95. Rakonto pri Gekolomboj

Iam antaŭe, paro da kolomboj vivis kune en sia nesto. Kiam beroj maturiĝis en aŭtuno, ili plenigis sian neston per la beroj. Sed poste, la kolektitaj beroj iom post iom malmultiĝis pro sekiĝo, kaj ĝisfine restis nur duono.
La virkolombo koleriĝis kaj kulpigis la kolombinon: “Ni kune kolektis la berojn kun granda peno. Kial vi sola manĝis ilin, ke restas nur duono?”
La kolombino respondis: “Mi ne manĝis la berojn. Ili malmultiĝis per si mem.”
La virkolombo ne kredis tion. Ĝi furioziĝis kaj refutis: “Se vi ne manĝis, kiel la beroj povus malmultiĝi per si mem?” Ĝi do mortigis la kolombinon per sia beko.
Ekpluvis post pluraj tagoj. La beroj malsekiĝis, kaj pligrandiĝis ĝis la antaŭa multeco. Vidinte tion, la vira kolombo ekpentis: “Ŝi fakte neniam ŝtele manĝis berojn. Ŝin mi miskulpigis kaj erare mortigis.” Ĝi do triste vokadis la kolombinon: “Kien vi iris, mia kara? “

2个评论

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注