佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 6209|回复: 0

[转帖]中国禅文化 Chan-kulturo de Chinio

[复制链接]
发表于 2010-5-9 14:44:07 | 显示全部楼层 |阅读模式
[转帖]中国禅文化 Chan-kulturo de Chinio



http://www.espero.com.cn/07k/07k-5r/07k-5-3.htm

de WANG YUSHU

  Chio naskighas sub certaj kondichoj kaj ekzistas depende de aliaj. Tio estas teoria bazo de la budhisma Chan-sekto, kiu opinias, ke origine chiuj estajhoj havas budhajn ecojn, t.e. la naturon de budho kaj eblecon de budhigho, kaj ne diferencas de la Budho. Tio tamen ne estas konata pro vualo de nejusta ideo. Se oni nuligos sian nejustan ideon, do tuj vidighas ilia budha naturo. Chan-sekto proponas, ke oni konu la budhan naturon en la koro. La diversaj branchoj de Chan-sekto en Chinio diferencas unu de la alia chefe en malsamaj metodoj koni la naturon kaj trajta diferenco de la instruantoj de Chan-sekto.

  Chan-kulturo naskighis en la 3-6-a jc., kiam en Chinio regis la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj. Ghi enkondukighis en Chinion preskau en la sama tempo, kiam aliaj branchoj de budhismo enkondukighis de Hindio en Chinion. Chinaj bonzoj profunde studis la budhisman kulturon, multe disvolvis ghin kaj pro tio formighis kompleta budhisma ideologio en Chinio, sekve de tio budhismo farighis grava konsistiga parto de la china tradicia kulturo. Chan-sekto elspiras klarajn chinajn trajtojn. "Tanjing de la sesa-generacia majstro" estas la unika budhisma sutro kun la penso kaj vortoj de chinaj bonzoj havas grandan signifon por la aziaj kaj okcidentaj fakuloj esplori Chan-kulturon.

  Chan-sekto per sia doktrino profunde influas la psikologian mondon de la chinoj. Char multe da chinoj ne prenas religian kredon kiel sian celon, tial la ideologio de Chan-sekto helpis ilin en sinliberigo de kateno de religioj, tiel ke ili ekkomprenis la esencan spiriton en la modesta vivo.

Sekto de budhisma esenco

  Chan-sekto estas nomata ankau sekto de budhisma esenco. Foje en Gijjhakuta-kunveno Shakjamunio tenis freshan floron en la mano, tamen diris nenion. Neniu el liaj dischiploj komprenis, kion tio signifas, krom Kasyapa, kiu ridetis. Shakjamunio rimarkis, ke Kasyapa komprenis lin, kaj diris: "Mi havas sekton de budhisma esenco kaj instruos ghin al mia dischiplo Kasyapa. Por heredigi ghin la vortoj estas nebezonataj. Tio estas facila metodo por koni la esencon de la vivo ekster budhismo." Lau tiu tradicio Chan-sekto opinias, ke Kasyapa heredis la doktrinon kaj estas prapatro de la sekto. Jen naskighis Chan-sekto.

Chan kaj Ding

  En la antikva Hindio Chan estis praktiko de aparta religio. Ghi estas "Dhyana" en sanskrito kaj iam aludis ankau jogon. En la antikva Chinio ghia baza signifo estis meditado kaj ideologia kulturado. La hinda Chan devenis el antikva sorcho. Pro naturaj katastrofoj antikvuloj kultis spiritojn kaj volis sin liberigi el puno de la dioj pere de diversaj kultaj ceremonioj, el kiuj estis praktiko de antikva Chan-sekto. En la spirita vivo de la hinda popolo Chan okupis gravan lokon. Iuj rigardis Chan kiel trajtojn de la hinda nacio. Shakjamunio enkondukis la bazan ideologion de Chan-sekto en budhismon. Lau antikvaj legendoj Shakjamunio budhighis post longa kvieta meditado sub bodhio. La kvieta meditado ja estas Chan. Budhistoj ofte parolas ankau pri Ding, kiu tamen diferencas de Chan. Lau budhismo Chan devas havi objekton, super kiu oni meditas, tial Chan elspiras la trajtojn de pensado, dum Ding elspiras la trajtojn de kvieto. Kaj Chan-sekto ja akiris budhisman naturon pere de pensa kulturado.

  Chan kaj Ding ambau estas ofte uzataj de budhistoj por memkulturado, tial en la longa historio de budhismo ili estis chiam alte taksataj.

Chan-sekto en Chinio

  Chan-sekto heredighis de generacio al generacio kaj la 28a-generacia bodisatvo Darmo venis en Chinion en la 6-a jarcento, kiam Wudi de Liang-dinastio estis sur trono. Enradikighis ghi en Chinio. Tial en Chinio Darmo estis rigardata kiel fondinto de la sekto. Kiam la sekto heredighis al la kvina generacio, ghi splitighis en du skolojn, t.e. la nordan kaj sudan. La norda skolo, gvidata de Shenxiu, dekadencighis iom post iom, dum la suda skolo, gvidata de Huineng, akiris la esencon de la teorio kaj disvolvis ghin. Oni rigardas lin ortodoksa kaj nomas lin la sesa-generacia majstro.

La sesa-generacia majstro Huineng

  Huineng komence estis bonzo en Dongshan-templo de Huangmei, Hubei-provinco. Lia laboro estis kolekti hejtajhojn, porti akvon kaj prepari manghajhojn. Dongshan-templo siatempe estis fama pro tio, ke tie vivis la kvina-generacia majstro Hongren. Lia pli agha budhisma frato Shenxiu estis diligenta bonzo, eminenta en lernado kaj alte taksata en la templo.

  La kvina-generacia majstro Hongren volis elekti unu el siaj dischiploj por heredigi al li siajn sciojn. Li ordonis siajn dischiplojn improvizi poemon por ekspliki budhisman doktrinon. Shenxiu opiniis, ke dank' al sia diligenta penado, li jam posedis la budhisman esencon kaj improvizis:

Bodhio -- mia korpo,
Spegulo -- klara koro.
Mi vishas ghin en chiu horo
Por esti eterne sen polvo.

  Tiumomente Huineng estis preparanta manghajhon en kuirejo. Auskultinte la versajhon de sia frato, li improvizis:

Bodhio ne estas efektive,
Trovighas ja spegulo nenie.
Mi vidas nenion fakte,
Ho, mi forvishas polvon de kie?

  Auskultinte la versajhojn de siaj dischiploj, Hongren decidis heredigi siajn sciojn, arton kaj budhisman esencon al Huineng, kiu poste fondis la sudan skolon de Chan-sekto.

Publikaj kazoj de Chan-sekto

  Post la sesa-generacia majstro Chan-sekto vaste popularighis en Chinio, kaj la plej fama estis popularigo de publikaj kazoj, t.e. la vortoj kaj aferoj de la antauaj majstroj kaj anekdotoj pri ili. La publikaj kazoj montras dubojn vekantajn konscion por koncentri chion de sia spirito cele solvi la malfacilon. Ekzemple, Shakjamunio tenas floron en la mano kaj Kasyapa ridetas. Tio estas bone konata ekzemplo. La problemo estas, kial tiuj du montras konsciighon en budhismo. Alia ekzemplo: Kio estas la vera signifo de la naskigho de Budho? Kvankam tre malmulte da homoj konas la veran esencon de la ekzemploj, oni ja gravuris ilin en sian memoron. Tiuj kazoj montras, ke la homa inteligento estas senfina.

Forjheti tranchilon kaj tuj budhighi

  En Chinio ne nur Chan-istoj estas konsciaj. Legendo pri buchisto bone ekzemplas, ke Chan-sekto estas facila metodo por heredigi la sekton ekster budhismo kaj koni la homan naturon post konado de la homa penso. Legendo diras, ke homo, kiu laboris kiel buchisto en la tuta vivo, neniam kompatis la larmantajn bovojn antau ilia morto. Sed foje li volis enpiki glavon en bovon, li subite rimarkis, ke la bovo, genuante antau li, larmas. Li konsciis pri sia kulpo, char li buchis tiel multe da bovoj. Li forjhetis la tranchilon kaj en la koro naskighis la budha ideo. Finfine li atingis la medion de konsciigho lau Chan-sekto. Kvankam antaue li neniam konsciis pri sia kulpo, tamen ekde la momento, kiam li forjhetis la tranchilon, li komplete konsciighis.

Chan kaj la homa vivo

  En Chinio Chan-sekto jam farighis saghiga metodo. Tion oni povas trovi en literaturaj verkoj. En poemoj de Wang Wei, fama poeto de Tang-dinastio, ofte legighas la ideo de Chan-sekto. Ankau en la klasika romano "Rughdoma Songho" legighas priskribo, kiel oni rigardas la mondon per sagho de Chan-sekto. Pere de Chan-sekto oni akiris konscion, kiu povas influi liajn aktivadon kaj mondkoncepton. Jen pro kio Chan-sekto vaste popularighis.

  En la meza periodo de Tang-dinastio Chan-sekto farighis la chefa skolo de la china budhismo en la regionoj de la hanoj kaj ekportis klarajn trajtojn de la china nacio. Kvankam la norda skolo palighis, tamen, enkondukighinte en Koreion, ghi denove prosperighis. En la 12-a jc. la china Chan-sekto iom post iom enkondukighis en Japanion. Chinaj Chan-istoj predikis en Japanio kaj japanaj bonzoj studis en Chinio la sekton, kaj iom post iom formighis tri skoloj de Chan-sekto en Japanio. Ankau ili prenis la saghigan metodon kiel gvidan penson en sia vivo. Ankau iuj okcidentaj artistoj shatas Chan-kulturon, inkl. de hodiauaj rok-muzikistoj.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 19:30 , Processed in 0.075009 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表