Finiĝis la laboro voĉlegi kaj redakti la dekduan ĉapitron

Lasta nokte mi eklaboris por voĉlegi kaj redakti la dekduan ĉapitron de mia esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Mi laboris ĝis la dua frumatene en la dua de aprilo. Dum la voĉlegado mi redaktis la tradukon foje kaj refoje, ĝis ĝi atingis la perfektecon laŭ mia deziro. Tamen mi ankoraŭ sendos la tradukon al samideano Wen Jingen, por ke tiu faru kontrolon kaj korektadon por mi. Poste, mi faros refojan voĉlegadon kaj se mi sukcesos, mi faros tion en diskon por distribui senpage.

Per la ĵus redaktita dokumento mi faros elsendliston morgaŭ aldoninte budhismajn rakonton kaj muzikon, kaj publikigos ĝin anticipe antaŭ mia ekvojaĝo al Urbo Zhenjiang en la posttagmezo.

 

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注