佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 5418|回复: 0

[转帖]札西寺小喇嘛 Infanoj en lamaejo Zhaxi

[复制链接]
发表于 2010-5-9 14:43:12 | 显示全部楼层 |阅读模式
[转帖]札西寺小喇嘛 Infanoj en lamaejo Zhaxi



http://www.espero.com.cn/07k/07k-5r/03-07k-5-1.htm

  En Sichuan-provinco de Chinio estas antikva lamaejo Zhaxi, kie vivas kaj lernas multaj infanoj de malrichaj familioj. Ili ghuas trankvilan vivon kaj lernas diligente.

  La lamaejo trovighas en profunda montaro kun postighinta ekonomio kaj malfacila trafiko. Multaj infanoj ne povas viziti lernejon pro malricheco. La templo faris sin lernejo kaj havigis al la infanoj shancon de lernado.

  Nun en la lamaejo lernas 100 infanoj de Han- kaj Tibet-nacioj. Ili loghas en la lamaejo kaj manghas kune kun la lamaoj. La lokanoj helpas la lamaejon per greno kaj donacas al la infanoj necesajhojn por lernado.

  La abato de la lamaejo estas viva budho Yama Zeren. Li kvazau estas lernejestro. Li elektis klerajn lamaojn por instrui la infanojn kaj ankau li mem donas lecionojn.

  La lamaoj starigis simplajn klaschambrojn kaj faris kajerojn. La kondichoj ne estas tiel bonaj kiel tiuj en urboj, sed la infanoj estas felichaj, ke ili ghuas la amon de la bonkora viva budho kaj helpon de la socio. La lamaoj bone kulturitaj je virto ne nur instruas sciojn al la infanoj, sed ankau edukas ilin per virtoj de shparemo kaj disciplinemo.


回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 18:53 , Processed in 0.060638 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表