佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 6239|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

阿了 A Liao

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-10 18:59:04 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
阿了 A Liao



 
 A Liao


  Yang Jin el Hubei Provinco

  La edzono de A Liao naskis filon. Ekzaltiĝinte, A Liao aĉetis kvin kilogramojn da buterbombonoj kaj donacis al ĉiu familio sur aŭ sub la etaĝo.
  En la tuta etaĝdomo loĝis sep aŭ ok familioj. Sed ses paroj da geedzoj el ili naskis filinon. Ĉiuj ja enviis A Liao pro lia novnaskita filo. A Qiang, kiu loĝas sur la dua etaĝo, estis solfilo, tamen eĉ lia edzino naskis filinon. Pro tio. A Qiang ofte ĵetis malplaĉajn vortojn al la edzino, ke li estis eĉ malpli supera ol A Liao. Pro tio, la edzino kverelis kun A Qiang. Tion aŭdinte, A Liao hastis al ili por interpacigi.
  "Lasu! Lasu do. Ĉu naski bebon aŭ bebino ja decidas vi ambaŭ flankoj. Eĉ mi dezirus bebinon. "Kun la ride disfloriĝanta vizaĝo, A Liao admonis al A Qiang.   
  "Do kion vi opinias, se mi interŝanĝu vian filon per mia filino? "A Qiang koleriĝis.
  "Mi ja konsentus. . . tamen ĉu ni rajtus tion fari? "A Liao ridklukis, kaj lia koro dolĉiĝis kvazaŭ trempiĝinta en mielon.
  A Liao admonadis longan tempon. Post kiam la geedzoj A Qiang ĉesis kvereladon, li iris malsupren. Reveninte hejmen, li fiksis sian rigardon al la dormanta knabeto, kaj sentis sin baniĝanta en granda feliĉo.
  Tuj kiam someriĝis, ĉiuj la loĝantoj de la etaĝdomo supreniris al la tegmenta teraso por ĝui malvarmeton. Nature, A Liao ankaŭ iris sur la terason kun sia fileto. Tenante la tute nudan bebon alte super sia kapo kaj permane ludetante lian "birdeton", A Liao intence paŝadis tien kaj reen antaŭ la geedzoj, kiuj havas filinon. Vidante la enviajn kaj samtempe admirajn rigardojn de ili, li vere ebriĝis de ĝojo kaj eksentis, ke li superas ĉiujn aliajn.
  Kun la fileto en siaj brakoj, A Liao paŝis al la geedzoj A Shan. La edzino dormetis surmate kun elstara ventro dum la edzo por ŝi forpetis moskitojn per granda tifaa ventumilo.
  A Liao sidiĝis ĉe A Shan. "Ĉu vi deziras havi fileton? "
  "Jes. "A Shan konfesis honeste.
  "Kion vi farus se ŝi naskos filinon? "
  "Tio ne eblos. Ŝi certe naskos filon. A Shan respondis memfidoplene.
  A Liao eksentis sufokecon, kvazaŭ io premus en lian koron. "Kian manĝaĵon ŝatas via edzino, ĉu acidan aŭ akran? "
  "Akran , tamen. . . "A Shan respondis.
  "Acidan por filo kaj akran por filino. Via edzino certe naskos filinon. Jes. Destinita al vi. Hahaha. . . "Ekĝojiĝis A Liao kaj li foriris kontente kun la fileto en lia ĉirkaŭbrako. . . .
  Post nelonge, la edzino de A Shan naskis filon, simile al tiu de A Liao. La novnaskito estis diketa , alabastra, kaj vere aminda. En la monatiĝa celebrado de sia fileto, A Shan invitis ankaŭ A Liao al festeno, sed tiu ĉi ne iris pretekstante, ke li malsaniĝis.
  "Ventro de lia patrino! Ja mi havas filon, kial ankaŭ li havas! "A Liao ekkoleriĝis.
  En la varma vetero, la edzino petis A Liao porti la fileton al la tegmenta teraso por ĝui la malvarmeton. A Liao rifuzis, sed la dorlotata fileto insistis obstine kun ploro. A Liao furioziĝis de tio kaj manfrapis je la fileto. Do la knabeto senĉese ploregis. Por elverŝi sian koleron, A Liao ekĵetadis objektojn en la ĉambro. Timigite de tio, la edzino forisis sola brakumante la fileton.
  A Liao ne plu suriris al la teraso kaj kuŝis surlite la tutan nokton sendorme pro malbonhumoreco.
  Neniu atendis, ke A Shan ne povis reteni ĉe si la feliĉon. Lia fileto mortis pro akuta malsamo. Tiufoje, seninvitite, A Liao iris kun retsaketo da pomoj, ladmanĝaĵoj kaj aliaj por konsoli la geedzojn A Shan. Ĉiuj la najbaroj laŭdis, ke A Liao estas bonkora. A Liao denove estis tia, kia antaŭe, ke tuj post noktiĝo, li brakumis la fileton al la tegmenta teraso, kaj babilante, ĝuis malvarmeton kune kun aliaj. . .



 阿了

  湖北 杨进


  阿了的老婆给阿了生了个胖儿子。阿了乐糊涂了,一下子买了十斤以上海奶糖,楼上楼下家家户户送。     
  这栋楼一共住了七、八家夫妇,有六对生了丫头。谁都羡慕阿了有了儿子。住在二楼的阿强是个独苗,可他老婆偏偏生了个丫头。阿强常常对老婆冷言冷语,说他连阿了都不如。为此,老婆和阿强吵了一架,阿了赶紧去劝解。       
  “算了算了,生男生女是双方的事,我想要丫头还没有哩。”阿了笑容满面地劝阿强。   
  “那我拿丫头和你换儿子行不行?”阿强气糊涂了。     
  换就换。......可这能换得了吗?”阿了嘻嘻一笑,心中喷了蜜一样的甜。
  阿了劝了半天,阿强夫妇不吵了,阿了这才下了楼。回了家,阿了望着熟睡的儿子,好快活哟。   夏天一到,这栋楼里的居民们都上楼顶平台上乘凉,自然,阿了也带着儿子上了楼顶。阿了把一丝不挂的儿子举在头顶,用手拨弄着儿子的小“鸡鸡”,故意在那些生了丫头的夫妇面前走来串去。看到他们羡慕又嫉妒的目光,阿了飘飘然,醉醺醺,自觉高人一等。     
  阿了抱着儿子走到阿山夫妇面前,阿山的老婆凸着个肚子,躺在凉席上睡着了。阿山手拿大蒲扇,给老婆赶蚊子。   
  阿了挨着阿山坐下,“阿山你想儿子吗?”  
  “想。”阿山老实地承认。   
  “要是生了丫头呢?”阿了认真地问。   
  “不会的,准生儿子。”阿山充满信心。   
  阿了突然感到心中有团棉絮堵住,闷得慌:“你老婆喜欢吃酸还是辣?”  
  “喜欢吃辣的,不过......”阿山说。  
  “酸儿辣女,你老婆准生丫头,你完了,哈哈哈......”阿了高兴了,心满意足的抱着儿子走了。
  不久,阿山的老婆生了,和阿了一样,也是儿子了,白胖胖的惹人喜爱。阿山的儿子满月,请阿了吃喜酒,阿了托病没去。   
  “妈的,我有儿子,他凭什么也有。”阿了愤愤不平。  
  天热,阿了的老婆要阿了带儿子上楼乘凉,阿了不去,儿子娇惯了,哭闹着要去,阿了大怒,拍了一巴掌,儿子大哭不止,阿了狠狠地在家摔打起东西来,老婆吓得赶紧抱着儿子自去了。

  阿了始终没有上楼,闷闷地躺在床上一夜没合眼。  
  不料,阿山真没福气,儿子急病死了。这次,阿山没请,阿了却主动去了,带着一网兜苹果,罐头什么的去安慰阿山夫妇。居民们都夸阿了是个好心人,阿了又恢复了原来的样子,天一黑,便抱着儿子上楼顶平台上跟大伙一起聊天,乘凉......   


  原文选自定襄文联《一生聪明一次》

miao hui
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-19 14:22 , Processed in 0.055014 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表