10. La Feliĉa Monaĥo

[Ĝojo de Spirita Vivo]

Iam estis riĉulo de alta kasto. Kiam li maljuniĝis, li konsciis, ke la sufero de maljuniĝo okazas same al la riĉuloj kaj malriĉuloj. Do li rezignis siajn riĉaĵon kaj kaston, iris en arbaron kaj vivis kiel malriĉa monaĥo. Li praktikis meditadon kaj disvolvis sian menson. Li sin liberigis de malbonaj pensoj kaj fariĝis kontenta kaj feliĉa. Liaj trankvileco kaj amikeco iom post iom altiris 500 disĉiplojn.

Tiam antaŭ longa tempo plejparto da monaĥoj kutime mienis tre serioze, sed estis iu monaĥo, kiu, kvankam digna, ĉiam havis rideton sur la vizaĝo. Kio ajn okazis, li neniam perdis radion de sia interna feliĉo. En la feliĉaj okazoj, li ĉiam ridis plej ĝoje kun malfermita buŝo.

Ne nur aliaj homoj, sed ankaŭ monaĥoj iam demandis lin, kial li estas tiel feliĉa, ke li ĉiam ridetas. Li ridis kaj respondis: “Eĉ se mi dirus al vi, vi ne kredus min! Kaj se vi opinius, ke mi mensogas, tio estus honto por mia majstro.” La saĝa majstro sciis bone pri la kaŭzo de lia feliĉo kaj faris lin sia unua asistanto.

Iujare la maljuna majstro kaj liaj 500 disĉiploj iris al la urbo post pluva sezono. La reĝo permesis ilin loĝi en la plezura ĝardeno por pasigi printempon.

La reĝo estis bona homo, kiu serioze plenumis sian respondecon kiel reganto. Li laŭeble klopodis protekti la popolanojn kontraŭ danĝero kaj pliigi iliajn bonhavon kaj bonfarton. Li ĉiam devis maltrankviliĝi pri la najbaraj reĝoj, el kiuj iuj estis malamikaj kaj minacaj. Li ofte devis pacigi siajn rivalajn ministrojn de la lando.

Fojfoje liaj edzinoj batalis inter si por gajni lian favoron kaj por akiri profiton por siaj filoj. Fojfoje malkontenta regato eĉ minacis lian vivon. Kompreneble, li devis senĉese zorgi ankaŭ pri la financo de la lando. Do li havis tiel multajn zorgojn, ke li havis neniom da tempo por ĝui feliĉon.

Proksimiĝis la somero, kaj li informiĝis, ke la monaĥoj pretis reiri al la arbaro. Pensante pri la sanstato kaj bezono de la maljuna majstro, li iris al tiu kaj diris: “Estimata Majstro, nun vi estas tre maljuna kaj malforta. Kia bono estas por vi reiri al la arbaro? Vi povas sendi viajn disĉiplojn reiri tien dum vi restu ĉi tie.”

La majstro alvenigis sian unuan asistanton kaj diris al li: “Vi estu la ĉefo de la aliaj monaĥoj kiam vi ĉiuj loĝos en la arbaro. Mi estas tro maljuna kaj malforta, do mi restos ĉi tie laŭ la propono de la reĝo.” La 500 monaĥoj reiris al la arbaro dum la maljuna restis.

La unua asistanto daŭre praktikis meditadon en la arbaro. Li gajnis tiel multe da saĝo kaj paco, ke li fariĝis multe pli feliĉa ol antaŭe. Li sopiris al sia majstro kaj volis dividi sian feliĉon kun li. Do li revenis al la urbo por viziti sian majstron.

Veninte al sia majstro, li sidiĝis sur tapiŝeto ĉe la piedoj de la maljunulo. Ili ne parolis multe, tamen la unua asistanto konstante ripetadis: “Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!”

Tiam la reĝo venis viziti ilin. Li esprimis sian respekton al la majstro. Sed la monaĥo el la arbaro senĉese diradis: “Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!” Li eĉ ne haltis por saluti la reĝon por esprimi sian respekton. Tio ĉagrenis la reĝon, kaj li pensis: “Spite al miaj maltrankvilo kaj okupiteco por prizorgi mian landon, mi elspezas tempon por la vizito, sed tiu ĉi monaĥo ne salutis min kaj eĉ ne rekonis min. Kiel humilige!” Li do diris al la maljuna majstro: “Estimata Majstro. Ĉi tiu monaĥo eble stultiĝis pro troa manĝado. Eble tio estas la kaŭzo kial li plenas de feliĉo. Ĉu li ĉiam kuŝas ĉitie maldiligente?”

La Ĉefmonaĥo respondis: “Ho, Via Reĝa Moŝto. Estu pacienca, kaj mi diru al vi la kaŭzon de lia feliĉo. Ne multaj homoj scias pri tio. Li iam estis reĝo ĝuste tiel riĉa kaj potenca kiel vi, sed li rezignis sian reĝan vivon kaj ordiniĝis kiel monaĥo. Nun li opinias, ke lia antaŭa feliĉo estis ne komparebla kun lia nuna ĝojo!”

“Li kutime estis ĉirkaŭata de la armeanoj, kiuj gardis kaj protektis lin. Nun sidante sola en la arbaro kun nenia timo, li ne plu bezonas gardistojn. Li jam rezignis sian ŝarĝon zorgi pri la riĉaĵo bezonanta protekton. Anstataŭe, sen zorgo pri la riĉaĵo kaj sen timo pri perdo de la potenco, li kaj la aliaj estas protektataj de lia saĝo. Li jam gajnis en meditado la internan pacon, tiel ke li ne povas sin deteni de la diro ‘Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!’”

La reĝo tuj komprenis. La rakonto pri la feliĉa monaĥo pacigis lin. Li restis momenton kaj ricevis instruon de ambaŭ monaĥoj. Tiam li honoris ilin kaj revenis al la palaco.

Poste la feliĉa monaĥo, kiu iam estis reĝo, esprimis sian estimon al sia majstro kaj reiris al la bela arbaro. La maljuna Ĉefmonaĥo vivis ĝis la fino, forpasis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.

La moralinstruo estas: Feliĉo pli multiĝos al tiu, kiu ne zorgas pri riĉaĵo kaj potenco.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注