Koreaj samideaninoj vizitis Monaĥejon Tiefosi

Hieraŭ tagmeze du koreaj samideaninoj vizitis Tiefosi akompanate de samideanoj Wang Tianyi kaj Wan Shubin el Xi’an Esperanto-Asocio. Dum ilia gastado ni interparolis esperante, kaj du komencantinoj  en la monaĥejo ankaŭ partoprenis en la interparolado. Miaohui parolis pri nia esperanta aktivado en budhisma rondo, prezentis la podkaston de la retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista), kaj ankaŭ informis ilin pri nia preparado funkciigi retajn kursojn esperantan kaj budhisman. La esperantan kurson ni funkciigos por tiuj, kiuj volas lerni Esperanton, kaj la budhisman kurson ni funkciigos esperante por la samideanoj, kiuj havas intereson pri budhismo kaj volas lerni ĝin pere de Esperanto. Niaj retaj kursoj komenciĝos en decembro ĉijare. Kaj poste ni funkciigos esperantan kurson en Monaĥejo Tiefosi venontmarte. Samideano Wang Tianyi proponis, ke post  la esperanta kurso en la monaĥejo ni okazigu seminarion pri budhisma tradukado por veteranaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri esperantaj verkado kaj tradukado. Ni interkonsentis pri la propono.

Post la interparolado ni faris pilgrimom en la monaĥejo kaj ekskurson ekster la monaĥejo antaŭ ilia adiaŭo. Ni interkonsentis pri la refoja intervidiĝo ĉe la seminario de ILEI okazigota en Tianjin urbo venontjare.

Koreaj samideaninoj

2个评论

  1. Sxajnas al mi,via interkonsendo estas tre interesa kaj plendefia,ke vi aktivas inter nesamaj profesioj,kaj sercxas samcelan instruadon.
    Tio,do eblas esti priatentiga direkto en EM estontece.Ja ,tre malmulto
    estas aktivuloj,kiuj spertas kaj Esperanton kaj sian profesion.Gxuste pro tio,ke EM prosperas nefacile tra tutmondo.

  2. Dankon por viaj komento kaj laŭdo. Ni scias bone, ke Esperanto estas ankaŭ praktika lingvo, kaj sen sufiĉa praktikado, ĝi nur estas simbolo por paco anstataŭ praktika interkomunikilo en la mondo. Do anstataŭ nura propragando de Esperanto, ni devas bone montri al la aliaj, ke estas estas pli utila kaj helpema ol aliaj lingvoj.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注