52, 539. Reĝo Fruktabundulo kaj Reĝino Sivali

 

Ĉapitro I. Renaskiĝo de la Bodisatvo

Iam estis reĝo en la urbo de Mitila. Li havis du filojn. La pliaĝa filo nomiĝis Malbona Frukto, kaj la alia Povra Frukto.

Kiam ili estis tre junaj, la reĝo faris la pliaĝan filon krona reĝido, kiu estis vicreganto proksima al la reĝa trono. Reĝido Povra Frukto fariĝis komandanto de armeo.

Fine la maljuna reĝo forpasis. Do Reĝido Malbona Frukto fariĝis nova reĝo, kaj lia frato krona reĝido.

Post nelonge iu servanto ekmalŝatis kronan reĝidon Povra Frukto. Li iris al Reĝo Malbona Frukto kaj mensogis, ke lia frato komplotas por mortigi lin. Komence la reĝo ne kredis je li. Sed poste la servanto senĉese ripetadis la mensogon ĝis la reĝo sentis ektimon. Oni ligis Reĝidon Povra Frukto per ĉenoj kaj malliberigis lin en la subtera malliberejo de la palaco.

La reĝido pensis: “Mi estas justulo, kaj al mi ne decas tiuj ĉenoj. Mi neniam intencis mortigi mian fraton, kaj mi eĉ ne koleris kontraŭ li. Do nun mi vokas la povon de Vero. Se mia diro estas vera, disfalu la ĉenoj kaj malfermiĝu la pordo de la subtera malliberejo!” Vere okazis miraklo, ke la ĉenoj dispeciĝis kaj la pordo malfermiĝis per si mem. La reĝido forfuĝis en vilaĝon ekster la urbo. La lokanoj rekonis lin. Ili ĉiuj respektis kaj helpis lin, do la reĝo ne sukcesis kapti lin.

Kvankam la krona reĝido vivis kaŝe, li fariĝis reganto de la tuta regiono malproksima. Baldaŭ li starigis grandan armeon. Li pensis: “Kvankam antaŭe mi ne estis malamiko de mia frato, nun mi estas malamika al li.” Do li kondukis sian armeon kaj ĉirkaŭis la urbon de Mitila.

Li sendis mesaĝon al Reĝo Malbona Frukto: “Mi ne estis via malamiko, sed vi faris min tia, do mi venis por lanĉi militon kontraŭ vi. Mi donas al vi rajton elekti, ĉu militi kun mi aŭ cedi al mi la kronon kaj regnon.” Informiĝinte pri tio, la plejparto de urbanoj eliris kaj aliĝis al la armeo de la reĝido.

Reĝo Malbona Frukto decidis kontraŭbatali. Li volontis ĉion fari por reteni sian regadon. Antaŭ ol eliri kun sia armeo, li iris por adiaŭi sian unuan reĝinon. Ŝi estis naskonta bebon baldaŭ. Li diris al ŝi: “Neniu scias, kiu venkos en la milito, mia karulino, do vi devas protekti la bebon en vi se mi mortos.” Poste li iris al la milito kuraĝe kaj baldaŭ mortis en batalo kontraŭ soldatoj de sia malamika frato.

La informo pri morto de la reĝo cirkulis tra la tuta regno. La reĝino ŝajnigis, ke ŝi estas senhejmulino malriĉa kaj malpura. Ŝi sin vestis per malnovaj vestaĵoj kaj ŝmiris malpuraĵon sur sian korpon. Ŝi metis en korbon iom da oro de la reĝo kaj la plej valorajn juvelojn de si mem. Ŝi kovris la valoraĵojn per malpura rizo, por ke neniu priŝtelu ŝin. Poste ŝi forlasis la urbon tra la norda pordo. La reĝino ĉiam vivis en la urbo, do ŝi ne sciis, kien iri. Ŝi sidiĝis ĉe la vojo kaj komencis demandi, ĉu iu iros al Urbo Kampao, ĉar ŝi iam aŭdis pri la nomo de la urbo.

Okazis hazardo, ke la naskiĝonta bebo ne estos ordinarulo kaj tio ne estos lia unua vivo aŭ renaskiĝo. Antaŭ milionoj da jaroj, li estis disĉiplo de longe forgesita instruanta Budho, la perfekta Iliminiĝinto. Li tutkore deziris fariĝi budho kiel lia estimata instruisto.

Li renaskiĝis en multaj vivoj. Iam li naskiĝis kiel kompatindaj bestoj, iam kiel longvivaj feoj kaj iam kiel homoj. Li ĉiam klopodis lerni de siaj eraroj kaj disvolvi la “dek perfektojn” por ke li purigu sian menson kaj forigu la tri radikalajn kaŭzojn de malbonaj kondutoj, kiuj estas la venenoj el avido, kolero kaj iluzio de falsa memo. Uzante perfektojn li iutage povos anstataŭigi la venenojn per tri purecoj, kiuj estas neavido, amo kaj saĝo.

La grandulo iam estis modesta disĉiplo de la forgesita Budho. Lia celo estis atingi la saman iluminiĝon de Budho, travivaĵo de kompleta Vero. Do oni nomis lin Bodisatvo, kiu signifas “Ilumini vivestaĵojn”. Neniu vere scias pri la milionoj da vivoj travivitaj de tiu ĉi granda heroo, sed en multaj historioj oni rakontas pri tio, inkluzive de la graveda reĝino, kiu estis baldaŭ naskonta lin. Post multaj pliaj vivoj li fariĝis budho, kiu estas memorata kaj adorata eĉ en la nuna mondo.

Je la tempo de nia rakonto la Iluminiĝinto jam atingis la Dek perfektojn. Do la gloro de lia naskiĝo kaŭzis tertremon en ĉiuj ĉielaj mondoj, inkluzive de Ĉielo 33 regata de Reĝo Sakao. Kiam la ĉiela reĝo sentis la tertremon, kiel dio, li sciis bone, ke tion kaŭzas baldaŭ naskiĝonta bebo de la alivestita Reĝino el Mitila. Kaj li sciis, ke la bebo estos homo kun granda merito, do li decidis eliri por helpi la reĝinon.

Reĝo Sakao faris kovritan ĉaron kun lito en ĝi, kaj aperis sur la vojo antaŭ la graveda reĝino. Li ŝajnigis, ke li estas ordinara maljunulo. Li kriis: “Ĉu iu volas veturi al Kampao?” La senhejma reĝino respondis: “Mi deziras iri tien, bonkora sinjoro.” “Do iru kun mi,” la maljunulo diris.

Estante baldaŭ naskonta, la graveda reĝino estis tre dika. Ŝi diris: “Mi ne kapablas grimpi en vian ĉaron. Simple portu mian korbon kaj mi sekvu vin malantaŭe.” La maljunulo, reĝo de la dioj, respondis: “Ne maltrankviliĝu! Ne maltrankviliĝu! Mi estas plej saĝa ĉaristo. Do estu trankvila. Nur suriru mian ĉaron!”

Kiam ŝi levis sian piedon, Reĝo Sakao magie levis la teron sub ŝi! Do ŝi facile suriris en la ĉaron. Ŝi sciis, ke tiu eble estas dio, kaj tuj dronis en profundan dormon.

Sakao kondukis la ĉaron ĝis rivero. Li vekis la reĝidinon kaj diris: “Vekiĝu, filino. Banu vin en la rivero, kaj vestu vin per tiu bona vestaĵo, kiun mi alportis por vi. Poste manĝu iom da rizo.” Ŝi obeis. Post la manĝo ŝi kuŝiĝis kaj dormis iom pli longe.

Vespere ŝi vekiĝis kaj vidis altajn domojn kaj murojn. Ŝi demandis: “Kio estas tiu ĉi urbo, Patro?” Reĝo Sakao respondis: “Tio estas Kampao. Mi prenis plej mallongan vojon. Nun ni estas ĉe la suda pordo de la urbo, kaj vi povas eniri sekure. Mi devas reveni al mia malproksima vilaĝo.” Do ili adiaŭis unu de la alia kaj Sakao malaperis en malproksimo, revenante al sia ĉiela mondo.

La reĝino iris en la urbon kaj sidiĝis en manĝejo. Tie hazarde estis saĝulo vivanta en Kampao. Li recitis mantrojn kaj donis konsilojn por helpi homojn, kiuj estis malsanaj kaj malfortunaj. Kiam li iris sur la vojo por sin bani en la rivero kune kun 500 sekvantoj, li vidis la belan reĝinon de malproksime. La granda merito de la naskiĝonto en ŝi donis al ŝi mildan varman lumon, kiun nur la saĝulo povis rimarki. Li tuj sentis bonkorecon kaj mildan ŝaton al ŝi, kvazaŭ ŝi estus lia propra plijuna fratino. Do li lasis siajn sekvantojn ekstere kaj iris rekte en la manĝejon.

Li demandis ŝin: “De kiu vilaĝo vi venis, Fratino?” Ŝi respondis: “Mi estas la unua reĝino de Reĝo Malbona Frukto de Mitila.”

Li demandis: “Do kial vi venis ĉi tien?” “Mia edzo estis mortigita de la armeo de sia frato, Reĝido Povra Frukto,” ŝi diris, “mi timis, do mi forkuris por protekti la bebon en mi.” La saĝulo demandis: “Ĉu vi havas parencojn en la urbo?” Ŝi respondis: “Neniun, sinjoro.” Do li diris: “Tute ne maltrankviliĝu. Mi naskiĝis en riĉa familio kaj mi mem estas tre bonhava. Mi prizorgos vin kiel mian propran fratinon. Nun nomu min frato, kaptu miajn piedojn kaj ekploru.”

Kiam ŝi faris tion, la sekvantoj eniris. La saĝulo klarigis al ili, ke ŝi estas lia plijuna fratino longe perdita. Li ordonis al siaj plej intimaj servantoj konduki ŝin en lian hejmon per kovrita ĉaro kaj informi lian edzinon, ke tiu estas lia fratino, kiun ŝi devas bone prizorgi.

Ili sekvis lian ordonon. La edzino bonvenigis ŝin, aranĝis al ŝi varman banon kaj ripozon en lito.

Sin baninte en la rivero, la saĝulo revenis hejmen. Je la tempo por vespermanĝo, li petis sian fratinon manĝi kun ili. Post la manĝo li invitis ŝin resti en lia hejmo.

Post nur kelkaj tagoj la reĝino naskis belan knabeton. Ŝi nomis lin Fruktabundulo. Ŝi diris al la saĝulo, ke tio estas la nomo de ŝia bopatro, kiu iam estis la reĝo de Mitila.

Ĉapitro 2. Gajni Povon

La bebo kreskis kaj fariĝis malgranda knabo. Liaj amiketoj ofte mokis lin pro tio, ke li naskiĝis ne en tiel alta klaso kiel ili. Do li revenis hejmen kaj demandis al sia patrino, kiu estas lia patro. Ŝi admonis lin ne atenti, kion la aliaj diris. Ŝi informis lin, ke lia patro estis mortinta Reĝo Malbona Frukto de Mitila, kies trono estis forrabita de lia frato Reĝido Povra Frukto. Poste, lin ne plu ĝenis tio, kiam la aliaj nomis lin “filo de vidvino.”

Antaŭ ol li estis 16-jara, la brile juna Fruktabundulo ellernis ĉiujn sciojn pri religio, literaturo kaj artifikoj de militado. Li kreskiĝis kiel tre bela junulo.

Li opiniis, ke estas ĝusta tempo por repreni sian justan kronon, kiun lia onklo forrabis. Do li iris al sia patrino kaj demandis: “Ĉu vi havas trezoron de mia patro?” Ŝi respondis: “Kompreneble jes! Mi ne elfuĝis kun malplenaj manoj. Pensinte pri vi, mi prenis perlojn, juvelojn kaj diamantojn. Do vi ne bezonas perlabori. Iru rekte por repreni vian regnon.”

Sed li diris: “Mi prenos nur duonon, Panjo. Mi veturos boate al Birmo, la lando de oro, kaj tie mi perlaboros monon.” Lia patrino diris: “Ne, mia filo. La vojaĝo al la eksterlando estas tro danĝera. Ni havas sufiĉe da valoraĵoj ĉi tie!” Li diris: “Mi devas lasi duonon ĉe vi, Panjo, tiel vi povas vivi komforte kiel reĝino.” Tion dirinte, li forlasis per ŝipo al Birmo.

En la sama tago kiam Reĝido Fruktabundulo ekvojaĝis, lian onklon Reĝo Povra Frukto trafis serioza malsano. Li estis tiel malsana, ke li ne plu kapablis forlasi la liton.

Samtempe sur la ŝipo estis 350 vojaĝantoj al Birmo. Ili veturis sep tagojn, kiam okazis fortega ŝtormo, kiu difektis kaj detruis la ŝipon. Ĉiuj ploris pro timo kaj preĝis al diversaj dioj por helpo krom la reĝido. La Bodisatvo neniel ploris en timo. La iluminiĝinto ne preĝis al dioj por helpo, anstataŭe, li estis preta helpi sin mem.

Li plenigis sian stomakon per kondensita butero miksita kun sukero, ĉar li ne sciis kiom longe daŭros ĝis lia sekva manĝo. Li trempis siajn vestaĵojn en oleo por sin protekti kontraŭ malvarma oceanakvo kaj helpi sin flosi sur la oceano. Poste, kiam la ŝipo sinkis, li supreniris kaj tenis la maston, ĉar ĝi estis la plej alta parto de la ŝipo. Kiam la ferdeko subakviĝis, li sin tiris sur la maston.  Dume, liaj samŝipanoj tremantaj kaj preĝantaj dronis en akvo kaj estis englutitaj de malsataj fiŝoj kaj grandaj testudoj. La akvo baldaŭ ruĝiĝis de sango.

Kiam la ŝipo subakviĝis, Reĝido Fruktabundulo atingis la supron de la masto. Por eviti dronon en la akvo de sango, li saltis forte de la la mastsupro al la direkto de Regno Mitila. Dum la reĝido sin savis de la maĉantaj faŭkoj de la fiŝoj kaj testudoj, Reĝo Povra Frukto mortis sur la lito.

Post la forta eksalto de la mastsupro, la reĝido falis en smeraldan maron. Lia korpo brilis kiel oro kiam li naĝis dum sep tagoj kaj sep noktoj. Vidinte, ke estas fastotago de plena luno, li purigis sian buŝon per sala akvo kaj observis la Ok maksimojn, kiuj estas unutagaj abstinadoj de mortigo, ŝtelo, seksumo, mensogo, alkoholaĵo, ornamado, luksaj mebloj kaj aliaj manĝoj krom tagmanĝo   Iam antaŭe dioj en kvar direktoj asignis diinon kiel protektanton de oceanoj. Ili informis ŝin, ke ŝia devo estas protekti precipe tiujn, kiuj honoras kaj respektas siajn gepatrojn kaj aliajn pliaĝulojn. Do ĉiuj, kiuj ne estis destinitaj droni en la oceano, estis protektindaj por ŝi.

Fruktabundulo ĝuste estis unu el la protektindaj homoj de la oceana diino. Sed dum sep tagoj kaj noktoj li naĝadis tra la maro, la diino preteratentis sian devon kaj ne rimarkis lin. Ŝi okupiĝis ĝui ĉielan plezuron anstataŭ observi la oceanojn.

Fine ŝi ekmemoris sian devon kaj ekrigardis la oceanojn. Tiam ŝi vidis la oran reĝidon baraktanta en la smeralda maro post naĝado de sep tagnoktoj. Ŝi pensis: “Se mi lasus reĝidon Fruktabundulon morti en la oceano, mi estos ne plu bonvena en la ĉiela mondo. Fakte, li estas la Iluminiĝinto!”

Do ŝi sin aliformigis bele kaj flugis en la aero proksime al li. Dezirante lerni la Veron de li, ŝi demandis: “Sen vidi la bordon, kial vi klopodas por atingi la finon de la oceano?”

Aŭdinte la vortojn, la reĝido pensis: “Mi vidis neniun dum la septaga naĝado. Kiu tiu estas?” Kiam li vidis la diinon super si, li diris: “Ho, aminda diino, mi scias, ke klopodo estas la vojo de la mondo. Do nur se mi estas en la mondo, mi senĉese klopodos, eĉ en oceano sen videbla bordo.”

Dezirante scii pli multe de li, ŝi provis lin dirante: “Tiu vasta oceano etendiĝas multe pli malproksimen ol vi povas imagi. Via klopodo estas senutila ĉar vi devas morti ĉi tie!”

La reĝido respondis: “Kara diino, kiel mia klopodo estus senutila? Tiu, kiu neniam rezignas sian klopodadon, ne estos kulpigita de siaj parencoj vivantaj sube kaj de la dioj vivantaj supre. Mi ne pentas. Kiel ajn verŝajne neeble, se mi ĉesigas la klopodadon, tio kaŭzos mian dronon.”

Plezuriĝinte pro liaj respondoj, la protektanta diino provis lin lastafoje. Ŝi demandis: “Kial vi daŭre klopodas, kiam vere ne estos rezulto por atingi la bordon krom viaj sufero kaj morto?”

Li respondis al ŝi denove, kiel instruisto al lernanto: “Estas metodo en la mondo, ke oni faras planon kaj klopodas por atingi la celon. Eble la plano estos destinita al malsukceso, nur tempo povas atesti pri tio, sed la valoro kuŝas en la nuna klopodo.”

“Kaj krome, ho diino, ĉu vi ne vidis, ke mia ago jam donis rezultojn? Miaj samŝipanoj nur preĝis kaj ili ĉiuj perdis la vivon, sed mi jam naĝis sep tagnoktojn. Nun vi flugas super mi! Do mi naĝos per mia forto eĉ tra la tuta oceano por atingi la bordon. Nur se mi havos iom da forto, mi senĉese penados.”

Ege kontente, la oceana diino protektanta bonulojn diris: “Vi brave batalas la grandan oceanon kontraŭ senesperaj malfacilaĵoj, kaj rifuzas forkuri de la malfacilaĵo antaŭ vi. Iru kien ajn laŭ via deziro! Vi havos mian protektadon kaj neniu povas haltigi vin. Nur diru al mi, kien mi portu vin.”

La reĝido informis ŝin, ke li deziras iri al Mitila. La diino tenere levis lin kiel faskon da floroj kaj portis lin ĉe sia brusto kiel amema patrino kun novnaskita bebo. Ŝi flugis tra la aero dum la Iluminiĝinto dormis lulate en ŝia ĉielula sino.

Atinginte regnon Mitila, ŝi metis lin sur sanktan ŝtonon en mangĝardeno kaj petis al la ĝardena diino prizorgi lin. Poste, la prokteka diino de la oceanoj revenis al sia hejmo en la ĉiela mondo.

La mortinta Reĝo Povra Frukto lasis post si nur filinon, sed ne filojn. Ŝi estis saĝa kaj bone edukita. Ŝia nomo estis Reĝidino Sivali.

Kiam la reĝo estis mortanta, la ministroj demandis lin: “Kiu estos la nova reĝo?” Reĝo Povra Frukto diris: “Tiu, kiu ajn povas kontentigi mian filinon Sivali, kiu ajn rekonas la kapon de la reĝa lito, kiu ajn povas tiri la pafarkon, kion nur mil homoj povas kune fari, aŭ kiu ajn povas trovi la 16 kaŝitajn trezorojn, povos fariĝi la nova reĝo.”

Post la funebrado pri la reĝo, la ministroj ekserĉis la novan reĝon. Unue ili volis trovi tiun, kiu povas kontentigi la reĝidinon. Ili venigis la generalon de la armeo.

Reĝidino Sivali volis provi lin, por ke Mitila estu regata de potenca reĝo. Ŝi alvenigis lin al si. Senprokraste li kuregis supren laŭ la palaca ŝtuparo. Ŝi diris: “Por provi vian fortecon, kuru tien kaj reen en la palaco.” Klopodante nur por plezurigi ŝin, la generalo kuradis tien kaj reen senĉese ĝis ŝi signis, ke li ĉesu. Poste, ŝi diris: “eksaltu!” La generalo tion faris senpripense. Poste, la reĝidino diris al li: “Venu ĉitien por masaĝi al mi la piedojn.” Li do sidiĝis antaŭ ŝi kaj ekmasaĝis ŝiajn piedojn.

Ŝi subite piedbatis lin je la brusto kaj faligis lin de sur la ŝtuparo. Ŝi sin turnis al la servantaj sinjorinoj kaj diris: “Saĝo mankas al tiu ĉi stultulo. Li opinias, ke la forto nur kuŝas en la kurado kaj saltado, kaj sekvas ordonojn senpripense. Li havas neniun potencon de sia karaktero. Mankas al li potenco bezonata por regi la regnon. Do tuj forĵetu lin de ĉi tie!”

Poste, oni demandis la generalon pri lia renkontiĝo kun Reĝidino Sivali. Li diris: “Mi ne volas diri pri tio. Ŝi ne estas homo.”

La sama afero okazis al la trezoristo, kasisto, gardisto de reĝa sigelilo, kaj la kortega glavisto. La reĝidino trovis, ke ili ĉiuj estas sentaŭgaj malsaĝuloj.

Do la ministroj decidis ĉesigi la provadon fare de la reĝidino, kaj ekserĉis tiun, kiu povis streĉi pafarkon tireblan nur por mil homoj kune, sed ili denove malsukcesis. Same, ili trovis neniun, kiu sciis la kapon de la reĝa kvardrata lito, kaj kiu povis trovi la 16 trezorojn.

La ministroj pli kaj pli maltrankviliĝis, ke ili ne povos trovi la taŭgan reĝon. Do ili konsultis la ĉefpastron de la reĝa familio. Li proponis al ili: “Ne maltrankviliĝu, miaj amikoj. Ni sendos ĉaron de kortega ceremonio. Tiu, antaŭ kiu la ĉaro haltos, povos regi la tutan Hindion.”

Do ili ornamis la ĉaron kaj jungis al ĝi kvar plej belajn ĉevalojn de la kortego. La honora ĉefpastro aspergis la ĉaron per sankta akvo el la sankta orkruĉo. Li proklamis: “Nun iru antaŭen, ĉaro sen ĉaristo. Trovu la taŭgulon, kiu havas sufiĉan meriton por regi la regnon.”

La ĉevaloj tiris la ĉaron ĉirkaŭ la palaco kaj poste sur la ĉefan vojon de Mitila. Ilin sekvis kvar armeoj el la elefantoj, ĉaristoj, kavaliroj kaj soldatoj.

Ĉiuj plej potencaj politikistoj de la urbo esperis, ke la procesio haltu antaŭ iliaj domoj. Sed anstataŭe ĝi forlasis la urbon tra la orienta pordo kaj iris rekte en la mangĝardenon. Ĝi haltis antaŭ la sankta ŝtono, sur kiu Reĝido Fruktabundulo dormis.

La ĉefpastro diris: “Provu la dormanton por vidi, ĉu li konvenas por fariĝi nia reĝo. Se li vere estas taŭga, li ne timos la bruon de tamburoj kaj armiloj de ĉiuj kvar armeoj.” Do ili faris grandan bruon, sed la reĝido nur sin turnis sur alian flankon kaj daŭre dormis. Ili faris bruon denove, eĉ pli laŭtan, sed la reĝido nur simple sin turnis de flanko al la alia.

La ĉefpastro ekzamenis la plandojn de la dormanto. Li diris: “Li povas regi ne nur la Regnon Mitila, sed ankaŭ la tutan mondon en ĉiuj kvar direktoj.” Li vekis la reĝidon kaj diris: “Vekiĝu, Via Moŝto. Ni petas, ke vi estu nia reĝo.”

Reĝido Fruktabundulo demandis: “Kio okazis al via reĝo?” “Li forpasis,” respondis la pastro. “Ĉu li havas infanojn?” demandis la reĝido. “Nur filinon Reĝidino Sivali,” respondis la pastro. Tiam Reĝido Fruktabundulo konsentis fariĝi la nova reĝo.

La ĉefpastro ŝutis juvelojn sur la sanktan ŝtonon. Sin baninte, la reĝido sidiĝis inter la juvelojn. Li estis aspergita per parfumita akvo el orumita bovlo. Poste li fariĝis kronita Reĝo Fruktabundulo. La nova reĝo veturis en la reĝa ĉaro al la urbo de Mitila kaj la palaco, sekvata de la majesta procesio.

Reĝidino Sivali ankoraŭ deziris provi la reĝon. Do ŝi sendis serviston por informi lin, ke ŝi deziras lin iri al ŝi senprokraste. Sed Reĝo Fruktabundulo ignoris la alvokon, simple daŭre inspektante la palacon kun ĝiaj mebloj kaj artaĵoj. La sendinto raportis tion al la reĝino, kaj ŝi resendadis lin fojfoje, sed li revenis kun la samaj rezultoj. La servisto diris al ŝi: “La viro estas persono, kiu scias sian propran menson kaj estas ne facile ŝanceligebla. Li ne zorgas pri viaj vortoj kiel ni ne zorgas herbon kiam ni iras sur ĝi.”

La reĝo atingis la tronan ĉambron, kie la reĝidino atendis. Li iris aplombe supren laŭ la palaca ŝtuparo, nek haste, nek malrapide, majeste kiel leono juna kaj forta. La reĝidino tiel emociiĝis de lia sinteno, ke ŝi tuj iris al li, respekte donis manon al li, kaj gvidis lin al la trono. Li gracie sidiĝis sur la tronon.

Li demandis la kortegajn ministrojn: “Ĉu la antaŭa reĝo lasis proponon por provi la novan reĝon?” “Jes, Via Reĝa Moŝto,” ili respondis, “‘kiu ajn povas kontentigi mian filinon Sivali.'” La reĝo respondis: “Vi jam vidis, ke la Reĝidino donis sian manon al mi. Ĉu estas alia provo?”

Ili respondis: “‘Kiu ajn rekonas la kapon de la reĝa kvadrata lito.'” La reĝo prenis oran harpinglon de sia kapo kaj donis ĝin al Reĝidino Sivali, dirante: “Formetu ĝin por mi.” Senpripense, ŝi metis ĝin ĉe la litkapo. Li petis al la ministroj ripeti la demandon kvazaŭ li ne aŭdus unuafoje. Post kiam ili ripetis la saman demandon, li montris la oran harpinglon.

“Ĉu estas alia provo?” demandis la reĝo. “Jes, Via Reĝa Moŝto,” respondis la ministroj, “‘kiu ajn povas streĉi la pafarkon tireblan nur por mil viroj kune.'” Kiam oni alportis la pafarkon, la reĝo tiris ĝin sen leviĝi de la trono. Li faris tion tiel facile kiel virino kurbigis bastoneton, per kiu ŝi fadenigas kotonon por ŝpinado.

“Ĉu estas pliaj provoj?” Li demandis. La ministroj respondis: “‘Kiu ajn povas trovi 16 kaŝitajn trezorojn.’ Tio estas la lasta provo.”

“Kio estas la unua en la listo?” Li demandis. Ili respondis: “La unua estas la trezoro de la leviĝanta suno.” Reĝo Fruktabundulo konsciis, ke troviĝas artifiko en trovado de ĉiu trezoro. Li sciis, ke Silenta Budho ofte estas komparata kiel la gloro de la suno. Do li demandis: “Kien la reĝo iris renkonti kaj nutrigi Silentajn Budhojn?” Kiam ili montris al li la lokon, li ordonis ilin elfosi la unuan trezoron.

La dua estas trezoro de malleviĝanta suno. Reĝo Fruktabundulo sciis, ke tio estas la loko, kie la estinta reĝo adiaŭis la Silentajn Budhojn. Per la sama rimedo li trovis ĉiujn kaŝitajn trezorojn.

La regnanoj ĝojegis, ke li trapasis ĉiujn provojn. Kiel la unua oficiala aktivado, li konstruigis domojn filantropiajn en la centro de la urbo, kaj ĉiu domo havis kvar pordojn. Li donacis ĉiujn 16 trezorojn por helpi malriĉulojn kaj bezonantojn.

Poste li sendis por bonvenigi sian patrinon, reĝinon de mortinta Reĝo Malbona Frukto, kaj ankaŭ la bonkoran saĝulon de Kampao. Li donis la honorojn konvenajn al ili ambaŭ.

Ĉiuj regnanoj de la regno venis al Mitila por celebri lian reĝiĝon. Ili ornamis la urbon per parfumaj florkronoj kaj incensoj, kaj preparis molajn kusenojn por la vizitantoj. Ĉie estis fruktoj, sukeroj, trinkaĵoj kaj kuiritaj manĝaĵoj. La ministroj kaj la riĉuloj alkondukis muzikistojn kaj dancistinojn por regali la reĝon. Saĝuloj ankaŭ recitis belajn poemojn kaj sanktuloj ĉantis benojn.

La iluminiĝinta Reĝo Fruktabundulo sidis sur trono sub reĝa baldakeno blanka. Dum la granda celebrado li aspektis majesta kiel la ĉiela reĝo Sakao. Li rememoris pri sia granda peno baraktanta en la oceano kontraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiam la oceana diino ignoris lin. Nur per tiu preskaŭ senespera klopodado, li nun fariĝis tiel majesta kiel dio. Lin plenigis tiel granda ĝojo, ke li diris verse:

“Aferoj okazas neatendite, kaj preĝoj ne helpas iomete, sed nur klopodoj alportas rezultojn, kiujn nek penso nek preĝo atingas komplete.”

Post la grandioza ceremonio, Reĝo Fruktabundulo regis en Mitila per perfektaj justecoj. Li estimoplene donis honoron kaj manĝaĵon al Silentaj Budhoj, kiuj iluminiĝinte vivis en la periodo, kiam oni ne povis kompreni iliajn instruojn.

En plena tempo Reĝino Sivali naskis filon. Ĉar la saĝuloj de la kortego vidis la signojn de lia longa kaj honora vivo antaŭ lia naskiĝo, li estis nomita Reĝido Longa Vivo. Kiam li elkreskiĝis, la reĝo faris lin vicreganto.

Ĉapitro 3. Rezigni Povon

La rakonto okazis antaŭ longa tempo, kiam oni havis pli longan vivon. Tiam iuj eĉ vivis 10,000 jarojn. Post kiam Reĝo Fruktabundulo regis 7,000 jarojn, la kortega ĝardenisto portis al li eksterordinare belajn fruktojn kaj florojn. La reĝo tiel ŝatis ilin, ke li volis pririgardi la ĝardenon. Do la ĝardenisto aranĝis kaj ornamis la ĝardenon, kaj invitis lian viziton.

La reĝo eliris rajdante sur reĝa elefanto, sekvate de ĉiuj korteganoj kaj multaj ordinaraj homoj de Mitila. Kiam li trapasis la ĝardenan pordon, li vidis du belajn mangarbojn. Unu estis plena de maturaj mangoj, dum la alia senfrukta. Li prenis unu el la fruktoj kaj ĝuis la dolĉan bongustecon. Li decidis manĝi pli multe kiam li revenis poste.

Kiam oni vidis, ke la reĝo manĝis la unuan frukton, ili sciis, ke ankaŭ ili rajtas manĝi. Dum momento ĉiuj mangoj estis formanĝitaj. Post kiam oni elmanĝis ĉiujn fruktojn, iuj eĉ rompis branĉojn kaj ŝiris foliojn por serĉi pliajn.

Kiam Reĝo Fruktabundulo revenis, li vidis, ke la arbo estis nudigita kaj preskaŭ detruita. Dume la senfrukta arbo restis tiel bela kiel antaŭe. Ĝiaj brile verdaj folioj glimis en la sunlumo.

La reĝo demandis siajn ministrojn: “kio okazis ĉi tie?” Ili respondis: “Ĉar via Reĝa Moŝto manĝis la unuan frukton, oni libere formanĝis la restajn. Por serĉi pli multajn fruktojn ili eĉ detruis foliojn kaj branĉojn de la arbo. La senfrukta arbo restas sekura kaj bela, ĉar ĝi ne havas fruktojn.”

Tio malĝojigis la reĝon. Li pensis: “La fruktoplena arbo detruiĝis, sed la senfrukta arbo restas bonstata. Mia regado similas al la fruktoplena arbo. Ju pli da povo kaj havaĵo mi posedas, des pli mi timas perdi ilin. Sen povo kaj havaĵo, la sankta vivo de simpla monaĥo similas al senfrukta arbo kondukanta al sentimeco.”

Do la grandulo decidis rezigni siajn riĉaĵon kaj povon, forlasi la gloron de la reĝo kaj senigi sin je la devo protekti sian pozicion. Sekve de tio, li decidis uzi sian tutan forton por pasigi la puran vivon de simpla monaĥo. Nur tiam li povis malkovri la daŭran profundan feliĉon, kiu povis disvolviĝi al aliaj.

Li revenis al la urbo. Starante ĉe la palaca pordo, li venigis la komandanton de la armeo. Li diris: “Ekde nun, neniu vidu mian vizaĝon krom la servanto, kiu portas al mi manĝaĵon kaj la alia, kiu portas al mi akvon kaj dentbroŝon. Vi kaj la ministroj regu la regnon laŭ la malnova leĝo. Mi vivos kiel simpla monaĥo en la supra etaĝo de la palaco.”

Post kiam li vivis dum mallonga tempo tiamaniere, la regnanoj ekmiris pri lia ŝanĝiĝo. Iutage amaso da homoj kolektiĝis en la palaca korto. Ili diris: “Nia reĝo ne estas tia, kia li estis antaŭe. Li volas nek rigardi dancojn, nek aŭskulti kantojn, nek rigardi bovbatalojn kaj elefantbatalojn, nek iri al sia plezura ĝardeno, nek rigardi la cignojn sur la lagetoj. Kial li ne plu parolas al ni?” Ili demandis la servantojn, kiuj portas manĝaĵon kaj akvon al la reĝo, “Ĉu li diris ion al vi?”

Ili diris: “Li penas deteni sian menson de dezirataĵoj, do lia menso estas tiel paca kaj nobla kiel tiuj de siaj malnovaj amikoj, la Silentaj Budhoj. Li klopodas disvolvi la purecon de tiuj, kiuj posedas nenion krom bona merito. Iam ni eĉ aŭdis lin diranta laŭte: “Mi pensas nur pri la Silentaj Budhoj, liberaj de ĉasado al ordinaraj plezuroj. Ilia libereco vere feliĉigas ilin. Kiu povas porti min al la loko, kie ili loĝas?”

Reĝo Fruktabundulo loĝis en la supra etaĝo de la palaco, klopodante esti simpla monaĥo dum nur kvar monatoj. Tiam li konsciis, ke estas tro multe da distraĵoj en la bela regno de Mitila. Li prenis ilin nur kiel eksteran fenomenon tentanta lin ĉesigi la serĉadon de internaj paco kaj vero. Do li decidis rezigni ĉion, fariĝi arbara monaĥo kaj loĝi en Himalaja Montaro.

Li havis flavajn robojn kaj almozbovlon donacitajn de monaĥo. Li ordonis la reĝan barbiron razi al li la harojn kaj barbon. Poste en frua mateno li ekiris malsupren laŭ la palacaj ŝtuparoj.

Samtempe Reĝino Sivali informiĝis pri lia decido. Ŝi kolektis 700 plej belajn reĝinojn de la reĝa haremo kaj gvidis ilin sur la ŝtuparon. Ili pasis preter Reĝo Fruktabundulo iranta malsuperen, sed ne rekonis lin vestitan kiel monaĥon. Kiam ili atingis la supran etaĝon, Reĝino Sivali trovis, ke ĝi estas malplena, kaj en ĝi restis nur la razitaj haroj kaj barbo de la reĝo. Ŝi tuj konsciis, ke la nekonata monaĥo estas ŝia edzo.

Ĉiuj 701 reĝinoj kuris malsupren laŭ la ŝtuparoj al la palaca korto. Tie ili sekvis la reĝodevenan monaĥon. Laŭ instruo de Reĝino Sivali, ili delasis siajn harojn kaj provis tenti la reĝon por restigi lin. Ili ploris kaj ploregis, petante: “Kial vi faras tion?” Tiam ĉiuj homoj en la urbo maltrankviliĝis kaj eksekvis lin. Ili kriis plorante: “Ni jam aŭdis, ke nia reĝo fariĝis simpla monaĥo. Kiel ni povos denove trovi reganton tiel bonan kaj justan?”

Ĉiuj haremaj reĝinoj en belaj vualoj kaj riĉaj juveloj kriis kaj petis, sed tio ne ŝanĝis la menson de la iluminiĝinto, ĉar li jam faris sian decidon kaj persistis en la klopodo. Li jam rezignis la sanktan aspergan orbovlon de la ŝtato, kiu transdonis la potencon de la reĝa familio al li. Anstataŭe li tenis la simplan argilan almozbovlon de modesta monaĥo, serĉanto de Vero.

Fine Reĝino Sivali ĉesigis ploradon. Ŝi vidis, ke la belaj reĝinoj de la haremo ne povis haltigi sian edzon. Do ŝi iris al la komandanto de la armeo. Ŝi ordonis al li estigi fajron inter la domaĉoj kaj dezertaj konstruaĵoj sur la vojo de la reĝo, kaj ankaŭ fajrigi arbetojn kaj malsekajn foliojn en malsamaj regionoj de la urbo por estigi abunde da fumo.

Kiam ĉio estis farita, ŝi falis sur la teron ĉe la piedoj de la reĝo kaj ploregis: “La tuta Mitila estas brulanta, Via Reĝa Moŝto! La belaj konstruaĵoj kun valoraj artaĵoj, valoraj metaloj, juveloj kaj trezoroj estas detruataj. Revenu, Via Reĝa Moŝto, por savi vian riĉaĵon antaŭ ol tro malfruas!”

Sed la Iluminiĝinto respondis: “Ĉio ĉi apartenas al la aliaj, kaj mi havas neniom. Nun nenion mi timas perdi. La perdaĵoj ne povas malĝojigi min. Mia menso restas en paco.”

Poste li forlasis la urbon tra la norda pordo, ankoraŭ sekvate de ĉiuj 701 reĝinoj. Laŭ la instruo de Reĝino Sivali, ili montris al li la vilaĝojn prirabitajn kaj detruitajn. Tie armitaj viroj atakis, dum aliaj ŝajnigis sin vunditaj aŭ mortigitaj. Sed la ŝajna sango estis farita el ruĝa tinkturo kaj la mortintoj estis afektaj. La reĝo sciis bone, ke tio estas trompo, ĉar ne estis veraj rabistoj kaj murdantoj en la regno de Mitila.

Piedirinte ankoraŭ pli malproksimen, la reĝo haltis kaj demandis siajn ministrojn: “Kies regno ĝi estas?” “Via, Via Reĝa Moŝto,” ili respondis. “Do punu iun ajn, kiu trapasos la linion,” li ordonis, kiam li faris linion trans la vojo. Neniu inkuzive de Reĝino Sivali kuraĝis trapasi la linion. Sed kiam ŝi vidis, ke la reĝo daŭre iras laŭ la vojo kun sia dorso al ŝi, ŝin trafis neeltenebla dolorego. Batante sian bruston, ŝi falis trans la linion. Tuj kiam la linio estis transigita, ĉiuj homoj perdis sian timon kaj sekvis ŝin.

Reĝino Sivali restigis la armeon ĉe si dum la tuta homamaso sekvis Reĝon Fruktabundulo. Li senĉese iris multajn mejlojn direkte al la Himalajo en la nordo.

Samtempe estis sankta monaĥo nomata Naradao, kiu vivis en ora kaverno de Himalajo. Li estis tre saĝa. Per granda mensa klopodo li gajnis supernaturan povon, kiun laŭdire posedis nur la plej superaj sankuloj. Meditinte en la eksterordinara mensstato dum tuta semajno, li subite kriis: “Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!”

Poste, uzante sian specialan povon, li superrigardis tutan Hindion por vidi, ĉu iu ajn sincere serĉas la saman feliĉon, spite ĉiujn logaĵojn en la mondo. Li vidis nur Reĝon Fruktabundulo, la Bodisatvon, kiu iutage fariĝos Budho. Li vidis, ke li jam rezignis ĉiujn siajn mondajn povojn, sed ankoraŭ estas malhelpata de la sekvanta homamaso ekde sia antaŭa sekulara vivo. Por helpi kaj kuraĝigi lin, li magie flugis tra la aero kaj flosis antaŭ la reĝo.

Li demandis Reĝon Fruktabundulo: “Ho, monaĥo, kial la homamaso brue sekvas vin?” La reĝo diris: “Mi jam forrezignis la povon de regado kaj forlasis la sekularan vivon por bono. Jen la kaŭzo, kial miaj antaŭaj subuloj sekvas min, kvankam mi forlasas ilin feliĉe.”

La sankta monaĥo diris: “Ne tro memfidu, monaĥo. Vi ankoraŭ ne sukcesis forlasi la sekularan mondon, ĉar ankaŭ restas obstakloj en vi. Tiuj estas “kvin obstakloj”, kiuj estas la avido je ordinaraj plezuroj vida, aŭda kaj aliaj; la avido damaĝi aliajn; maldiligenteco; mensaj maltrankviliĝoj; kaj neraciaj duboj. Praktiku la perfektojn, estu pacienca kaj pensu nek tro multe nek tro malmulte pri vi.”

Li finis: “Mi benos, ke vin protektu bono, scio kaj saĝo sur via vojo.” Poste li malaperis kaj revenis en sian oran kavernon.

Pro la saĝa admono, Reĝo Fruktabundulo malpli zorgis pri la ekstera homamaso, konsciante, ke la plej grandaj malhelpoj aŭ obstakloj estas en lia interna menso.

Samtempe Reĝino Sivali alifoje falis ĉe liajn piedojn. Ŝi petegis: “Ho, Reĝo, aŭskultu la vekriojn de viaj regatoj. Antaŭ ol forlasi ilin por via bono, konsolu ilin per kronado al via filo por regi anstataŭ vi.”

Li respondis: “Mi jam forlasis miajn subulojn, amikojn, parencojn kaj landon. Ne maltrankviliĝu pri tio. La nobeloj de Mitila jam bone trejnis la reĝidon Longa Vivo kaj ili protektos kaj subtenos vin ambaŭ.”

Ŝi daŭrigis: “Ho, reĝo, estante monaĥo, vi lasos min senedza. Kia honto! Kion mi faru?”

Li diris: “Nur zorgeme instruu al la reĝido eviti ĉiajn malbonajn ideojn, vortojn kaj kondutojn. Alie vi kaŭzos dolorigajn rezultojn al vi mem.”

Ĉe sunsubiro, la reĝino starigis tendon, dum la reĝo iris en la arbaron por dormi sub arbo. La sekvan tagon ŝi daŭre sekvis lin, kondukante la armeon kun si. Ili proksimiĝis al malgranda urbo.

Estis hazardo, ke viro en la urbo aĉetis pecon da freŝa viando de buĉisto. Apenaŭ li kuiris kaj metis ĝin sur tablon por malvarmigi, kiam vaganta hundo kaptis ĝin kaj forkuris. La viro postkuris la hundon ĝis la suda pordo de la urbo. Tie li ĉesis, ĉar li estis tro laca por daŭrigi.

La fuĝanta hundo trapasis la vojon de Reĝo Fruktabundulo kaj Reĝino Sivali. Timigite de ili, ĝi perdis la viandon sur la teron. La reĝo vidis, ke ĝi estas peco da bona viando kaj oni ne scias, kiu estas ĝia posedanto. Do li purigis la viandon, metis ĝin en sian bovlon kaj ekmanĝis.

Reĝino Sivali, kiu kutime manĝis bongustaĵojn en la palaco, abomenis tion. Ŝi diris: “Eĉ ĉe la rando de morto altklasa sinjoro ne manĝus postlasitaĵon de hundo! Manĝi tiel naŭzan manĝaĵon montras, ke vi estas tute sentaŭga!” Sed li respondis: “Estas via propra vanteco, kiu detenas vin vidi la valoron de tiu ĉi viando. Akirite juste, ĉiuj manĝaĵoj estas puraj kaj bonaj!”

Dum ili daŭre proksimiĝis al la urbo, Reĝo Fruktabundulo pensis: “Reĝino Sivali daŭre sekvas min. Tio estas malbona por monaĥo. Oni dirus, ‘Li forrezignis sian regnon, sed ne povas liberiĝi de sia edzino!’ Mi devas trovi metodon por instrui ŝin, ke ŝi foriru.”

Ĝuste tiam ili renkontis kelkajn infanojn ludantajn. Inter ili estis knabino kun unu braceleto ĉirkaŭ brako kaj du ĉirkaŭ la alia. Opiniante, ke ŝi estas saĝa knabino, la reĝo demandis ŝin: “Mia infano, kial unu el viaj brakoj bruas, dum la alia ne?”

La malgranda knabino respondis: “Ho, monaĥo, ĉar ĉirkaŭ unu brako estas du braceletoj, dum ĉirkaŭ la alia nur unu. Kie estas du, unu certe frapas la alian kaj eligas bruon. La brako kun nur unu restas silenta. Do se vi deziras feliĉon, vi devas lerni kontentecon de via soleco.”

La Bodisatvo diris al la reĝino: “Ĉu vi aŭdis la saĝajn vortojn de tiu ĉi infano? Kiel monaĥo mi hontas lasi vin resti ĉe mi antaŭ ŝi. Do iru vian vojon kaj mi iros la mian. Ni ne plu estas geedzoj. Adiaŭ!”

La reĝino konsentis kaj ili prenis apartajn vojojn. Sed ŝi denove estis trafita de kordoloro kaj revenis por daŭrigi la sekvadon. Ili kune iris en la urbon, do li povis kolekti almozan manĝaĵon.

Ili iris al la domo de sagofaranto. Ili vidis, ke li malsekigis la ruĝe ardan sagon kaj rektigis ĝin okulmezurante la sagotigon nur per unu okulo malfermita. La reĝo demandis lin: “Amiko, por fari la sagon perfekte rekta, kial vi rigardas ĝin kun okulo malfermita dum la alia fermita?”

La faranto de sagoj respondis: “Per du malfermitaj okuloj, la vido de la dua okulo ĝenas tiun de la unua. Nur koncentrante mian vidon per unu okulo mi povas vere vidi la rektecon de la sago. Do se vi volas esti feliĉa, vi devas lerni kontentecon pri soleco.”

La reĝo kolektis almozan manĝaĵon kiam ili forlasis la urbon. Li diris al la reĝino: “Ĉu vi denove aŭdis la same saĝajn vortojn de la metiisto? Kiel monaĥo mi hontas lasi vin resti kun mi antaŭ li. Do iru vian vojon kaj mi iros la mian. Ni ne plu estas geedzoj nun. Adiaŭ!” Sed ŝi daŭre sekvis lin.

La grandulo detranĉis tigon de alta herbo. Li diris al Reĝino Sivali: “Nur kiel du pecoj de la herba tigo ne povas unuiĝi denove, mi ne kuniĝos kun vi en la geedziĝa lito. Ni neniam kuniĝos denove. Vivu sola kiel la perfekta tigo de netranĉita herbo, mia eksedzino Sivali.”

Aŭdinte tion, la reĝino preskaŭ freneziĝis de la kordoloro kaj malĝojo. Ŝi sin bategis per ambaŭ manoj ĝis ŝi falis sur la teron, tute perdinte sian konscion. Vidinte tion, la Bodisatvo rapide forlasis la vojon. Li forviŝis siajn piedsignojn kaj malaperis en ĝangalo.

Unue li rezignis la potencon kaj riĉaĵon de reĝo. Nun li rezignis la potencon kaj deziron de edzo. Fine li akiris liberecon por sekvi la vojon de vaganta monaĥo serĉanta veron. Li iris al Himalajo kaj en nur unu semajno li sukcesis disvolvi specialan mensan povon. Li neniam revenis al la sekulara mondo.

Dume la reĝaj ministroj, kiuj sekvis longan distancon, atingis la svenintan reĝinon. Ili ŝprucis akvon sur ŝin kaj revivigis ŝin. Ŝi demandis: “Kie estas mia edzo, la reĝo?” Ili respondis: “Ni ne scias. Ĉu vi ne scias?” En timego ŝi ordonis: “Serĉu lin!” Ili serĉis kaj serĉadis, sed kompreneble, li forfuĝis sukcese.

Post kiam Reĝino Sivali sobriĝis el siaj timo kaj malĝojo, ŝi ekkonsciis, ke ŝi ne plu sentas koleron, ĵaluzon kaj venĝemon kontraŭ monaĥo Fruktabundulo. Anstataŭe, ŝi admiris lin pli ol iam ajn ekde ilia renkontiĝo, kiam ŝi donis sian manon al li kaj gvidis lin al la trono.

Laŭ ŝia ordono oni starigis monumentojn por honori la kuraĝan Reĝon Fruktabundulo en kvar lokoj, kie li parolis kun la flosanta sanktulo Naradao, kie li manĝis la viandon perditan de hundo, kie li demandis la knabineton kaj ankaŭ kie li demandis la sagofaranton.

Ĉe la du mangarboj en la reĝa ĝardeno la reĝino kronis la reĝidon Longa Vivo kiel novan reĝon. Kune kun armeoj kaj sekvantaj homoj ili revenis al la urbo de Mitila.

Kvankam per si mem, Reĝino Sivali jam lernis ion sekvinte kaj perdinte sian edzon Fruktabundulo. Ankaŭ ŝi gustumis liberecon!

La saĝa reĝino rezignis la kortegan devon. Ŝi retiriĝis por mediti en la ĝardeno ĉe la mangarboj. Kun granda strebo ŝi gajnis altan mensstaton por renaskiĝi en ĉiela mondo.

La moralinstruo estas: Estas pli facile gajni potencon ol rezigni ĝin.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注