|
Al Serena (Yoyo)
okaze de ŝia naskiĝtago 2011
—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo
Saluton,
kara Serena!
Vi vivas en sudlando
kun vetero lumplena
kaj suno bena.
Kial ne
vivi kun fervor’,
senĝene ĉiutage
jen kiel sudlanda flor’
sen ajna dolor’?
Ha, kara,
ne malproksima
via brila sukceso,
se vi estas sentima
el kot’ deprima.
Ankoraŭ
budaa favor’
vin gardas kaj protektas
en viaj viv’ kaj labor’
je ĉiu temp-hor’.
Mi el for’
deziras al vi
ĝojon kaj kor-serenon,
kaj memfidon kun pasi’
en bona medi’.
2011-06-13
Sopir-al-sudo: ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima). |
|