佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3382|回复: 0

[转帖] 世界语佛经:长阿含经卷二 沙门果经

[复制链接]
发表于 2010-5-9 14:24:56 | 显示全部楼层 |阅读模式
[转帖] 世界语佛经:长阿含经卷二 沙门果经



长阿含经卷二 沙门果经

---- [转帖] 世界语佛经:长阿含经卷二 沙门果经 (http://www.towise.net/bbs/bbs/dispbbs.asp?boardid=15&id=7)


--------------------------------------------------------------------------------
-- 作者:Miaohui
-- 发布时间:2003-8-31 18:29:39

-- [转帖] 世界语佛经:长阿含经卷二 沙门果经
?部?典:?2:沙?果?

Digha Nikajo: Profito el la Aniĝ o al la Ordeno,la (Samanta-Phala Suto)

"La Japana Budhano n-ro 167 (1975)



SAMANTA-PHALA SUTO (Digha Nikajo 2)
"La Profito el la Aniĝ o al la Ordeno"

trad. Geo Yoxon


  Iam, kiam la Beata Gotamo loĝ is, kune kun granda kompanio de sanghanoj, en la bosko de mangoarboj de la kuracisto Jivako, A ĵ atasatuo, la reĝ o de Magadho, instigita de Jivako, ekrajdis, kune kun sia akompanantaro, sur riĉ e ornamitaj elefantoj, por viziti la Honoraton de la mondo.

  Alvenante ĉ e la bosko de mangoarboj, kaj rigardante la grandan nombron de sanghanoj tie kunvenintaj kaj tutsilente sidantaj, la reĝ o miris. Li alproksimiĝ is al la Beatulo kun la kutimaj signoj de respekto.

  &quotlaĉ us al mi demandi la Beatan Gotamon pri iuj aferoj," li diris, "se li lasus al mi, ke mi faru la demandojn."

  "Demandu, reĝ o, kion vi volas."

  "Sinjoro," diris la reĝ o, "el ĉ iuj ordinaraj profesioj kaj metioj, en kiuj la homoj de la mondo sin okupas, ĉ iu liveras al sia faristo la rekompencon kaj profiton propran al si. Homoj, tiell okupataj, ĝ uas la vivon, subtenas sin kaj siajn dependanton kaj rikoltas la rekompencon de merito, kiu kondukas al ilia profito kaj en tiu ĉ i vivo kaj la sekvanta, kaj feliĉ eco estas la rezulto. ĉ u vi povas sciigi al mi, sinjoro, kio estas la profito kaj rekta fruktodono, videbla en tiu ĉ i mondo, el la vivo de sanghano?"

  "ĉ u vi jam demandis simile aliajn ermitojn kaj instruistojn, reĝ o?"

  "Mi jam tion faris, sinjoro. Ili ĉ iuj evitis rektan respondon al mi, prefere klarigantaj siajn diversajn planojn kaj teoriojn pri ekzisto, tiel ke mi foriris nekontente. Nu, sinjoro, mi volas fari la saman demandon al vi: ĉ u vi povas montri al mi ian rektan fruktodonon, en tiu ĉ i mondo, el la vivo de sanghano, tian, kian povas montri ĉ iu, kiu okupiĝ as en ordinara mona afero?"

  "Mi povas, reĝ o, sed unue mi faru demandon al vi; vi respondu tiel, kiel vi opinias taŭ ge. Supozu ke unu el viaj servuloj -- viro kiu pasigas la vivon en laboro inter la anoj de via domego, humila laborulo, malmulte estimata de siaj superuloj --, supozu ke li lasas la servadon ĉ e vi kaj , razinte la verton kaj la barbon, alprenas la vivon senhejman, surmetas la flavan robon, kaj aniĝ as al la Ordeno. Se, pliposte, sciigo pri tio atingas viajn orelojn, ĉ u vi ekkrius, 'Tiu homo revenu tuj! Revenu kaj laboru por mi!'?"

  "Tute ne, sinjoro. Mi salutus lin respektplene, mi min levus je lia alproksimiĝ o, kaj petus lin, ke li sidiĝ u. Vestojn, pelvon kaj loĝ ejon mi havigus al li, kaj li ricevus la honoron taŭ gan por tiu, kiu alprenas la sanktan vivon."

  "Estante tiel, reĝ o, ĉ u jes aŭ ne montriĝ as fruktodono en la vivo de ordenaro?"

  "Sendube, sinjoro, jes."

  "Sed tio, reĝ o, estas nur la unua frukto de la vivo de sanghano. Estas aliaj konsiderinda ĵ oj, kaj pli gravaj ol tio. Tiu, kiu estas tiel feliĉ a aŭ di la vortojn de Tathagato, Luminiĝ into, Budho, estas forlasinta la mondan vivon por sekvi la paŝojn de tiu, vivas memregate per tiu regado de la menso kaj la korpo, kiu estas deviga al ordenano. Lia ĝ ojo estas pro virto. Li edukas sin en bona konduto, inda parolo, senkulpa agado, prava vivmaniero kaj ĉ asteco. Puraj estas liaj pensoj kaj faroj, kaj gardataj estas la pordoj de liaj sentoj. Pripensema kaj aplombeca li estas tute feliĉ a.
"Tiu homo, reĝ o, jam flankenmetis maldolĉ ecojn kaj malbonvolon, kaj vivas kompatante ĉ iujn esta ĵ ojn, kaj tiel estante mastro de la virtoj, li ne vidas, de iu flanko, danĝ eron al sia memregado en konduto. Tiel tiu homo estas kontenta.
&quotlue, li nun bezonas malmulton. Jam ne maltrankviligas lin sopirado al la plaĉ igo de la gusto. Al li sufiĉ as vesti la korpon per simplaj roboj, manĝ i simplajn manĝ a ĵ ojn, kaj jam ne ŝarĝ i sin per riĉ a poseda ĵ aro.

  "En ĉ iuj siaj egoj, kiuj ajn ili estas, en la tuta sia vivmaniero, kiel ajn ĝ i okazas, li atentas la veran signifon de ĉ io, alte tenante la idealon viditan, kaj rifuzante la allogon de nura fenomeno.

  "Li regas siajn surtojn(?: neklare presita), kutimigas sian korpon al obeo de li, gardas sian komprenopovon, kaj atingas la mensostaton en kiun ne povas eniri malbono.

  "Lebero de la malutiloj de la monda vivo, libera de la ligiloj de allogiĝ o, libera de ĉ agreno, malĝ ojo, maltrankvilaj pensoj, kaj avido, tia homo trovas ĝ ojon ekkreskante en sia koro, tiel ke li pleniĝ as de pacsento, kaj en tiu paco lia koro trankviliĝ as.

  "Li lernas ekzerci sin, kaj konduki sin, en la necesajn statojn de meditado, atingas mensopovon kaj leviĝ on de la spirito. Li lernas krei kaj uzi la mensokorpon, kiu estas ĉ iel, tiel perfekta kiel la fizika. Tiamaniere li gajnas potencon, povante fariĝ i kaj unu kaj multaj, aŭ videbla aŭ nevidebla, povante regi la elementojn kaj venki spacon kaj tempon.

  "Li perceptas kaj povas rekoni siajn antaŭ ajn naskiĝ ojn, dirante: 'En tiu loko mi havis nomon tiun, mia loĝ ejo estis tia, kaj tiamaniere mia vivado estis.' Tiel li rekonas kaj rememoras siajn antaŭ ajn statojn en tagoj pasintaj, laŭ ĉ iuj iliaj detaloj kaj medioj.
  "Tiel same, kiel homo, kiu iris de unu vilaĝ o al alia, kaj de tiu alia iris hejmen, scias: 'De tiu vilaĝ o mi iris al tiu alia, kaj dum mi estis tie, mi agis tiel kaj tiel parolis, kaj de tie mi revenis al la mia vilaĝ o.' Eĉ tiel estas tiu povo de rememoro kaj tio estas rekta fruktodono de la vivo de sanghano. Plue, la senhejma instruanto de la Tathagato, kun serenaj menso kaj koro, pura, kulturita, sen malbono, perceptas la funkcion de la universalaj leĝ oj, vidas rezultojn, kiuj sekvas kaŭ zojn, kaj konas la noblulojn kaj la malnoblulojn, la feliĉ ulojn kaj la malfeliĉ ulojn iradantajn laŭ siaj faroj.
"Li scias la veron de sufero. Li vidas la kaŭ zon de sufero. Li perceptas sensuferiĝ on. Li komprenas la vojon, kiu kondukas al sensuferiĝ o.

  "Tiel sciante, li estas libera de la malpurigo de avido kaj la morta malpurigo de nescio. Tial, estiĝ as en li scio de lia liberigo, kaj li scias: 'Renaskigo estas detruita. Travivita estas la sankata vivo: Kio estas farenda, tio estas farita.'

  "Tiuj estas la avantaĝ oj efektivaj kaj videblaj, ho reĝ o, en la vivo de sanghano, en la vivo de tiu, kiu havas la feliĉ on aŭ di kaj kompreni la vortojn de Lumiĝ into, de Budho, kaj forlasas la mondan vivon por aniĝ i al la Ordeno."


"La Japana Budhano n-ro 167 (1975)
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2019-7-17 08:41 , Processed in 0.094833 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表