佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3810|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

转帖]Budho

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-9 14:11:13 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
转帖]Budho


Budho
El Vikipedio, la libera enciklopedio.


Budho (sanskrite, prakrite kaj palie Buddha, "vekiĝinto" aŭ "ilumiĝinto") estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en la budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon.
La budhismo mencias tri specojn da budhoj (la palia formo antaŭ la streko, la sanskrita post ĝi):
    [li]Sammâsambuddha/samyaksambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la budha dharmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta sanghon kaj sasanaon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "Budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj tre ofte precipe la historian Budhon de nia epoko: Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama - vidu sube! [/li]

    [li]Paccekabuddha/pratyekabuddha, "privata budho", ankaŭ ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la dharmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon. [/li]
    [li]Sâvakabuddha/ŝrâvakabuddha, "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), ilumiĝinto en tempo kiam la dharmo ja estas konata, do dum sasanao, kaj kun apogo de sangho. Sed tio ne signifas ke la sangho faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari. [/li]
Laŭ theravado, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.
Principe, "budho" estas sinonimo de "arahanto", sed en la praktika lingvouzo, "budho" plejofte signifas la kategorion 1 kaj "arahanto" la kategorion 3.
Vidu ankaŭ bodhisatvo.

La titolo Budho estis donita al Siddhattha Gotama (palie) aŭ Siddhartha Gautama (sanskrite), kiun Budhismo konsideras la sammâsambuddha de nia epoko. Oni ne certe scias ekzakte kiam li vivis; kelkaj diras ĉ. 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956. Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbini (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kusinâra (palie) aŭ Kuŝinagar (sanskrite), nun proksime al la urbo Kasiya en la barata ŝtato Uttar Pradesh, tuj ĉe la alia flanko de la landlimo. Laŭ la tradicio, lia patro estis reĝo aŭ princo (en pluraj hindaj lingvoj oni uzas la titolon râjâ, etimologie identa kun esperanta "reĝo" sed ofte kun pli modesta signifo). 16-jara li, laŭ la tradicio, edzinigis Yasodhara, kaj havis filon, Râhula.
Siddhartha foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante la solvon al la problemo de la homa sufero. Finfine, li "vekiĝis" aŭ trovis la grandan lumigon (maha-bodhi) sub la bodhi-arbo en Buddha Gayâ (laŭ hindua nomuzo Bodh Gaya), nun en la hinda ŝtato Biharo Ŝtato, Barato. Li instruis al siaj disĉiploj sian doktrinon - la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo kaj hedonismo. La aktivis precipe en la tiamaj ŝtatoj Magadha kaj Kosala, pli-malpli la nunaj Biharo kaj Uttar Pradesh.
Budho predikis kiel unuan instruon pri la "Kvar Noblaj Veroj" - vidu ankaŭ sub budhismo - kiuj estas la jenaj (la vortoj en kursivo sube estas en palio):
    [li]Dukkha - La Vero pri nekontentigo (la kutima traduko "sufero" estas tro malvasta: Naskiĝo estas nekontentiga. Maljuniĝo, malsaniĝo, kaj morto estas nekontentigaj. La karakterizo pli elstara de la homa situacio estas la doloro, devena de nia malfacilaĵo alfronti la fakton, ke ĉio nin cirkaŭanta estas nekonstanta kaj pasonta. Tio estas la malsano de la homa kondiĉo. [/li]
    [li]Tanha - La Vero pri la kauzo de la nekontentigo. Ni suferas pro niaj deziroj, niaj alkroĉiĝoj aŭ nia avido al 1. plezuroj (kâma-tanhâ), 2. iĝo (bhava-tanhâ) kaj 3. neniiĝo (vibhava-tanhâ). La homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado. Tio estas la prognozo de la homa malsano. [/li]
    [li]Nirodha - La Estingo de la nekontentigo. La sufero kaj la doloro povas alveni al iu fino, eble finfine, per multa spirita laboro, al la eterna beateco de nirvano. La preskribo estas la Nobla Oktobla Vojo. [/li]
    [li]Magga - La Nobla Oktobla Vojo de la spirita kreskado havas ok samtempajn padojn; [/li]
    [li]Ĝusta rigardado, [/li][li]Ĝusta pensado, [/li][li]Ĝusta parolado, [/li][li]Ĝusta agado, [/li][li]Ĝusta vivtenado aŭ profesio, [/li][li]Ĝusta penado aŭ strebado, [/li][li]Ĝusta atentado, [/li][li]Ĝusta koncentrado. [/li]
Citita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Budho"
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-8 06:08 , Processed in 0.057164 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表