Retradio: 2013-04-21

Elsendlisto:

Aktualaĵoj:
Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang
Intervidiĝo kun franca samideanino en Urbo Xi’an

Budhisma scio:
Ĉapitro 13. Fariĝi budhano

Budhisma muziko:
Sonĝo en la mondo

Budhisma rakonto:
Cervido ŝajniganta morton
La meditanta gardisto de sekureco 

——————–
  Saluton, karaj amikoj.
  Nun estas la deksesa elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos aktualaĵojn, budhisman scion, budhisman muzikon kaj budhismajn rakontojn. Nun ni aŭskultu aktualaĵojn.

  Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang
 Ekde la tria ĝis la kvina de aprilo Miaohui kaj du esperantaj kursaninoj gastis ĉe gesinjoroj Michel kaj Neĝeta en Urbo Zhenjiang. Tie ni ankaŭ interkonatiĝis kun francaj gesamideanoj Johano Ludoviko kaj Eliana Gayet. Sinjoro Johano Ludoviko donacis iom da francaj esperantaĵoj al la biblioteko de Monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui reciprokis per diskoj de siaj esperantaj tradukaĵoj. Sinjoro Johano Ludoviko faris esperantan intervjuon al Miaohui por sia radio. Krome, la samideanoj kune vizitis sinjoron Wang Chongfang kaj lian edzinon sur la vojo al Monaĥejo Jinshansi. La samideanoj interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj en Esperanto. La aktivado daŭris mallonge, tamen la etoso plenis de vigleco kaj amikeco.
 
   Intervidiĝo kun franca samideanino en Urbo Xi’an
  Franca samideanino Michelle vojaĝis en Ĉinio kun turisma teamo. Ŝi jam vizitis kelkajn regionojn en Ĉinio antaŭ sia veno al Urbo Xi’an. Kiam ŝi restis en Xi’an en la dektria de aprilo, ŝi speciale renkontiĝis kun Miaohui, Leandro kaj aliaj samideanoj en la urbo. Miaohui donacis al ŝi diskojn de siaj esperantaj tradukoj, kiujn voĉlegis samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Xi’an-a Esperanto-asocio provizis grandan helpon per la gastigado kaj veturigado. Nun eble ŝi jam forlasis Ĉinion, kaj ni esperas, ke ŝi havis feliĉajn renkontiĝojn kun esperantistoj en diversaj regionoj de Ĉinio.
  Venas tempo por nia budhisma scio. Ĉifoje ni lernos la dektrian ĉapitron de la esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj” el la angla verko de sinjoro S Dhammika. La titolo de tiu ĉi ĉaptro estas “Fariĝi budhano”, per kiu vi scios bone kial kaj kiel fariĝi budhano.

—————————-
 13. Fariĝi Budhano
 
  Demando: Mi tre interesiĝas pri tio, kion vi diris ĝis nun. Kiel mi povas fariĝi budhano?
  Respondo: Iam viro nomata Upali impresiĝis de budhaj instruoj kaj decidis fariĝi disĉiplo de la Budho. Sed la Budho diris al li:
  ”Faru konvenan esploradon unue, Upali. Konvena esplorado estas bona por homo konata kiel vi mem.” M.II379
 En Budhismo komprenemo estas la plej grava afero kaj komprenado bezonas tempon. Tio estas la fina produkto de procezo. Do ne facilanime hastu al Budhismo. Restu trankvila, faru demandojn, konsideru atente kaj poste faru vian decidon. La Budho ne interesiĝis pri multeco de siaj disĉiploj. Li pli zorgas, ke homoj sekvu liajn instruojn kiel rezulton de atentaj esplorado kaj konsiderado pri faktoj.
 
  Demando: Se mi jam tion faris kaj trovis la budhajn instruojn akcepteblaj, kion mi devas fari se mi volas fariĝi budhano?
 Respondo: Plej bone vizitu bonan monaĥejon aŭ aliĝi al budhana grupo, subtenu ilin, akceptu ilian subtenon kaj daŭre lernu pli multe pri budhaj instruoj. Poste, kiam vi estas preta, vi povas oficiale fariĝi budhano prenante la Tri Rifuĝojn.
 
  Demando: Kio estas la Tri Rifuĝoj?
  Respondo: Rifuĝo estas loko, kien homoj iras kiam ili afliktiĝas aŭ bezonas sekurecon aŭ protekton. Estas multspecaj rifuĝoj. Kiam homoj estas malfeliĉaj, ili rifuĝas ĉe siaj amikoj. La Budho diris:
  ”Rifuĝu en la Budho, Darmo kaj Samgo, kaj vidu kun vera kompreno la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas sufero, la kaŭzo de la sufero, la liberiĝo el la sufero, kaj la Nobla Okera Vojo, kiu kondukas al liberiĝo el la sufero. Tio estas vere sekura kaj plej alta rifuĝo, per kiu oni liberiĝas el ĉiuj suferoj.” Dp. 189-192
 Rifuĝi en la Budho estas memfida akcepto al la fakto, ke oni povas plene iluminiĝi kaj perfektiĝi kiel la Budho. Rifuĝi en la Darmo signifas kompreni la Kvar Noblajn Verojn kaj bazi la vivon sur la Nobla Okera Vojo. Rifuĝi en la Samgo signifas serĉi subtenon, inspiradon kaj gvidon de ĉiuj, kiuj iras laŭ la Nobla Okera Vojo. Tion farante oni fariĝas budhano kaj tiel ekpaŝas sur la vojon al la Nirvano.
 
  Demando: Kiaj ŝanĝoj okazis en via vivo ekde kiam vi unue ricevis la Tri Rifuĝojn?
  Respondo: Kiel sennombre milionoj da aliaj budhanoj dum la lastaj 2500 jaroj, mi trovis, ke budhaj instruoj bone komprenigas malfacilan mondon. Ili donis signifon al tio, kio estas sensignifa vivo. Ili jam donis al mi humanajn kaj kompatemajn etikojn per kiuj ili gvidas mian vivon. Kaj ili jam montris al mi kiel mi povas atingi la staton de pureco kaj perfekteco en la sekva vivo. Poeto en antikva Hindio iam skribis pri la Budho.
  ”Iri al li por rifuĝi, laŭdi lin, honori lin kaj resti en lia Darmo estas konduto kun kompreno.”
 Mi tute konsentas kun tiuj vortoj.
 
  Demando: Mi havas amikon, kiu ĉiam klopodas konverti min al sia religio. Mi ne vere interesiĝas pri lia religio kaj mi jam diris tion al li, sed li ne volas lasi min sola. Kion mi povas fari?
 Respondo: La unua afero kompreninda por vi estas, ke tiu homo ne estas via vera amiko. Vera amiko respektas viajn dezirojn kaj akceptas vin malgraŭ kia vi estas. Mi suspektas, ke tiu ĉi homo sin pretendas kiel vian amikon nur por konverti vin. Kiam iuj klopodas trudi sian volon al vi, ili certe ne estas amikoj.
 
  Demando: Sed li diras, ke li volas dividi sian religion kun mi.
 Respondo: Estas bona afero por iu dividi sian religion kun aliaj. Sed mi opinias, ke via amiko ne scias la diferencon inter divido kaj trudado. Se mi havas pomon, mi donas al vi duonon kaj vi akceptas mian donacon, tiam mi dividas kun vi. Sed se vi diras al mi: “Dankon, sed mi jam manĝis.” kaj se mi daŭre insistas, ke vi manĝu la duonan pomon, ĝis vi cedas al mia premo, tion oni ne povas nomi divido. Homoj kiel via amiko strebas maski sian malbonan konduton per la pretendo “divido”, “amo” aŭ “malavareco”, sed kiel ajn li nomas, lia konduto restas kruda, malsincera kaj egoisma.
 
  Demando: Do kiel mi povas haltigi lin?
  Respondo: Tre simple. Unue, sciu klare en via menso, kion vi volas. Due, klare kaj koncize diru al li pri tio. Trie, kiam li demandas, “Kio estas via kredo pri tio?” aŭ “Kial vi ne volas veni al la kunveno kun mi?”, klare, ĝentile kaj persiste ripetu vian unuan eldiron. “Dankon por via invito, sed mi ne preferas iri.”
  ”Kial ne?”
  ”Tio estas mia propra afero. Mi ne preferas iri.”
  ”Sed tie estos multaj interesaj homoj.”
  ”Mi certas, ke jes, sed mi ne preferas iri.”
  ”Mi invitas vin ĉar mi zorgas pri vi.”
  ”Mi ĝojas, ke vi zorgas pri mi, sed mi ne preferas iri.”
 Se vi klare, pacience kaj persiste ripetas vian deziron kaj rifuzas al li impliki vin en tian diskuton, li eble cedos. Estas honto, ke vi devas tion fari, sed tre gravas por homoj lerni, ke ili ne rajtas trudi al aliuloj siajn kredojn aŭ dezirojn.
 
  Demando: Ĉu budhanoj devas peni por dividi la Darmon kun aliaj?
  Respondo: Jes, ili devas. Se iuj demandas vin pri Budhismo, diru al ili. Vi eĉ rajtas diri al ili pri la instruoj de la Budho sen ilia demando. Sed se ili per siaj vortoj aŭ agoj informas vin, ke ili ne interesiĝas, akceptu tion kaj respektu iliajn dezirojn. Estas ankaŭ grave memori, ke vi informas la homojn pri la Darmo per via konduto multe pli efike ol per via predikado. Ĉiam prezentu al ili la Darmon per pensemo, afableco, toleremo, justeco kaj honesteco. Lasu la Darmon brili per viaj paroloj kaj kondutoj. Se ĉiu el ni, vi kaj mi, konas perfekte pri la Darmo, plene praktikas ĝin kaj malavare dividas ĝin kun aliaj, ni povas profitigi nin mem kaj ankaŭ la aliajn.

———————–

  Venas al ni budhisma muziko. Ni ĝuu muzikon komponitan de Majstro Hongyi. La titolo de la muziko estas “Sonĝo en la mondo”.

  Post la bela muziko sekvos interesaj rakontoj el la esperanta traduko “Budhismaj Rakontoj”. La rakontaron esperantigis Miaohui kaj voĉlegis sinjoro Zhao Jianping el CRI. Nun ni aŭskultu la unuan rakonton “Cervido ŝajniganta morton” kaj poste sekvan “La meditanta gardisto de sekureco”

———————-

16. CERVIDO ŜAJNIGANTA MORTON

[Ĉeestanto de Klasoj]
  
  Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj respektinda instruisto, kiu estis erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis la junajn cervojn pri artifikoj kaj taktikoj por sin protekti.
  Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: “Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj taktikoj de cervoj.” La instruisto diris al la cervido: “Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono.”
  La juna cervo venis al la klasoj obeeme. Kiam la aliaj lernantoj forvagis el la klasoj kaj elspezis tutan tagon ludadi, li restis kaj lernis ĉe la instruisto atenteme. Kvankam li plaĉis al ĉiuj gecervidoj, tamen li ludis kun ili nur post kiam li plenumis ĉiujn siajn hejmtaskojn. Kun granda intereso al lernado, li ĉiam venis al la klasoj akurate. Li estis ankaŭ pacema kun aliaj lernantoj, sciante, ke iuj lernas pli rapide ol aliaj. Li respektis la instruiston pro lia erudicio, kaj ankaŭ estis dankema al li pro lia fervora instruado.
  Iutage la cervido trafis kaptilon en la arbaro kaj estis katenita. Li ekkriis pro doloro. Tio timigis la aliajn cervidojn. Ili kuris al la cervaro kaj raportis lian patrinon  pri lia katastrofo. Lia patrino tuj kuregis al sia frato. Verŝante larmojn kaj tutkorpe tremante pro timo, ŝi diris al li: “Ho, kara fraĉjo. Ĉu vi aŭdis, ke mia filo trafis kaptilon de ĉasisto? Kiel mi savu la vivon de mia karulo? Ĉu li lernis bone ĉe vi?”
  Ŝia frato respondis: “Ne timu, Franjo. Mi certas, ke li estos sekura. Li lernis tre diligente kaj ĉiam faris sian taskon plej bone. Li neniam forestis de la klasoj kaj ĉiam estis atentema. Ne timu, nek maltrankviliĝu. Li ne estos damaĝita de homoj. Ne maltrankviliĝu. Mi garantias, ke li revenos al vi kaj denove ĝojigos vin. Li jam ellernis ĉiujn artifikojn kaj taktikojn de cervoj por trompi la ĉasistojn. Do trankviliĝu. Li baldaŭ revenos al vi.”
  Samtempe la katenita cervido pensis: “Ĉiuj miaj amikoj forkuris pro timo. Neniu povas helpi min por fuĝi el la mortiga kaptilo. Nun mi devas uzi la artifikojn lernitajn ĉe mia saĝa instruisto, kiu ĉiam klerigis nin tiel bone.”
  Li decidis uzi la taktikkon nomatan “sin ŝajnigi morta”. Unue, li fosis teron kaj herbon por ŝajnigi, ke li klopodas forkuri. Poste li fekis kaj pisis, ĉar tion kutime faris la cervoj malliberigitaj en kaptilo kaj mortintaj pro paniko. Sekve, li kovris sian tutan korpon per salivo.
  Kuŝante flanke sur la tero, li tenis la korpon rigida kaj la krurojn rektaj. Li suprenturnis siajn pupilojn kaj etendis la langon ĉe la buŝangulo. Li plenigis la pulmojn kaj ŝveligis la ventron per aero. Fine, kun klinita kapo sur la tero, li ekspiris nur per la malsupra naztruo.
  Kuŝante senmove, li aspektis kiel kadavro, tiel ke la muŝoj flugadis ĉirkaŭ li, allogite de la fiodoro. Korvoj atendis proksime por manĝi lian karnon.
  Mateniĝis post nelonge. La ĉasisto venis esplori sian kaptilon kaj vidis la cervon ŝajnigantan morton. Li frapis je lia ŝveliĝinta ventro kaj trovis, ke ĝi jam malmoliĝis. Vidante la muŝojn kaj malpuraĵon, li pensis: “Ha, ĝi jam rigidiĝis. Ĝi estis kaptita tre frue ĉimatene, do pro tio la freŝa karno ekputriĝis. Mi devas senfeligi ĝin senprokraste, distranĉi la kadavron ĉi tie, kaj porti la viandon hejmen.”
  Li tute kredis, ke la cervo estis morta, do li deprenis cervidon kaj purigis la kaptilon. Li purigis lokon kaj komencis sterni foliojn sur la teron por buĉado. Konsciante, ke li jam estas libera, la cervido salte stariĝis kaj forkuregis kiel malgranda nubo blovita de forta vento al la komforta kaj sekura loko de sia patrino. La tuta cervaro celebris lian revenon, danke al bona lernado ĉe la saĝa instruisto.
  La moralinstruo estas: Bone lernitaj lecionoj alkondukas grandan rekompencon.
  
  Jen venas la fino de nia elsendo. Ekde la sekva elsendo estos novaj programeroj, sed mi ne malkaŝos la detalaĵojn, ĉar tio estas mirinda surprizo al vi. Nun mi elkore bondeziras al ĉiuj samideano feliĉan semajfinon. Ĝis la sekva elsendo, karaj amikoj!  
  
————————

72. LA MEDITANTA GARDISTO DE SEKURECO

[Sentimeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa kaj potenca familio. Kiam li plenkreskis, li malkontentiĝis pri la ĉasado al ordinaraj plezuroj de la homa mondo. Li do rezignis sian antaŭan vivmanieron, inkluzive de siaj riĉeco kaj pozicio, iris al la montpiedo de Himalajo kaj fariĝis sanktulo.
  Okazis, ke mankis al li salo, do li decidis eliri por peti almozon. Li renkontis karavanon kaj iris kune kun ĝi sur iom da vojo dum sia vojaĝo. En la vespero oni haltis kaj starigis tendojn.
  La sanktulo ekpromenis sub proksima arbego. Li koncentris siajn pensojn ĝis li iris en altan mensstaton. Promenante, li restis en tiu stato dum la tuta nokto.
  Samtempe 500 banditoj ĉirkaŭis la kampadejon. Dum ili atendis ĝis post la vespermanĝo kiam ĉiuj kuŝiĝis por tranokti, ili rimarkis la sanktulon antaŭ sia ekatako. Ili diris inter si: “Tiu viro certe estas gardisto de sekureco. Se li vidos nin, li avertos la aliajn. Do ni atendu ĝis lia endormiĝo, kaj poste faru niajn priŝteladon kaj prirabadon.”
  La banditoj tute ne sciis, ke la sanktulo estas tiel profundiĝinta en la meditado, ke li tute ne rimarkis ilin aŭ ion ajn pri tiu afero. Do ili daŭre atendis lian endormiĝon, sed li senĉese iradis ĝis ekaperis la lumo de aŭroro. Nur tiam li finis la meditadon.
  Sen ŝanco por prirabi la karavanon, la banditoj malesperiĝis kaj forĵetis siajn armilojn. Ili kriis: “He, vi en la karavano, se via gardisto ne sin tenus maldorma tra la tuta nokto promenante sub la arbo, ni jam prirabus vin ĉiujn. Bone rekompencu lin.” Tion dirinte, ili forlasis la karavanon por serĉi alian okazon.
  Jam taglumiĝis kiam la homoj en la karavano vidis la bastonojn kaj ŝtonojn forĵetitajn de la banditoj. Tremante pro timo, ili iris al la sanktulo. Ili salutis lin respektoplene kaj demandis, ĉu li vidis la banditojn. “Jes, mi vidis ilin nur matene,” li respondis.
  ”Ĉu vi ne timas?” ili demandis. “Neniom.” respondis la Iluminiĝinto, “La ekvido al la banditoj nur timigas riĉulojn. Sed mi ne estas riĉulo. Mi havas nenion valoran por la rabistoj. Do kial mi timas ilin? Mi havas nek zorgon en la vilaĝo, nek timon en la arbaro. Posedante nur amon kaj kompatemon mi sekvas la rektan vojon al la Vero.”
  Tiamaniere li predikis pri la sentimeco al la fortunaj homoj de la karavano. Liaj vortoj pacigis ilin, kaj ili honoris lin.
  Li mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo praktikinte la Kvar Sanktajn Mensstatojn dum la longa vivo.
 La moralinstruo estas: Estas avantaĝo se oni restas ĉe sanktulo.

 

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注