佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 8556|回复: 13

资料推荐:世界语不仅仅是语言

[复制链接]
发表于 2018-12-3 14:22:55 | 显示全部楼层 |阅读模式
世界语不仅仅是语言

世界语原著:Spomenka Štimec

汉译:Harpina

下载链接:

A5版 http://www.budhano.com/down/elerno/enl-a5.pdf
A4版 http://www.budhano.com/down/elerno/enl-a4.pdf

回复

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:24:16 | 显示全部楼层
ENHAVO目录
ENHAVO目录        1
UNUA LECIONO 第一课        1
DUA LECIONO 第二课        6
TRIA LECIONO 第三课        8
KVARA LECIONO 第四课        12
KVINA LECIONO 第五课        15
SESA LECIONO 第六课        20
SEPA LECIONO 第七课        23
OKA LECIONO 第八课        27
NAŬA LECIONO 第九课        31
DEKA LECIONO 第十课        34
DEK UNUA LECIONO 第十一课        36
DEK DUA LECIONO 第十二课        40
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:24:55 | 显示全部楼层
UNUA LECIONO 第一课
EL TAGLIBRO DE ESPERANTISTO
世界语者的日记

Iutage mi vidis en mia lernejo la malgrandan verdan afiŝon. Ĝi estis sur la enirejo al mia lernejo.
"Lernu Esperanton! La tuta mondo estas via!"
一天,在我上学的入口处看到一则绿色小广告:“学习世界语吧!整个世界将是你的!”

Tio estis la teksto sur la afiŝeto. Mi legis la tekston kaj ridetis. Ĝi ŝajnis tre nerealima. Mi ne ŝatas reklamojn. Mi ne ŝatas troigojn.
这是小广告的原文。我看了广告微笑了。它似乎不太现实。我不喜欢广告。我不喜欢夸张。

Ĉiutage mi vidis malgrandan verdan afiŝon sur la enirejo. "Lernu Esperanton! La tuta mondo estos via!"
每天我在入口处都看到了一则绿色小广告:“学习世界语吧!整个世界将是你的!”

Mi estis libera tiun vesperon kiam estis la unua kurshoro pri Esperanto. Mi havis nek muziklecionon nek kurson pri la angla. Mi iris al la unua Esperanto-leciono. Mi volis nur aŭdi pri kio temIs.
世界语班上第一课的那天晚上我没事。我既没有音乐课也没有英语课。我就去上第一节世界语课。我只想听听会讲些什么东西。

En la klaso sidis dek geknaboj. Ili laŭte parolis. Mi demandis:
在教室里坐着十个男女学生。他们在大声地说话。我问:

— Ĉu tie ĉi okazos Esperanto-kurso?
— Jes, tie ĉi. Envenu! Ĉu vi volas, ke la tuta mondo estu via? — iu knabo ride demandis.
—Mi ne bezonas la tutan mondon— diris mi. Ial mi ruĝiĝis ĉe tiuj vortoj. Li ne demandis plu.
"这里要上世界语课吗?”
“是的,是这里。请进!你想得到整个世界吗?”一个男孩笑着问。
“我不需要整个世界。”我说。说这句话时不知何故我脸红了。他没有再继续问下去。

Tiam venis la instruinstino. Ŝi estis juna kaj simpatia. Ŝi ne parolis tro laŭte. La geknaboj devis silenti por aŭdi ŝin. Ŝi ne parolis pri gramatiko. Ŝi parolis pri nia mondo, en kiu "loĝas" 3000 lingvoj. Ĉiu lingvo havas sian kulturon kaj sian rajton ekzisti. Ni ne lernu nur pri kultutoj de riĉaj kaj grandaj. Ni malfermu niajn okulojn, orelojn kaj korojn ankaŭ por malgrandaj lingvoj. Esperanto, la neŭtrala internacia lingvo, povus la mondon proksimigi al ni.
这时,一位女老师进来了。她年轻、讨人喜欢。她说话声音并不大。孩子们安静听着。她不讲语法。她说:在我们这个世界上“居住”着3000种语言。每种语言都有它自己的文化和生存权利。我们不仅只学习那些富有的大语种文化,而且还要为那些小语种开放我们的眼晴,耳朵和心灵。世界语,一门中立的国际语言,能使世界离我们更近。

Mi decidis veni al la dua leciono.
我决定来上第二节课。
Mi venis ankaŭ al la dua Esperanto-leciono. La instruistino parolis pri Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Antaŭe mi neniam aŭdis pri li. Lazaro Ludoviko Zamenhof estis pola judo el urbo Bjalistoko, lingvotalenta knabo, kiu per unu lingvo volis helpi amikigi la mondon.
我同样地来上世界语第二课。那位老师讲了世界语的创始人柴门霍夫。以前我从来没有听说过他。路·拉·柴门霍夫是来自比亚韦斯托克城市的波兰犹太人,一个有语言天赋的男孩,他想借助一种语言使世界友好。

La instruistino parolis pri la lingva situacio en Bjalistoko, kiam Zamenhof estis juna. Pri homa malamo kaj malkompreno.
老师讲了柴门霍夫年轻时比亚韦斯托克的语言处境。讲了人类的仇恨和误解。

Multajn lingvojn, malamon kaj malkomprenon ni ankaŭ hodiaŭ ĉie povas renkonti.
这些仇恨、误解和多种语言今天我们仍然随处可见。

Mi ekŝatis la ideon lerni Esperanton. Ĝi estas facila, mi povis rapide lerni ĝin.
我开始喜欢学习世界语的想法。它是容易的,我能够很快学会它。

“Bonan tagon. Mi instruas Esperanton. Mi estas instruistino. Vi ne instruas. Vi lernas Esperanton. Mi staras kaj skribas. Vi sidas kaj skribas Esperantajn vortojn."
“你们好。我现在教世界语。我是一位女老师。你们没有教。你们在学习世界语。我站着写字。你们坐着写世界语单词。”

“Tiel parolis la instruistino dum la unua leciono. Mi aŭskultis ŝin. Mi komprenas ĉion, kion ŝi diris. Mi ridetis al ŝi.
老师就这样讲完了第一节课。我用心听她讲。我明白了她讲的一切。我向她微笑了。
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:25:16 | 显示全部楼层
DUA LECIONO 第二课
LETERO


Hodiaŭ dum la leciono la instruistino disdonis adresojn por korespondi. Ankaŭ mi ricevis leteron el Estonio. Mi havos leteramikinon en urbo Talino. Mi iris rigardi al la mondmapo, kie troviĝas tiu urbo. Longe mi rigardis la belajn poŝtmarkojn sur ŝia letero. Leteroj eksterlandaj ŝajnas esti pli belaj ol leteroj enlandaj. Mia nova amikino havas belan nomon. Ŝi nomiĝas Irja. Ŝi skribas:
今天这节课老师派发了通信地址。我也得到一封来自爱沙尼亚的信。我将有一位塔林的通信女友。我去看了世界地图,找到了那个城市。我长时间地看着信封上那些漂亮的邮票。外国的信好像比国内的信漂亮。我新的通信女友有一个好听的名字。她叫伊丽雅。她写道:

“Kara nekonata amikino!
Mi ne bone konas Esperanton. En mia famiio nek mia patro nek mia patrino parolas ĝin. Eble mia frato lernos Esperanton. Mi ankaŭ havas problemojn pri akuzativo. Sed mi tre ŝatas korespondi. Ĉu vi volas korespondi kun mi? Mi atendas la poŝtiston kun via respondo."
“亲爱的未曾相识的女友!
我世界语学得不太好。在我家既没有父亲又没有母亲讲世界语。可能我的兄弟将要学世界语。我还有一个关于宾格的问题。但是我很喜欢通信。你喜欢和我通信吗?我等着邮差带来你的信。”

“Ŝi atendas vian leteron. Ne atendigu ŝin tro longe", diris la instruistino.
“她等你的回信。不要让她等得时间太长,”老师说。

Estas facile tion diri. Mi ŝatas ricevi leteron sed estas malfacile skribi ĝin. Por mi estas malfacile paroi pri mi. Kion mi skribu al Irja? Pri mia familio, pri miaj hobioj, pri mia deziro viziti mian Esperanto-amikinon en Italio. Mia patrino diris, ke ŝi donos al mi monon por la vojaĝo, se miaj notoj estos tre bonaj. Mi devas iom plibonigi miajn notojn.
说得容易。我喜欢收信,但写起信来却有困难。对于我来说,我自己来谈论自己是很难的。我写什么给伊丽雅?关于我的家庭,我的爱好,以及我想去拜访意大利的世界语女友。我妈妈说了,如果我成绩优秀的话,她给我钱让我去旅游。我得取得更好的分数才行。
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:25:37 | 显示全部楼层
TRIA LECIONO 第三课
GASTO
客人

Okazis io interesa: en mian urbon venis esperatisto el Brazilo! Li estas amiko de mia instruistino kaj mi iris kun ŝi al la stacidomo por atendi lin. Li venis per la trajno el Parizo. La pariza trajno malfruis dek minutojn. Ni promenis kaj atendis. Mi estis senpacienca. Fine la trajno venis. Kiel rekoni nekonatan gaston inter multaj vojaĝantoj? Estis tre simple: li havis grandan valizon kun verda Esperanta stelo.
有一件有趣的事: 我市来了一位巴西的世界语者!他是我的女老师的朋友,我和她一起到车站去接他。他坐的火车来自巴黎。火车晚点十分钟。我们边散步边等。我不耐烦了。终于火车来了。如何在众多的旅客之间认出陌生的客人呢?很简单:他有一个带有绿星的大旅行箱。

Lia nomo estas Paŭlo. Li studis. Li havas ferion kaj li vojaĝis tra Eŭropo. Li ne loĝis en hoteloj. Li gastis en domoj de esperantistoj. Li havis librojn kun multaj adresoj de esperantistoj. Antaŭ ol ekvojaĝi li skribis al ili kaj ili gastigas lin.
他的名字叫保罗。是个研究生。他有假期游遍了欧洲。他不住宾馆。住在世界语者家里。他有几本世界语者的地址。在旅游之前就写信给他们,他们会接待他。

Mi promenis poste kun Paŭlo por montri al li mian urbon. Ni estis en preĝejoj kaj galerioj. Ni trinkis fruktosukon en malgranda trinkejo. Ni volis pagi. Tiam Paŭlo vidis, ke mankis al li la loka mono. Mi iris kun li al monŝanĝejo. Ni rigardis la kurzoliston. Poste ni iris al iu giĉeto.
后来我带保罗在市里步行。我们去了教堂和美术馆。我们在一间小咖啡店喝果汁。我们想付钱。这时保罗发现没有本地钱了。我俩一起去了货币兑换所。看了牌价表。然后一起来到一个小窗。

— Ĉu vi havas vojaĝĉekojn? — demandis oficistino.
“你有旅行支票吗?”女职员问。
Mi la unuan fojon tradukis por turisto pri monaferoj. Feliĉe ĉio iris bone.
我第一次为旅行者兑换货币当翻译。幸亏一切顺利。

Paŭlo nun estis riĉa kaj invitis min al dolĉaĵejo. Kukojn mi multe ŝatas. Ĉe iu tablo sidis du miaj amikoj kaj manĝis kukojn. Ili salutis min. Mi prezentis Paŭlon al ili:
保罗现在有钱了,他邀我到甜品店。我非常喜欢吃糕点。有一张桌子坐着我两个朋友在吃糕点。他们向我打招呼。我介绍保罗给他们。

— Paŭlo estas mia amiko el Brazilo.
— Ĉu li parolas angle?
— Ne. En lia lando oni parolas portugale. Mi parolas Esperanton kun li.
— Ĉu vi ĉion povas kompreni?
— Ne, mi ne komprenas ĉion, sed multon.
“保罗是我的朋友,来自巴西。”
“他讲英语吗?”
“不。他们国家讲葡萄牙语。我和他讲世界语。”
“你们能沟通?”
“不,我不能全懂,只懂大部分。”

Mi tre ĝojis, ke ili povis vidi kiel Esperanto bone funkcias. Paŭlo forvojaĝis al Ateno. Li lasis al mi sian adreson. Ĉu li skribos?
我非常高兴,他们能看到世界语起到好作用。保罗去雅典了。他给我留下了他的地址。他会写信给我吗?
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:25:57 | 显示全部楼层
KVARA LECIONO 第四课
ĈE LA STACIDOMO
在火车站

Mi akompanis Paŭlon al la stacidomo. Paŭlo iris al la giĉeto por internaciaj biletoj kaj aĉetis unu bileton por Ateno.
我陪保罗到火车站。他到卖国际车票的窗前买一张去雅典的票。

— Ĉu unudirektan? — demandis la oficisto.
—Mi ŝatus aĉeti revenbileton, mi fartis tre bone tie ĉi — diris Paŭlo. Li tamen aĉetis unudirektan bieton.
— De kiu kajo ekiros via trajno?
— Ni devas konsulti trajnohoraron.
— Feliĉe, via trajno estas rekta. Ĝis Ateno vi ne devos ŝanĝi vian vagonon.
"买单程票吗?”售票员问。
“我喜欢买双程票,在这儿我过得非常好。”保罗说。可是他买了一张单程票。
“从哪个站台上火车?”
“我们应该查询火车时刻表。 ”
“幸亏,火车是直达的。到雅典你不需要转车。”

Poste ni promenis apud la informejo, la ĵurnalvendejo, la valizejo.
后来我们在问询处、报摊、行李存放处附近散步。

— Mi havas impreson, ke mi iom forgesis en via urbo.
— Ĉu vi ofte perdas viajn aĵojn?
— Jes, nur ke mi ne perdu mian koron dum tiu vojaĝo. Tio estas danĝera.
— Jes. Danĝere estus ankaŭ perdi la pasporton!
"我有一个印象,我把什么东西忘在你们城市了。”
“你经常丢东西吗?”
“是的,不过在途中不能丢掉我的心。这是危险的。”
“是的。要是丢了护照也危险!”

Tiam venis la trajno por Ateno.
这时去雅典的火车来了。

— Mi forgesis lasi al vi mian adreson.
"我忘记了留下我的地址给你。”

Tra la fenestro de la trajno Paŭlo ŝovis al mi papereton.
La trjno ekiris kaj forportis mian amikon al Ateno.
保罗通过火车窗口塞给我一张纸条。
火车出发了,带着我的朋友到了雅典。
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:26:20 | 显示全部楼层
KVINA LECIONO 第五课
ESPERANTO-LIBROJ
世界语书籍

Ĉiuj kursanoj vizitis la urban Esperanto-klubon kaj ĝian bibliotekon. En la klubejo estis multaj esperantistoj. Ili parolis en rapida Esperanto. Sur la muro estis teksto:"Ne krokodilu!"
全班同学参观了该市的世界语俱乐部和它的图书馆。在俱乐部里有好多的世界语者。他们讲流利的世界语。在墙上有一段文字:“不讲民族语!”

— Kion signifas "krokodili"?
— Paroli nacilingve kiam kun vi estas eksterlandanoj.
— Amuza vorto "krokodili". Por komencantoj estas malfacile ne krokodili.
“ ‘krokodilo’是什么意思?”
“和外国人在一起的时候讲民族语。”
“好一个 ‘krokodili’。 不讲民族语对于初学者是困难的。”

Tie iuj gejunuloj kartludis. La ludo nomiĝis "Ridigilo". Temis pri demandoj kaj respondoj en Esperanto. La unua demando estis: "Ĉu vi ŝatus pasigi tempon kun mi?"  La respondo: "Tage kaj nokte".
那边有一些男女青年在打牌。这个游戏名叫“引你笑”。要求用世界语回答问题。第一个问题是:“你喜欢和我共度时光吗?” 回答:“日日夜夜”。

La Esperanto-biblioteko estis tre malnova. En ĝi estis multaj malnovegaj libroj. Mi prenis iun maldikan. Ĝi eatas libro en facila Esperanto. La titolo eatas "La Verda Koro." Ĝia aŭtoro estas hungaro, Julio Baghy. En ĝi mi povis kompreni ĉion sur la unua paĝo.
世界语图书馆很旧。里面有好多很旧的书。我拿了一本薄的。这是一本简单的世界语书。书名叫做“绿心”。 作者是匈牙利人,尤利·巴基。 第一页我能够全看懂。

La instruistino diris, ke por ni estus tre bona legaĵo la teksto de Claude Piron: "Lasu min babili plu".
女老师说:卡劳·皮罗写的《让我继续聊》对我们可能是最好的读物。

Tio estas vera krimromano.
这是一本真正的侦探小说。

Ankaŭ la libron pri Tom Sawyer mi prenis. Ĝi estas libro kun multaj desegnaĵoj kaj malmulta teksto. Tia libro nomiĝas bildstrio.
我又拿起一本汤姆·索耶的书,插图多,文字少,这种本叫连环画。

— Vi multe pli scios kiam vi finlegos tiujn librojn — diris la instruistino.
"当你看完这里的书之后会懂得许多。”老师说。

Mi jam ŝatus paroli senprobleme.
我已经喜欢毫无问题的交谈了。

Mi legis en lernolibro de Claude Piron pri Izabela.
我在卡劳·皮罗的教本里读到了伊莎贝莉。

"Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu ensprgula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.
"伊莎贝莉看着一面大镜子。镜子里面一个女孩看着伊莎贝莉。伊莎贝莉知道,谁是镜子里面的女孩。镜子里的女孩年轻、小个子、不漂亮。就是伊莎贝莉自己。

"La mondo ne estas bela", diris Izabela al la spegulo. "Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diris al mi ‘saluton’ kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras: ‘Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras: ‘Vi estas tute sola. Venu kun mi, kun mi, la mondo estas bela kaj granda.’ Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro... Estas tro.”
"世界不美丽”, 伊莎贝莉对着镜子说。“我不美丽,我不高大,我年轻,太年轻。谁也不把我放在眼里。世界上没有男孩到这来对我说‘你好’并和我坐在一起。世界上没有小伙子到这来, 看着我,对我说:‘亲爱的伊莎贝莉, 你年轻又美丽,但是干活太多了。现在你别干了。也别问我是谁, 是干什么的。我仅仅是一个年轻的小伙子,来看着你说:‘你很孤独。到我这来。和我在一起,世界是美丽的和很大的。” 但是这小伙子并没来, 世界上什么都没发生。对我来说,什么也没发生,没有任何新的,没有任何特别的事情发生。 只有干活、干活、干活……太多了。”

“Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere, la nuna mondo ne estas bela.”
“我孤独地坐着。我看着你,镜子。 在里面只有伊莎贝莉。世界上最丑的女孩。真的, 现在的世界不美丽。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:26:40 | 显示全部楼层
SESA LECIONO 第六课
ESPERANTO EN LA RADIO
世界语广播电台

Post mia renkontiĝo kun Paŭlo el Brazilo mia intereso pri Esperanto multe pligrandiĝis. Mi ne plu volis nur lerni Esperanton, mi volas ellerni ĝin. Mi parolis kun mia instruistino pri tio.
在遇见来自巴西的保罗之后我对世界语兴趣更加强烈了。我不再是只想学世界语,而是想学会它。 我把想法告诉了老师。

— Por bone lerni la lingvon vi devas multe legi kaj aŭskulti. Ĉiujn lingvojn oni nur tiel povas ellerni. Por aŭskulti lingvojn oni povas bone utiligi la radion.
— Ĉu ankaŭ Esperanton mi povas aŭdi en radio?
“为了更好地学习语言你应该多读多听, 只有这样人们才能学会每种语言。为了要听这些语言,要好好利用一下广播电台。”
“我从广播里也能收听到世界语吗?”

— Certe. Pluraj radio-stacioj elsendas en Esperanto. Vi devas scii la precizan tempon kiam ili elsendas, kaj devas ĝustigi vian radion al tiu elsendo.
— Kiel mi povas scii, kiam okazas elsendoj en Esperanto?
— En Esperanto-revuoj estas horaro de Esperanto-elsendoj. Mi surpaperigos por vi tiujn informojn.
“当然。 有好几个广播电台播放世界语节目。你应该知道他们播出的准确时间,而且把你的收音机调好。”
“我怎样才能知道什么时间有世界语广播呢?”
“在许多世界语杂志里都有世界语广播时间表。我以后把那些资料抄给你。”

Iun vesperon kiam mi estis sola en la domo mi atendis ĝis noktomezo por aŭskulti: "Karaj aŭskultantoj, bonan vesperon!" Tio estis vere elsendo en Esperanto! Multajn vortojn mi ne komprenis. Mi ne havas tempon serĉi en vortaro nekonatajn vortojn. Poste oni ekludis Esperanto-muzikon. Mi komprenis, ke multaj kantistoj kantas en Esperanto. Mi tute ne sciis, ke ekzistas tiom multaj kasetoj en Esperanto. Tio estis mia unua renkontiĝo kun Esperanto-muziko. Mi lernis la nomojn de kantistojn. Plej multe paĉis al mi "Kajto" kaj Nikolin.
一天晚上,当我独自一人时,为了收听广播,我在房间里一直等到深夜:“亲爱的听众,晚上好!” 这是正真的世界语广播!许多单词我都听不懂。也没有时间来翻字典查生词。后来人们播放世界语音乐。我才得知:很多歌唱家唱世界语歌曲。我完全不知道有这么多的世界语录音。这是我第一次接触到世界语音乐。我学会了一些世界语歌唱家的名字。我最喜欢的是“风筝”和尼科琳。

Mi aŭskultis. Mi fartis tre bone. Mi havis la senton, ke ie malproksime iu pensis pri mi, parolis kaj kantis al mi.
我收听了。我感到很惬意。我有这样一种感觉:在那遥远的某个地方,有人在想着我,在对我诉说,在对我歌唱。
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:27:03 | 显示全部楼层
SEPA LECIONO 第七课
ESPERNTO- GAZETOJ
世界语杂志

— Ĉu vi deziras aboni iun Esperanto-gazeton?
— Kion siglifas ‘aboni’?
— Aboni signifas antaŭpagi por la tuta jaro iun ĵurnalon, kiu poste venos al via adreso.
— Kie oni povas pagi por Esperanto-ĵurnalo?
“你想订一本世界语杂志吗?”
“ ‘aboni’是什么意思?”
“Aboni 意思是提前付款订一份全年的报刊,事后它将送达你的府上。”
“在哪里可以付订费呢?”

— Vi povas sendi monon al gazet-peranto. Tio estas persono, kiu peras la gazeton inter la redaktejo kaj la legantoj. En Esperanto-gazetoj vi ofte povas trovi la liston de perantoj. Per perantoj vi povas aboni.
“你可以寄钱到杂志代理人,由他办理一切。你可以在世界语杂志里找到各地的代理人的名单。通过代理人你就能够预订。”

— Kiujn gazetojn mi povus aboni?
我可以预订一些什么杂志呢?”

— Mi prezentos al vi kelkajn gazetojn, kaj vi povas mem decidi kiu estus plej bone por vi. Revuo ‘Esperanto’ estas la grava revuo de Universala Esperanto-Asocio.
— Kio estas tiu Universala Esperanto?...
我介绍给你一些杂志,你可以自己决定哪一种是对你最好的。《世界语》是国际世协最重要的杂志。”
“什么是国际世界语?”

— Esperanto ne estas nur lingvo. Esperanto estas ankaŭ organizaĵo. La plej granda Esperanto-organizaĵo estas Universala Esperanto-Asocio. Ĝia centro estas en Nederlando, en Roterdamo. Espeantistoj povas aliĝi al la organizaĵo kaj regule ricevi informojn pri la novaĵoj en la Esperanto-mondo.
“世界语不仅仅是语言。世界语也是一个组织。 最大的组织是国际世界语协会。该会址在荷兰的鹿特丹。世界语者可以加入组织并定期收到世界语运动的新闻。”

— Kiel mi povus aliĝi al la organizaĵo?
— Vi devas sendi kotizon al UEA.
— Kion mi devas sendi?
“我怎样才能够加入这个组织呢?”
“你应该交会费到UEA。”
“我应该寄什么?”

— La kotizon. Kotizi signifas pagi monon en komunan kason.
—Mi komprenas. Estas multaj novaj vortoj tie: peanto, UEA, kotizo.
“会费。会费等于付一些钱在公共户头。”
“我明白了。有好几个新单词:代理人、国际世界语协会、会费。”

— Jes, estas bone koni tiujn vortojn de la Esperanto-Movado. Ĉu ni revenu al la temo de gazetoj? “Kontakto" estas junulara revuo de TEJO. TEJO estas la ĉefa junulara organizaĵo de la Esperanto-Movado. "Heroldo de Esperanto" estas "la plej ofta internacia gazeto de la Esperanto-Movado". Ĝi aperas en Italio, dufoje monate. En Ĉinio aperas la riĉe ilustrita "El Popola Ĉinio". En Belgio la tre interesa internacia gazeto "Monato". Por "Monato" politikajn kaj kulturajn novaĵojn en Esperanto skribas esperantistoj el la tuta mondo.
“是的,要很好地认识这些世界语运动的单词。让我们回到杂志的话题,好吗?” “’Kontakto’是《接触》。TEJO是世界语运动主要的青年组织。‘世界语先驱报’是出刊期数最多的‘世界语运动的国际杂志’。在意大利出版,每月出两次。中国出了一本插图丰富的《中国报道》。在比利时有一本非常有趣的国际杂志《一月间》。这本世界语杂志的政治和文化新闻是由全世界各地的世界语者们供稿的。”

— Kion mi elektu?
—Mi donos al vi librokatalogon kun la prezoj de gazetabonoj. Studu la prezojn kaj poste decidu.
“我如何选择?”
“我给你一份书刊目录,里面有杂志的订价单。研究价格然后作出决定。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2018-12-3 14:27:28 | 显示全部楼层
OKA LECIONO 第八课
ANNA
安娜

Tre grava afero okazos: mi ricevos gastinon el Italio. Min vizitos mia amikino Anna. Ŝi loĝas ĉe mi en mia domo. Mi iom nervoziĝas kaj mi multe ĝojas. Ĉu mi scios paroli nur Esperanton dum tri tagoj? Mi konas ŝin nur per leteroj. Ŝi estas pli aĝa ol mi. Ŝi estas studentino pri medicino. Post vizito al mi ŝi vojaĝos tra mia lando.
有件很重要的事将会发生:我要接待一位来自意大利的客人。我的女友安娜将要访问我。她将住在我家。我有点紧张却非常高兴。 在三天的时间里,只讲世界语,我行吗?我只是通过信件认识她。她的年纪比我大。是学医的。访问我之后将要在我国旅游。

Mi atendis ŝin ĉe la aŭtobuso. Sur ŝia dorsosako estis verda Esperanto-stelo. Mi ne havas ŝian foton, sed mi ne eraris.
我在汽车站等她。 她的背包上有一颗世界语绿星。我没有她的照片,但我不会人错。

— Saluton! Anna! —mi salutis ŝin kaj ĉirkaŭbrakis ŝin kiel malnovan amikinon.
“你好 安娜!”我向她打招呼并像老朋友一样拥抱她。

— Jen miaj gepatroj. Ili ne parolas Esperanton. Ili venis por saluti vin kaj veturigi nin al nia domo. Mia patrino kuiris nacian specialaĵon por vi.
“这是我的父母亲。他们不会讲世界语。他们来问你好而且开车接你回我们家。我的妈妈已经为你做了具有民族特色的菜肴。”

Estis tre interese kun Anna. Ŝi dormis en mia ĉambro. Ni kune pretigis helpliton por ŝi: matracon, kusenon kaj kovrilon. Ni surmetis litaĵon. Kiam Anna estis en la banejo mi pretigis la tablon en la kuirejo.
和安娜在一起很有趣。她睡在我的房间。我们一起备好床铺:床垫,枕头和被套。 我们放好了卧具。当安娜在洗澡房时我在厨房里摆好了餐桌。

— Ĉu vi bezonas ion? Viŝtukon? Sapon?
—Dankon, ne. Ĉion mi kunportis. Eĉ miajn pantoflojn por farti komforte en la domo.
“你需要什么吗?浴巾?肥皂?”
“谢谢,不要。我都带了。为了在房间里过得舒服,我连拖鞋都随身带着了。”

— Kion vi ŝatus manĝi? Ĉu supon? Viandon? Legomojn?
— Fakte, mi devas diri al vi, ke mi ne manĝas multe da viando.
“你喜欢吃什么?汤?肉?菜?”
“其实,我应该告诉你,我不能多吃肉。”

— Kion? Ĉu vi ne ŝatas kotletojn? Ili bonege odoras!
—Mi ŝatas, sed pro mia malsano mi ne rajtas manĝi viandon.
“什么?你不喜欢吃肉?可香了!”
喜欢,但是为了健康我没有吃肉的权利。”

— Kion vi do manĝas?
—Fromaĝon, ovojn, multajn fruktojn. Ankaŭ legomojn mi tre ŝatas.
“那你吃什么?”
“奶酪,鸡蛋,各种水果。我也喜欢吃青菜。”

Kiam Anna estis en mia domo mi lernis multajn novajn vortojn. Mi ofte malfermis la vortaron, kiam Anna estis kun mi. Mi tre ŝatas ŝin.
安娜在我家我学会了不少的单词。安娜和我在一起的时候,我经常翻字典。我非常喜欢她。
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-16 20:20 , Processed in 0.101090 second(s), 16 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表