|
[转帖]Sendu viajn videojn al Internacia Televido
Sendu viajn videojn al Internacia Televido
页面链接:http://reto.cn/cgi-bin/forumo/luntan.cgi?id=cina&page=1&action=view&number=7167.cgi&img=no
Viaj videoj en Internacia Televido
Internacia Televido estos la televidkanalo de ĉiuj esperantistoj, ne gravas ĉu komencantoj, ĉu veteranoj; ĉu pasivaj, ĉu aktivaj. Se vi tamen volas, ke via klubo aŭ asocio de Esperanto, kaj eĉ vi mem, aperu en programoj de la esperantista televidkanalo, ĉio, kion vi devas fari, estas kontakti la administracion de Internacia Televido, per la retadreso videoj@internacia.tv.
Estos kelkaj opcioj por tiuj, kiuj "reĝisoremas" en Esperantio, kadre de la programaro de la unua interreta televidkanalo tute en Esperanto:
Nia Urbo, en Esperanto - En ĉi tiu programo, esperantistoj prezentas sian urbon al mondo, per Internacia Televido. Nia celo estas havi almenaŭ unu malsaman urbon pro prezenti en la programo ĉiumonate. Ĉu ni sukcesos atingi tion? Dependas de la partoprenemo de la esperantistoj, kiuj pretas preni siajn kameraojn, verki tekston kaj "ĉiĉroni" por la alilandaj esperantistoj televide tra la vidindaĵoj de la urbo;
Amuzaj Videoj - La programo por ajna video en Esperanto. Se vi kreis filmeton en aŭ pri Esperanto, eĉ kelksekunda, kiun vi konsideras amuza kaj interesa, sendu ĝin al Internacia Televido, por ke ni kunigu ilin en ĉi tiu monata programo;
Muzikume - Se vi jam registris muzikdiskon, eĉ se temas nur pri demodisko, kontaktu nin por ke ni sendu instrukciojn kaj indikojn kiel fari vian propran muzikvideon, kiu estos poste prezentata en nia programo pri muziko en Esperanto.
Krom la supraj opcioj, oni ankaŭ povas sendi videojn kaj filmojn de E-kongresoj tra la mondo, por la teleĵurnalo kaj por specialaj dokumentarioj de Internacia Televido pri la E-movado.
Se via grupo, klubo aŭ asocio de Esperanto faris filmeton, teatraĵon, skeĉojn, dokumentarion, intervjuon kun loka gravulo, kontaktu la administracion de Internacia Televido por ke ni analizu la eblecon montri ĝin kiel specialan programon.
La plej bona maniero sendi video-materialon poŝte al Internacia Televido estas en DVD-formato. Eblas ankaŭ en KD, sed, ambaŭ-okaze la materialo devas esti registrita en kiel eble plej multaj bajtoj. La materialon bv. sendi al:
Internacia Televido
Rua Alves Guimarães, 980 - apto. 103
Pinheiros - São Paulo - SP
CEP 05401-001 Brasil / Brazilo
Rete la akcepteblaj formatoj por sendi vian materialon, per retpoŝto, al la televidkanalo estas:
WMV (V8 / V9)
AVI (DIVX / XVIDEO)
MPEG 2
Quicktime (Sonreson)
Pro teknikaj kialoj, la administracio de Internacia Televido ne akceptos videojn aŭ filmojn en MPEG 1, AVI (INDEO) kaj Realvideo.
Al la kreivaj kaj aktivaj esperantistoj ni invitas preni siajn kameraojn kaj ekfilmi! La unua interreta televidkanalo tute en Esperanto volas viajn filmojn kaj videojn! |
|