2. Dankemo de Testudo

Aĝulo Kong Yu (Kun Ju) loĝis en Shanyin-gubernio (Ŝanjin) en Jin-dinastio (Ĝin) dum la kvara jarcento. Li estis ŝtata oficisto, tamen li sin vivtenis tre malfacile pere de siaj malplej altaj rango kaj salajro.
Foje, kiam li vidis testudon mortigota por kuiri, li sentis grandan kompaton al ĝi. Li do aĉetis kaj portis ĝin al rivero, kaj lasis ĝin libera.
Ŝajne la testudo bone komprenis, ke Kong Yu savis ĝian vivon. Ĝi do senĉese turnis sian kapon por rigardi al li. Kong Yu najlis sian rigardon al la testudo ĝis kiam ĝi malaperis el lia vidkampo.
Plurajn jarojn poste Kong Yu promociiĝis al pli alta rango. Gvidante sian armeon, li sufokis ribelon, kaj pro la brila sukceso la reĝo nomumis lin Lordo de la kortego. Tio estis alta rango en tiu periodo.

La oficista atestilo por Lordo estis metala sigelilo. Je la promociiĝo de Kong Yu, la kortegaj metiistoj ekmuldis sigelilon por li. Sed ili trovis eksteratende, ke la sigelilo elmuldiĝis en la formo de retrorigardanta testudo. Ili opiniis tion stranga, kaj refandis ĝin por fari la novan, sed la nove elmuldita sigelilo ankoraŭ similis al retrorigardanta testudo. La metiistoj provadis foje kaj refoje, kaj ĉiuj el ili inspektis la muldadon, sed ĉiufoje, la nove farita sigelilo aspektis tiel, kiel testudo turnis sian kapon malantaŭen por ion rigardi.
Tio mirigis la metiistojn. Ili do decidis viziti la novan lordon por peti lian instruon. Ili genuiĝis antaŭ li kaj raportis: “Via Lorda Moŝto. Lia Reĝa Moŝto ordonis nin muldi sigelilon kiel atestilon por via nova posteno, tamen la supra parto de la nova sigelilo ĉiam havas formon de retrorigardanta testudo je la muldiĝo.”
“Daŭrigu,” diris Kong Yu, “kaj muldu ĝin denove.”
La metiistoj agis laŭ lia ordono, tamen alifoje, la elmuldita sigelilo formiĝis same kiel antaŭe. Tio konfuzis Kong Yu. La informo pri tiu strangaĵo diskoniĝis ĉie, kaj eĉ atingis la reĝon.
La reĝo alvenigis Kong Yu por informiĝi, pro kio la sigelilo ĉiam elmuldiĝas en formo de testudo, sed Kong Yu havis nenian ideon pri tio.
Hejmenirante, la lordo subite rememoris antaŭan okazaĵon. En la sekva tago kiam li estis en la palaco, li raportis al la reĝo: “Via Reĝa Moŝto, mi, via humila subulo, pensis pri la sigelilo en formo de testudo, kaj probable trovis la kaŭzon.
“Antaŭ multaj jaroj, mi hazarde vidis fiŝkaptistojn kuirontaj kaptitan testudon, kaj sentis grandan kompaton al ĝi. Mi do aĉetis kaj forliberigis ĝin en riveron. La testudo ŝajne bone komprenis, ke mi savis ĝian vivon, ĝi do naĝis al la akvosupro kaj senĉese fiksis sian rigardon al mi retroturninte la kapon, same kiel la formo de tiu ĉi sigelilo.
“Via Reĝa Moŝto promociis min al la pozicio de Lordo, kaj ankaŭ la lorda sigelilo havas formon de testudo. Verŝajne, tio aludas, ke la alta rango, per kiu Via Reĝa Moŝto favoris min, venis de la testuda dankemo. Eble mia bonkora konduto emociis la Ĉielon.”
La reĝo do diris al siaj korteganoj: “Tiuj, kiuj faris bonon, rikoltas bonon. Lordo Kong Yu estas bona ekzemplo por tio.”

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注