佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4007|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Fidelema Bovino

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-10 19:10:52 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Fidelema Bovino



  Pasintajare mi revenis al mia hejmvilaĝo forlasita de antaŭ sep jaroj por viziti miajn gepatrojn. Dum la ĉeesto kun miaj gepatroj kaj amikoj, ni babilis multe pli diversaj temoj budhismaj kaj naturaj.
  Temante pri la la naturo de vivestaĵoj, mia patro diris, "Ĉu vi scias, ke la bovino eĉ povas plori?" Mi antaŭvidis, ke tio estas bona atesto por mia paroltemo, mi do petis, ke li rakontu al ni sian sperton pri tio...
  Foje, iu el malproksimo kondukis sian maljunan bovinon por vendi en merkado.Ĵus kiam li pasis preter nia vilaĝo, trafis lin katastrofo, kaj li perdis sian vivon pro malatenta ŝoforo de aŭtomobilo. Pro tio, ke li estas alilokano, pluraj homoj de nia vilaĝo faris budon ĉe la vilaĝo por teni lian kadavron, atendante, ke la policistoj trovos liajn familianojn. De post la akcidento, lia bovino akompanis lin neforlase. Kiam lian kadavron oni metis en la budon, mia maljuna patro, laika budhano pia kaj helpema, oferis helpon por akompani lian kadavron, recitante sutrojn.Tiam li vidis, ke la bovino rondiris cirkaŭ la budo senĉese kaj senmanĝe, kun larmoj fluantaj el la okuloj. Oni timis, ke malsato damaĝos la bovinon, ili do provis diversajn metodojn por manĝigi kaj trinkigi ĝin, tamen ĝi rifuzis obstine. Oni provis fortiri lin for de la budo perforte, tamen ĝi sin retenis senmove. Ĝi do rondiradis kaj larmadis senĉese dum tri tagoj ĝis la alveno de la familiajoj de ĝia mastro. Tiam ĝi ekmanĝis kaj trinkis. La konduto de la maljuna bovino emociis ne nur la familianojn, sed ankaŭ la vilaĝanojn. Do la familianoj de la mortinto ĵuris, ke ili neniam lasu ĝin esti mortigita, kaj pluraj laikaj budhanoj en nia vilaĝo kun elkora ĵuro favoris ĝin nutri ĝis ĝia natura vivfino. Do ĝia mastrino lasis ĝin en nia vilaĝo.
  Ĉiuj la bestoj havas siajn racion, feliĉon kaj malĝojon, tamen nur por tio, ke ili ne povas parole interkomuniki nun ni tre bone, do ni opinias ilin seninteligentaj. La maljuna bovino ja estas multe pli homaneca ol la homoj nefidelaj kaj ne zorgemaj al siaj gepatroj.


miao hui
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-8 12:34 , Processed in 0.055637 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表