佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
12
返回列表 发新帖
楼主: Miaohui
打印 上一主题 下一主题

资料推荐:世界语不仅仅是语言

[复制链接]
11#
 楼主| 发表于 2018-12-3 14:27:49 | 只看该作者
NAŬA LECIONO 第九课
LA PASPORTA SERVO
世界语者东道主服务

De Paŭlo mi eksciis pri la Pasporta Servo. Mi vidis en la dorsosako kelkajn librojn: Jarlibron, kaj libreton pri la Pasporta Servo.
自从认识保罗后我才知道了世界语东道主服务。我看见他的背包有一些书:年鉴,和有关世界语者东道主服务的小册子。

— Vi vojaĝas kun tuta biblioteko, diris mi.
—Kun tiuj libroj mi ne perdiĝos, ridetis Paŭlo.
“你带着图书馆旅行。” 我说。
“带着这些书旅行我就不会走丢。” 保罗微笑着回答。

Anna mem estas membro de la Pasporta Servo — sia nomo troviĝas en la libreto kun multaj adresoj de gastigantoj. Gastigantoj estas homoj, kiuj pretas gastigi esperantistojn. Esperanta gasto skribas antaŭ ol alveni kaj prezentas sin. La libreto enhavis ĉiujn instrukciojn pri la gastiganto. Kelkaj ne ŝatas fumantojn. Kelkaj povas doni al sia gasto nur lokon por dormosakon. Aliaj povas doni ankaŭ manĝon. Tio vere estas malmultekosta maniero por vojaĝi!
安娜本人就是世界语者东道主服务组织的成员——她的名字和好多东道主的地址都在小册子里。东道主就是准备接待世界语者的人。 世界语者在到达之前写信介绍自己。那本小册子的内容是有关东道主的一些介绍。有些东道主不喜欢抽烟, 有些只能提供一个位置放睡袋。另一些人也可以提供就餐。这的确是旅游便宜的方法!

— Mi faris precizan planon, kiujn urbojn viziti dumvoje kaj mi kontaktis tiujn gastigantojn. Estas agrable havi multajn adresojn dum vojaĝo. Kiam mi alvenas en novan urbon, mi unue iras al telefonejo. Ne gravas en kiu lando mi estas, mi povas per Esperanto ricevi instrukciojn pri vidindaĵoj kaj ĉian alian helpon. Sen Esperanto mi ne plu ŝatus vojaĝi.
我做了一个周密计划,沿途要到一些城市旅游,并和这些东道主联系。在旅游期间有这么多地址真令人愉快。当我到了新的城市,我首先打电话。我在哪个国家不重要,我能够通过世界语得到参观名胜古迹的指导和各样的帮助。没有世界语的话,我会不再喜欢旅游。
回复 支持 反对

使用道具 举报

12#
 楼主| 发表于 2018-12-3 14:28:08 | 只看该作者
DEKA LECIONO 第十课
DENASKA ESPERANTISTO
天生的世界语者

Ankaŭ ĉe mia instruistino estis gastoj, tuta familio. La gepatroj estis el du diversaj landoj kaj ankaŭ ilia infano parolas Espersnton. La infano parolas tri lingvojn: kun la patrino nur ŝian lingvon, kun la patro nur lian lingvon. Kiam ĉiuj tri kunestas, tiam ili parolas Esperanton. La infano estas nur kelkjara kaj parolas Espersnton multe pli leĝere ol kelkaj longjaraj esperantistoj.Ŝi scias multajn vortojn, kiujn mi neniam aŭdis. Mi ludis kun ŝi dum tuta posttagmezo. Kiam infanoj parolas Espearanton ekde la infanaĝo, oni nomas ilin "denaskaj esperantistoj".
我的老师也接待几个客人,是一家人。父母是来自两个国家,他们的孩子也讲世界语。孩子会讲三种语言:和妈妈在一起只讲妈妈国家的语言,和爸爸在一起只讲爸爸回家的语言。他们三人在一起的时候,就都讲世界语。 孩子才几岁就比某些多年的世界语者还要讲得轻松自如。她知道好多的单词,我都没听过。我和她整个中午在一起玩。从童年就开始讲世界语的儿童,人们叫他“天生的世界语者”。

— Kiom da jaroj vi havas? — demandis mi malrapide al la knabineto.
— En la somero mi havas naskiĝtagon. Kvin!
"你几岁了?”我慢慢地问小女孩。
“我的生日在夏天。五岁!”

— Ĉu vi volas ludi kun mi? Ni pilkludu!
Ni ludis sur ludejo malantaŭ la domo per pilko. Subite ŝi alkuris al mi:
"你想和我玩吗?我们来玩球!”
我们在房子的后面玩球。突然她跑到我面前:

--- Ŝtoneto falis en mian ŝuon, kaj mia ŝulaĉo rompiĝis. Ĉu vi helpos al mi mallaĉi la ŝuon?
“小石头落到我的鞋里,我的鞋带断了。你可以帮我脱掉鞋子吗?

— Mi konis nek la vorton "rompiĝi" nek "laĉi". Ŝi instruis min pli rapide ol instruisto.
我既不认识单词 “损坏” 又不晓得 “鞋带”。她教我比老师还快。
回复 支持 反对

使用道具 举报

13#
 楼主| 发表于 2018-12-3 14:28:25 | 只看该作者
DEK UNUA LECIONO 第十一课
PREPARAJ POR KONGRESO
为大会作准备

Antaŭ ol Anna revenis hejmen, ni interkonsentis pri komuna vojaĝo al kongreso. Anna estis ĉe TEJO-kongreso jam du fojojn.  Ŝi donis al mi ĉiujn instrukciojn:
在安娜回家之前,我们约定同去参加大会。安娜已经参加过两次青年世界语大会。她给了我所有的指导。

— Vi devas plenigi la aliĝilon. Tio estas la papero kun ĉiuj informoj pri vi: nomo, aĝo, profesio, adreso. Vi devas membriĝi al TEJO por ricevi rabaton.
“你得填写申请表。这是一张需要填写信息的表格:姓名、年龄、职业、地址。你要加入TEJO就能得到减价折扣。”

—— Por ricevi kion?
— Rabaton. Persono, kiu estas membro de TEJO, pagas malpli da mono por kongreso ol persono, kiu ne estas membro.
“得到什么?”
“折扣。世界语青年协会的会员赴会比非会员付的钱更少。”

— La aliĝilon vi devas sendi al la kongresa adreso kune kun la mono. Kiam vi pagis la kotizon, vi pagis por ĉio: programo, tranoktado, manĝoj...
“你应该将申请表和你的费用寄到大会的地址。你交纳会议费里包含:议程、住宿费、餐费……”

— Kaj kia estas la kongresa programo? Ĉu mi povos ĝin sekvi?
“大会的议程是什么样的?我跟得上吗?”

—— Certe, ne zorgu. Pri la programo vi povos legi en la kongresa bulteno, kiun vi ricevos post la pago. Kiam vi venos al la kongresurbo, vi ricevos la kongresan materialon: la plej grava estas la kongresa libro, en kiu estas ankaŭ la horaro de la kongreso. Sed mi tuj povas diri al vi, ĉiu kongreso komenciĝas per "interkona vespero" kun parolado. La kongresanoj poste laboras en laborgrupoj laŭ la kongresa temo. Okazas ankaŭ teatraj vesperoj, muzikaj vesperoj, urbotrarigardo. Vi ŝatos la kongreson. Vi ekkonos pli da homoj dum tiuj 7 tagoj ol dum la tuta jaro.
“当然,不用操心。该议程你可以在大会公报上读到,你付了钱以后就可以收到。当你来到开会的城市,就可以得到大会的资料:最重要的是会议时间表。紧接着我可以告诉你:每个会议都是以‘相识晚会’开始。会议成员按照大会的题目分成小组。还有影剧晚会,音乐晚会,城市观光。你会喜欢这个会议。你在7天之内比一年内认识的人要更多。”

— Eble ankaŭ mia amikino Irja el Estonio povus alveni?
“有可能我的女朋友伊丽雅也会从爱沙尼亚来?”

— Eble jes. Vi sciu, ke ne ĉiuj homoj kiuj ŝatus veni al kongresoj, povas partopreni ĝin. Multaj havas vizo-problemojn kaj monproblemojn. Ekzistas "nepagipovaj landoj"— ilia mono ne estas internacie ŝanĝebla. Oni devus eltrovi pli efikajn manierojn por helpi al esperantistoj en tiuj landoj aktivi en internacia movado. Mi opinias, ke vi tute ne bedaŭros se vi foroferos por la kongreso eĉ vian jaran ŝparaĵon.
“也许是的。你知道吧,并非每一个喜欢来开会的人,都能够来,许多人会有签证问题和货币问题。有一些 “无法支付” 的国家——他们的货币在国际上不能兑换。人们应该找出有效的方法帮助在那些国家的世界语者积极参加国际运动。我认为:如果你把自己一年的储蓄都用来开这个会,你也是完全不会遗憾的。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

14#
 楼主| 发表于 2018-12-3 14:28:44 | 只看该作者
DEK DUA LECIONO 第十二课
POST LA KONGRESO
会后

Mi revrnis de TEJO-kongreso.
Anna absolute pravis: por tiu tempo indis elspezi sian tutan ŝparaĵon. Kiam Anna parolis pri la kongreso, tio ŝajnas al mi sufiĉe oficiala: interkona vespero, solena malfermo. TEJO-estraro, laborgrupoj pri kongresa temo, urbo-trarigardo... La vortoj estas tute sekaj kaj neniondiraj! Sed tie, surloke! Tiu etoso dum kaj ĉirkaŭ la programeroj! Mi konfesu, ke mi enamiĝis. Mi enamĝis al iu kongresano jam dum la interkona vespero. Poste mi ne pasigis la tempon nur kun Anna. La kongreso ne estis por mi nur diskutoj en laborgrupoj. La kongreso estis ankaŭ promenado kun li ĉirkaŭ la kongresejo. Vagadi sub kongresaj steloj, kune kanti ĉe "internacia vespero"...
我从国际青年世界语大会回来了。安娜说的对:为了大会付出自己的全部储蓄也值得。每当安娜提到大会,我总是感到特别正规:相识晚会,庄严的开幕式。国际世界语青年协会领导班子,小组讨论大会题目,城市观光…… 语言太贫乏了,难以表达!但那里,在现场,那种气氛贯通全部节目!说实话,在相识晚会上我爱上了一位赴会者。后来我就并非只是和安娜在一起了。大会对于我来说不仅仅是分组讨论。也意味着我还和他在会场周围散布。在星光下闲游,在“国际晚会”上一同唱歌。

Kiam la prezidanto de TEJO solene parolis pri kvalitoj de per-Esperantaj internaciaj kontaktoj, mi, apud mia amiko, sentis la veron en liaj vortoj! Ni ridetis signifoplene.
当国际世界语青年协会主席庄严地说借助世界语国际接触的特性,在我男友的身边,我感到了主席的话真实!我们意味深长地相视而笑。

Kiam mi revenis hejmon, mi alportis lian ĉemizon, kiun li donacis al mi kaj nun mi studas el diversaj libroj ĉion, kion mi povas ekscii pri lia lando.
当我回到家里,我带回了一件他送给我的男衬衣,现在我在读各式各样的书,从书里尽可能获取一切有关他的国家的知识。

Post la kongreso mi pli interesiĝas pri ĉiuj landoj kaj pri la lia aparte.
会后我对一切国家都感兴趣,尤其是对他的国家。

Mi nun bone komprenas la eldiron de franca verkisto: "Post tiu vojaĝo mi ŝatas ĉiujn homojn kaj min mem iom pli."
Kiom mi povis pli esperi de Esperanto?
我现在明白法国作家说的:“这次旅游之后,我喜欢所有的人,对我本人的喜爱,也略有增加。”
我还能从世界语更多地希望什么?
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-20 21:02 , Processed in 0.077210 second(s), 13 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表