NODO EN POŜ-TUKO Ralf diris al sia kamarado Hugo: “Antaŭ kvar semajnoj, mi faris nodon al mia poŝ-tuko. Se mi nur scius, pri kio la nodo memorigu min!” Hugo ĵetis rigardon al la poŝ-tuko de Ralf, kaj diris: “Eble por memorigi al vi, ke estas urĝe necese meti ĝin en la lavmaŝinon!” |