Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

Verkita de profesorino Arko, prezidentino de Ĉina ILEI

Komunaj organizantoj: ILEI-CN, Xi’an-a Esperanto-Asocio
Dato: 21-a de Julio ĝis 11-a de Aŭgusto, 2013
Loko: Monaĥejo Tiefosi 80km nordokcidente de Xi’an, Ĉinio

Programoj:
Kursaro pri ABC, gramatiko, vortfarado, traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instru-metodoj, 
Sesio de Esperantologio.

Kotizo: 
¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj lernolibrojn.
Portempa partoprenanto: ¥100 RMB por semajno aŭ malpli ol semajno, ¥ 200 por du semajnoj aŭ malpli ol du semajnoj.

Loĝado kaj Manĝado: 
2-4 lita ĉambro aŭ amasloĝejo (dependas de tiama kondiĉo de la Monaĥejo): ¥15/persono/nokto ene de Monaĥejo Tiefosi kun vegetalaj manĝoj. Ekster la Monaĥejo troviĝas restoracioj por nevegetaranoj. 

Kiel atingi la Monaĥejon Tiefo: 
Trajne: ĉe Xi’an-a stacidomo oni povas preni la aŭtobuson N-ro 103 gxis Okcidenta Transporta Stacio kaj ŝanĝi rapidegan buson, elbusiĝi ĉe la haltejo “Qian-Xian-Yuhua Hotelo” kaj preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefosi. 
Aviadile: de Xi’an-a flughaveno al la Monaĥejon Tiefosi oni povas preni la flughavenan aŭtobuson ĉe la elirejo al la gubernio Qian Xian kaj poste preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefosi. 
Ĉe alveno kaj foriro, Xi’ana Esperanto-Asocio proponos pagan transporton inter la flughaveno aŭ Xi’an-a stacidomo kaj Monaĥejo Tiefosi: ¥160/ses-seĝa buso. Kunprenantoj dividos la sumon.

Kontakto: 
Arko : arko.gong@qq.com; 
Miaohui miaohui@ebudhano.cn;

2个评论

  1. de Neal Stepheson kaj aliaj verkistoj de Fantazio kaj Sciencfikcio. Literatura branĉo pri kies pliotika karaktero mi jam parolis ĉi-bloge. Resume legantoj de Neal Stepheson renkontiĝas dank’ al Pasporta

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注