Retradio: 2013-02-03

  Sendlisto
  Budhisma scio
         Budhisma rakonto: Prezisto
         Budhisma muziko
  Rakonto: Rankoro inter la patro kaj filo  
  Rakonto: Propono de majstro

——————————————————-

  Saluton, karaj amikoj!
  Nun estas nia kvina elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭaj programeroj ni aŭskultos budhisman scion, rakontojn kaj budhisman muzikon.
  Unue venos al ni budhisma scio. Ĝi estas la dua ĉapitro de la esperanta traduko “BONAJ DEMANDOJ KAJ BONAJ RESPONDOJ” el la angla verko de majstro S Dammika. Hodiaŭ ni lernos bazan scion pri Budhismo. Ni komencu:

  2. Bazaj konceptoj pri Budhismo

  Demando: Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?
  Respondo: Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas en la Kvar Noblaj Veroj ĝuste kiel la rando kaj spokoj de rado centriĝas en la aksingo.
  La Kvar Noblaj Veroj nomiĝas “Kvar” ĉar ili nombras kvar. Ili nomiĝas “Noblaj” ĉar ili nobligas tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas “Veroj” ĉar konforme al la realo, ili estas veroj.

  Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?
  Respondo: La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufera. Vivi estas suferi. Estas ne eble vivi kun sperto de neniu doloro aŭ malĝojo. Ni devas elteni fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarasiĝon, malesperon, koleron, ktp.

  Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?
  Respondo: Vortaro difinas pesimismon kiel ”la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj.” aŭ “la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono.” Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj kaj nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj povos strebi por eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.

  Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?
  Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiujn suferojn. Kiam ni esploras psikan suferon, ni povas facile eltrovi, kiel avido kaŭzas ĝin. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu plenumu nian deziron, sed li ne tiel agas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas nin al feliĉo, ĉar post nelonge ni perdos intereson, sentos enuecon pri ĝi kaj ekdeziros alian. Do simple dirite, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii vian feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian avidon. Avido forrabas el ni kontentecon kaj feliĉon. 

  Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?
  Respondo: Vivlongaj deziro kaj avido por ĉi tio kaj tio, kaj precipe deziro al konstanta ekzisteco kreas potencan energion, kiu kaŭzas al ni nian renaskiĝon. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon. Kiel mi diris antaŭe, la korpo estas sentema al vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi de laboro; ĝi maljuniĝas kaj fine mortas. Tiel avido kondukas al nia fizika sufero ĉar ĝi kaŭzas nian renaskiĝon.

  Demando: Tio estas tre bona, sed se ni vere tute ĉesigus deziron, ni nenion akirus aŭ atingus.
  Respondo: Vere. Sed laŭ diroj de la Budho, kiam suferon al ni kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontenteco pri nia havaĵo kaj konstanta sopiro al pliaj, ni devas ĉesigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj ke ni strebu al la bezonaĵo sed modifu la deziron. Li instruis al ni, ke nia bezono estas kontentigebla, sed nia avido estas senfina kiel senfunda kavo. Ni devas labori por nia bezono esenca, fundamenta kaj plenumebla, sed iom post iom malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas la celo de nia vivo, akiri aŭ esti kontenta kaj feliĉa?

  Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas pruvo, ke tio vere okazas?
  Respondo: Estas abundaj pruvoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros tion pli detale iom poste.

  Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?
  Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo akirebla. Eble ĝi estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar en ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo senavide, kaj elportante malfacilaĵojn en nia vivo pacience sen timo, malamo kaj kolero. En tiu momento, nur en tiu momento, ni povas vivi perfekte. Ĉar ne plu obsedite de kontentigo al nia propra egoisma deziro, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi ties bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.

  Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?
  Respondo: Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni priparoli kaj eĉ pripensi ĝin. Vortoj kaj pensoj taŭgas nur por priskribi dimension de tempo kaj spaco. Sed ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek malakordo, nek maljuniĝo kaj nek morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo kaj koncepto pri egoismo kaj neegoismo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris:
  ”Nirvano estas la plej supera feliĉo.” Dp.204 

  Demando: Sed ĉu estas pruvo, ke tia dimensio ekzistas?
  Respondo: Ne. Ne estas tiu pruvo. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte tia dimensio estas la mondo, kiun ni spertas, ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco. Tio estas Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:
  ”Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tiu naskiĝo, fariĝo, fariteco kaj komponiteco.” Ud, 80
  Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni devas daŭre praktiki ĝis tiam.

  Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?
  Respondo: La Kvara Nobla Vero estas la vojo kondukanta al forigo de sufero. La vojo estas nomita la Nobla Okera Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Atentemo kaj Perfekta Koncentriĝo. Budhana praktikado konsistas el praktikoj al tiuj ok aferoj ĝis ili fariĝas pli perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okera Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havi bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.
  Jen la fino de hodiaŭa programero pri budhismo. Sekvas budhisma rakonto voĉlegita de sinjoro Zhao Jianping. La rakonto priskribis malhonestan preziston de iu reĝo.

  Post la budhisma rakonto ni venos al budhisma muziko. Laŭ historia noto pri ĉina muziko, budhisma muziko eĉ havas pli longan historion ol budhismo en Ĉinio, sed ĝi disvastiĝis nur kune kun budhismo, kaj formis diversajn stilojn kaj skolojn poste. Pro la prospero de Zen-Budhismo en Ĉinio ankaŭ furoras muziko de Zen-budhismo. Hodiaŭ ni prezentos al vi muzikon el versaĵo de zen-budhisma majstro Huikai. La versaĵo estas kreita post lia iluminiĝo per praktiko de meditado laŭ zen-budhismo. Do vi povas percepti la lian liberan memsstaton el la kanto. Jen estas la teksto de la versaĵo:
  En printempo diversaj floroj pompas bele
  En aŭtuno ĉarmas la luno ĉiele
  En somero brizo karesas tenere
  Kaj en vintro flirtas neĝflokoj leĝere
  Se en la menso ni nenion tenas
  En nia vivo nin nenio ĝenas
  Vere, se ni pasigas ĉiutagajn vivon kaj laboron tutkore sen avido, sen malamo, sen malsaĝo, sen fiereco kaj sen suspekto, ni ĝuas grandajn liberecon kaj feliĉon. Nun ni ĝuu la belan muzikon.

  Nun venas al ni rakonto en la reala homa vivo. Tio estas tre ordinara en nia ĉiutaga vivo se ni kutime estas atentemaj pri ĉirkaŭaj okazaĵoj. Do mi esperas, ke la rakonto atentigas nin pri niaj intenco kaj konduko, por ke ni havu pli feliĉan vivon.

  Rankoro Inter la Patro kaj Filo

  Tio okazis en nia hejma regiono. Estis montara vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo famiĝis pro la mistera kaverno en ĝi. Laŭ onidiro foje okazis teatra prezentado en la vilaĝo antaŭ longa tempo. Iutagmeze aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por la posttagmeza ludo. Sed elirinte, li ne plu povis trovi sian teatran trupon. Oni informis lin, ke estis teatra prezentado en vilaĝo antaŭ kvin jaroj, sed iutagmeze aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio ege mirigis la aktoron. Li denove iris en la kavernon kun la hundo kaj ĝis nun ankoraŭ ne eliris.

  Alia okazaĵo mirinda sed vera des pli famigis la malgrandan vilaĝon.

  Iam estis malriĉulo, kiu plantis akvomelonon ĉe Rivero Klara Akvo fluanta el Montaro Wutaishan. Foje okazis foiro ekster la montaro, do iu eliris por fari aĉeton. Kiam li preterpasis la kampon de akvomelono, li haltis kaj aĉetis melonon grandan kaj dolĉan por mildigi siajn lacecon kaj soifon. La vendanto de akvomelono vidis, ke la pasaĝero kunportas multe da arĝento, do li estis regita de malbona intenco. Dum la pasaĝero okupiĝis en ĝuado de la akvomelono, li subite lin mortigis per tranĉilo, kaj haste enterigis en la kampo. Post tio, li ĉirkaŭrigardis, kaj trovis neniun ĉeestantan krom ŝtona statuo de Budho Ŝakjamunio. Li do iris al la statuo, genuiĝis kaj petis, ke la Budho ne malkovru lian mortigon al aliuloj. Strange li aŭdis respondon: “Ne timu pri mia diro, se vi mem tenos vian sekreton.” Aŭdinte tion, li multe trankviliĝis. Li pensis: “Estas sufiĉe bone, se vi ne malkovros min. Kiel mi povus malkovri mian mortigon per mi mem?” Li revenis hejmen kontente, kaj senprokraste translokiĝis al pli profunda montaro por eviti la malkovron de la mortigo. Per prirabita mono li konstruigis novan domon, aĉetis kampojn, prenis edzinon kaj baldaŭ havis filon. Li ekzaltiĝis pri tio, pensante: “La sortoaŭguristoj diris, ke mi restos seninfana dum la tuta vivo. Sed nun mi havas brilan filon. Eble tio signifas, ke la feliĉo venis de mia malbona konduto. Proverbo diras, ke ju pli malbone oni kondutas, des pli da riĉeco ili ĝuas. Verŝajne eraras la budhisma teorio pri kaŭzoj kaj efektivoj.”

  Foje post 15 jaroj li kondukis sian filon al la foiro okazanta ekster la montaro. Ili ege laciĝis kiam ili preterpasis la lokon, kie li plantis akvomelonon kaj mortigis homon. Do ili sidiĝis por ripozi. Dum sencela babilado kun la filo, la patro subite levis la kapon kaj hazarde vidis la ŝtonan statuon. Li diris al la filo: “Estas mirinde, ke tiu ĉi statuo povas paroli.” “Paroli? Ŝtona statuo? Tute ne eble!” refutis la filo. Aŭdinte tion, li do ekrakontis detale pri sia antaŭa sperto. Ĵus kiam li menciis la mortigitan pasaĝeron, la filo subite rememoris sian antaŭan vivon kvazaŭ vekiĝinte el sonĝo. Li estis neniu alia ol la pasaĝero mortigita de la nuna patro.

  Plena de kolero, la filo tuj volis sin venĝi. Vidinte tion, la maljunulo povis fari nenion alian ol ekkuregi por eskapi la vivdanĝeron dum la filo postkuris. Post longa distanco, la maljunulo subite estis trafita de saĝa ideo. Li tuj haltis kaj diris al la filo: “Nun mi trovis, ke pravas la budhisma proverbo ‘Kion oni semas, tion ili rikoltas’. La sortistoj profetis, ke mi ne havos filon. Sed post mia mortigo, mi eksteratende havis filon. Tio ĝojigis min, kaj faris min decidi, ke mi faru pli da malmalbonaĵo. Mi tute ne atendis, ke por vin venĝi, vi eĉ renaskiĝis kiel mia propra filo. Pripensu, ke vi fariĝis mia filo nur pro mia mortigio al vi. Se antaŭe vi ne mortigis min, kiel mi povis mortigi vin en tiu ĉi vivo? Krome, se vi vere vin venĝos kontraŭ mi, ĉu vi povas garantii, ke mi ne fariĝos via filo por min venĝi? Do ĝis kiam ni intermortigos senĉese? Estus pli bone, ke ni rezignu la rankoron inter ni kaj iru al Montaro Wutaishan por nin kulturi kiel monaĥoj. Tio helpos nin likvidi nian rankoron kaj donos al ni eternan pacon.” La filo trovis, ke la propono de la patro estas trafa. do ili iris en Montaron Wutaishan kaj vere fariĝis monaĥoj. Ili laboris tre diligente kaj ambaŭ havis grandan atingon en la sinkulturado.

  La regiono de la rakontoj estas bela kaj kiveta. Ĝi situas ĉe la ŝoseo de Urbo Taiyuan al Montaro Wutaishan, kaj la trafiko estas tre oportuna. En la regiono estas Monaĥejo Ŝtona Kaverno. Mi ofte vizitis tiun monaĥejon por ĝui trankvilecon kaj belajn pejzaĝojn. Do karaj amikoj, se vi havos ŝancon viziti Ĉinion, bonvenon en la monaĥejo por sperti trankvilecon kaj senĝenecon.
  Post la rakonto pri patro kaj filo, ni ĝuos rakonton pri ŝajne stranga propono de zen-budhisma majstro al virino. Ŝi renkontis familian problemon ordinaran sed malfacilan. Mi esperas, ke la rakonto estas instruoplena. La rakonto estas voĉlegita de samideanino Packoro.

  Propono de la Majstro

  Antaŭ tre longa tempo budhisma majstro vivis en profunda montaro. Li estis eminenta kaj erudicia. Sennombraj homoj vizitis lin por peti lian instruon kiam ili renkontis problemojn en sia vivo. Ĉiufoje li donis al ili trafajn proponojn por solvi iliajn problemojn.

  Foje, lin vizitis virino. Ŝi plendis, ke ŝi ne povas vivi harmonie kun sia edzo. Ŝia edzo estis mallaborema kaj drinkema. Li ne amis la familion sed ofte adultis kun aliaj virinoj. Li ne amis ŝin kaj ofte batis ŝin ĝismorte post sia ebriiĝo. Ŝi ne plu povis elteni la torturon de sia edzo. La majstro demandis: “Kion vi volas fari kontrŭ li?” Ŝi respondis: “Mi jam pretis mortigi lin per veneno.”

  Aŭdinte tion, la majstro diris frapante je la tablo: “Brave! Vere li estas mortinda! Tamen mi havas pli bonan metodon ol mortigo al li.”

  ”Eĉ estas pli bona metodo ol mortigo por min venĝi?” la virino estis scivolega, “Kion mi faru? Bonvolu min instrui!”

  La majstro respondis: “Ĉiuj scias bone, ke li tro mistraktas vin. Do se vi mortigos lin, ĉiuj scios, ke vi faris tion. Ili kaptos vin kaj ekzekutos vin. Krome morto ne estos la plej granda puno al li. Mi havas pli bonan metodon, por ke li vivu multe pli dolore ol morti.”

  ”Bonege, kian metodon vi havas?” demandis la virino malpacience.

  ”Unue reiru al via hejmo, kaj pretendu , ke vi tre amas lin. Prizorgu lin atenteme pri ĉiuj aferoj, kaj ankaŭ faru ĉion por plaĉi al li. Kiam li vere amos vin, kaj ne plu povos pasigi eĉ unu tagon sen vi, vi senhezite eksiĝu de li. Tia doloro despli torturos lin ol morto.”

  ”Vere trafe!” ekzaltiĝis la virino. Ŝi kulte riverencis al la majstro kaj foriris ĝojplene.

  Post tri jaroj, la virino denove vizitis la majstron. Demandite, ŝi senĉese laŭdis sian edzon: “Nun li estas diligenta, zorgema kaj milda. Ni ĝuas familion bonhavan kaj harmonian. Li tre amas min kaj ne plu kontaktas kun aliaj virinoj. Se li estas libera, li ĉiam akompanas min hejme por min amuzi.”

  ”Bonege! Nun estas ĝusta tempo por via eksiĝo,” afekteme proponis la majstro. Sed eksteratende la virino protestis: “Ne! Mi ne plu forlasos lin eĉ se vi mortigos min!”

  La majstro ridis elkore.

  ———————
  Post la rakonto eble vi komprenas, ke mi mem estas la mastro de nia homa vivo. Ni povas krei nian feliĉan estontecon per la ĝustaj intenco kaj metodo. Mi deziras al vi grandan sukceson en via homa vivo!
  Jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ĝis la sekva dimanĉo, karaj amikoj!

5个评论

  1. Mi rimarkis, ke vi titoligis tiun elsendon per erara jaro, nome 2012, kio povas kaŭzi kontraŭdirektojn, kiam iu serĉas apartajn sondosierojn. Se vi povas, mi petas, ke vi reĝustigu la daton al la jaro 2013. Dankon.
    Kore
    Petro

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注