织梦CMS - 轻松建站从此开始!

佛学世界语网

当前位置: 主页 > 世界语园地 >

PRI VERDA MAJO

时间:2017-01-17 05:37来源:未知 作者:admin 点击:
PRI VERDA MAJO Hasegawa Teru, konata per sia plumnomo Verda Majo, naskiĝis en 1912 al hejmo de civila inĝeniero en Japanio. Fininte studojn en la Tria Supera Lernejo por Knabinoj de Tokio-prefektujo, ŝi sukcesis trapasi en 1929 eniran ekz
PRI VERDA MAJO
Hasegawa Teru, konata per sia plumnomo Verda Majo, naskiĝis en 1912 al hejmo de civila inĝeniero en Japanio. Fininte studojn en la Tria Supera Lernejo por Knabinoj de Tokio-prefektujo, ŝi sukcesis trapasi en 1929 eniran ekzamenon de la Virina Universitato de Tokio kaj la Virina Supera Pedagogia Lernejo de Nara. Verda Majo elektis la lastan. La antikva ĉefurbo Nara, lulilo de la japana pratempa kulturo, forte ŝin altiris. Plue, tiutempaj junuloj kun altaj aspiroj, preferis vivi pli fore de la hejmo por forskui ĝiajn katenojn kaj pasigi, kiom eble, sendependan vivon.
En aŭtuno de 1929, Verda Majo ekĝuis internulinan vivon en Nara. Ŝi studis diligente, akirinte en la lernejo la reputacion de 搇ibroamanto? Unu el ŝiaj kunlernan- tinoj diris en rememoro, 揗alofte oni vidis ŝin sen libro en la mano.?Verda Majo publikigis en la lerneja revuo tankaojn, eseojn kaj novelojn. Iuj el ŝiaj versoj restas eĉ hodiaŭ, post duonjarcento, en la memoro de ŝiaj tiamaj samklasanoj, kiuj povas ilin parkere ripeti.
La jaro 1932 markis turnopunkton en la penso de Verda Majo. En junio de tiu jaro, ŝi eklernis Esperanton kune kun iu kamaradino el la sama klaso, kaj tiel starigis *
(责任编辑:admin)
织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------