Retradio: 2013-03-24

Elsendlisto:

Budhisma scio:  Ĉapitro 9. Sorto kaj Fortumo

Rakonto en nia vivo: Geomancio estas malpli efika ol bonkoro

Budhisma muziko: Parfumo en la montaro

Budhisma rakonto: Malbeno de Mitavindo

—————

  Saluton, karaj amikoj!
  Hodiaŭ estas la dekdua elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos budhisman scion, budhisman rakonton kaj rakonton en nia ordinara vivo, krome ni ankaŭ ĝuos muzikon “parfumo en la montaro”.

  Nun ni aŭskultu budhisman scion. Hodiaŭ ni lernos la naŭan ĉapitron de la esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. En tiu ĉi ĉapitro temas pri sorto kaj fortuno. Ni ĉiuj deziras, ke ni havu bonan sorton, do mi esperas, ke post tiu ĉi elsendo, vi scios bone, kiel ni ŝanĝu nian malbonan sorton kaj kreu la bonan per nia bonaj intenco kaj konduto. Ni iru al la budhisma scio.
------
  9. Fortuno kaj Sorto

  Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?
  Respondo: La Budho opiniis, ke senutilaj superstiĉoj estas la praktikoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn. Kaj li publike malpermesis siajn disĉiplojn praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiuspecajn aferojn “malhonoraj artoj”.
  ”Vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, iuj religiuloj sin vivtenas per malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj kiel manaŭguri, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki diojn de fortuno kaj trovi fortunan lokon por konstruaĵo. La monaĥo Gotamo malpermesas tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn.”
  D.I, 9–I2
  Demando: Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?
  Respondo: Pro avido, timo kaj senscio. Tuj kiam homoj komprenas la budhajn instruojn, ili konscias, ke pura koro povas protekti ilin multe pli bone ol pecetoj da papero, pecetoj da metalo kaj kelkaj sorĉaj vortoj, kaj ili ne plu dependas de tiaj aferoj. En la instruoj de la Budho vin vere protektas kaj prosperigas viaj honesteco, bonkoreco, komprenemo, pacienco, indulgemo, malavareco, lojaleco kaj aliaj bonaj kvalitoj.

  Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?
  Respondo: Mi konas homon, kiu sin vivtenas per vendado de sorĉaj talismanoj. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperon, kaj li ankaŭ garantias, ke vi povos eldiveni numerojn gajnajn por loterio. Sed se lia aserto estus vera, kial li ne estas multmilionulo? Se lia sorĉa talismano funkcius, kial li ne gajnas ĉe loterio semajnon post semajno? Li havas nur bonŝancon, ke iuj estas sufiĉe malsaĝaj por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.
  
  Demando: Ĉu ekzistas tia afero kia sorto?
  Respondo: La vortaro difinas sorton kiel “kredon, ke okazaĵo bona aŭ malbona venas al persono laŭ ties destino fortuna aŭ misfortuna.” La Budho tute neis tiun ĉi kredon. Ĉiu okazaĵo havas apartan kaŭzon aŭ specialajn kaŭzojn kaj certe ekzistas rilatoj inter la kaŭzoj kaj efektoj. Ekzemple malsaniĝo havas specialajn kaŭzojn. Homo ne eviteble kontaktas mikrobojn kaj lia korpo estas tiel malforta, ke mikroboj povas entrudiĝi. Sendube estas rilato inter la kaŭzo, kiu estas mikroboj kaj malfortiĝinta korpo, kaj la efekto, kiu estas malsano, ĉar ni scias, ke mikroboj atakas organismon kaj estigas malsanon. Sed oni eltrovis nenian rilaton inter riĉiĝo aŭ sukceso de ekzamenoj kaj surporto de peceto da papero kun vortoj skribitaj sur ĝi. Budhismo instruas, ke ĉio okazas pro kaŭzo aŭ kaŭzoj, sed ne pro fortuno, ŝanco aŭ bona sorto. La interesantoj pri sorto ĉiam provas akiri ion, kio kutime estas pli da mono aŭ riĉaĵo. La Budho instruas al ni, ke estas pli grave disvolvi niajn korojn kaj mensojn. Li diris:
  ”Esti profunde edukita kaj sperta, esti bone trejnita kaj uzi ĝentilajn vortojn; jen la plej bona sorto. Vivteni gepatrojn, ami la edzinon kaj infanojn kaj havi simplan vivmanieron; jen la plej bona sorto. Esti malavara, justa, helpema al viaj parencoj, kaj esti neriproĉebla en la kondutoj; jen la plej bona sorto. Sin deteni de malbono kaj forta alkoholaĵo, kaj ĉiam esti firmvola en virto; jen la plej bona sorto. Respektemo, humileco, kontenteco, dankemo kaj aŭdo de la bona Darmo; jen la plej bona sorto.” Sn. 261–6
------

  Post la budhisma scio sekvas reala rakonto el reala vivo. La historio okazis en Montaro Wutaishan de nia hejmloko. Ni aŭskultu la rakonton:
------

  Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco

  Iam en mia hejmregiono estis fama geomanciisto, kiu ĉiam okupiĝis serĉi fortunan lokon por domo aŭ tombejo laŭ onia peto.
  Foje, post sia laboro, li suferis de laco kaj soifo sub la fajra suno dum sia vojaĝo reveni hejmen. Li vidis domon ĉe la vojo kaj tuj eniris por peti akvon. Enirinte li vidis maljunulinon sidante foriganta branon el senŝeligita milio per grenventumilo. Salutinte ŝin, la geomanciisto vidis puton, do li tuj prenis sitelon da freŝa akvo kaj ektrinkegis per bovlo. Nenion dirinte, la maljunulino subite metis manplenon da brano en la bovlon. Tio ege furiozigis la trinkanton, sed li povis fari nenion alian ol deteni sian koleron kaj trinketi la akvon blovante la branon sur la akvo. Trinkinte ĝiskontente, li elpensis metodon por sin venĝi kontraŭ la “malica” maljunulino. Li jam rimarkis tre malbenan lokon, kiu povas detruigi la familion, se oni konstruos tombejon tie. Li deziris, ke forpereu la tuta familio de la maljunulino, do li afekteme proponis al ŝi: “Mi estas lerta geomanciisto. Mi trovis, ke ne malproksime de via domo estas loko tre fortuna por esti tombejo. Se vi translokigos la tombejon de via familio al tiu loko, vi kaj viaj idoj prosperiĝos neimageble. Mi tiel proponas nur por rekompenci vian bonkoron regali min per akvo.” La maljunulino opiniis tion vera, kaj vere faris la lokon kiel tombejon de sia familio tuj post la foriro de la geomanciisto.
  Pasis ĉirkaŭ dek jaroj. La geomanciisto denove iris en montaron trapasinte la regionon de la maljunulino. Rememorinte la okazaĵon antaŭ dek jaroj, li speciale iris al la malbena tombejo por vidi, ĉu ankoraŭ restis iu en la familio de la maljunulino. Proksimiĝinte, li trovis eksteratende, ke anstataŭ malbena loko, ĝi fariĝis tre fortuna, kiu garantiis prosperon kaj gloron al la posedanto de la tombejo. Li ege surpriziĝis de tio, ĉar li estis sperta geomanciisto kaj neniam malsukcesis distingi lokon bonan aŭ malbonan. Li iris en la domon de la estinta maljunulino kun granda dubo. Enirinte li trovis la saman maljunulinon, kiu estis pli sana kvankam pli aĝa. Vidinte lin, la maljunulino tuj rekonis lin kaj dankis lin por la favora loko. Ŝi diris, ke post kiam ŝi translokis la familian tombejon laŭ lia propono, vere prosperiĝis ŝia familio. Ŝiaj du filoj trapasis la palacan ekzamenon kaj fariĝis kortegaj oficistoj. Ili vivis riĉe kaj feliĉe. La geomanciisto ege miris pri tio, li do demandis, pro kio la maljunulino metis branon en la akvon kiam li mildigis sian soifegon antaŭ dek jaroj. La maljunulino respondis: “Tiutage estis varmege, kaj vi estis en ŝvitego. Se vi englutegis freŝan akvon ĵus elputiĝintan, vin trafos malsano ne kuracebla. Per brano mi malhelpis vin de la trinkego por ke vi evitu la suferon.”
  Aŭdinte tion, la geomanciisto respekte riverencis al ŝi kaj esprimis sian elkoran dankon: “Dankon por la leciono al mi. Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco!”
  Jen sekvas la programero de muziko. Ĉifoje ni ĝuos budhisman muzikon “Parfumo en la montaro”.
------
  Venas la lasta programero, budhisma rakonto “La malbeno de Mitavindo”. La rakonto estas iom pli longa, tamen ĝi estas tre interesa.
------
  
  40. LA MALBENO DE MITAVINDO

  [Ĉapitro 1. Ĵaluzo]

  Iam monaĥo vivis en la monaĥejo de malgranda vilaĝo. Li estis tre fortuna, ĉar riĉulo en la vilaĝo vivtenis lin en la monaĥejo. Li neniam maltrankviliĝis pri la mondaj zorgoj. La riĉulo ĉiam provizis lin per manĝaĵo.
  Do la monaĥo estis kvieta kaj paca en la menso. Li nek timis pri perdo de siaj komforto kaj ĉiutagaj manĝaĵoj, nek deziris pli grandajn komfortojn kaj plezurojn en la mondo. Anstataŭe, li senĝene praktikis la ĝustan konduton de monaĥo, ĉiam korektante sian eraron kaj farante nur bonajn aferojn. Sed tamen, li tute ne sciis kiel fortuna li estas.
  Iutage pliaĝa monaĥo venis al la malgranda vilaĝo. Li sekvis la vojon de la Vero ĝis kiam li fariĝis perfekta kaj senmanka.
  Kiam la vilaĝa riĉulo vidis la fremdan monaĥon, li ekplezuris pro liaj ĝentila maniero kaj kvieta sinteno. Do li invitis lin hejmen. Li regalis lin per manĝaĵo kaj opiniis, ke estas tre fortune aŭdi instruon de li. Li invitis lin loĝi en la vilaĝa monaĥejo. Li diris: “Mi vizitos vin ĉivespere por min certigi, ke ĉio estas bone aranĝita por vi.”
  Kiam la perfekta monaĥo atingis la monaĥejon, li renkontis la vilaĝan monaĥon. Ili reciprokis saluton plezure. Poste la vilaĝa monaĥo demandis: “Ĉu vi jam tagmanĝis hodiaŭ?” La pliaĝulo respondis: “Jes. La patrono de la monaĥejo donis manĝaĵon al mi. Li ankaŭ invitis min loĝi ĉi tie.”
  La vilaĝa monaĥo gvidis lin en la ĉambron kaj lasis lin tie. La perfekta monaĥo pasigis sian tempon en meditado.
  Malfrue en la vespero, la vilaĝa riĉulo alvenis. Li alportis fruktan sukon, florojn kaj lampan oleon por honori la sanktan monaĥon. Li demandis la vilaĝan monaĥon : “Kie estas nia gasto?” La monaĥo informis lin pri la loĝejo de la gasto.
  La riĉulo iris en la ĉambron, kaj riverence salutis la perfektan monaĥon. Li denove aprezis la aŭskultadon al la vera instruo de tiu rara sanktulo.
  Poste, kiam nokto proksimiĝis, li lumigis la lampon kaj oferis florojn en la bela halo de la monaĥejo. Li invitis ambaŭ monaĥojn tagmanĝi en lia hejmo la sekvan tagon. Poste li forlasis la monaĥejon por reveni hejmen.
  Dum nokto okazis io terura. La vilaĝa monaĥo, kiu iam sentis kontentecon, naskis venenan ĵaluzon en la koro. Li pensis: “La vilaĝa riĉulo faciligas mian vivon ĉi tie. Li donas al mi loĝejon nokte kaj plenigas mian ventron fojon ĉiutage. Sed mi timas, ke tio ŝanĝiĝos, ĉar li tiom respektas la novan alveninton. Se tiu lasta restos en la monaĥejo, mia patrono eble ne plu zorgos pri mi. Do mi ne lasu lin resti ĉi tie.”
  Tiel pensante, li perdis sian antaŭan mensan kvieton. Lia menso perturbiĝis pro liaj ĵaluzo kaj timo perdi komforton kaj tagajn manĝaĵojn. Lia koro plidoloriĝis pro lia malamo kontraŭ la sankta monaĥo. Li ekcerbumis por trovi metodon foririgi lin.
  En la malfrua nokto la monaĥoj kolektiĝis por la tagfina kunveno laŭ rutino. La perfektulo parolis amike kiel kutime, sed la vilaĝa monaĥo tute ne parolis kun li.
  Do la saĝa monaĥo komprenis, ke la vilaĝa monaĥo estas ĵaluza kaj kolera. Li pensis: “La monaĥo ne komprenas mian liberiĝon de kroĉiĝo al familioj, homoj kaj komfortoj. Mi estas libera de ĉia deziro por resti ĉi tie aŭ foriri. Tio estas tute egala por mi. Ŝajnas, ke li ne povas kompreni senzorgecon. Mi bedaŭras por li, kiu devas pagi grandan koston pro sia senscieco.”
  Li revenis al sia ĉambro, fermis la pordon kaj meditis en alta mensa stato dum la tuta nokto.
  Sekvan tagon je la tempo por peti manĝaĵon ĉe la patrono de la monaĥejo, la vilaĝa monaĥo devis bati la templan gongon. Sed li faris tion per sia ungo tiel malpeze, ke eĉ birdoj en la korto ne povus aŭdi la mallaŭtan sonon.
  Poste li iris al la ĉambro de la gasto por frapi je la pordo. Li denove frapetis malpeze per sia ungo, ke eĉ malgrandaj musoj en la ĉambro ne povus aŭdi la frapeton.
  Post la kutima devo en tiel malsincera maniero, li iris al la domo de la riĉulo. La riĉulo riverencis al li respektoplene, akceptis lian almozbovlon kaj demandis: “Kie estas nia gasto?”
  La vilaĝa monaĥo respondis: “Mi ne vidis lin. Mi batis la gongon kaj frapis je lia pordo, sed li ne aperis. Eble li ne kutimiĝis al tiel abundaj manĝaĵoj donacitaj de vi hieraŭ. Eble li ankoraŭ dormas, okupiĝante pri digestado de manĝaĵoj kaj sonĝante pri la sekva festeno! Eble li estas tia monaĥo, kia plaĉa al vi!”
  Samtempe vekiĝis la perfekta monaĥo en la malantaŭo de la monaĥejo. Li sin purigis kaj surmetis sian robon. Poste li kviete forlasis la monaĥejon por kolekti manĝaĵon ie ajn, kie li povis. La riĉulo regalis la vilaĝan monaĥon per la plejriĉa manĝaĵo. La manĝaĵo bongusta kaj dolĉa konsistis el rizo, lakto, butero, sukero kaj mielo. Post kiam la monaĥo manĝis ĝissate, la riĉulo prenis lian bovlon, purigis ĝin kaj dolĉigis ĝin per parfumita akvo. Li plenigis la bovlon per sama bongusta manĝaĵo. Li donis ĝin al la monaĥo, dirante: “Honora majstro, nia sankta gasto eble laciĝis de la longa vojaĝo. Bonvolu porti la modestan manĝaĵon al li.” Nenion dirinte, la monaĥo akceptis la malavaran donacon por la alia kaj eliris.
  Nun ĵaluza plano regis en la menso de la vilaĝa monaĥo. Li pensis: “Se la gastanta monaĥo manĝus la ambrozian manĝaĵon, li ne plu forirus eĉ se mi kaptus lin je la gorĝo kaj piedbatus lin. Mi devas sekrete forigi la manĝaĵon. Se mi donos ĝin al fremdulo, oni scios kaj parolos pri tio. Se mi ĵetos ĝin en la lagon, la butero elflosos sur la surfacon kaj oni trovos tion. Se mi elverŝos ĝin sur la teron, la bovoj venos de malproksime por manĝi ĝin, kaj oni rimarkos tion. Kion mi faru?”
  Tiam li vidis kampon fajrigitan de kamparanoj por fekundigi. Ĝi estis kovrita de varme brilantaj karboj. Do li ŝutis la malavaran donacon de la riĉulo sur la karbojn. La manĝaĵo forbruliĝis senspure. Tiel revenis la paco en lia koro!
  Reveninte al la monaĥejo, li trovis, ke la gasto jam foriris. Li pensis: “Tiu certe estas perfekte saĝa monaĥo. Li certe scias, ke mi ĵaluzis pro timo al perdo de mia favora pozicio, kaj ke mi klopodis forigi lin pro mia malamo al li. Mi malŝparis la manĝaĵon apartenantan al li. Ĉio estis farita por teni mian ventron plena! Mi timas, ke io terura okazos al mi! Kion mi faru?” Do pro timo perdi siajn facilajn tagajn manĝaĵojn, li forĵetis la mensan pacon.
  Dum la resta tempo de lia vivo, la riĉulo daŭre vivtenis lin. Sed lia menso plenis de turmentiĝo kaj sufero. Li sentis la kondamnon kiel iranta kadavro aŭ malsata demono.
  Eĉ post sia morto li ankoraŭ havis tian turmentiĝon. Li renaskiĝis en infera mondo, kie li suferis cent milojn da jaroj.
  Poste li reenkarniĝis kaj mortis ankaŭ kiel aliaj vivestaĵoj. Sed tamen, tio nur kvitigis lin iom el la rezultoj de liaj antaŭaj fikondutoj. Do li renaskiĝis kiel demono 500 fojojn. Dum tiuj 500 vivoj li manĝis sate nur en unu tago, kaj tio, kion li manĝis tiutage, estis nur postnaskaĵo lasita de cervino en arbaro!
  Poste li renaskiĝis kiel malsata vaganta hundo aliajn 500 fojojn! Pro la pleneco de la ventro en lia monaĥa vivo, ĉiuj 500 vivoj estis plenaj de suferado kaj luktado por la manĝaĵoj. Nur unu fojon li trovis sufiĉan por manĝi, kaj tio estis elvomaĵo, kiun li trovis en kloako.
  Poste la konsekvencaj rezultoj de liaj antaŭaj kondutoj finiĝis, kaj nur tiam li fortune reenkarniĝis kiel homo. Li naskiĝis en la familio de la plej mizera almozulo en la urbo Kasio de norda Hindio. Li estis nomita Mitavindo.
  Ekde lia naskiĝo, la malriĉa familio fariĝis eĉ des pli povra kaj mizera. Kelkajn jarojn poste, la doloro de malsato tiel fortiĝis, ke liaj gepatroj batis kaj elpelis lin. Ili kriis: “Foriru! Vi estas nenio alia ol malbeno!”
  Vere malfeliĉa estis Mitavindo! Antaŭ tre longe li tute ne sciis, kiel feliĉa li estas. Li estis kontenta kiel modesta monaĥo en la vilaĝo. Sed en lia menso ekregis venena ĵaluzo kaj timo pri perdo de liaj facile akiritaj manĝaĵoj. Tio suferigis lin pro malamo kontraŭ sankta monaĥo, kaj pro miskonduto por senigi tiun de la almoza manĝaĵo. Kaj pro tio li pasigis mil kaj unu vivojn sen plenaj komfortoj kaj tagaj manĝaĵoj. Liaj propraj kondutoj kaŭzis tion, kion li timis antaŭe.
  
  [Ĉapitro 2. Avideco]

  La malgranda Mitavindo apenaŭ sciis, ke liaj vivoj de konstanta malsato baldaŭ finiĝos. Post longa vagado, lia suferado finiĝis en Benareso.
  Tiam la Iluminiĝinto vivis kiel mondfama instruisto en Benareso. Li havis 500 lernantojn. La popolanoj en la urbo helpis la malriĉajn lernantojn per manĝaĵoj kiel bonfaro de filantropio. Ili ankaŭ pagis la instruiston por ties instruado.
  Oni permesis al Mitavindo partopreni en la lernado. Li eklernis ĉe la granda instruisto, kaj finfine, ekhavis regulajn manĝojn.
  Sed li tute ne atentis la instruon de la saĝa instruisto. Li estis malobeema kaj sovaĝa. Dum liaj antaŭaj 500 vivoj kiel malsataj hundoj, kverelado jam fariĝis lia kutimo. Do li konstante interbatis kun aliaj lernantoj.
  Li kaŭzis tiel grandan ĝenadon, ke multaj lernantoj ĉesigis la lernadon. La enspezo de la mondfama instruisto malaltiĝis ĝis preskaŭ neniom. Oni fine pelis Mitavindon el Benareso.
  Mitavindo venis al malproksima vilaĝeto. Li vivis tie kiel diligenta laboranto, geedziĝis kun tre malriĉa virino kaj havis du infanojn.
  Aŭdinte, ke li iam lernis ĉe la mondfama instruisto de Benareso, la malriĉaj vilaĝanoj elektis lin kiel konsilanton por peti lian helpon kiam okazis problemo. Ili provizis al li loĝejon ĉe la enirejo de la vilaĝo kaj ekakceptis liajn konsilojn.
  Sed la aferoj iris malbone. La vilaĝanoj estis monpunitaj sepfoje de la reĝo; iliaj domoj estis bruligitaj sepfoje, kaj la vilaĝa lageto sekiĝis sepfoje.
  Oni ekkonsciis, ke ĉiuj iliaj fatalaĵoj komenciĝis de kiam ili ekakceptis la konsilojn de Mitavindo. Do ili pelis lin kaj liajn familianojn el la vilaĝo. La furiozaj vilaĝanoj kriis: “For por ĉiam! Vi estas nenio alia krom malbeno!”
  Dum sia fuĝado ili trapasis arbaron hantatan de demono. Demono iris el la ombro kaj mortigis liajn edzinon kaj infanojn. Nur li eskapis sola.
  Li venis al ĉemara urbo. Li estis soleca, mizera kaj senmona. Okazis, ke en la urbo vivis riĉa komercisto bonkora kaj malavara. Li aŭdis pri la malfeliĉa travivaĵo de Mitavindo, kaj kun sia edzino adoptis Mitavindon ĉar ili havis neniun propran infanon. Ĉu bone aŭ malbone, ili prenis lin kiel sian propran filon.
  Liaj novaj gepatroj estis tre piaj je religio. Ili ĉiam klopodis fari bonajn aferojn. Sed Mitavindo ankoraŭ lernis nenion de sia pasinta leciono. Li akceptis nenian religion, do li ofte faris malbonajn aferojn.
  Nelonge post la morto de lia patro, lia patrino decidis laŭeble helpi lin eniri religian vivon. Ŝi diris: “Ekzistas tiu ĉi mondo kaj la mondo, kiu sekvas en estonteco. Se vifaros malbonajn aferojn, vi suferos en ambaŭ mondoj.”
  Sed la malsaĝa Mitavindo respondis: “Mi faros tion, kio plaĉas al mi kaj plifeliĉigas min. Tute ne necesas pripensi, ĉu mia konduto estas bona aŭ malbona. Mi tute ne zorgas pri tiaj aferoj!”
  En la sekva plenluna sankta tago, la patrino de Mitavindo konsilis al li iri al monaĥejo kaj tutnokte aŭskulti la saĝajn instruojn de la monaĥoj. Li diris: “Mi ne malŝparos mian tempon por tio!” Do ŝi promesis: “Kiam vi revenos, mi donos al vi mil ormonerojn.”
  Mitavindo pensis, ke li povos konstante sin amuzi kaj resti ĉiam feliĉa se li havos sufiĉan monon. Do li iris en la monaĥejon. Sed sidante ĉe angulo, li dormis kaj nenion atentis dum la tuta nokto. Frue en la mateno li hejmen revenis por postuli la promesitan pagon.
  Samtempe lia patrino supozis, ke li aprezos la saĝajn instruojn, kaj poste alkondukos la plej eminentan monaĥon hejmen. Do ŝi preparis bongustajn manĝaĵojn por la honora gasto. Kiam ŝi vidis lin revenanta sole, ŝi demandis: “Ho, mia filo, kial vi ne invitis la eminentan monaĥon reveni kun vi por matenmanĝo?”
  Li respondis: “Mi iris al la monaĥejo ne por aŭskulti la monaĥojn aŭ inviti ilin hejmen, sed nur por gajni viajn mil ormonerojn!” La malespera patrino diris: “Ne plu zorgu pri la mono. Estas multaj bongustaĵoj jam preparitaj. Nur manĝu kaj poste dormu!” Li respondis: “Mi rifuzas manĝi ĝis vi donos la monon al mi!” Do ŝi donis mil ormonerojn al li. Nur tiam li ekenglutegis la manĝaĵon ĝis dormo lin atakis.
  Mitavindo opiniis, ke mil ormoneroj tute ne sufiĉas por lia konstanta amuziĝo. Do li faris negocon per la mono. Post nelonge li fariĝis tre riĉa. Iutage li revenis hejmen kaj diris: “Panjo, nun mi havas 120,000 orajn monerojn. Sed mi ankoraŭ ne kontentas pri tio. Mi vojaĝos eksterlanden per la sekva ŝipo kaj gajnos pli multe da mono!”
  Ŝi respondis: “Mia filo, kial vi volas iri eksterlanden? La oceano estas danĝera kaj estos tre riske fari komercon en fremda lando. Mi havas 80,000 ormonerojn en la domo. Tio estas sufiĉa por vi. Bonvolu resti, mia sola filo!’
  Ŝi kaptis lin por deteni lin de la foriro. Sed Mitavindo freneziĝis de la avido. Li forpuŝis la manon de la patrino kaj frapis ŝin je la vizaĝo. Ŝi falis sur la plankon. Kun doloro kaj kolero, ŝi kriis al li: “Foriru por ĉiam! Vi estas nenio alia krom malbeno!”
  Sen rigardi malantaŭen, Mitavindo kuris al la kajo kaj suriris la unuan ŝipon forirontan.
  
  [Ĉapitro 3. Plezuro]

  Post sep tagoj en Hindia Oceano, ĉiuj ventoj kaj fluoj tute ĉesis. La ŝipo estis haltigita. Retenate sur la akvo dum sep tagoj, ĉiuj homoj sur la ŝipo ektimis, ke ili perdos sian vivon.
  Do ili ektiris pajlojn por eltrovi, kiu estas la kaŭzo de la malfeliĉo kaj timinda fatalaĵo. Sep fojojn la mallonga pajlo estis eltirita de Mitavindo.
  Ili pelis lin sur bambuan floseton, kaj lasis lin flosi sur maro. Ili kriis: “Foriru por ĉiam! Vi estas nenio alia krom malbeno!” Subite forta vento ekblovis, kaj la ŝipo forveturis.
  Sed la vivo de Mitavindo saviĝis refoje. Tion kaŭzis lia bona konduto kiel monaĥo antaŭ multaj vivoj. Kiom ajn da tempo povus pasi, viaj iamaj kondutoj estigos siajn rezultojn.
  Kelktempe unu konduto kaŭzas pliajn rezultojn, kelkajn agrablajn kaj kelkajn malagrablajn. Laŭdire aŝuroj vivas en tiel miksaj rezultoj laŭ neordinara maniero.
  Aŝuroj estas malfeliĉe malbelaj spiritoj. Iuj el ili estas sufiĉe fortunaj por transformiĝi en dancistinan diinon belan kaj junan. Ili nomiĝas Apsaroj.
  Ili ĝuas la plej grandajn plezurojn en sep tagoj. Sed poste ili devas iri al infera mondo kaj suferi je turmentoj kiel malsataj demonoj por sep tagoj. Post la septaga suferado, ili denove fariĝas Apsaraj diinoj. Tio okazas foje kaj refoje, ĝis la finiĝo de iliaj rezultoj bonaj kaj malbonaj.
  Flosante sur la bambua floseto, Mitavindo hazarde venis al aminda Vitra Palaco. Tie li renkontis kvar tre belajn Apsarojn. Do li plene ĝuis ĉielajn plezurojn kune kun ili dum sep tagoj.
  Poste venis la tempo por la diinoj fariĝi malsataj demonoj. Ili diris al Mitavindo: “Atendu nin por nur sep tagoj mallongaj. Ni revenos kaj daŭrigos nian plezuron.”
  Malaperis la Vitra Palaco kune kun la kvar Apsaroj. Sed Mitavindo ankoraŭ ne trovis al si la internan pacon de la vilaĝa monaĥo antaŭ tiel longa tempo. Sep tagoj da plezurego ne kontentigis lin. Li ne povis atendi la revenon de la amindaj diinoj. Li deziris pli kaj pli multe. Do li daŭrigis la veturon sur la bambua floseto.
  Li venis al brila Arĝenta Palaco, en kiu loĝas ok Apsaraj diinoj. Denove li ĝuis septagajn plezuregojn kun ili. La Apsaroj ankaŭ petis lin atendi sekvajn sep tagojn, kaj foriris al la infera mondo.
  Mirinde, la avida Mitavindo ĝuis septagajn plezurojn en la brila Gema Palaco kun 16 Apsaroj. Sed ankaŭ tiuj malaperis. Poste li pasigis sep tagojn en la brila Ora Palaco kun 32 plej belaj el ĉiuj Apsaroj.
  Sed li ankoraŭ ne estis kontenta. Kiam ĉiuj 32 Apsaroj petis lin atendi sep tagojn, li denove forlasis la lokon per la floseto.
  Post nelonge li venis al la enirejo de la infera mondo plena de sufere torturataj vivestaĵoj. Ili vivis tie nur pro la teruraj rezultoj de siaj propraj fikondutoj. Sed la avido de Mitavindo al pli da plezuro estis tiel forta, ke en liaj okuloj li vidis belan urbon ĉirkaŭitan de muro kun kvar fabelecaj pordoj. Li pensis: “Mi eniru por fariĝi la reĝo!”
  Enirinte, li vidis unu el la viktimoj de la infero. Ĉirkaŭ sia kolo li surportis kolumon turniĝantan, kiu similas al rado kun kvin akraj klingoj tranĉantaj la vizaĝon, kapon, bruston kaj dorson. Sed Mitavindo ankoraŭ tiel avidis la plezuron, ke li ne povis vidi la suferon ĝuste antaŭ siaj okuloj. Anstataŭe li vidis la turniĝantan kolumon kun tranĉantaj klingoj kiel belan lotusfloron. Li vidis la falantan sangon kiel ruĝan pudron de parfumita santala ligno. Kaj la doloraj vekrioj de la malfeliĉa viktimo aŭdiĝis al li kvazaŭ plej dolĉaj kantoj!
  Li diris al la kompatinda suferanto: “Vi havas belan lotusan kronon por sufiĉe longa tempo! Donu ĝin al mi. Mi estas pli taŭga por tio.” La kondamnito atentigis lin: “Tio estas tranĉa kolumo, rado de klingoj.” Sed Mitavindo diris: “Vi tiel diras nur ĉar vi ne volas doni ĝin al mi.”
  La viktimo pensis: “Finfine la rezultoj de miaj antaŭaj fikondutoj venas al sia fino. Tiu ĉi malfeliĉa stultulo devas resti ĉi tie pro batado al sia patrino, kiel mi faris antaŭe. Mi donos al li la suferigan radon.” Do li diris: “Prenu la lotusan kronon se vi tiel deziras ĝin!”
  Je la vortoj, la rado de klingoj turne forlasis la kolon de la antaŭa viktimo kaj ekturniĝis ĉirkaŭ la kapo de Mitavindo. Lia iluzio subite malaperis, kaj li eksentis, ke tio ne estas lotusa krono, sed tranĉa rado kun klingoj, kaj ke li ne estas reĝo, sed malliberulo. Ĝemante pro la dolorego li kriis seniluziiĝinte: “Reprenu vian radon! Reprenu vian radon!” Sed la alia jam malaperis.
  Ĝuste tiam venis la reĝo de dioj por instrua vizito al la infera mondo. Mitavindo petis lin: “Reĝo de dioj, kion mi faris antaŭe, ke mi suferas tiel grandan turmenton?” La dio respondis: “Vi rifuzis aŭskulti la instruojn de la monaĥoj, do vi ne posedas saĝon, sed nur monon. Vi kontentis nek pri miloj da ormoneroj, eĉ nek pri 120,000 ormoneroj. Blindigite de via avideco, vi batis vian patrinon por ĉasi pli multe da havaĵo.
  ”Poste vin ne kontentigis la plezuro de kvar Apsaroj en la Vitra Palaco, ok Apsaroj en la Arĝenta Palaco, 16 Apsaroj en la Gema Palaco, nek la 32 amindaj diinoj en la Ora Palaco estis sufiĉaj por vi. Blindigite de avido al plezuro vi deziras fariĝi reĝo. Nun je la fino vi vidis, ke via krono estas nur rado de torturo, kaj via regno estas nur infero.
  ”Sciu, Mitavindo, ke ĉiuj, kiuj sekvas sian avidon, estas malkontentaj. La naturo de homa avido estas ne kontentigebla pri kiom li havas, ĉu multe aŭ malmulte. Ju pli ili gajnas, des pli ili avidas ĝis la cirklo de avido fariĝas la cirklo de doloro.”
  Tion dirinte, la dio revenis al sia ĉiela mondo. Je la sama tempo la rado disfalis de Mitavindo. Kun sia kapo en kirlanta doloro, li sin trovis flosanta sur la bambua floseto.
  Baldaŭ li atingis insulon, sur kiu loĝis potenca demonino. Okazis, ke ŝi aliformiĝis en kapron. Malsata Mitavindo volis nenion alian ol kapti la kapron je malantaŭa kruro, sed la demonino kaŝita ene piedbatis lin tiel forte, ke li ĵetiĝis en la aeron. Fine li falis en dornejon ĉe la ĉirkaŭurbo de Benareso!
  Post kiam li sin liberigis el la dornejo, li vidis kelkajn kaprojn sin paŝtantajn proksime. Li volegis reveni al la palacoj kaj dancantaj Apsaroj. Ekmemorinte, ke kapro piede ĵetis lin ĉi tien, li kaptis kruron de unu el la kaproj kun espero, ke ĝi piedbatu lin ree al la insulo.
  Anstataŭe, la kapro blekis laŭte. La paŝtistoj alvenis kaj kaptis Mitavindon pro ties provo ŝteli la reĝan kapron.
  Kiam la paŝtistoj eskortis la kaptiton al la reĝo, ili pasis preter la mondfama instruisto de Benareso. La instruisto tuj rekonis sian antaŭan lernanton. Li demandis la paŝtistojn: “Kien vi eskortas lin?”
  Ili respondis: “Li estas ŝtelisto de kaproj! Ni eskortas lin al la reĝo por puni!” La instruisto diris: “Bonvolu ne tiel agi. Li estas unu el miaj lernantoj. Bonvolu lasi lin ĉe mi, tiel ke li povos fariĝi servanto en mia lernejo.” Ili konsentis kaj liberigis lin.
  La instruisto demandis Mitavindon: “Kio okazis al vi ekde via forlaso de mi?”
  Li rakontis la historion, en kiu li unue estis respektita, kaj poste, malbenita de la homoj en la malproksima vilaĝo. Li diris pri sia edziĝo kaj du infanoj; pri tio, kiel ili estis mortigitaj kaj manĝitaj de demonoj en la arbaro; pri la bato al sia malavara patrino kiam li freneziĝis de avido al mono; pri la malbeno de la samŝipanoj kaj forpelo sur la bambuan floseton; pri la kvar palacoj kun la belaj diinoj, kaj kiel li restis ne kontenta kiam ĉiu el liaj plezuroj finiĝis. Li diris pri la tranĉa rado de torturo, la rezulto de avideco en la infero, kaj pri sia avido al viando de kapro kaj pro ĝia piedbato li refalis en Benareson sen manĝi la viandon.
  La mondfama instruisto diris: “Estas klare, ke viaj antaŭaj kondutoj bonaj kaj malbonaj kaŭzis aparte rezultojn kaj feliĉajn kaj malfeliĉajn, kaj tio ambaŭ efektive plenumiĝis. Sed vi ne povis kompreni, ke la plezuro ĉiam havas finon. Anstataŭe vi dediĉis vin al avideco por pliaj. Vi estis elĉerpita kaj malkontenta, tiel ke vi freneze kaptis la kruron de kapro. Estu trankvila, mia amiko, kaj sciu, ke vi ĉiam suferos soifegon se vi volas teni akvon per via firme pugnita mano!”
  Aŭdinte tion, Mitavindo riverencis respektoplene al la granda instruisto. Li petis, ke la instruisto akceptu lin kiel lernanton. La iluminiĝinto bonvenigis lin kun malfermitaj brakoj.
  La moralinstruo estas: Kun mensa paco oni nek gajnas nek perdas.
  ------
  Finiĝis la hodiaŭ elsendo. Ni elkore bonvenigas vin en la elsendo de la sekva dimanĉo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

2个评论

  1. Saluton, kara amiko.
    Mi legis la rakonton ĝis ĝia fino, nome ĝis ĝia moralo! Do mi nun staras en mensan pacon!
    Dankon por via legado, laŭta, plaĉa kaj bontona. Vi povos gratuli al samideano, kiu legis tiun tiel longan apartan kolekton da aventuroj, nome “mitavindaj”. Mi komprenis ĉiujn vortojn kaj la frazoj bele turniĝis en lian buŝon.
    Kore
    Petro

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注