织梦CMS - 轻松建站从此开始!

佛学世界语网

当前位置: 主页 > 佛学园地 > 佛学新闻 >

Ĉ A P I T R 0 81

时间:2017-01-16 14:20来源:未知 作者:admin 点击:
Ĉ A P I T R 0 81 Kvar Belulinoj por Bonŝanco Fiŝojn Hokis Severa Patro Enlernejiĝi Devigis La foriro de Yingchun ŝajne neniom tuŝis la koron de Matrono Xing, tamen multe afliktis Matronon Wang, kiu ŝin flegadis. Jado venis saluti sia
Ĉ A P I T R 0 81
Kvar Belulinoj por Bonŝanco Fiŝojn Hokis
Severa Patro Enlernejiĝi Devigis
La foriro de Yingchun ŝajne neniom tuŝis la koron de Matrono Xing, tamen multe afliktis Matronon Wang, kiu ŝin flegadis.
Jado venis saluti sian patrinon, kiu ankoraŭ ĝemis. Vidinte lar- majn makulojn sur ŝia vizaĝo, li staris atende kaj ne kuraĝis sidiĝi. Post ŝia voko li moviĝis lante al la briklito kaj sin metis flanken al ŝi.
揔ial vi aspektas denove ligna??ŝi demandis, rimarkinte, ke li silente rigardas ion kaj nenion.
揘enial. Hieraŭ mi aŭdis pri la vivstato de mia dua kuzino. De tiam mi ne povas. trankvili. Mi kuraĝas diri nenion al Avino. Du noktojn mi sendormis. Kiel knabino de tia familio, kia estas la nia, povas elteni tian mistraktadon? Tiom malpli ŝi, delikata kaj timida, neniam kverelinta kontraŭ iu ajn! Sed kial ĝuste ŝi trafis la kreitaĵon sen homa koro? Kia ulo, neniom komprenanta la virinan senton! ?Li sin regis por ne larmi.
揘enia helpo. Kiel oni diras, 慐dzinigita filino ?jam elverŝita akvo?. Kion mi povas fari??
揌ieraŭ nokte venis al mi la ideo, ke ni simple raportu la aferon al Avino por revenigi mian kuzinon kaj loĝigi ŝin kiel antaŭe en la Trapa Insuleto. Ni, gekuzoj, kune prenu manĝojn, kune ludu, dank抋l tio ŝi ne suferos plu ĉe la lupulo. Ni ne donu ŝin, kiam li venos. Ni rifuzu cent fojojn, se li venos tiomfoje! Kaj ni diru, ke tio estas ordono de nia Avino! Cu ne bona ideo??
La propono lian patrinon kaj amuzis kaj iritis. ?Denove sensencaĵon vi diras! Ciu knabino devas edziniĝi pli aŭ malpli frue, liam ŝia sorto decidas ĉion ?se bona, feliĉe al ŝi; se ne, nenio hel- pas kaj la familio de ŝia patrino povas fari nenion. Cu vi ne aŭdis, 慐dziniĝinte al koko, restu ĉe koko; edziniĝinte al hundo, restu ĉe

2
RUĜDOMA SONĜO
hundo ?? Ĉu iu alia knabino povus esti kiel via fratino, fariĝi Ŝia Ma- jesto? Cetere, Yingchun estas nova edzino kaj lia edzo ankoraŭ juna. Ĉiu havas propran karakteron. Nature en la komenco ambaŭ sentas malakordon. Post kelkaj jaroj, precipe post nasko de idoj, ili kutimiĝos inter si, bone konante unu la alian, kaj tiam ĉio estos en ordo. Eĉ je unu vorto ne menciu al via Avino! Mi traktos vin, se vi ne obeos! Ne pensu plu sensence! Iru fari vian aferon!
Li ne kuraĝis repliki. Post momenta muto li eliris langvore. De- primita, li revenis en la ĉardenon kaj sin direktis al la Bambua Loĝio.
Apenaŭ enpaŝinte, li laŭte ploris. Tio surprizis Jaspan, kiu ĵus finis sian tualeton.
揔io al vi? De kiu ofendita??ŝi demandis.
Lia kapo kliniĝis ĝis tablo, lia korpo spasme tremis pro la sufo- ka plorado. Eksidinte flanke, ŝi mire lin rigardis.
揔iu vin ofendis? Ĉu mi??
Li signis per la mano, ke neniu lin incitis.
揔ial vi tiom tristas??
揘i ĉiuj mortaĉu, ju pli frue, des pli bone! Tiel tedas la vivo!?Fine li parolis.
Tamen ŝi sentis eĉ pli grandan enigmecon.
揔ion vi diras! Ĉu vi vere freneziĝis??
揗i ne frenezas,?respondis Jado. 揤i ne povas ne ĉagreniĝi, se mi rakontas al vi. . . Vi mem vidis la revenon de la dua kuzino kaj aŭdis ŝian korverŝon. Kial knabino edziniĝu kiam elkreskinta? Por suferi kaj mizeri??
揕a Malusa Klubo, vi memoras. Kune poemi, alteme mastri, ho, tiom fole kaj bole! Sed jen, kuzino Ora nin forlasis, Xiangling ne povas veni, kuzino Yingchun edziniĝis ?dis jam tiom da inti- maj! Kia stato nun??
?Mi pretis peti permeson de Avino por revenigi kuzinon Yingchun. Sed mia patrino tion ne aprobis asertante, ke mi stultas, frenezas, kaj mi do mutiĝis. Nur kiom da tempo pasis, vidu, la Gardeno tiel aliiĝis! Kaj kia ĝi fariĝos post kelkaj jaroj? Pensante plu pri tio, mi ne povas ne ĉagreniĝi. ?


(责任编辑:admin)
织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
  • 上一篇:没有了
  • 下一篇:没有了
栏目列表
推荐内容
热点内容