Esperantaj aktivadoj okazos en Urbo Xi’an de Shaanxi, Ĉinio

Esperantaj aktivadoj okazos en Urbo Xi’an de Shaanxi, Ĉinio

Saluton, karaj amikoj!
Nun ni elsendas informon pri la someraj aktivadoj okazontaj en Urbo Xi’an, unu el la belaj antikvaj urboj en Ĉinio. Somera kurso de Esperanto okazos ekde la dektria de julio ĝis la dekkvara de aŭgusto en monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui gvidos la kurson. Iom poste, okazos la Orienta Esperanta Seminario en Urbo Xi’an ekde la deksesa ĝis la dudektria de aŭgusto. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la seminario. Bonvolu kontakti sinjoron Trezoro por aliĝo al la seminario. Lia retadreso estas: orientaesperanto@163.com
Krome nia elsendo paŭzos tri monatojn por ke ni havu pli da tempo kaj energio en preparado de la someraj aktivadoj, do la nuna elsendo estas la lasta en la antaŭa duonjaro, kaj ni reelsendos ĝin en septembro.
Ĉion bonan al vi!

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注