Vivo Estas Feliĉo

Du vendistoj estis kune restigitaj sur dezerta monto pro inundo. Unu el ili vendis ormonerojn dum la alia vendis kukojn. Ĉio manĝebla de la ormonera vendisto forkonsumiĝis, kaj restis ĉe li nur sako da ormoneroj, dum la alia vendisto havis ĉe si sakon da kukoj.

La ormonera vendisto proponis, ke la alia vendu al li kukon kontraŭ ormonero. En ordinaraj tagoj tio estis tre alta prezo, tamen la kuka vendisto ne konsentis opiniante, ke estos al li bona ŝanco por riĉiĝi. Li proponis, ke li interŝanĝu sakon da ormoneroj kontraŭ sako da kukoj, kaj pri tio konsentis la ormonera vendisto.

La profunda akvo restis tagon post tago. La ormonera vendisto manĝis la aĉetitajn kukojn dum la internaĵoj de la kuka vendisto grumbladis pro malsato. Finfine, la kuka vendisto ne plu povis elteni la malsaton, kaj devis reaĉeti la restajn kukojn iam venditajn kontraŭ sako da ormoneroj. La ormonera vendisto ne konsentis, kaj nur permesis lin aĉeti kukon kontraŭ kvin ormoneroj.

Ĉiuj kukoj forkonsumiĝis ĝis forfluis la akvo kaj la sako da ormoneroj revenis al la antaŭa posedanto.

La ormonera vendisto estis inteligenta kaj saĝa. Ne estu avida senfine. Vivo ja estas feliĉo. La avida vendisto de kukoj zorgis nur pri profito antaŭ la okuloj kaj perdis ĉiujn kukojn kontraŭ nenio.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注