26. Gajni Favoron de la Reĝo

 

Iam antaŭe, iu volis gajni favoron de la reĝo, kaj demandis la aliulojn: “Kiamaniere mi povas gajni favoron de la reĝo?” Oni respondis: “Se vi volas gajni favoron de la reĝo, vi devas imiti liajn konduton kaj aspekton.”

Li do iris al la reĝo. Kiam li vidis, ke la reĝo palpebrumadis, li ankaŭ imite palpebrumadis. La reĝo demandis al li: “Pro kio vi palpebrumadis? Ĉu vi suferas de malvarmumo aŭ okuldoloro?”

La viro respondis: “Mi suferas nek de malvarmumo nek de okuldoloro. Nur por gajni vian favoron mi tion faris imite.” Aŭdinte lian respondon, la reĝo koleriĝis, ordonis puni lin kaj forpeli lin el la regno.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注