|
沙发
楼主 |
发表于 2010-5-15 12:04:54
|
只看该作者
11. La Dekunua Pripenso
Poste vi pripensu pri Bodhisatvo Mahasthamaprapto. Lia staturo estas egala al Bodhisatvo Avalokiteŝvaro. Diametro de lia Cirkla Lumo estas 125 joĵanojn. Ĝ lumas 250 joĵanojn malproksimen.
Radioj el lia tuta korpo lumigas dekdirektajn landojn kaj brilas je koloro de purpur-oro. Ĉiuj vivaĵoj, kiuj rifuĝas en la Bodhisatvo, povas vidi la lumon.
Tiu, kiu vidas eĉ etan lumon el lia harporo, povas vidi puran lumon de ĉiuj nekalkuleblaj Budhoj en dek direktoj.
Tial ĉi tiu Bodhisatvo estas nomata Nelimigata Lumo. Li lumigas ĉiujn per sia lumo de scio kaj akiras la plej superan forton, kiu povas ĉiujn elliberigi el tri mabonaj vojoj. Tial ĉi tiu Bodhisatvo estas nomata Mahasthamaprato.
Sur krono de la Bodhisatvo estas kvincent juvelaj floroj, sur kiuj estas kvincent juvelaj altaĵoj. Sur ĉiuj altaĵoj aperas grandaj figuroj de puraj budhaj landoj en dek direktoj.
La hartufo de karno sur lia kapo ŝajnas padma floro. Sur la hartufo de karno estas juvela poto, kiu enhavas ĉiujn radiojn laborantajn por budha afero.
Liaj ceteraj figuroj estas egalaj al tiuj de Bodhisatvo Avalokiteŝvaro. Kiam ĉi tiu Bodhisatvo paŝas, ĉiuj mondoj en dek direktoj ektremas.
Sur ĉiuj teroj tremantaj aperas kvindek miliardoj da juvelaj floroj. Ĉiu juvela floro estas tiel nobla kaj solena kiel la Pur-lando. Kiam ĉi tiu Bodhisatvo sidiĝas, lando de sep juveloj samtempe tremas.
Inter la lando Or-luma Budho sube, kaj la lando de Lum-reĝa Budho supre, nekalkuleblaj branĉuloj de Amitabha Budho kaj branĉuloj de du Bodhisatvoj kunvenas en la Pur-lando kvazaŭ nubo elfluas el ĉielo.
Sidante sur sidejo de lotus-floro ili ĉiuj savadas ĉiujn vivaĵojn el ilia sufero per la bela Darmo.
Ĉi tio estas ĝusta pripenso kaj aliaj estas malĝustaj. Ĉi tio estas pripenso pri Bodhisatvo Mahasthamaprapto kaj nomata la Dekunua Pripenso.
Tiu, kiu pripensas pri ĉi tiu Bodhisatvo, liberiĝos de siaj kulpoj de naskiĝo kaj morto faritaj dum nekalkuleblaj asangaj kalpoj. Tiu, kiu pripensas pri ĉi tio, neniam naskiĝas kiel feto kaj ĝuos eternan feliĉon el la Pur-lando.
Se vi finis pripensi pri ĉi tio, vi kompletigas la pripenson de Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto.
12. La Dekdua Pripenso
Se vi elfaris ĉiujn direktajn pripensojn, vi atente progresu. Pripensu pri via naskiĝo en la okcidenta Pur-lando. Unue pripensu ke vi sidiĝus laŭ la regulo sur lotus-floro -- iam la lotuso fermiĝus kaj poste ĝi malfermiĝus -- Kiam la lotus-floro malfermiĝus, lumo havanta kvincent kolorojn lumigus vian tutan korpon.
Plue pripensu ke kiam vi malfermus viajn okulojn, vi vidus multajn Budhojn kaj Bodhisatvojn en la ĉielo -- vi aŭdus agrablan sonon kiun akvo, birdo, arbo kaj arbaro en la Pur-lando sonorigus -- La sono ŝajnus, ke Budho predikus belan Darmon akordantan kun dekdu specaj sutroj.
Ne forgesu ĉi tion eĉ ekster via meditado! Ĉi tio estas principo pri la Pur-lando de Amitabha Budho. Ĉi tio estas nomata Pripenso de Vasteco de la Pur-lando kaj la Dekdua Pripenso.
Nekalkuleblaj provizoraj budhoj de Amitabha Budho ĉiam proksimiĝas al ĉi tiu ekzercanto kun Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto."
13. La Dektria Pripenso
La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Se vi deziras naskiĝi en la Okcidenta Pur-lando, unue pripensu pri statuo kiu estas dekses ŝakuojn alta kaj staras sur la lageto.
Staturo de Amitabha Budho pri kiu mi jam diris estas nekalkulebla. Ĉi tio estas ekster kapablo de ordinara homo.
Sed dank' al la potenco de originala ĵuro, kiun antaŭe faris Bikŝuo Darmakalo, se vi pripensas, vi certe povus kompletigi ĉi tion. Eĉ se vi pensus nur statuon de la Budho, vi akirus nekalkuleblajn feliĉojn. Despli prave vi pensus pri la figuroj kaj subtilaj figuroj de la Budho!
Povo de Amitabha Budho estas senlima. Li aliformiĝas laŭvole en dekdirektaj landoj. Se Li fariĝus grandega korpo, aero estus plena de Li. Alitempe Li fariĝas statuo kiu estas apenaŭ dekses ŝakuojn alta.
La figuro ĉiam estas vere or-kolora. Provizoraj Budhoj kaj juvelaj lotusoj estas samaj kiel supre diritaj.
Du Bodhisatvoj, Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto ĉiam kaj ĉie estas samaj en ilia grandeo.
Ĉi tiuj du Bodhisatvoj ĉiam laboras por savi ĉiujn estaĵojn kiel helpantoj de Amitabha Budho. Ĉi tio estas diversspeca pripenso kaj nomata la Dektria Pripenso."
La Ĉefa Ĉapitro: la dua parto; Naŭ rimedoj per kiuj netaŭgaj homoj povas atingi la Pur-landon.
14-1. Supera Naskiĝanto en Supera Klaso
La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Se vi deziras naskiĝi en la Pur-lando de Amitabha Budho, havu ĉi subajn tri specajn emojn de koro: unue la sincera kaj vera koro, due la koro de profunda kredo kaj trie la koro deziranta naskiĝi en la Pur-lando. Tiu, kiu havas tiajn emojn de koro, certe naskiĝos en la Pur-lando. Tiaj homoj apartenas al la Supera Naskiĝanto en Supera Klaso.
Ĉi subaj tri specaj homoj naskiĝos en la Pur-lando: Unue tiu, kiu estas kompatema, neniam mortigas, kaj ĉiam agas laŭ la regulo ordonita de la Budho; due tiu, kiu laŭdegas doktrinon de Mahajano; trie tiu, kiu pripensas pri ses aferoj, t.e. Budho, Darmo, Sangano, morala regulo, forĵetado kaj ĉielo.
Se ĉi tiuj homoj, transdonante siajn meritojn, deziras naskiĝi en la Pur-lando, ili povas akiri la naskiĝon per siaj tiaj meritoj dum unu tago aŭ sep tagoj. Kiam tia homo forpasinte naskiĝas en Pur-lando, tiam li estas kuraĝa kaj laborema ĉi tie, tial la Amitabha Budho bonvenigas lin kune kun du Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto, nekalkuleblaj provizoraj budhoj, amasoj da cent mil bikŝuoj kaj ŝravakoj kaj nekalkuleblaj ĉieluloj kun palaco.
Bodhisatvo Avalokiteŝvaro, alportante soklon de diamanta lotuso, alporkismiĝas al la novnaskiĝanto kune kun Bodhisatvo Mahasthamaprapto. La Amitabha Budho prilumas lin per granda lumo kaj bonvenigas intime lin kune kun multaj Bodhisatvoj. Bodhisatvo Avalokiteŝvaro kaj Bodhisatvo Mahasthamaprapto laŭdegas la novnaskiĝanton kune kun nekalkuleblaj bodhisatvoj kaj instigas lin refoje.
Vidante la bonvenigantan Budhon kaj Liajn kunulojn multajn li ĝojegas kaj trovas sin jam sidanta sur la soklo de diamanta lotuso malantaŭ la Amitabha Budho. Baldaŭ li naskiĝas en la Pur-lando. Naskiĝinte li vidas la veran korpon de la Amitabha Budho havantan diversajn subtilajn figurojn kaj ankaŭ vidas ĉiujn bodhisatvojn havantajn komplete diversajn figurojn. Juvela arbaro plenigita de lumo estas predikanta belan Darmon.
Aŭdinte ĉi tion li baldaŭ akiras Sennaskiĝ-Darmo-Rekonon. La naskiĝinto tuj trairas tra dekdirektaj landoj, regalas ĉiujn Budhojn kaj estas aprobata de ĉiuj Budhoj sinsekve. Li revenas al la Pur-lando kaj povas kompreni la signifon de nekalkuleblaj Darma-pordoj. Ĉi tiu estas Supera Naskiĝanto en Supera Klaso."
14-2. Meza Naskiĝanto en Supera Klaso
"Jen estas Meza Naskiĝanto en Supera Klaso. Iu homo ne ĉiam legas Mahajanan Sutron, sed bone komprenas la profundan signifon de Unua Principo en Mahajano, nek surpriziĝas nek konfuziĝas je ĝia predikado, estas tre pia al la leĝo de kaŭzo kaj rezulto, neniam riproĉas Darmon de Mahajano kaj deziras naskiĝi en la Pur-lando transdonante siajn akiritajn meritojn.
Kiam tia homo forpasas, la Amitabha Budho kune kun du Bodhisatvoj, Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto kaj amaso da nekalkuleblaj sanktuloj ĉirkaŭitaj de siaj parencoj, alportante soklon de purpur-oro staras antaŭ li.
Tiam la Amitabha Budho laŭdas, "Darma filo, ĉar vi vivadis laŭ Mahajana Darmo kaj bone komprenis la Unuan Principon, mi nun bovenigas vin."
Ĉi tiu homo sin trovas sidanta sur la soklo de purpur-oro kaj laŭdas ĉiujn Budhojn kun interplektitaj manoj. Momente ĉi tiu soklo alportanta la homon transmoviĝas sur la sep-juvela lageto en la Pur-lando.
Ĉi tiu soklo de purpur-oro estas simila al granda floro de juvelo. Ĉe la tagiĝo ĝi floras. Tiam la korpo de Novnaskiĝinto brilas je purpur-ora koloro. Sub liaj piedoj estas ankaŭ floro de sep juveloj.
Ĉar la Budho kaj du Bodhisatvoj samtempe ĵetas radiojn kaj prilumas lian korpon, lia kora okulo malfermiĝas vigle. Ankaŭ ĉar li kutime aŭdis Mahajanan Darmon en sia antaŭa vivo, li nun povas kompreni profundan signifon de Unua Principo kiun parolas ĉiu sono en la Pur-lando. Do ĉi tiu homo, malsupren irinte de la soklo de purpur-ora lotuso, laŭdegas la Budhon kun interplektitaj manoj.
Post sep tagoj li gajnas la plej superan Iluminiĝon kaj fariĝas Senretiriĝa Bodhisatvo. Tiam li trairante tra la dek-direktaj landoj regalas ĉiujn Budhojn. Sub ĉiuj Budhoj li sin ekzercas je Djano kaj post unu malgranda kalpo li akiros Sennaskiĝ-Darmo-Rekonon kaj estos aprobata de Budho. Ĉi tiu estas Meza Naskiĝanto en Supera Klaso."
14-3. Malsupera Naskiĝanto en Supera Klaso
"Jen estas Malsupera Naskiĝanto en Supera Klaso. Iu homo estas pia al la leĝo de kaŭzo kaj rezulto, neniam riproĉas Mahajanon, deziras nur atingi la plej superan vojon kaj transdoninte ĉi tiujn meritojn volas naskiĝi en la Pur-lando.
Kiam tia homo forpasas, la Amitabha Budho kune kun Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto, kvincent provizoraj budhoj kaj amsoj da siaj tutaj familioj, alportante la floron de ora lotuso, bonvenigas lin.
Ĉi tiuj kvincent provizoraj budhoj samtempe elprenante siajn manojn laŭdas lin, "Darma filo, ĉar vi nun deziras en via koro la plej superan vojon, mi bonvenigas vin." Tiam ĉi tiu homo jam sin trovas sidanta sur la floro de ora lotuso. Kiam li sidiĝas, la floro de ora lotuso fermiĝas nature kaj translokiĝas al lageto de sep juveloj.
Post unu tago kaj unu nokto la floro malfermiĝas kaj post sep tagoj li povas vidi la Amitabhan Budhon. Kvankam li vidas la korpon de la Budho, ankoraŭ li ne povas vidi Liajn subtilajn figurojn detale. Post dudek unu tagoj li finfine povas vidi detale kaj li povas aŭdi belajn Darmojn el diversaj sonoj en la Pur-lando.
Li trairas tra dekdirektaj landoj kaj regalas ĉiujn Budhojn.
Aŭdinte antaŭ ĉiuj Budhoj profundan kaj belan Darmon dum tri malgrandaj kalpoj li akiras la scion pri cent elementoj konsistantaj la universon kaj atingas la teron de ĝojego.
Ĉi tiu estas Malsupera Naskiĝanto en Supera Klaso. Ĉi tio estas pripenso pri Naskiĝo de Supera Klaso kaj nomata la Dekkvara Pripenso."
15-1. Supera Naskiĝanto en Meza Klaso
La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Jen estas Supera Naskiĝanto en Meza Klaso. Iu vivas laŭ kvin moralaj reguloj, aŭ ok moralaj reguloj aŭ laŭ multaj moralaj reguloj, neniam faras kvin mortigajn malbonojn kaj ĉiam klopodas por ne kulpi.
Transdonante siajn meritojn li deziras naskiĝi en la okcidenta Pur-lando.
Kiam tia homo forpasas, kune kun multaj bikŝuoj kaj siaj familianoj Amitabha Budho brilanta je ora koloro proksimiĝas al li kaj predikas al li la leĝon de sufero, vakeco, nekonstanteco kaj nememeco. La Budho ankaŭ laŭdas ke Sangano forlasas ĉiujn suferojn.
Vidante ĉi tion li ĝojegas kaj sin trovas jam sidanta sur la soklo de lotusa floro. Li adoras la Budhon kun interplektitaj manoj. Kiam li ankoraŭ ne levas sian kapon, li jam naskiĝas en la Pur-lando kaj lotusa floro ekfloras.
Ĉe tio li aŭdas la predikon pri la kvar veroj, kiu estas farata per diversaj sonoj en la Pur-lando.
Li akiras vojon de Arahato, tri lumaĵojn, kaj ses okultajn povojn. Li kompletigas ok liberiĝojn. Ĉi tiu estas Supera Naskiĝanto en Meza Klaso."
15-2. Meza Naskiĝanto en Meza Klaso
"Jen estas Meza Naskiĝanto en Meza Klaso. Iu agas laŭ ok moralaj reguloj dum unu tago kaj unu nokto, aŭ agas laŭ morala regulo por Ŝramano dum unu tago kaj unu nokto, aŭ agas laŭ kompleta regulo dum unu tago kaj unu nokto. Transdonante ĉi tiujn meritojn li deziras naskiĝi en la Pur-lando.
Kiam tia homo forpasas, ĉar li vivis laŭ morala regulo kaj bonodoras je moralo, Amitabha Budho brilanta je ora koloro kune kun siaj familianoj alportante la floron de sep juvela lotuso alvenas al li. Tiam li aŭdas voĉon en la aero, "Bona filo, vi estas bonulo, unue mi bonvenigas vin, ĉar vi obeis al la instruo de ĉiuj Budhoj en la mondoj estinta, estanta kaj estonta."
Baldaŭ li sin trovas sidanta sur la lotusa floro. Tiam la lotusa floro fermiĝas kaj tuj translokiĝas en la juvela lageto en la okcidenta Pur-lando.
Post sep tagoj la lotusa floro ekfloras. Apenaŭ la floro ekfloras, lia okulo de koro malfermiĝas. Li laŭdas la Budhon kun interplektitaj manoj, aŭdante Darmon ĝojegas kaj tuj atingas Ŝrotapannan. Post duona kalpo li finfine atingas Arahaton.
Ĉi tiu estas Meza Naskiĝanto en Meza Klaso."
15-3. Malsupera Naskiĝanto en Meza Klaso
"Jen estas Malsupera Nakiĝanto en Meza Klaso. 冾nerala bonfilo aŭ bonfilino bone obeis al siaj gepatroj kaj agadis kun kompato en ĉi tiu mondo.
Kiam li forpasas, li ĵus renkontas instruiston kiu predikas al li feliĉaĵojn en la Pur-lando de Amitabha Budho kaj ankaŭ kvardek ok ĵurojn de Bikŝuo Darmakalo.
Aŭdinte ĉi tion li forpasas. Forpasinte li naskiĝas en la okcidenta Pur-lando tiel rapide kiel fortulo fleksas sian brakon kaj tuj etendas ĝin. Post sep tagoj li renkontas du Bodhisatvojn, Avalokiteŝvaron kaj Mahasthamaprapton, kaj kun ĝojo aŭdas Sanktan Darmon. Post unu malgranda kalpo li atingas Arahaton. Ĉi tiu estas Malsupera Naskiĝanto en Meza Klaso.
Ĉi tio estas pripenso pri Naskiĝo en Meza Klaso kaj nomata la Dekkvina Pensado."
16-1. Supera Naskiĝanto en Malsupera Klaso
La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Jen estsa Supera Naskiĝanto en Malsupera Klaso. Iu homo agadis malbone en ĉi tiu mondo. Kvankam li neniam riproĉis Mahajanan sutron, li estis malsaĝa kaj ne pentis siajn malbonojn.
Kiam li forpasas, li ĵus renkonas instruiston, kiu laŭdas por li titolojn de dekdu dividaĵoj de Mahajanaj sutroj, li liberiĝas de la plej pezaj kulpoj dum mil kalpoj, ĉar li aŭdis la nomojn de la Mahajanaj sutroj.
Ankaŭ saĝulo instruas ke li vokadu "Namuamidabucu" kun interplektitaj manoj. Ĉar li vokadas la nomon de Amitabha Budho, li liberiĝas de siaj kulpoj dum kvin mil milionoj da kalpoj. Tiam Amitabha Budho sendas al li provizoran budhon, provizoran avalokiteŝvaron kaj provizoran mahasthamaprapton por diri al li, "Bonfilo, vi liberiĝis de multaj kulpoj, ĉar vi vokadis la nomon de Amitabha Budho, nun mi bonvenigas vin."
Kiam la Budho finis diri ĉi tion, li vidas la lumon de la provizora budho, kiu lumigas ĉiujn angulojn de la ĉambro. Vidante la lumon li ĝojegas kaj tuj forpasas. Tiam sidiĝante sur la juvela lotuso li sekvas la provizoran Budhon kaj iras al la juvela lageto en la Pur-lando. Post sep semajnoj la lotuso malfermiĝas. Tiam Bodhisatvo Avalokiteŝvaro, granda mizerikordulo, kaj Bodhisatvo Mahasthamaprapto staras antaŭ li radiante grandan lumon kaj predikas al li profundan doktrinon de dekdu dividaĵoj de Mahajana sutro.
Aŭdinte ĉi tiun predikon li komprenas, kredas ĝin kaj frontigas sian koron al la plej Supera Vojo. Post dek malgrandaj kalpoj li atingas la unuan rangon de bodhisatvo akirinte la scion pri cent elementoj konsistigantaj la universon.
Ĉi tiu estas Supera Naskiĝanto en Malsupera Klaso.
Kiam li aŭdis la nomojn de Budho, Darmo kaj Sangano, t.e. tri trezoroj, li tuj naskiĝas en la Pur-lando."
16-2 Meza Naskiĝanto en Malsupra Klaso
La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Jen estas Meza Naskiĝanto en Malsupera Klaso. Iu homo agadas kontraŭ kvin malpermesitaj reguloj, ok malpermesitaj reguloj aŭ kompletaj malpermesitaj reguloj. Tia malsaĝulo malpurigas sian sanktejon, kie li ĉiam loĝas, ne agadas meritante al siaj diversaj donacaĵoj kaj senhonte predikas tion kio ne estas la instruo de Budho. Li agadas malbone dum sia tuta vivo.
Tia malsaĝulo nepre falas en la inferon pro siaj malbonagoj.
Lastamomente multe da fajro en la infero venos antaŭ li. Sed tamen ĵus tiam li renkontas bonan instruiston, kiu pro granda kompato predikas al li dek influajn fortojn de Amitabha Budho, kaj okultan povon de Lia lumo kaj ankaŭ laŭdegas principojn, djanon, scion, liberiĝon kaj saĝecon por liberiĝo.
Se la malbonulo aŭdas ĉi tiujn predikojn kaj laŭdegojn, li liberigas de siaj kulpoj faritaj dum okdek miliardoj da kalpoj. Tiam kruela fajro en la infero tuj ŝanĝiĝas malvarmeta vento, kiu blovas super ĉielaj floroj. Sur ĉiu floro estas provizoraj budhoj kaj bodhisatvoj. Ili ĉiuj bonvenigas lin kaj li tuj naskiĝas en la Pur-lando.
Dum ses kalpoj li estas en la lotusa floro sur sep-juvela lageto. Kiam la floro malfermiĝas, Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto predikas profundan Darmon de Mahajano kun bela Brahma Voĉo por konsoli lin. Aŭdinte ĉi tiun predikon li vekiĝas je la plej supera vojo.
Ĉi tiu estas Meza Naskiĝanto en Malsupera Klaso."
16-3. Malsupera Naskiĝanto en Malsupera Klaso
La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Jen estas Malsupera Naskiĝanto en Malsupera Klaso. Iu homo faras kvin mortigajn kulpojn aŭ dek malbonajn agojn. Tia malsaĝulo nepre falos en malbonan vojon kaj suferos dum multaj kalpoj pro siaj faritaj malbonaj agoj.
Lastatempe li renkontas bonan isntruiston, kiu konsolas lin, predikas bonan Darmon al li kaj instigas lin pripensi pri Budho. Sed li ne povas pripensi pri Budho pro sia agonio. Bona amiko diras al li, "Se vi ne povas pripensi pri Budho, vokadu la nomon de Amitabha Budho!" Laŭ ĉi tiu konsilo li vokadas "Namuamidabucu" kun dek pensoj.
Pro sia vokado de Budha Nomo li liberiĝas de siaj kulpoj dum okdek miliardoj da kalpoj. Forpasante li vidas antaŭ siaj okuloj ora-lotuson kiel suno brilanta kaj tuj naskiĝos en la Pur-lando. Post dekdu grandaj kalpoj la lotuso malfermiĝas nature.
Tiam Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto per voĉo de granda kompato predikas al li veran situacion de ĉiuj estaĵoj kaj Darmon por liberiĝi de siaj kulpoj. Aŭdinte ĉi tion li ĝojegos je la koro Bodio.
Ĉi tiu estas Malsupera Naskiĝanto en Malsupera Klaso. Ĉi tio estas pripenso pri Naskiĝo de Malsupera Klaso kaj nomata la Deksesa Pripenso."
Merito de la Sutro kaj Konkludo
Aŭdinte la predikon de la Budho, Vaidehi kune kun kvin cent servistinoj vidis la grandan aspekton de la Pur-lando kaj veran korpon de la Amitabha Budho kaj ankaŭ vidis la korpojn de du Bodhisatvoj. Ŝi ĝojegis kaj poste laŭdegis, "Ĝs nun mi neniam vidis tian mirindaĵon!"
Ŝi bone komprenis la veron predikitan de la Budho Ŝakjamunio kaj akiris Sennaskiĝ-Darmo-Rekonon.
Samtempe kvincent servistinoj vekiĝis je Samjaksambodio kaj ekdeziris naskiĝi en la Pur-lando.
Ili ĉiuj ankaŭ ricevis profetaĵon de la Budho Ŝakjamunio ke ili iam fariĝos Budhoj. Nekalkuleblaj ĉieluloj vekiĝis je scio al la plej superaj vojoj.
Tiam Anando stariĝis, antaŭeniris kaj demandis la Budhon, "Kiel estu nomata ĉi tiu sutro? Kion mi devas preni kiel la esencon de la sutro?"
La Budho respondis, "Nomu ĉi tiun sutron 'La pripensado pri Pur-lando-Amitabha-Amitajur-Budho-Avalokiteŝvaro-Bodhisatvo-Mahasthamaprapto-Bodhisatvo' aŭ 'La sutro por liberiĝi de ĉiuj obstakloj de malbonaj agoj kaj naskiĝi antaŭ ĉiuj Budhoj' Vi prenu la signifon de ĉi tiu sutro en via koro kaj neniam forgesu.
Se iu sin ekzercus en tiu ĉi Samadio, li povus vidi Amitabhan Budhon kaj du Bodhisatvojn. Eĉ se bonfilo aŭ bonfilino nur aŭdas la Nomojn de la Budho kaj du Bodhisatvoj, li liberiĝas de la kulpoj de naskiĝo-morto dum nekalkuleblaj kalpoj, despli prave tiu, kiu pripensas la Budhon.
Tiu, kiu vokadas "Namuamidabucu", estas simila al la bela lotus-floro en amaso da homoj. Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto fariĝas liaj intimaj amikoj. Li naskiĝas en domego de ĉiuj Budhoj kaj fariĝas Budho mem."
La Budho diris al Anando, "Anando, vi bone prenu ĉi tiun vorton en via koro. Nu, preni la Vorton estas preni la Nomon de Amitabha Budho."
Kiam la Budho predikis ĉi tion, disĉiploj Maŭdgaljajano, Anando kaj Vaidehi tre ĝojis.
Tiam la Budho, Monda Honolulo, reiris al Monto Gridrakuta tra la aero.
Poste Anando denove predikis supre diritajn aferojn. Aŭdinte ĉi tion, nekalkuleblaj ĉieluloj, Nagoj kaj Jakŝoj ĝojegis, adoris la Budhon kaj foriris.
Tio ĉi estas Amitajur Djana Sutro, kiun Budho predikis al ni.
--------------------------------------------------------------------------------
KOMENTOJ
Esperanto: Klarigo
Darmaprinco: honora titolo, signifas eminente konverti homojn per instruo de Darmo.
ok reguloj: deteni sin mortigi, ŝteli, malĉasti, mensogi, drinkadi, parfumi sin, absorbiĝi en kanto, danco kaj muziko, kaj uzi luksan seĝon.
kalpo: mezurunuo por tre ege granda tempodaŭro en antikva Hindio.
Ĉandala: la plej malsupera raso en Hindio.
Jambudvipo: granda kontinento situanta en sudo de monto Sumero.
Iŝvaro: la plej potenca diaĵo en hinduismo, kiu kreis la mondon. Alia nomo estas Ŝiva.
Anagamo: la tria el kvar gradoj (arhat-o, anagamin-o, sakridagamin-o kaj ŝrotapana-o) al Nirvano.
Tri Trezoroj: Budho, Darmo kaj Sangano.
Bodio: forta deziro scii komplete Nirvanon.
Sennaskiĝ-Darmo-Rekono: spirito de rezignado pretigita kiel li povas toleri je kiaj ajn kosekvencoj okazas.
kvin suferoj: suferoj urĝataj de siaj pasioj, pro manko de necesaĵoj, pro ŝanĝiĝeco de ĉio kion oni ŝatas, pro neegaleco en tiu ĉi mondo kaj pro kateno de siaj pasioj.
Ŝakra abhilagna mani juvelo: glovo de juvelo, per kies povo vi povas plenumi vian deziron.
joĵano: malnova hinda unuo pri longeco aŭ distanco. ĉ. 7 km.
Jambu dana oro: tre bela oro kolektita en Jambu arbaro.
ses paramitoj: malavareco, moraleco, pacienco, heroa klopodo, trankvileco kaj saĝeco.
Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto: la unua laboras je la flanko de kompato dum la alia je la flanko de scio.
kinŝukoj: juvelo ruĝkolora simila al kinŝuka floro.
Sumeroj: granda monto situanta ĉe la centro de la universo.
Bikŝuo Darmakalo: antaŭa nomo de Amitabha Budho kiam li estis ankoraŭ Bikŝuo, ankaŭ oni nomas lin Bodhisatvo Darmakalo.
Tathagato Arahato Samjaksambudho: tri el dek titoloj de Budho Ŝakjamunio.
najutaj: tre granda unuo de nombro en malnova Hindio, egalas al cent miliardoj, t.e. 10 11.
Samadio en Nembucuo: la unua vorto signifas mensa stato tute absorbita pro io, kaj Nembucuo origine signifas koncentriĝi ripete, eĉ obsede, vian menson al la virto de Amitabha Budho. Ankaŭ tio signifas ripete preĝ eldiri la nomon de Amitabha Budho.
kvin malbonaj vojoj: vojo (aŭ vagejo) de infero, malsataj demonoj, bestoj, homoj kaj diaĵoj.
tri malbonaj vojoj: tri el supre menciitaj kvin vojoj.
padma floro: ruĝa lotus-floro.
ne naskiĝi kiel feto: unu el kvar klasifiko de naskiĝo, t.e. embrio naska, ovo naska, ĉeldividiĝo naska kaj nenatur-naska. Kiam vi transnaskiĝas en la Pur-landon, tio devas esti nenatur-naska.
dudek specaj sutroj: laŭ la formo kaj enhavo la instruoj de Budho estis dividitaj en dek du specojn, kiel ekzemple; sutro, gato (granda poemaro), ĵataka rakontoj kaj aliaj.
bikŝuo: budhisma ekzercanto kiu lasis sian hejmon kaj vivtenas je donado de laikoj.
ŝravako: origine signifis aŭskultanton de budhisma instruo inkluzive bikŝuo kaj laikoj, poste nomis tiel bikŝuojn ekercantoj sen altruismo.
Darma pordoj: kiam vi lernas budhisman veron vi devas trairi certan ŝtupon, kiun oni esprimis per vorto 'pordo'.
la plej supera Iluminiĝo: akcepti la veron ke la tutan ekzistantaĵon regas nur ŝunjato, sekve ĉio havas neniun propran substancon kaj ŝunjato superas ĉiuspecajn ŝanĝiĝojn.
Senretiriĝa Bodhisatvo: kiu certe atingos la plej superan saĝon por plenumi la Iluminiĝon.
Ŝrotapanna: vidu Anagamon.
48 ĵuroj: komence Bikŝuo Darmakalo ĵuris 48 votojn, kaj poste li fariĝis Amitabha Budho.
kvin mortigaj kulpoj aŭ dek malbonaj agoj: la unuaj estas mortigi patrinon, patron, sanktulon, vundi Budhon kaj malpacigi inter sanganoj, la aliaj estas mortigo, ŝtelado, adultado, mensogado, ŝercado, kalumniado, apartigo per mensogo, avido, koleriĝo kaj malsaĝeco.
La originala teksto en sanskrito de Amitajur Djana sutro ankoraŭ ne estas trovita, nek ekzistas tibeta traduko, sed nur sin trovas ĉinlingva teksto. Oni diras, ke en la jaro 594 de la Sudaj kaj Nordaj dinastioj de Ĉinio, bonzo nomata Ky决y冕aŝa (japana prononco) venis el la centra Azio kaj tradukis la sutron en la ĉinan lingvon. Ankaŭ troviĝas kelkaj partoj de la sutro tradukitaj en lokaj lingvoj de la centra Azio, tamen tiuj ŝajnas retradukaĵoj de la ĉina teksto.
Do iuj eĉ opinias ke la sutro ne estis origine verkita en Hindio, sed tio estas pseŭda sutro verkita en Ĉinio. Estas certe ke ĉiuokaze la sutro donis grandan efikon al la vivo de japanaj homoj.
La esenca parto de la sutro konsistas el dekses metodoj pri meditado.
http://www.ebudhano.cn/esperanto/sutro/guanjin/guanjing.htm
"La Japana Budhano" N-ro 264 (apr. 1993)
|
|