佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4261|回复: 1
打印 上一主题 下一主题

[转帖]Letero al miaj ĉinaj amikoj

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-9 14:54:39 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
de MICHEL FONTAINE

Ĉinio, mi amas vin. Ĉu oni povas diri kial oni amas iun aŭ ion? Laŭ mi ne! Sed amo estas fakto.
Miestas franco. Nun mi provas ? ĝis nun sukcese - plej parte vivi enĈinio. Antaŭ longa tempo Ĉinio kaj Francio ekamikiĝis. Tian amikeconkreis ne nur Mao Zedong kaj De Gaulle, sed ankaŭ niaj proprajhistorioj. En infaneco, mi revis pri viaj kulturaĵoj, via Granda Muro,viaj koloraj kostumoj, viaj muzikoj, viaj temploj, viaj pejzaĝoj, viakonstanta nemezurebleco...
Kaj mi esperantistiĝis en la jaro 2000. Tuj mi povis per komputilokontaktiĝi kun la tuta mondo, sed plej plezure kun vi, ĉinaj amikoj. Mivenis en "vian" pekinan UK-n en 2004, kaj tie renkontiĝis kun vi. Postemi deziris reveni Ĉinion kaj poiomete planis ne nur viziti sed resti...Esperanto kaj esperantistoj estis kiel fenestro al vi, kaj iom post iommi lernas vian lingvon.
Dum mia profesia vivo, mi estris plurajn francajn liceojndestinitajn al iom-mens-handikapitaj lernantoj. Tio donis al miprofundan sperton pri pedagogio, ĉar vi scias ke instrui, instruigi,sukcesigi tiajn knabojn postulas grandan lertecon, kaj mia unua devoestis akiri lertecon. Pro tio mi multe interesiĝas pri viainstrusistemo, kompare al la franca. Ĉefe pri tiuj, kiujn mi nomas"angululoj" en ĉiuj klasoj, t.e. knaboj, kiuj diskrete restas enanguloj de la klasĉambroj, kaj neniam levas la manon por respondi lademandojn de sia instruisto...Ĉu vi vidas ilin, pri kiuj mi volasparoli al vi ?
Eble vi jam komprenis, ke mi ne plu bezonas labori por vivteni min,ĉar mi ricevas sufiĉan pension pro mia antaŭa laboro, kiu daŭris ĉirkaŭ40 jarojn.
Miŝatis viziti vian insulon Hainan. Ĝiaj klimato, agrikulturaĵoj,tropikaj fruktoj, maraĵoj, kokosoj, turismaĵoj ĉiam restos en miamemoro. Tie eble mia plej granda memoraĵo estas la blanka statuego deAvalokiteŝvaro, sude de Hainan. Tie mi konstatis, ke multaj el virestis tre fervoraj pri budaismo, kaj aparte al tiu bodisatvo tiomproksima al viaj koroj. Antaŭe, mi erare pensis, ke komunismo perdigisal vi ĉian religian senton...
Poste mi vizitis Wuzhen, unu el viaj "veniziaj" urboj, kaj multeŝatis, ke tiu loko restis preskaŭ tia, kia ĝi estis origine, antaŭinvado de turistoj. Mi ne povas imagi, ke iam oni planis detrui ĝinprofite al modernaj konstruaĵoj.
Postemi havis bonŝancon nokte ĝui la kvartalon Fuzimiao en Nankino, kajstariĝis gape antaŭ tiom da luma beleco. En Nankino, gvidite de CuiJianhua, prezidantino de la Jiangsu-a Esperanto Asocio, mi admirisankaŭ vian modernan metroon al ? jam preta - olimpika sportejo, kaj lanemezureblan lokan universitaton.
En Hangzhou, unu el viaj paradizaj lokoj, mi subpluve boatis sur la lago Xihu, kaj miris pro la grandega templo Linyinsi.
Kion mi dirus pri la parko Xiyuan en Suzhou, kiun Xu Xiaonan, unu elniaj plej eminentaj ĉinaj samideaninoj, montris al mi! Tiom da belajantikvaĵoj! La patro de Xu Xiaonan fiere kaj tiom amike montris al misian tre modernan fabrikejon de aluminfandaĵoj. Karaj ĉinaj amikoj, lasamtempa ĉeesto en via lando de antikvaĵoj kaj modernaĵoj estas por mikonstanta allogo. Ĉu ankaŭ por vi ?
Dufojemi feliĉe vizitis la bonzon Miaohui (ĉisupre, maldeskstre) en liamonaĥejo. Eble vi jam konas ĉinan samideanon, kiu ricevis de sia guruola mision disvastigi budaismon pere de Esperanto. Dufoje mi restadis ĉeli kaj de li plimulton sciis pri budaismo, laŭ tibeta branĉo. Liatemplo nun estas finkonstruata, kaj mi surpriziĝis, ke oni starigasĉion laŭ antikva stilo... Pro tio mi demandas vin, ĉu ekzistas ie enĈinio modernstila templo? Miaohui instruas Esperanton al grupo damonaĥoj, kaj mi scias, ke li faras tion tiom lerte kaj diligente. Ĉitie mi havis honoron dufoje renkonti lian guruon, kaj ricevis de libenon. Tio ne povas esti senutila, ĉu ne, eĉ al iu nekredanto kiel mi?Mi rimarkis, ke li restas ĉiam ĝoja kaj serena, kvankam li multe aĝaskaj handikapiĝis je ambaŭ kruroj pro torturoj dum la tiel dirita ruĝarevolucio.
Miaohui multe zorgas pri siaj taskoj, sekvante obeeme la striktajnregulojn de sia monaĥejo, pri mallonga dormo kaj simpla manĝmaniero.Kvankam li aspiras al pli ermita vivo, li ĉiam tradukas, laboras,mesaĝas, aranĝas sian monaĥan retejon, perskajpe interparolas, konsilassuferulojn, sidante laŭ meditmaniero ĉe sia komputilo. Mi ne dubas, ketiel li akiros multe da meritoj por havi pli feliĉan sekvantan vivon...Vere mi taksas lian amikecon al mi kiel unu el donacoj de Ĉinio.
"Mian"urbon, Zhenjiang, nepre vizitu. Kvankam malgranda, ĝi kaŝasnekompareblajn trezorojn. Se ni havus bonan fortunon renkontiĝi ĉi tie,mi havus multe da vizitindaĵoj por montri al vi. Unue, ni renkontusWang Chongfang, eminentan lokan homon kaj esperantiston. Tiom diskretakaj rezerva li estas! Eble li montros al ni, en sia komputilo, sianĉefan nemezureblan laboron pri esperanto-ĉina vortaro, al kiu lidediĉis grandan parton de sia vivo. Li povos respondi ĉiujn niajndemandojn pri vortoj aŭ gramatikaĵoj. Plie, li jam tradukis multe daantikvaj aŭ pli modernaj verkoj, kaj pere de lia laboro, mi poviskonatiĝi kun Laŭzi, Konfuceo kaj Laŭ Ŝe. Admirinda homo, kiu, laŭ mi,meritus pli da dankemo el ĉinaj kaj tutmondaj esperantistoj...
Poste, mi kondukos vin al antikvaj kajoj de Yangzi-rivero, al kiuj,el kiuj ĉiuj boatoj iam venis kaj foriris. Ili nun kuŝas malproksime dela rivero, sed gardis belan praan aspekton.
El ĉiuj lokaj parkoj, mi elektos iri kun vi al Jinshan, miapreferata. Post saluto al Avalokiteŝvaro ni kune grimpos la 7 etaĝojnde la tiea pagodo. Tuj atinginte ĝian altan pinton, ni ĝuos freŝanventeton kunportitan de Yangzi kiel rekompenson por nia grimpo, kajsuperos la tutan urbon. Orienten ni klare vidos, ke la riveregoencirkligas Zhenjiang per sia meandro kaj ke iom post iom ĝi nordenforfuĝis pro centrifuga fluforto, lasinte lagetojn por fiŝbredadoj.Okcidenten, en la malproksima nebulo, aperos la majesta fiera ponto alYangzhou, kiu ne delonge feliĉe anstataŭis pramŝipojn inter ambaŭurboj…Unu el la plej longaj ŝnurpontoj en la tuta mondo sin perdas ennebulon.
Posteni iros al lernejo Baotalu, kie Esperanto vivas de longa tempo. Nisalutos Fan, la nunan estron, kaj dankos lin pro lia subteno al nialingvo. Vizitante la Esperantoĉambron, ni vidos, ke nia lingvo ĉi tieestas kvazaŭ hejme. Mi mem helpas Shi Xueqin, eminentan lokaninstruistinon kaj lertan esperantistinon pri instruado de Esperantoĉiun merkredon, kaj ni kune starigis tutpublikan kurson ĉiun sabatonmatene.
Jen la fino de mia resuma raporto. Tamen mi devas ankoraŭ diri alvi, ke mi multe ŝatas viajn manĝaĵojn. Mi plej regalas min pernudelsupo, per angilsupo, kaj per viaj "rouyuan", speco de ravioloj…Nurunu specon de taŭfuo mi ne povas toleri: temas pri iu, kiumalbonodoras, laŭ mia pinta okcidenta nazo...

Kaj finfine, mi ne povus resti tute sincera al vi, ĉinajgeamikoj, se mi kaŝus al vi, ke mi enamiĝis ne nur al Ĉinio, sed ankaŭal iu via samlandanino. Eble ĉi tio klarigas ĉion, sed ne gravas, ĉarambaŭ amoj ligiĝas, tiu al Ĉinio kaj tiu al Shi Xueqin. Mi scias, ke vine ŝatas publike paroli pri sentoj. Respekte al via, kaj ŝia naturapudoro, mi do restos kiel eble plej diskreta...
Kiel redoni al vi tiom da jaddonacoj ricevitaj de Ĉinio, karajamikoj ? Mi volas danki vin per mia instruo de Esperanto plej multekiel eble. Mi deziras rapide lerni la ĉinan. Kaj ligi Ĉinion alFrancio, Jiangsu-provincon al la regiono Rhône-Alpes, la urbonZhenjiang al Bourg en Bresse, mia hejmurbo. Mi uzos ĉiujn miajn fortojntiucele.
[转帖]Letero al miaj ĉinaj amikoj



[table=566px]
Letero al miaj ĉinaj amikoj[/td]        


[/td][/tr][tr][td]
[/td][/tr][/table]
回复

使用道具 举报

沙发
 楼主| 发表于 2010-5-9 14:55:07 | 只看该作者
资料转自“中国网”世界语版,http://esperanto.china.org.cn/ka ... content_8389168.htm

由法国世界语者Michel所作。以后会有多宝讲寺世界语班的同修翻译成汉语。
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 16:26 , Processed in 0.078593 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表