La Printempa Festo en Monaĥejo Tiefosi

Mi enlitiĝis pli malfrue en la lasta nokto pro la komputila laboro, kaj je la kvara hodiaŭ la vekhorloĝo vekis min akurate. Vekiĝinte, mi unue turnis mian rigardon ĉien por serĉi la birdon, kiu gastas en mia dormĉambro. En Ĉinio estas frosta vintro kaj mi timis, ke ĝi ne povas elteni malvarmon ekstere pro sia vundiĝo, pro tio, mi portis ĝin en mian dormĉambron pli varman en la lasta vespero. Ĝi flugadis ĉien en la ĉambro kaj fine trovis plaĉan dormejon sur mia ŝranko. Pro la falo ĝi grave vundiĝis antaŭe kaj eĉ fekis sangon, do mi ne estis certa, ĉu ĝi povos pasigi la nokton sukcese. Feliĉe, ĝi staris bonfarte sur la antaŭa loko kiam mi vidis ĝin frumatene.

Ellitiĝinte, mi lavis min kaj recitadis mantron por la birdo. Kiam mi tion faris, ĝi turnis sian kapon kaj fiksrigardis min per brilantaj okuletoj. Mi ĝojis pro ĝia bonfarto. Iom poste mi funkciigis la komputilon por respondi la salutmesaĝojn por la Printempa Festo.

Kiam mi estis knabo, en la Printempa Festo oni ĉiam ellitiĝis plifrue por eksplodigi fajraĵojn, kaj multaj homoj eĉ preferis resti sendorme dum la nokto por atendi la alvenon de la Printempa Festo. Tuj post la matenmanĝo, oni eliris  viziti siajn parencojn kaj amikojn sinsekve por saluti ilin. En la nuna tempo interreta komunikado estas tre oportuna kaj oni preferas sendi novjaran salutmesaĝojn per mobilo kaj interreto. Do mi ricevis multajn salutmesaĝojn. Respondi la salutojn ankaŭ estas temporaba afero.
Je la kvina en la monaĥejo oni sonorigis por ellitiĝo. Post la sinlavado oni iris en la ĉefan halon por la matena rito, sed mi eliris portante fotilon kun intenco fari serion da fotoj pri la tuta festo. Jen parto de fotoj en la monaĥejo je la frumateno.



En Ĉinio oni ankaŭ havas kutimon frue esprimi sian omaĝon kaj oferi incensojn al budhoj kaj bodisatvoj en la monaĥejo, do apenaŭ malfermiĝis la pordo, envenis pilgrimantoj kiuj jam atendis longe ekster la monaĥejo. Tamen ili ne estis la plej fruaj pilgrimantoj, ĉar la plej fruaj venis de malproksime per longvoja aŭtobuso eĉ antaŭ la meznokto, kaj jam hejmen reiris post la omaĝo.

Post la fotado, jam estis tempo por matenmanĝo. Mi pretigis milion kaj akvon, kaj metis ilin antaŭ la birdon kiel ĝian matenmanĝon. Estas tre interese, ke la birdo ne timis min kaj mia ago en la ĉambro tute ne ĝenis ĝin.

En ĉinio oni kutime manĝas “Jiaozi” en la Printempa Festo. Kaj ankaŭ en la monaĥejo estas same. Jen nia matenmanĝo:

Post la matenmanĝo mi tuj eklaboris. Kvankam mi intencis fari fotojn, tamen la aranĝo de abato ŝanĝis mian decidon. Mi respondecis pri akceptado al alvenantoj kaj senpaga distribuado de libroj kaj diskoj. Do mi tuj ekagis. Mi estis okupita kiam estis multaj homoj en la monaĥejo, kaj nur kiam homoj estis malmultaj, mi havis ŝancon por foti.



Mia tagmanĝo estis malfrua kaj hasta, ĉar mi ne povis havi ĝin akurate pro okupiteco, tamen tiu okupiteco estas tre plaĉa, ĉar mi havas ŝancon helpi al aliaj. Post la tagmanĝo mi tuj revenis en mian ĉambron por la birdo. Tamen neatendite mi trovis, ke ĝi malaperis el mia dormĉambro. Mi ektimis, ke ĝi denove pro malatento falus de sur mia libroŝranko en la fendon inter la ŝranko kaj muro. Dum mia serĉado mi aŭdis bruon en la ekstera ĉambro, kiu funkcias kiel nia malgranda kursĉambro. Vere, ŝi flugis el mia dormĉambro kaj staris sur la tablo de la kursĉambro. Mi do metis ĝian manĝaĵon kiel tagmanĝon antaŭ ĝin.

Manĝinte, ĝi flugis sur ŝrankon kaj senĉese rigardis eksteren senmove. “Eble ĝi volas reveni al sia nesto?” Mi pensis. Rigardinde ĝian fekaĵon, mi trovis, ke ne plu estas sango, do mi certigis al mi, ke mi ne plu bezonas maltrankviliĝi pri ĝia sanstato. Mi do malfermis ĉiujn fenestrojn kaj pordon por ke ĝi elflugu laŭvole. Ĝi baldaŭ flugis sur malfermitan fenestron, sed tuj flugis returnen. Post la flugado tien kaj reen, ĝi fine staris sur la malfermita fenestro kaj ĝoje pepadis longan tempon. Bedaŭrinde, kvankam mi memlernis kelkajn lingvojn, tamen mi ankoraŭ ne lernis la birdan lingvon, do komprenis nenion, kion ĝi volas esprimi. Mi do nur recitis mantron por favori ĝin kun espero, ke ĝi ne plu renaskiĝu en la malbona esteco, ĝis mi vidis ĝin etendi siajn flugilojn kaj flugi eksteren en altan arbon. Tiam mi konsciis ke mi eĉ forgesis fari foton. Tamen laŭ mi la profunda impreso kaj bona leciono donitaj de ĝi per ĝia forta viveco estas pli valoraj ol la fotoj.

1 评论

发表评论

电子邮件地址不会被公开。 必填项已用*标注