En la monaĥejo, nia ĉiutago estas ordinara kaj kvieta. Tamen antaŭ la printemnpa festo la ruĝaj versparoj kaj ruĝaj lanternoj montris festan etoson. Morgaŭ komenciĝos la duonmonata ceremonio por favori ĉiujn vivestaĵojn, do certe venos multaj budhanoj kaj pilgrimantoj. Antaŭ la printempa festo mi faris kelkajn fotojnj kun mia novjara bondeziro por karaj samideanoj.
Pordegaro de la monaĥejo:
La halo de Budho Ŝakjamunio
La Halo de Pordego
Koridoro
La meza korto
La halo de Tiefo (Fera Budho)
La halo de Tripitako (La supra etaĝo funkcias kiel nia esperanta klasĉambro)
Memora halo de la rekonstruinto de la nuna Monaĥejo
La budhanoj en la kuirejo eklaboris por fari “jiaozi” por la printempa festo
La unua printempa gasto
Posttagmeze mi vidis birdeton kuŝanta sur balkono mortante. Eble ĝi falis de la tegmento pro malvarmo aŭ malatento. Mi portis ĝin en la ĉambro por varmigi ĝin kaj beni ĝin per mantro. Post ellasado de sanga fekaĵo ĝi iom pli vigliĝis kaj eĉ povis flugeti. Nun ĝi ripozas kviete sur mia libroŝranko. Ĝi estas nia unua gasto por la printempa festo.