98. Mortigi Testudon

Iam knabeto sin amuzis ĉe rivero kaj kaptis grandan testudon. Li volis ĝin mortigi, sed ne sciis kiel agi. Li do demandis al aliulo: “Kiel mi mortigu ĝin?” La viro respondis: “Metu ĝin en akvon kaj dronigu ĝin.” La knabo tuj kredis la vortojn. Li metis la testudon en la akvon, sed la testudo forkuris de li senprokraste.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注