|
Kaj tial, sinjoro, mia kreinto,
Al vi sin turnas la laca animo.
Vi alkondukis ĝin en ĉi tiun mondon, plenan de embuskoj,
Kaj vi fermis ĉiujn vojojn de l' trankvileco,
Esceptinte tiun, kiu kondukas al vi.
Kaj kiel la infano, kiu ne scias paŝi,
Kroĉiĝas al la vesto de l' patrino por ne fali,
Tiel la mizera homo etendas manojn al via kompato
Kaj liberiĝas de la duboj... |
|