Konciza resumo pri esperanta agado por budhismo en Ĉinio

En 2002 aperis esperanta rubriko en budhisma retejo prizorgita de Miaohui.

En 2004 Miaohui starigis esperantan retejon “Budhana Retejo Esperantista”, la reta adreso estas http://www.ebudhano.cn

Miaohui esperantigis librojn “Budhismaj fabloj” kaj “Amo al la vivoj”, kaj serie publikigis ilin en la retejo “Budhana Retejo Esperantista”. Samideano Zhao Jianping, profesia parolisto el Ĉina Radio Internacia, volontule voĉlegis ĉiujn rakontojn de ambaŭ libroj sinsekve. La enhavo kaj sono de la libroj plaĉas al samideanoj.

En 2006, Miaohui ekdonis esperantajn kursojn per la interreto, kaj kelkaj kursanoj fariĝis budhanoj kaj membroj de BLE. Kelkaj samideanoj vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi, kie Miaohui estas, kaj intervidiĝis kun Majstro Zhimin, estro de la monaĥejo. Informiĝinte detale pri Esperanto kaj esperantaj aktivadoj por budhismo fare de Miaohui kaj aliaj samideanoj, Majstro Zhimin esprimis sian sinceran subtenon al Esperanto kaj la aktivado apliki Esperanton por budhismo.

Post nelonge en la bulteno de Monaĥejo Duobaojiangsi oni publikigis artikolon por prezenti Esperanton kaj esperantan aktivadon por budhismo. Sekve de tio, en Monaĥejo Duobaojiangsi ekestis esperantaj kursoj.

En julio Majstro Lenyan partoprenis en esperanta kongreso okazinta en Wuyi montaro de Fujiang provinco, faris raporton kun titolo “Esperanto estas utila al budhismo”, kaj akceptis intervjuon de Ĉina Radio Internacia dum la kongreso. En aŭgusto Ĉina Radio Internacia elsendis la raporton de Majstro Lenyan.

Dum kelkaj monatoj en 2006 “Parolu mondo” de Brazilo disaŭdigis partojn de “Budhismaj Fabloj”,
“Amo al la vivoj” kaj “Bona demando kaj bona respondo” esperantigitaj de Miaohui.

En majo 2007 usona profesoro sonjoro Dennis Keefe instruis Esperanton per metodo de Bekkurso en Monaĥejo Duobaojiangsi laŭinvite. La kurso daŭris dudek tagojn, kaj pli ol tridek kursanoj lernis ĉe li. En la kurso partoprenis ankaŭ veteranaj esperantistoj en kaj ekster ĉinio por la nova instrua metodo.

En la sama jaro sinjoro Aŭgusto Casquero ankaŭ vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi kaj donis dutagan kurson. Dum la restado en la monaĥejo li interbabilis kun Majstro Zhimin kaj plivigligis esperantan aktivadon en la monaĥejo.

Je la novjara tago de 2008 pola samideano Deniel vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi, kaj dum sia restado okazis aktivadoj de esperantaj kurso kaj interkomunikado en la monaĥejo.

En 2008 pli ol 2500 ekzempleroj da diskoj de “Budhismaj fabloj” estis produktitaj kaj donacitaj al samideanoj en kaj ekster ĉinio.

En 2009 Miaohui revenis al Monaĥejo Tiefosi, kie li monaĥiĝis. Dank’ al la subteno kaj helpo de Majstro Shouyang, la estro de monaĥejo, la centro de esperanta aktivado ankaŭ translokiĝis en la monaĥejon. Nun ĉiuj samideanoj en kaj ekster ĉinio estas bonvenaj en la monaĥejo. La detala adreso de la monaĥejo estas Tieofosi, Qianxian, Shaanxi CN-713306, Ĉinio.

En 2009 “Budhismaj fabloj” eldoniĝis de Ĉina Esperanto-eldonejo ĵus antaŭ la Oka Esperanta Kongreso de Ĉinio.

En 2009 Miaohui partoprenis en la Oka Esperanta Konferenco de Ĉinio, kaj faris paroladon  en faka kunsido, ricevis intervjuojn de “El Popola Ĉinio” kaj “Ĉina Radio Internacia”. Ĉina Radio Internacia disaŭdigis la tutan intervjuon kelkfoje.

En 2010, En Monaĥejo Tiefosi gastis samideanoj el kelkaj landoj, kaj okazis du senpagaj esperantaj kursoj. En unu el la kursoj dek gejunuloj lernis la elementajn lecionojn kaj kvin lernis la mezgradajn lecionojn. En la alia kurso studento kaj kvar mezlernejanoj lernis elementajn lecionojn dum la somera ferio.

Antaŭ la 97-a esperanta kongreso en Japanio Miaohui eldonis sesmil ekzemplerojn da diskoj, en kiu estas ĉiuj enhavoj tekstaj kaj sonaj de “Budhismaj fabloj” kaj “Amo al la vivoj”.

Miaohui partoprenis en la kongreso kaj faris paroladon pri esperanta aktivado en la rondo de ĉina budhismo.

La retejo “Budhana Retejo Esperantista” jam eklanĉis esperantan podkaston pri budhisma literaturo pere de la interreto. La adreso de la podkasto estas http://www.budhano.com/podkasto

Post nelonge Miaohui eldonos esperantan tradukon de “Amo al la vivoj” kaj nova eldonon de “Budhismaj fabloj”. Kaj krome ankaŭ funkciigos retajn kursojn de fundamenta Esperanto kaj de budhismo por la samideanoj, kiuj interesiĝas pri budhismo.

2个评论

  1. Kun granda plezuro mi legis la artikolon kaj ankaux auxskultis la vocxlegadon.
    Mi ankaux volus viziti la monahejon Tiefosi kaj de nun mi legos kaj interesigxos pri la budhismo.
    Gratulon al Miaohui pri la esperanta agado por budhismo!

    • Saluton, kara samideano!
      Tiefosi estas proksima al Xi’ an urbo, kaj la trafiko estas tre oportuna. Vi cxiam estas bonvena en la monaĥejo se vi havas oportunecon por viziti kaj restadi.
      Ĉion bonan al vi!

Ivanka Stoyanova进行回复 取消回复

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注