佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3817|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖]LA LASTA SAVILO

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-8 16:30:42 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]LA LASTA SAVILO




LA LASTA SAVILO
[align=justify]  LA LASTA SAVILO
  Foje estis vilaĝo, kiun minacis inundo pro subite rompita hidroelektrejo. Oni avertis la loĝantojn, ke ili devus tuj forlasi la vilaĝon, sed jen la pastro, kiu havis grandan influon super la tieaj homoj, montris sin kontraŭa kaj konsilis al la popolo: "Dio savos nin el la inundo. Ni restu kaj fidu Dion!". La inundo estis jam alvenanta al la vilaĝo kaj ĉiuj vilaĝanoj restis en la preĝejo, kiam aperis aŭtobuso por transporti ilin. Sed la pastro insistis: "Ni restu ĉi tie! Dio savos nin!" Kelkaj homoj iris en la aŭtobuso, aliaj restis fidele ĉe la pastro. Kiam la inundo estis jam invadinta la preĝejon, kaj ĉiuj restis ĉe la altaro, jen aperis boato por savi ilin, sed la pastro daŭre insistis: "Ni restu! Dio savos nin! Ni fidu je Li!" Kelkaj homoj iris en la boato, aliaj restis kun la pastro. Kiam la inundo estis jam kovrinta preskaŭ la tutan preĝejon kaj la pastro kaj liaj fideluloj sin gardis en la preĝeja turo, jen aperis helikoptero por savi ilin. Sed la pastro insistis: "Ni restu! Ni fidu Dion! Li savos nin!" La ceteraj homoj iris en la helikoptero, kaj sole la patro restis, kaj li mortis en la inundo. Alveninte la Ĉielon la pastro tuj iris plendi al Dio: "Sinjoro, mi dum la tuta vivo estis Via fidela servanto, mi ja kredis, ke Vi min savus, sed jen kiam mi plej bezonis, Vi forgesis min!" Kaj Dio respondis: "Tute ne! Mi sendis aŭtobuson, boaton kaj helikopteron.... vi ne saviĝis ĉar vi ne volis!"
  Esperanto estas kreita por helpi la komunikadon inter malsamlingvaj homoj. En la tempo de Zamenhof, tiu komunikado okazis ĉefe per letero. Personaj kontaktoj okazis ankaŭ, sed tia kontakto estis ju pli malfacila, des pli for oni estis de Eŭropo. Ankaŭ gazetoj kaj ĵurnaloj havis gravan rolon en la tiutempa internacia komunikado, malgraŭ ilia eldonkosto. De tiu tempo multo ŝanĝiĝis en la mondo. Por komunikado aperis radio, kino populariĝis, telefono fariĝis vaste uzata, televido dissendis bildojn tra la tuta mondo, kaj pli ĵuse aperis Interreto, kiu povas kunhavi ĉiujn jam aperintajn komunikrimedojn. Leteron oni sendas nun per elektronika poŝto, kaj post kelkaj sekundoj ĝi atingas la adresiton. Internaciaj radistacioj jam migras al Interreto, pro ties ĉi pli favoraj kondiĉoj por dissendado: alta kvalito, tuttempa aŭskultebleco kaj malalta produktokosto. Ankaŭ ĵurnalojn kaj gazetojn eblas legi en Interreto, ĝenerale kun pli freŝaj novaĵoj ol iliaj paperaj similuloj. Homoj kunvenas por voĉa babilado antaŭ komputilo, tiel plilarĝigante la komunikeblecon rilate al la tradicia telefono. Modernaj kaj potencaj komunikkanaloj ebligas transsendon de filmoj tra la reto, kaj videokonferenco estas jam realaĵo.
[align=justify]
  Antaŭ tiu ĉi scenejo de rapida kaj facila komunikado, kiun ebligis la teknologio de Interreto, ankoraŭ restas la lingva problemo. Malgraŭ la alirebleco al aliaj kulturoj, homoj ankoraŭ restas katenitaj al sia nacilingva kultura medio. Ĉu ne tie rolu Esperanto, por helpi la komunikadon inter homoj malsamlingvaj? Ĉu ne tie, en Interreto, estas fekunda grundo por konstanta semado? Ĉu ne tie estas la homoj, kiuj plej bezonas internacian lingvon? Ne estas malfacile listigi avantaĝojn de Interreto por Esperanto (la avantaĝojn de Esperanto por Interreto mi certe ne bezonas listigi):[align=justify]
  Dum longa tempo la ĉefa problemo por disvastiĝo de Esperanto estis la diasporeco de la esperantistoj mem: oni lernis Esperanton en iu brazila urbo kaj tre malofte havis la okazon praktike utiligi la lingvon, ekzemple. Nun per Interreto oni povas alparoli esperantistojn en iu ajn angulo de la mondo;[align=justify]
  La disponebleco de teknikaj konoj per Esperanto trovis baron en la multekosteco de eldonado kaj abonado. Nun iu ajn esperantista teknikisto aŭ sciencisto povas publikigi siajn verkojn en Interreto, disponigante ilin al la tuta mondo, je tre malalta kosto. Tiujn verkojn aliaj esperantistoj povas konsulti simple tajpante la temon en retserĉaj paĝoj;[align=justify]
  Pro la diasporeco de la esperantistoj estis malfacile kunordigi projektojn kaj kampanjojn por la diskonigo de la Esperanta propono. Nun estraranoj disponas je dissendolistoj kun centoj kaj eĉ miloj da esperantistoj. Se oni bezonas samtempan konferencon oni povas utiligi programojn por skriba aŭ voĉa babilado, kiajn ICQ kaj Paltalk;[align=justify]
  Eĉ lingve Esperanto profitas el Interreto: diskutlistoj kiaj SCE kaj Veki iamaniere helpas en la gramatika uniformigo de la lingvo. Tie partoprenas eĉ akademianoj, ĉiam pretaj helpi kaj konsili. La perreta voĉa babilado helpas en uniformigo de la esperanta prononco, tion oni jam povas rimarki en la nova kaj furoranta voĉa babilĉambro Esperanto Internacia en Paltalk ; [align=justify]
  Komencantoj kaj ordinaraj esperantistoj multe lernas el naciaj priesperantaj dissendolistoj, kie multaj valoraj informoj cirkulas. Unu el tiaj listoj, Esperanto-BR, kun pli ol 1000 membroj (nov/2003), jam fariĝis influa primovada forumo en Brazilo kaj multaj kampanjoj por sukcesigi Esperanton komenciĝis tie;[align=justify]
  Personaj kontaktoj per Interreto ebligas amikecon inter homoj el malsamaj mondpartoj. Dum la pasinta BKE (Brazila Kongreso de Esperanto) estis tre agrable rekontiĝi kun amikoj interretaj, kaj estiĝis tre agrabla etoso;[align=justify]
  La nombro de interretanoj oble kreskas: nur en Brazilo estas jam 14 milionoj da interretanoj (en 2002, laŭ UN - en 2001 estis 8 milionoj), kaj tiu nombro emas multe kreski, interalie pro la registara investo tiukampe: en multaj lernejoj estas jam kreitaj interretaj laboratorioj por uzado fare de la lernantoj, tiel plivastigante kaj plidemokratiigante aliron al la interreta mondo.[align=justify]
  Malgraŭ tiuj ĉi avantaĝoj, Interreto ankoraŭ trovas reziston ĉe kelkaj samideanoj. Iuj timas la tro liberan teritorion de Interreto, kie la homoj laŭŝajne estas same povaj, kie aŭtoritato troviĝas ne en la titolo, aĝo de esperantisteco aŭ posteno, sed en la ideoj. Aliaj provas mildigi la gravecon de Interreto nomante ĝin virtuala mondo. Fakte Interreto neniel estas virtuala. Ĝi estas same reala kiel tiu ĉi revuo en viaj manoj. La diskutado en dissendolistoj estas eĉ pli reala ol parola diskutado dum niaj kongresoj. En Interreto la mesaĝoj povas esti registrataj kaj konsultataj kiam ajn oni volas. Ilin legas centoj da homoj, reagojn al ili oni povas tre facile sekvi ktp.[align=justify]
  Dum sia historio Esperanto provis esti adoptita kiel internacia lingvo fare de la mondo. Ĝi ankoraŭ ne sukcesis tion, tamen ĝia movado daŭre strebas tiudirekten, per malfacilaj paŝoj. Kelkaj samideanoj estas ankoraŭ alkroĉitaj al la ideo, ke iu miraklo okazos, ke iu rezolucio de superŝtata organizo savos nian movadon. Dume la rimedoj por tiu saviĝo venas kaj estas preteratentataj. Esperanto jam malprofitis la rimedojn de radio kaj televido. Analoge al la rakonteto, nun Esperanto ne povas preteratenti la helikopteron, kiu estas Interreto.[align=justify]  Carlos Alberto Alves Pereira - aŭtoro de Kurso de Esperanto (Artikolo publikigita en la revuo Brazila Esperantisto de novembro/2001, reviziita en novembro/2003)
[align=justify]原文链接:http://www.kurso.com.br/eo/savilo.html
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-8 05:07 , Processed in 0.069704 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表