Retradio: 2013-02-10

 Elsendlisto:

Ĉina muziko: Feliĉo

Scio:Pri printempa festo kaj Bodisatvo Majtrejo

Budhisma scio: Budhismo kaj Ideo pri Dio

Budhisma Rakonto: Reĝo Banjana Cervo

Rakonto: Mi ne estas sentaŭgulo

———————-

     Saluton, karaj amikoj!
  Nun estas la sesa elsendo de retradio BRE. Hodiaŭ estas printempa festo, la plej grava tradicia festo en Ĉinio. Do ni elkore bondeziras ĉion bonan al ĉiuj amikoj en la tuta mondo profite de la elsendo en tiu ĉi seciala tempo.
  En hodiaŭa elsendo ni jam ĝuis ĉinan tradician muzikon “Feliĉo”. Poste sinsekve venos al ni verketo pri printempa festo kaj Bodisatvo Maitrejo, Budhisma scio, budhisma rakonto kaj reala rakonto en ordinara vivo.
  Nun ni aŭskultos verketon pri printempa festo kaj Bodisatvo Maitrejo.
  ——————-
  Saluton, karaj amikoj!
  Hodiaŭ estas speciala tago por ĉinoj, la tago de printempa festo. Ĝi estas la komenciĝo de la nova jaro laŭ la lunkalendaro, kaj ankaŭ la plej granda tradicia festo en Ĉinio.
  Oni kutime ekokupiĝas pri la la solena festo antaŭ monato pretigante manĝaĵon, novajn vestojn kaj ornamaĵojn por la domo. Laborantoj kaj studentoj ekstere kloopdas reveni hejmen antaŭ la festotago por ĝui la feston kune kun siaj familianoj. En la antaŭa tago de la festo oni pendigas lanternojn, gluas ruĝajn paperslipojn kun versparo ĉe la ambaŭ flankoj de la pordoj, pretigas krakfajraĵojn, kaj materialojn por estigi fajron antaŭ la domo. Poste dum la nokto multaj homoj restas maldormaj manĝetante, babilante, sinamuzante aŭ rigardante televidon kun la familianoj por atendi la alvenon de la printempa festo. Tuj post kiam forpasas la dekdua horo, ili ekviglas bruligi fajraĵon kaj ludi krakfajraĵon ĝojplene ĝis la tagiĝo. Post matenmanĝo, ili eliras por viziti siajn pliaĝuloj en la familio kaj familia klano unue, kaj aliajn parencojn kaj amikojn poste por esprimi sian novjaran bondeziron. La infanoj estas pli viglaj por ricevi de familianoj, parencoj kaj najbaroj bombonojn kaj novjaran monon. En la nuna tempo, religiaj kredoj estas popularaj en Ĉinio, do multaj homoj preferas viziti monaĥejojn en la printempa festo. Iuj eĉ atendas longan tempon ekster la monaĥejo dum nokto por havi ŝancon oferi fruan incencon. Do multaj monaĥejoj estas homoplenaj dum la periodo de la printempa festo kaj ankaŭ Monaĥejo Tiefosi estas simila.
  En la postaj tagoj oni vizitas malproksimajn parencojn kaj amikojn, aŭ sin amuzas per diversaj manieroj atendante la Lanternan Feston. La Lanterna Festo okazas en la dekkvina tago de la unua monato laŭ la lunkalentaro, kaj kelkaj tagojn antaŭ la festo, oni ekprezezentas komunajn ludaĵojn de vilaĝo al vilaĝo kaj de strato al strato. Post la duonmonta celebrado, oni eklaboras kiel kutime.
  Eble vi ne scias, ke krom la grava tago signifanta komenciĝon de la nova jaro, printempa festo ankaŭ estas la naskiĝtago de Bodisatvo Maitrejo. Laŭ budhismo li estos la sekva budho post Ŝakjamunio kaj nun instruas Budhismon en Ĉielo Dusita. Post 5670 milionoj da jaroj li naskiĝos en nia mondo, monaĥiĝos kaj fariĝos budho. Do multaj familioj speciale manĝas vegetaron hodiaŭ, kaj en ĉiuj monaĥejoj de hana budhismo okazas specialaj ceremonioj por li. Jen parto el la ceremonio en Monaĥejo Tiefosi:
  Kvankam sanktuloj jam liberiĝis el la sufero de renaskiĝo, tamen ili laŭvole transformiĝas en diversajn vivformojn aŭ enkarniĝojn por helpi ĉiujn vivestaĵojn el diversaj suferaj statoj. En ĉina budhismo la statuo de Bodisatvo Maitrejo estas en formo de dika monaĥo kun ridetanta mieno kaj granda ventro. Li plaĉas al ĉiuj homoj.
  Li enkarniĝis kaj monaĥiĝis en Gubernio Fenghua de Zhejiang provinco antaŭ iom pli ol mil jaroj. Poste li ĉiutage petis almozon portante grandan sakon, do oni nomis lin Monaĥo Sako. Li ĝojplene akceptis ĉion donitan al li kaj metis ĝin en la sakon malgraŭ kio kaj kiom granda ĝi estas, kaj prenis el la sako, kion oni bezonas de li. Li ĉiam kompreneme akceptis, kion oni faris al li ĉu bonan aŭ malbonan. Do okazis multaj interesaj anektodoj de li. Eĉ en la nuna tempo multaj ĉinoj povas perkeri versparon pri li: Kun granda ventro li eltenas ĉiujn ne elteneblajn okazaĵojn; Kun ridetanta mieno li ridas pri ĉiuj ridindaj homoj. Dum lia vivo neniu sciis pri lia vera deveno. Nur antaŭ lia forpaso, li recitis versaĵon aludante, ke li estas Bodisatvo Maitrejo, kaj tuj post tio forlasis la mondon en meditanta pozo.
  Ekde tiam liaj statuoj aperas en ĉiuj monaĥejoj de hana budhismo. Tuj kiam homoj iras en la monaĥejon tra la meza pordo, ili ĉiam trovas, ke statuo de Bodisatvo Maitrejo bonvenigas ilin ridetante.
  Karaj amikoj, se vi vizitos Monaĥejon Tiefosi iutage, vi ankaŭ ricevos bonvenigon de Bodisatvo Maitrejo grandanima kaj kompatema.
  Post la verketo sekvos budhisma scio. Hodiaŭ ni lernos la trian ĉapitron el esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj” de majstro S Dhammika. La titolo de la ĉapitro estas “Budhismo kaj ideo pri Dio”.  Do ni iru al la enhavo.

———————————————
  3.Budhismo kaj ideo pri Dio
  Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?
  Respondo: Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj ideoj de religioj kaj precipe la ideo pri dio havas sian originon en maltrankvileco kaj timo. La Budho diris:
  ”Regite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj.” DP I88
  Primitivuloj vivis en danĝera kaj malamika mondo. Ilin konstante akompanis timoj al sovaĝaj bestoj, al neebleco trovi sufiĉan manĝaĵon, al vundiĝo aŭ malsano, kaj ankaŭ al naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Pro manko de sekureco, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam aferoj iras malbone. Ĝis nun vi rimarkos, ke homoj estas ofte pli religiemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdos ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas por aranĝi sian vivon. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝis en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estis realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas reago al timo kaj deprimiteco. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti trankvile kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne povas ŝanĝi. Li anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ senracia kredo.
  La dua kialo, ke la Budho ne kredis je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro, nur ili komprenas la naturon de dio, kaj ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj pretendas, ke dio estas vira; iuj pretendas, ke dio estas virina kaj iuj pretendas, ke dio estas neŭtra. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke troviĝas sufiĉa atesto por pruvi la ekziston de ilia dio sed ili mokas la ateston uzatan de aliaj religioj por pruvi la ekziston de aliaj dioj. Estas mirinde, ke kvankam tiel multe da malsamaj religioj en tiel multaj landoj klopodas pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiuj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla atesto. Budhanoj prokrastas la juĝojn ĝis aperas tia atesto.
  La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke li trovis la kredon ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis, kiel la universo aperis sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas rimarki, ke tio ne estas vera. Sen mencii multajn budhanojn, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La atesto denove indikas kontraŭon. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandan senkapablecon kaj handikapecon, gigantan senesperon kaj malfacilaĵon per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur estas bone konvinka se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton. Baziĝinte sur sia propra sperto, la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon, kompatemon kaj perfektan komprenemon. Li turnis atenton de la ĉieloj al koro kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per nia memkompreno.
  Demando: Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?
  Respondo: Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, per kiuj oni provas respondi tiun ĉi demandon. En antikvaj tempoj tiaj mitoj estis taŭgaj, sed en la 21-a jarcento, en la epoko de fiziko, astronomio kaj geologio, tiajn mitojn jam anstataŭis sciencaj faktoj. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen helpo de ideo pri dio.

  Demando: Kion diris la Budho pri la origino de la universo?
  Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nuna formo dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj organismoj al la komplikaj post sennombraj milionoj da jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj iris pro naturaj kaŭzoj tute sen komenco aŭ fino.

  Demando: Vi diris, ke troviĝas neniu atesto pri la ekzisto de dio, sed kiel okazas mirakloj?
  Respondo: Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvo de ekzisto de dio. Ni aŭdis senprudentajn deklarojn, ke resaniĝo okazas, sed ni neniam havis sendependan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis peran raporton, ke iu mirakle saviĝis el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan ateston pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke preĝo fortigis malsanan korpon aŭ velkiĝintan kruron, sed ni neniam vidis X-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭigo de rigora atesto, kaj rigora atesto pri mirakloj estas tre rara. Ĉiuokaze, iam okazas aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki tiajn aferojn ne povas pruvi la ekziston de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias bone, kio kaŭzas tiujn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon.
  Demando:Sed tiel multe da homoj kredas je iom da formo de dio, do ĝi devas esti vera.
  Respondo: Ne. Estis tempo, kiam ĉiuj homoj kredis, ke la mondo estas ebena, sed ili ĉiuj eraris. La sumo de homoj, kiuj kredas ideon, ne estas mezuro de vereco aŭ malvereco de tiu ĉi ideo. Esplori la faktojn kaj ekzameni la atestojn estas la nura metodo por distingi, ĉu la ideo estas vera aŭ ne.
  Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?
  Respondo: Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homo. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava, ke ĉiuj havas sian latentan povon por disvolviĝi en budhon, la homan perfektecon. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la veron de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco. Ni kredas, ke ĉio estas en la mano de ĉiuj homoj se ili klopodas laŭ gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel diris la Budho:
  ”Neniu savas nin krom ni mem,
  Neniu povas kaj neniu alia devas.
  Ni mem devas iri la vojon,
  Sed la Budho klare montris ĝin.” DP. I65

————————————-
  Sekve ni ĝuu budhisman rakonton pri cerva reĝo el esperanta traduko “Budhismaj rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Budho Ŝakjamunio”. Vi povas aŭskulti kaj elŝuti la tutan rakontaron el nia retejo, kaj via helpo al eldonado de tiu ĉi libro estas bonvena. Nun ni ĝuu la rakonton voĉlegitan de sinjoro Zhao Jianping el ĈRI.

—————————–
  El la rakonto ni lernis pri potenco de amo. Nun ni aŭskultu rakonton pri bonkoreco, kiu savis mian amikon el longa deprimiteco.

————————————-
  Multaj amikoj suferantaj de deprimo opinias, ke ili estas sentaŭgaj, tamen se vi iom ŝanĝas vian vidpunkton kaj esploras vin mem je alia flanko, vi trovos vian propran avantaĝon, ĝuste kiel mia amiko en la rakonto. Estas antikva ĉina proverbo: Mi estas utila nur se mi naskiĝis en la mondo. Tenu la proverbon profunde en via memoro kiel forton retrovi kaj disvolvi vian avantaĝon por ke vi fariĝu via propra mastro de via homa vivo. Estas multaj ekzemploj de la sukcesintoj ĉe mi, kaj poste mi rakontos al vi iom post iom.
  ĵus finiĝis la rakonteto, kaj ankaŭ venas fino de ĉifoja elsendo. Do ĝis nia elsendo en la sekva dimanĉo!

2个评论

  1. Mi ĵus malkovris la retan ligon al viaj elsendaĵoj kaj provas lasi komenton. Mi do ne atendas respondon. Tamen mi estus feliĉa, se iu respondos…
    Mi kore dankas pro tiu laboro, kaj esperas malkovri se ne la tutan retlokon, almenaŭ ian el siaj specialaĵoj, eble tiklan por mia ĉiutaga uzo !
    Samideane
    Petro

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注