Retradio: 2013-01-27

Elsendlisto:

Budhisma scio: la 3-a Parto de la 1-a Ĉapitro “Kio estas Budhismo”

Rakonto: “Bonfaro ŝanĝas sorton”

Budhisma rakonto: Reĝido Elokventulo kaj Akva Demono

Rakonto:Glaso da lakto

—————-

  Saluton, karaj amikoj!
  Nun estas la kvara elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos budhisman scion, artikolon “Bonfaro ŝanĝas sorton” verkitan de Miaohui. Budhismajn rakontojn esperantigitajn de Miaohui kaj voĉlegitajn de samideano Zhao Jianping. Poste ni aŭskultos rakonton esperantigitan kaj voĉlegitan de samideanino Aris.
 Nun ni aŭskultos budhisman scion. Ĝi estas la lasta parto el la ĉapitro “Kio estas budhismo” esperantigita el verko de majstro S Dammika el aŭstralio. En la sekva dimanĉo ni lernos la duan ĉapitron “Bazaj konceptoj pri budhismo”. Nun ni komencu.
 ———————————————————-
  Demando: Vi certe alte taksas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj.
  Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵo ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de la homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke homoj bezonas ŝanĝi siajn sintenon kaj konduton por plibonigi sian nunan situacion. Ĉiuj instruas etikon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, malavarecon kaj socian respondecon, kaj ĉiuj akceptas la ekzistecon de iuj absolutaj formoj. Ili uzas diversajn lingvojn, nomojn kaj simbolojn por priskribi kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, malhumileco kaj obstineco.
  Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: “Tio estas cup.” La franco respondas: “Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse.” La ĉino komentas: “Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei.” Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: “Kiel malsaĝaj vi estas. Ĝi estas cawan.” Poste la anglo elprenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj, dirante: “Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras.” “Do via vortaro estas erara,” diras la franco, “ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse.” La ĉino mokas ilin: “Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi certe estas pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol la aliajn lingvojn, do ĝi devas esti bei.” Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: “Ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, la utileco de la taso estas teni akvon por trinki. Ĉesu argumenti, sed trinku; ĉesu kvereladi, sed mildigu vian soifon.” Jen budhana sinteno al aliaj religioj.


  Demando: Iuj homoj diras, ke ĉiuj religioj estas efektive samaj. Ĉu vi konsentas kun ili?
  Respondo: Religio estas fenomeno tro komplika kaj diversa por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke ĉi tiu aserto havas elementojn de ambaŭ vero kaj malvero. Budhismo instruas, ke ne troviĝas Dio, sed ekzemple Kristanismo instruas, ke Dio ekzistas. Mi opinias, ke tio estas tre grava diferenco. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras:
  ”Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonoranta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la prefetpovon kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉiajn sciojn, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; Amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.” I. Kor. 13-7
  Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj supernaturaj potencoj haveblaj, nia kapablo profeti estontecon, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj ekscesaj gestoj fareblaj. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, Budhismo kaj Kristanismo certe estas malsamaj. Sed kiam temas pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj.
  Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?
  Respondo: Antaŭ la respondo, estas plej bone ke ni difinu la vorton “scienco”. Laŭ vortaro scienco estas “scio, kiu povas fariĝi sistemo laŭ la faktoj de homaj vidoj kaj pruvoj por ekspliki la ĝeneralajn naturajn leĝojn. Ĝi estas branĉo de scioj, ĉion el kiuj oni povas studi precize.” Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la esencaj instruoj de Budhismo, la Kvar Noblaj Veroj, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun ni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero klarigas, ke sufero havas naturan kaŭzon, la avido, kiun ni ankaŭ povas difini, sperti kaj mezuri. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, sufero estas forigebla ne per dependo al supernatura estulo, kredo aŭ preĝoj, sed simple per forigo de sia kaŭzo. Tio estas komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de konduto en specialaj manieroj. Kaj la konduto estas ankaŭ pruvebla. Kiel scienco, Budhismo forigas koncepton pri superordinara estaĵo, kaj eksplikas la originon kaj okazon de la universo laŭ naturaj leĝoj. Ĉio ĉi certe montras la sciencan sintenon. Krome, la konstanta konsilo de la Budho, ke ni ne blinde kredu sed esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto, sendube havas sciencan trajton. En sia fama Kalama Sutro la Budho diris:
  ”Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ rumoro aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo al ideo aŭ alies ŝajna kapablo, kaj ne iru laŭ la ideo “Li estas nia instruisto”. Sed kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunkto de saĝuloj, kaj oni pruvas per praktikado kaj observado, ke ĝi kondukas al feliĉo, tiam sekvu la aferon.” A.I,188
  Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo:
  ”La religio de la estonteco estos kosma religio. Ĝi transcendus personan dion kaj evitus dogmojn kaj teoriojn. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi baziĝus sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj aferoj naturaj, psikaj kaj signifoplene komunecaj. Budhismo konformas al tiu ĉi priskribo. Se estas iu ajn religio, kiu povus kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi estus Budhismo.”
  Demando: Foje mi aŭdis, ke budhaj instruoj nomiĝas Meza Vojo. Kion signifas ĉi tiu termino?
  Respondo: La Budho donis al sia Nobla Okera Vojo alian nomon, majjhima patipada, kiu signifas “la Mezan Vojon.” Tio estas tre grava nomo, ĉar ĝi sugestas al ni, ke estas ne sufiĉe nur sekvi la vojon, sed ni devas sekvi ĝin en speciala maniero. Homoj povas esti obstinaj pri religiaj reguloj kaj praktikoj, kaj fine ili fariĝas vere fanatikaj. En Budhismo oni devas sekvi kaj praktiki la regulojn en ekvilibra kaj racia maniero, kiu evitas ekstremismon kaj eksceson. Antikvaj romanoj kutime diris pri “Modereco en ĉiuj aferoj” kaj budhanoj tute konsentas kun tio.
  Demando: Mi legis, ke Budhismo nur estas speco de Hinduismo. Ĉu tio estas vera?
  Respondo: Ne, tio ne estas vera. Budhismo kaj Hinduismo havas multe da komunaj etikaj ideoj. Ili uzas iom da komunaj terminoj kiel la vortoj karmo, samadio kaj nirvano, kaj ili ambaŭ originis el Hindio. Tio pensigis iujn, ke ambaŭ religioj estas samaj aŭ tre similaj. Sed kiam ni rigardas trans la eksterajn similecojn, ni vidas, ke ambaŭ religioj estas klare malsamaj. Ekzemple hinduoj kredas je supernatura Dio dum budhanoj ne. Unu el la ĉefaj instruoj de hinduisma socia filozofio estas la ideo de klaso, kiun Budhismo firme kontraŭas. Rita purigado estas grava praktiko en Hinduismo, sed ĝi tute ne troviĝas en Budhismo. En budhismaj verkoj ofte estas priskriboj pri la Budho kritikanta la instruojn de bramanoj, la hinduismaj pastroj, kaj ankaŭ ili emis kritiki iujn el liaj ideoj. Tio ne okazus se Budhismo kaj Hinduismo estus samaj.
  Demando: Sed la Budho vere kopiis de Hinduismo la ideon pri Karmo, ĉu ne?
  Respondo: Hinduismo vere instruis doktrinon pri karmo kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed ĝiaj priskriboj pri la ambaŭ instruoj estas tre malsamaj de la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas destinitaj de nia karmo dum Budhismo diras, ke ni estas kondiĉitaj de nia karmo. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de vivo al la sekva dum Budhismo neas, ke estas tia diro pri animo, anstataŭe, ĝi estas konstante ŝanĝebla fluo de renaskiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter ambaŭ religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se la instruoj de Budhismo kaj Hinduismo estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpripense kopiis la ideon de aliaj.
  Foje okazas, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluado estas bona ekzemplo. En la jaro 1858, ĝuste antaŭ la eldono de sia fama libro La Origino de la Specoj, Charles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon de la alia, sed per studado pri la sama fenomeno ili venis al la sama konkludo pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke per enrigardo disvolvita en siaj meditadoj, hinduismaj sanktuloj akiris malklaran ideon pri la karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj precize.

 ———————————————————-
  Jam finiĝis nia unua ĉapitro de la libro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj” verkita de aŭstralia monaĥo S Dammika. Eble per tiu ĉapitro vi jam havas bazan scion, kio estas budhismo. En la sekva ĉapitro ni lernos pli detale pri budhismo. Se vi havas aliajn demandojn pri budhismo, vi estas bonvenaj skribi al mia retadreso: miaohui@budhano.cn Mi laŭeble respondos viajn demandojn per retmesaĝo aŭ rekte per elsendo. Nun ni iros al alia programero.
  Ni ĉiuj venis en la mondon kaj forlasos la mondon kontraŭvole. Do multaj homoj kredas, ke ni havas sorton aŭ destinon. Sed kiu aranĝis nian destinon? Ĉu ĝi estas ŝanĝebla laŭ nia volo? Pri tio eble multaj homoj havas siajn proprajn opiniojn kaj spertojn. Jen sperto de mia kara avino, kiu ŝanĝis sian destinon per sia propra klopodo.

 ———————————————————-
  Bonfaro Ŝanĝas Sorton
  Verkis Miaohui
  Post nelonge estos la naskiĝtago de mia kara avino, kiu forpasis nature kaj trankvile antaŭ dekkelkaj jaroj. Do mi volas skribi pri ŝia ĉefa travivaĵo malfacila sed inspira kiel memoraĵo al mi kaj aliaj samideanoj por koni la vivon kaj sorton pli bone.
  Laŭ la plej frua memoro de mia avino, kiam ŝi estis kvarjara, ŝia tuta familio vagis tra Pasejo Yanmenguan en la nunan hejmlokon ne malproksime de Montaro Wutaishan. Ŝi memoris, ke ŝia avo portis la havaĵon de la tuta familio per vektstango dum ŝia patro per ĉarumo portis la tutan familion krom ŝia plej aĝa fratino, kiu piediris post la patro. Nestante en la sino de sia patrino, ŝi estis portita kune kun siaj patrino, pli aĝaj fratino kaj frato. Tiam ŝi estis nur kvarjara, kaj tiu bildo profunde gravuritĝis en ŝia plej frua memoro. Pri tiu ŝi ofte rakontis al ni.
  Ŝiaj avo kaj patro estis vagantaj komercistoj, kaj fariĝis kamparanoj post kiam ili fiksloĝiĝis en nia hejmloko. Ŝia patro estis fama pro siaj erudicio kaj kapablo. Li estis klerulo, kaj ankaŭ lerta pri komerco, kuracado kaj aŭguro, tamen liaj kapabloj ne povis lin riĉigi. Nia rakonto komenciĝas de lia aŭguro por liaj familianoj.
  Kiam mia avino estis sepjara, ŝia patro faris aŭguron por siaj gefiloj inkluzive de mia avino. La gefratoj de mia avino havos iom pli bonan sorton, sed ŝi estos la plej mizera laŭ la aŭguro. Ŝi suferos de batiĝo, malriĉeco, vidvineco, perdo de infanoj kaj morto en mizero kaj soleco. Aŭdinte tion, mia avino longe ploregadis kuŝante sur la planko. Tiam ŝia patro diris al ŝi ameme: “Aŭskultu min, mia kara! Homa sorto estas ŝanĝebla. Se vi firmvole faru ĉion favoran al aliuloj kaj kaŭzu nenion malfavoran al ili, vi havos sorton ne malpli bonan ol tiun de viaj gefratoj.” Ŝi tenis la averton de sia patro profunde en la memoro, vere praktikis ĝin en sia tuta vivo kaj pruvis per sia travivaĵo, ke la instruo de ŝia patro estas tute prava.
  Pro malriĉeco, ŝiaj gepatroj edzinigis ŝin al kamparana familio el vidvina patrino kaj du orfaj gefiloj kiam ŝi estis nur sepjara. En la malfacila tempo tia fenomeno estis tre ordinara en antaŭa Ĉinio. Mia avo estis pliaĝa ol ŝi je unu jaro kaj preskaŭ ĉiutage nutris ŝin per bato. Poste, ŝia bopatrino trovis malespere, ke mia avo tute ne kapablos vivteni la familion pro siaj frandemo kaj mallaboremo. Do ŝi instruis sian arton de mato-farado al mia avino kun espero, ke tiu povu vivteni la familion per si mem anstataŭ la edzo. La bopatrino de mia avino vidviniĝis en sia juneco, kaj ŝi vivtenis sian malgrandan familion per mato-farado. Pri la morto de mia praavo mi jam skribis, kaj eble vi jam legis ĝin ĉe mia blogo.
  Post kiam mia avo estis plenaĝa, li famiĝis en la ĉirkaŭa regiono kiel granda mallaboremulo. Foje, najbarino rakontis al mi pri li. Ŝi diris, ke mia avo ofte vizitis najbarojn tuj post kiam ili malfermis sian pordon post la ellitiĝo. Tie li sidadis kaj babiladis ĝis mantenmanĝo, kaj tuj post la manĝo kun siaj familianoj, li denove forglitis el sia hejmo por eviti eventulan laboron. Li kutime sin kaŝis ĉe diversaj familioj, kaj estis tre malfacile trovi lin se iu vere bezonis lin. Laŭ ŝia memoro, li diligentis nur foje, kaj mirigis ĉiujn, ke li iris en sian kampon portante ŝpaton tuj post la mateniĝo. Sed kiam oni serĉis lin pro io, ili trovis, ke lia kampo estis bone ŝpatita nur iom ĉirkaŭe lasante la mezan parton tute ne prilaborita. Anstataŭ daŭrigi la laboron, mia avo kuŝis en la kampo kaj ronkis en profunda dormo kun ŝpato sub la kapo.
  Tiel mia avino vivtenis sian familion per mato-farado sen helpo de mia avo. Krom siaj hejma kaj kampa laboroj, ŝi ankaŭ fervore helpis aliulojn laŭeble, do ŝi plaĉis al ĉiuj en la vilaĝo. Kiam miaj geavoj ekhavis du filojn, mia avo malfeliĉe eksuferis de furunko en iu mano. Trovinte nenian kuracmetodon, li povis fari nenion alian ol fumi opion por mildigi doloron. Poste, kvankam iu sukcese kuracis lin, tamen li neniam sukcesis sin deteni de la opiofumado. Kvankam en granda malriĉeco, li konsumis laŭeble pli multe por la fumado. Kiam li ne plu povis trovi monon en la hejmo, li do elprenis havaĵojn de sia familio por vendi aŭ bati mian avinon por la kaŝita mono. Li fariĝis komuna ŝtelisto de sia familio, kaj ĉiuj familianoj kaŝis vendeblajn objektojn for de li. Kvankam li ŝtelis ĉion vendeblan el sia propra familio, li neniam tuŝis havaĵojn de aliaj homoj, do li ankoraŭ estis bonvena en la tuta vilaĝo. La najbaroj kutime petis mian avon gardi pordon por ili se ili devas forlasi hejmon. La afero daŭris ĝis la milito kontraŭ japana agreso. Li partoprenis en la volontularo de ĉina armeo, kaj estis mortigita de japanaj agresantoj. Post morto de mia avo, mia avino vivis kun siaj bopatrino kaj du filoj. Kiam ŝi estis tro malriĉa por vivteni la familion, ŝi devis forlasi sian bopatrinon kaj edziniĝi en vilaĝo ne tre malproksima. Kvankam ŝia bopatrino havis filinon, kiu estis kromedzino de riĉulo en la najbara vilaĝo, tamen la patrino ne povis akiri helpon de la filino. Foje, la maljunulino loĝis ĉe la filino por kelkaj tagoj, laborante kiel servistino, tamen fine la bofilo elpelis ŝin ĉar ŝi ne laboris tiel bone kiel junaj servistinoj pro maljuneco. Mia avino ne rezignis la devon vivteni sian bopatrinon eĉ post sia refoja edziniĝo. Ŝi frekventis al sia bopatrino kaj ĉiufoje donis al ŝi monon aŭ grenon por ke tiu sin vivtenu. Se mia avino prokrastis la viziton pro okupiteco, ŝia bopatrino kutime vendis havaĵojn iom post iom por teni sian vivon. Kiam mia avino revenis por viziti sian bopatrinon, ŝi kutime reaĉetis la elvenditajn havaĵojn el la aĉetintoj. Ĉiuj en la vilaĝo sciis bone, ke ili ne povos longe uzi la objektojn aĉetitajn el la kompatinda maljunulino, kaj la pago de mia avino estas iom pli alta ol la prezo postulita de ŝia bopatrino al la aĉetantoj. Do kiam la maljunulino bezonis helpon, ĉiuj volonte aĉetis ŝiajn vendaĵojn eĉ se ili tute ne bezonis ilin. Post du jaroj la nova edzo de mia avino forpasis sen infano, do ŝi forvendis ĉiujn havaĵojn de la nova edzo, kaj revenis al sia bopatrino. Tiel ŝi filinece prizorgis la maljunulinon ĝis ties lasta momento. Ŝia bopatrino ofte diris al ŝi: “Mi ne ĝuis helpon de mia propra filino krom de vi, mia filineca bofilino, do en via maljuneco vi ne suferos de malfacilaĵoj kaj ankaŭ vi havos filinecan bofilinon.” La antaŭdiro de mia praavino estis tute prava. Mia patrino vere prizorgis mian avinon filinece kaj estis laŭdata en nia regiono.
  Ekde infaneco mi vivis ĉe mia avino, kaj en mia memoro ĉiuj en la vilaĝo respektis ŝin, kaj ĉe ŝi neniam mankis najbarinoj. Se okazis malagrablaĵo kaj konflikto inter geedzoj aŭ najbaroj, ili ofte venis al mia avino por peti konsilon kaj konsolon. Post la interpacigo de mia avino, ili konvertis sian rankoron en amikecon.
  Post la edziĝo de mia patra frato, ŝi eksuferis de mia onklino, kiu ofte transverŝadis koleron kontraŭ mia onklo al mia avino. Tamen mia avino eltenis ĉion milde kvazaŭ amema patrino. Se iuj plendis por mia avino, mia avino kutime admonis ilin: “Mia dua bofilino estas ankoraŭ juna. Ŝi distingos bonon kaj malbonon post sia maturiĝo.” Vere, post la hazarda morto de mia onklo, mia onklino reedziniĝis en najbara vilaĝo kaj havis duan bopatrinon. Tiam ŝi konsciis la patrinecan amon de mia avino, kaj frekvente vizitis ŝin kiel filino. Eĉ se iu donacis al ŝi iom da bongustaĵo, ŝi speciale piediris kilometrojn por ke mia avino gustumu.
  Post la morto de mia onklo, mia avino estis trafita de kordoloro. En la 90-a jaraĝo, ŝi eklernis kaj praktikis budhismon laŭ mia konsilo, kaj iom post iom ĝuis mensan trankvilecon. Tiam ŝi ofte diris, ke ŝi ĝuas grandan feliĉon en sia maljuneco bone prizorgate de la familianoj kaj registaro. Laŭ sia antaŭa sorto ŝi vivos mizere sen infano, sed ŝi havis filon, filinecan bofilinon kaj aron da nepoj. Kvankam ŝi ne spertis prizorgon de mia avo kiam li vivis, tamen kiel edzino de martiro ŝi ĝuis lian helpon pro la subvencio de la registaro.Tio estis la rezulto de ŝia bona konduto. Ŝi tute konsentis kun mia deziro, ke mi fariĝu monaĥo por tutkore praktiki budhismon kaj helpi aliajn homojn laŭ mia plej granda eblo. Nelonge post mia monaĥiĝo, ŝi forpasis nature kun neniu malsano aŭ sufero.
  Laŭ instruo de budhismo, ni ĝuas la efektivojn gajnitajn per niaj antaŭaj kondutoj kaj samtempe kultivas por niaj estontaj efektivoj per nia nuna ago. La travivaĵo de mia avino estas bona pruvo por tio.

 ———————————————————-
  Nun finiĝis la verketo pri mia avino. Mi esperas, ke vi ekinteresiĝis pri mastrumado al nia homa vivo. En la postaj elsendoj ni aranĝos pli multajn enhavojn pri tio por ke vi havu pli multe da scio pri la homa vivo kaj fariĝu la propra mastro en la vivo por krei brilan estontecon per propra klopodo.
  Nun venas al ni raktonto pri reĝido kaj akva demono voĉlegita de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia.

 

———————————————————-
  Post la rakonto pri reĝido kaj akva demono ni venas al rakonteto esperantigita kaj voĉlegita de samideanino Aris.
  Rakonteto
  Antaŭ dek jaroj, malriĉa studento nomata Haowude vendis varojn de domo al domo por pagi sian lernokotizon.
  Vespere, li sentis sian stomakon malsata, tamen en lia poŝo restis nur unu monero. Li paŝis tien kaj reen sur la strato, fine kolektinte sian kuraĝon, li frapis je la pordo de iu domo por peti iomete da manĝaĵo.
  Tamen kiam juna knabino kun bela aspekto malfermis la pordon, li perdis la kuraĝon. Anstataŭ havi kuraĝon por peti manĝaĵon, li nur petis glason da akvo. La knabino trovis, ke li estas malsata, do ŝi elportis glasegon da freŝa lakto al li.
  Li trinkis ĝin trankvile, kaj demandis: kiom da mono mi devas pagi al vi?
  Sed la knabino respondis: vi ŝuldas al mi nenion. Mia patrino ofte diris al ni, ke ni ne petu rekompencon por bonfaro.
  Li profunde sin klinis antaŭ la knabino kun dankemo kaj sincere diris: do mi nur povas danki vin elkore.
  Kiam li foriris, li ne nur sentis, ke li estas pli energia, sed ankaŭ havas fortan memfidon al la homa vivo. Antaŭe li jam perdis esperon, kaj eĉ intencis rezigni ĉion.
  Post dudek jaroj, la junulino suferis gravan malsanon. Neniu el la lokaj kuracistoj sciis kion fari. Fine ŝiaj familianoj sendis ŝin en metropolon, por peti al la plej bona kuracisto diagnozi ŝian raran malsanon.
  Ili invitis tiam faman kuraciston Haowude por diagnozi. Kiam li aŭdis, ke la malsanulino venis el lia hejmloko, liaj okuloj ekbrilis. Li tuj iris al la malsanula ĉambro de la hospitalo. Kiam li venis al la la malsanula lito, li tuj rekonis la knabinon. Li senhezite reiris al sia oficejo, kaj decidis savi ŝian vivon per plej granda penado. Ekde tiu tago, li speciale observis ŝian malsanan situacion. Post longa klopodo, finfine ŝi venkis la malsanon kaj resaniĝis.
  Fine, fakturo el la libroteno-oficejo pri ŝia elhospitaliĝo sendiĝis en la manon de Haowude, por ke li subskribu sian nomon. La kuracisto simple legis la fakturon, kaj skribis kelkajn vortojn ĉe la rando de la fakturo, poste transsendis la fakturon en ŝian ĉambron.   Ŝi ne kuraĝis malfermi la fakturon, ĉar ŝi certis, ke ŝi eble devis likvidi ĉi tiun kuracan kotizon dum sia tuta vivo.Sed finfine ŝi malfermis la fakturon por legi, kaj linio da vortoj ĉe la rando precipe vekis ŝian atenton.
  Ŝi vidis la jenan frazon: ‘ unu glaso da freŝa lakto sufiĉas por pagi la tutan kuracan elspezon!’la subskribinto: kuracisto Haowude.
  Ŝiaj okuloj tuj plenis de larmoj, kaj ŝi ĝojplene preĝis en sia koro: “ Budho! Dankon al vi, dankon pro via korfavoro, kiu senĉese disvastiĝas pere de homaj koroj kaj manoj.
  Jen proverbo: Amo venas pro amo kaj feliĉo venas pro feliĉo.

 ———————————————————-
  Neniu povas vivi izolite en la mondo. Ni vivas bone per helpo de sennombraj homoj kaj samtempe per niaj bonfaro kaj kapablo helpas la aliajn vivi pli bone. Se ni ĉiuj ne avaras nian favoron al aliaj, nia ordinara mondo fariĝos feliĉa paradizo.
  Nun venas fino de nia elsendo. Ĝis la sekva dimanĉo, karaj amikoj!

2个评论

  1. Gratulon al via radio!
    Mi jam petis de Lilia sendi al vi la dosieron 108 riverencoj e Koreio. Estas imitinde ke ĉiuj riverencoj havas sian signifon. Alie, la lego estas klara en bona ritmo.

Miaohui进行回复 取消回复

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注