佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3363|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

[转帖]峨嵋山和乐山大佛 Monto E'mei kaj Giganta Budhostatuo de Leshan

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-9 14:31:28 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
[转帖]峨嵋山和乐山大佛 Monto E'mei kaj Giganta Budhostatuo de Leshan



  Monto E'mei kaj Giganta Budhostatuo de Leshan

  --------------------------------------------------------------------------------
http://es.chinabroadcast.cn/1/2005/04/27/1@23947.htm

 
  En decembro de la jaro 1996, Unesko enlistigis la monton E'mei kaj la Grandan Budhon de la monto Leshan en la Katalogon de la Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj de Ĉinio.
  La monto E'mei areanta je 154 kvadrataj kilometroj situas en la provinco Sichuan de la sudokcidenta landparto de Ĉinio, kaj la monto Leshan kun la fama Granda Budho estas grava vizitindejo de la pitoreskejo de la monto E'mei, kies plej granda pinto ? la Ora Pinto altas je 3099 metroj super la marnivelo. Pri ĝia beleco, Li Bai, fama poeto el la dinastio Tang, skribis: La regno Shu abundas je fe-montoj, sed neniu egalas la monton E'mei. En la antikveco la tereno, kie situas la monto, apartenis al la regno Shu.

  La monto E'mei estas unu el la budaismaj sanktejoj en Ĉinio. Ĝi estas tapiŝita de rododendroj, antikvaj ginkoj, kolombo-arboj kaj cedroj, kiuj estas specioj altvaloraj por la botanika esplorado. Ĉie kreskas drogherboj kaj ankaŭ teo samnoma kiel la monto.

  En la densa arbaro vivas ankaŭ diversaj raraj bestoj kaj birdoj, ekzemple seroo, kiu estas specio de kapro-antilopo, la malgranda pando kaj la arĝenta fazano. Abundas simioj, kiuj estas vaste ŝatataj pro sia facila alirebleco kaj petolado. La monto estas azilo por papilioj, kiuj serĉas la profundajn ombrojn, kaj oni jam faris identigon de 280 specioj, inkluzive de la ekzota multkolora fenikso-papilio kaj la velk-folia papilio, kiu tute similas al seka ovala folio. Videblas ankaŭ ranoj, kiuj emas grimpi sur arbojn, kaj iuj orkoloraj kvakas tre orelplaĉe.

  Komplemente al la naturaj pejzaĝoj de la monto E'mei, estas diversaj imponaj turoj, temploj kaj pavilonoj dislokitaj sur la montdeklivoj. Ni citu kelkajn el ili.

  Konstruita en la 16-a jarcento, la templo Baoguo situas ĉe la piedo de la monto E'mei. En la templa tereno vidiĝas 14-etaĝa bronza turo sep metrojn alta, gravurita per ĉirkaŭ 4 700 budhaj figuroj kaj la tuta teksto de la sutro Huayan ( Budhavatamsaka ? mahavaipulya ).

  Konstruita en la 4-a jarcento, la pavilono Qingyin sidas meze de la verdaj krutaĵoj. La riveretoj Nigra Drako kaj Blanka Drako fluas ĉe ambaŭ flankoj, spanitaj per du paralelaj pontoj kun arkaĵoj. La malkvietaj akvoj de la du "drakoj" kuniĝas malsupre de la pavilono, kaj torentas kontraŭ kolosa korforma roko kun tondra muĝo, ĵetante ŝaŭmon en la aero, kaj la nebulo formata el tio aspektas kiel ĉielarko en la sunlumo.

  La Fe-monta Templo havas en sia tereno la raran vegetalon, kun blankaj floroj respektive el du maldikaj petaloj kvazaŭ flugiloj de kolombo, pro tio oni nomas ĝin Kolomba Arbo. Apud la Fe-monta Templo vidiĝas kaverno sufiĉe granda por enteni ĉirkaŭ dek mil homojn. Kiam oni laŭtkrias antaŭ ĝi, la voĉo eĥas de la interna profundo.

  Pri la Elefanta Ban-lageto cirkulas legendo. Temas pri la budho Samantabhadro, kiu supreniris al la Ora Pinto, rajdante sur elefanto, kaj haltis tie por bani sian rajdbeston. Tie ĉi la lunlumo, filtriĝinte tra la densa foliaro, ĵetas puntosimilan lumdesegnon sur la spegule glatan lageton, formante aparte sorĉan bildon.

  Sur 3 100 metrojn alta Ora Pinto, la zenito de la monto E'mei, oni povas birdrigardi interkovriĝintajn montsuprojn proksimajn kaj malproksimajn, kaj ankaŭ la riverojn Minjiang, Qingyi kaj Dadu similajn al jadaj zonoj serpentumantaj tra la valoj, kaj neĝkovritajn montojn skrapantajn la ĉielon.

  Estas mirinda natura fenomeno sur la monto E'mei tre aprecinda. Posttagmeze, la sunradioj penetras la nubojn, rezulte formiĝis lumcirklo viola, indiga, blua, verda, flava, oranĝkolora kaj ruĝa. Sur la montsupro oni sentas sin kvazaŭ esti parto de la cirklo, kiu moviĝas kune kun la propra ombro. Tio ja estas la fame konata "alte ŝatata lumo de E'mei" aŭ "aŭreolo de la Budho", kiun kaŭzas sunlumo deviiĝinta de la nebulo. Tiu lumo estas la plej grandioza mirindaĵo kaj ĉefa babiltemo pri la monto E'mei.

  Nun ni babilu pri Granda Budho de la monto Leshan.

  Antaŭ 1 200 jaroj, bonzo Haitong vojaĝis al kunfluejo de la riveroj Dadu, Minjiang kaj Qingyi, kie li vidis, ke la ondanta akvo sin ĵetis kontraŭ la rokmurojn, dronigis ŝipojn kaj englutis homojn. Li decidis elĉizi en la monto budhan statuon, por ke la senlima povo de la Budho mildigu la akvan torenton, jugu la furiozajn ondojn kaj protektu la estaĵojn. Dank' al penado fare de kelkaj generacioj dum 90 jaroj, la ŝtona Majtrejo estis elĉizita sur la monto. Tio estas nomata la Granda Budho de la monto Leshan, fama pro sia grandeco kaj majesteco.

  La monto Leshan situas apud la monto E'mei. Kiel majstreca verko el la vizitindejoj de Ĉinio, ĝi estas tre plaĉa al turistoj ĉinaj kaj alialandaj. La Granda Budho kun 1 021 hartuberoj sur la kapo altas 71 metrojn. La budho kun harmoniaj vizaĝtrajtoj aspektas tenere kaj milde. Tamen starante sur ĝia piedo, oni ne povas klare vidi ĝin en la tuto, kaj en la okuloj de turistoj, verŝajne ĝi havas nur paron da piedoj. Sur ĝia pieddorso povas sidi cent homoj samtempe. Sur la rivero antaŭ la budha statuo oni povas rigardi la statuon en la tuto.

  Sur la monto Leshan, krom la sida budho plej granda en la mondo, troviĝas ankaŭ kolosa kuŝa budho. Antaŭ kelkaj jaroj, iu maljunulo el la provinco Guangdong vojaĝis tien kaj faris foton. Sur la foto li trovis ion miraklan. La tri kontinuaj montoj formis kolosan budhon, kiu kuŝas sur la montoj kun versimilaj vizaĝtrajtoj. Oni ne scias, ĉu tio estas subita montriĝo de la budho, kiu kaŝiĝas inter la arboj, aŭ la naturo tiel mirige formis la statuon. Oni svarmis tien por viziti la kuŝan budhon, pro tio la loko refoje faris sensacion en la tuta lando.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-5 05:53 , Processed in 0.078166 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表