzinon nomatan Qin.

  Post tri jaroj, en la vespero de la sepa en la sepa monato lunkalendare, kiam geedzoj Ma kunbabilis duope, subite eniris Huifang kaj diris ridante:

  "Ho, vivante kun kara novedzino, ĉu vi jam forgesis min la malnovan?"

  Surprizite, Ma Erhun ekstariĝis kaj malĝoje tiris ŝin sidiĝi, kaj parolis al ŝi korajn sopirojn.

  La knabino diris: "Mi ĵus sendis la feinon Teksistino transiri la ĉielan Riveron, kaj profitante la okazon vizitas vin."

  En granda amo ambaŭ ne povis fini sian interparolon, dume iu vokis en ĉielo: "Huifang!"

  Audinte la vokon, la knabino haste adiaŭis al Ma kaj li demandis: "Kiu vokas vin?"

  "Mi venis kune kun fratino Shuangcheng, la servistino de Diino Wangmu," respondis la knabino, "tre eble nun ŝi jam senpacienciĝis por atendi."

  Ma Erhun sendis la knabinon foriri, kaj ŝi diris al Ma:

  "Vi havos vivon de 80 jaroj. Kaj, je la limdato mi revenos kolekti viajn restaĵojn!"

  Dirinte, ŝi malaperis.

  Nun Ma Erhun jam aĝas pli ol 60-jara. Krom honesta simplanimeco, li havis neniun alian avantaĝon.
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-29 05:33 , Processed in 0.064508 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表